La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Poste ŝi alportis la pokalon al ĉiu el la Kunularo, kaj petis ilin trinki kaj adiaŭi. Sed kiam ili estis trinkintaj, ŝi ordonis, ke ili residiĝu sur la herbo, kaj seĝoj estis metitaj por ŝi kaj por Celeborno. Ŝiaj junulinoj staris silentaj ĉirkaŭ ŝi, kaj dum kelka tempo ŝi rigardis siajn gastojn. Finfine ŝi denove ekparolis.
— Ni trinkis la adiaŭan tason, — ŝi diris, — kaj la ombroj estiĝas inter ni. Sed antaŭ via foriro, mi kunportis en mia ŝipo donacojn, kiujn la Sinjoro kaj Damo de Galadrimoj nun proponas al vi memore pri Lotlorieno. — Poste ŝi alvokis ĉiun laŭvice.
— Jen estas la donaco de Celeborno kaj Galadriela al la estro de via Kunularo, — ŝi diris al Aragorno, kaj ŝi donacis al li ingon, kiu estis farita laŭmezure por lia glavo. Ĝi estis ornamita per retaĵo de floroj kaj folioj verkitaj per arĝento kaj oro, kaj sur ĝi estis skribita per elfaj runoj formitaj el multaj gemoj la nomo Andurilo kaj la deveno de la glavo.
— La glavo eligita el tiu ĉi ingo ne estos makulita aŭ rompita eĉ en malvenko, — ŝi diris. — Sed ĉu ion alian vi deziras de mi antaŭ la disiĝo? Ĉar mallumo fluos inter ni, kaj eble ni neniam plu renkontiĝos, krom eventuale en la fora malproksimo sur vojo, kiu ne permesas retroiron.
Kaj Aragorno respondis:
— Damo, vi scias mian deziron, kaj longe kuratoris la solan trezoron, kiun mi serĉas. Tamen ĝin vi ne rajtas doni al mi, eĉ se vi volus; kaj nur tra mallumo mi alvenos ĝin.
— Tamen eble tio ei malpezigos vian koron, — diris Galadriela; — ĉar ĝi estis lasita en mia prizorgo, ke mi donu ĝin al vi, se vi trapasus tiun ĉi landon.
Poste ŝi levis el sia sino grandan gemon klare verdan, muntitan sur arĝenta broĉo simila al aglo kun etenditaj flugiloj; kaj kiam ŝi levis ĝin, la gemo flagris kiel la suno brilanta tra la printempa foliaro.
— Tiun ĉi gemon mi donis al mia filino Celebriana, kaj ŝi al sia, kaj nun ĝi venas al vi kiel signo de espero. En tiu ĉi horo akceptu la nomon antaŭdiritan por vi, Elesaro, la Elfgemo de l’ domo de Elendilo!
Tiam Aragorno prenis la gemon kaj pinglis la broĉon ĉe sia brusto, kaj la alrigardantoj miris; ĉar pli frue ili ne konstatis, kiom alta kaj reĝeca li staris, kaj ŝajnis al ili, ke forfalis de sur liaj ŝultroj multaj jaroj da penado.
— Pro la donacoj, kiujn vi donis al mi, mi vin dankas, — li diris, — ho, Damo de Lorieno, el kiu naskiĝis Celebriana kaj Arvena Vesperstelo. Kion pli laŭdan mi povus diri?
La Damo klinis sian kapon kaj turnis sin al Boromiro, kaj al li ŝi donacis oran zonon; kaj al Gaja kaj Grinĉjo ŝi donacis etajn arĝentajn zonojn, kiuj havis po agrafon laŭ formo de ora floro. Al Legolaso ŝi donacis pafarkon tian, kian uzas Galadrimoj, pli longan kaj pli fortikan ol la pafarkoj de Mornarbaro, kun kordo el elfaj haroj. Kun ĝi estis plena sagujo.
— Por vi, eta ĝardenisto kaj arbamanto, — ŝi diris al Sam, — mi havas nur donaceton. — Ŝi enmanigis al li skatoleton el ordinara griza ligno, senornaman escepte de unuopa arĝenta runo sur la kovrilo. — Tie estas metita G por Galadriela, — ŝi diris, — sed vialingve ĝi povas signifi ĝardenon. En tiu skatolo estas grundo el mia fruktarbaro, kaj akompanas ĝin tiom da benado, kiom Galadriela ankoraŭ kapablas disponigi. Ĝi ne subtenos vin survoje, nek defendos vin kontraŭ iu ajn danĝero; sed se vi gardos ĝin kaj vidos denove vian hejmon en la fino, tiam eble ĝi rekompencos vin. Eĉ se vi trovos ĝin tute malfekunda kaj dezertigita, tamen malmultaj ĝardenoj en Mez-Tero floros kiel via ĝardeno, se vi tie disĵetos tiun ĉi grundon. Tiam vi eble rememoros Galadrielan kaj ekvidos malproksiman Lorienon, kiun vi vidis nur dum nia vintro, ĉar forpasis nia printempo kaj nia somero, kaj ili neniam plu estos vidataj sur la tero krom en memoro.
Sam ruĝiĝis ĝisorele kaj murmuris ion neaŭdeblan, dum li kroĉis la skatolon kaj riverencis laŭeble ĝentile.
— Kaj kian donacon petus gnomoj de la elfoj? — diris Galadriela, sin turninte al Gimlio.
— Neniun, Damo, — respondis Gimlio. — Sufiĉas, ke mi vidis la Damon de Galadrimoj, kaj aŭdis ŝiajn mildajn vortojn.
— Aŭdu, ĉiuj elfoj! — ŝi kriis al la ĉirkaŭstarantoj. — Neniam denove oni diru, ke la gnomoj estas avaraj kaj malĝentilaj! Tamen certe, Gimlio, filo de Gloino, vi deziras ion, kion mi povus doni? Nomu ĝin, mi ordonas al vi! Vi ne estos la sola gasto sen donaco.
— Ekzistas nenio, Damo Galadriela, — diris Gimlio, profunde riverencante kaj balbutante. — Nenio, krom eble... krom, se estas permesate peti, ne, nomi unuopan vian haron, kiu superas la oron de la tero kiel la steloj superas la gemojn de la minejo. Mi ne petas tian donacon. Sed vi ordonis, ke mi nomu mian deziron.
La elfoj moviĝetis kaj murmuris pro miro, kaj Celeborno rigardis mire la gnomon, sed la Damo ridetis.
— Oni diras, ke la lerto de la gnomoj troviĝas en iliaj manoj, sed ne sur iliaj langoj, — ŝi diris, — tamen tio ne veras pri Gimlio. Ĉar neniu iam ajn starigis al mi peton tiom aŭdacan kaj tamen tiom ĝentilan. Kaj kiel mi rifuzu, ĉar mi ordonis, ke li parolu? Sed diru al mi, kion vi farus kun tia donaco?
— Zorge konservus ĝin, Damo, — li respondis, — memore pri viaj vortoj al mi je nia unua renkontiĝo. Kaj se mi iam revenos al la forĝejoj de mia hejmo, ĝi estos muntita en nepereonta kristalo por esti familia heredaĵo, kaj promeso pri bonaj rilatoj inter la Monto kaj la Arbaro ĝis la fino de la tagoj.
Tiam la Damo malplektis unu el siaj longaj harplektaĵoj, kaj fortranĉis tri orajn harojn, kaj metis ilin sur la manplaton de Gimlio.
— Jenaj vortoj iru kun la donaco, — ŝi diris. — Mi nenion antaŭdiras, ĉar ĉiu antaŭdirado estas jam vana: unuflanke troviĝas mallumo, kaj aliflanke nur espero. Sed se espero ne malvenkos, tiam mi diras al vi, Gimlio, filo de Gloino, ke al viaj manoj fluos oro, kaj tamen oro vin neniel regos.
— Kaj vi, Ringoportanto, — ŝi diris, turniĝinte al Frodo. — Mi venas laste al vi, kiu ne lastas en miaj pensoj. Por vi mi preparis tion ĉi. — Ŝi alte tenis kristalan flakoneton: ĝi ekbrilis kiam ŝi movis ĝin, kaj radioj blanklumaj ekflagris el ŝia mano. — En tiu ĉi flakoneto estas kaptita la lumo de l’ stelo de Erendilo, enmetita en akvon de mia fontano. Ĝi lumos pli brile, kiam nokto ĉirkaŭos vin. Ĝi estu por vi lumo en lokoj malhelaj, kiam ĉiuj aliaj lumoj estingiĝos. Memoru Galadrielan kaj ŝian Spegulon!
Frodo akceptis la flakoneton, kaj momente ĝi lumis inter ili, li vidis ŝin denove staranta kiel reĝino, granda kaj bela, sed ne plu timiga. Li riverencis, sed trovis neniujn dirotajn vortojn.
Nun la Damo leviĝis, kaj Celeborno rekondukis ilin ĝis la kajo. Flava tagmezo surkuŝis la verdan teron de la terstrio, kaj la akvo ekbrilis arĝente. Finfine ĉio estis pretigita. La Kunularo okupis siajn lokojn en la boatoj kiel antaŭe. Kriante adiaŭon, la elfoj de Lorieno per longaj grizaj stangoj puŝis ilin sur la fluantan riveron, kaj la ondetiĝaj akvoj malrapide forportis ilin. La vojaĝantoj sidis senmove kaj senparole. Sur la verda bordo ĉe la fino de l’ terstrio staris sola kaj silenta Damo Galadriela. Pasante ŝin, ili turniĝis kaj iliaj okuloj rigardis ŝin malrapide forflosanta de ili. Ĉar al ili ŝajnis, ke Lorieno retroglisas, kvazaŭ hela ŝipo mastita per sorĉitaj arboj, velante plu al forgesitaj bordoj, dum ili sidis senhelpe sur la rando de l’ griza kaj senfolia mondo.
Ĝuste dum ili rigardis, Arĝentvejno pasis al la kurentoj de la Granda Rivero, kaj iliaj boatoj turniĝis kaj ekrapidis suden. Baldaŭ la blanka figuro de la Damo estis eta kaj malproksima. Ŝi brilis kvazaŭ vitra fenestro sur fora monteto sub la okcidentiĝa suno, aŭ kvazaŭ fora lago vidata de sur monto: kristalo falinta en la sinon de la lando. Tiam ŝajnis al Frodo, ke ŝi levis siajn brakojn je fina adiaŭo, kaj malproksime sed akre-klare laŭ la sekvanta vento aŭdiĝis sono de ŝia kantanta voĉo. Sed nun ŝi kantis en la antikva lingvo de la transmaraj elfoj, kaj la vortojn li ne komprenis: bela estis la muziko, sed ĝi ne konsolis lin.