Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 110 111 112 113 114 115 116 117 118 ... 322
Перейти на страницу:

— Bonan nokton, amikoj miaj! — diris Galadriela. — Dormu trankvile! Ne tro ĝenu viajn korojn hodiaŭ nokte per pensoj pri la vojo. Eble la padoj, kiujn vi unuope paŝos estas jam metitaj antaŭ viaj piedoj, kvankam vi ne vidas ilin. Bonan nokton!

La Kunularo nun adiaŭis kaj reiris al sia pavilono. Legolaso akompanis ilin, ĉar tio estos ilia lasta nokto en Lotlorieno, kaj malgraŭ la vortoj de Galadriela ili volis interkonsiliĝi.

Ili longe debatis, kion ili devus fari por plej bone provi plenumon de sia celo kun la Ringo; sed ili nenion decidis. Estis klare, ke la plimulto el ili volis iri unue al Minaso Tirit, kaj eskapi almenaŭ provizore de l’ timego pri la Malamiko. Ili volonte sekvus sian ĉefon trans la Riveron kaj en la ombron de Mordoro, sed Frodo diris neniun vorton, kaj Aragorno ankoraŭ havis menson dividitan.

Lia propra plano, dum Gandalfo restis kun ili, estis iri kun Boromiro kaj per sia glavo helpi pri liberigo de Gondoro. Ĉar li kredis, ke la mesaĝo de la sonĝoj estis alvoko, kaj ke la horo fine jam alvenis, kiam la heredinto de Elendilo aperu kaj luktu kontraŭ Saŭronon por la estreco. Sed en Morio la ŝarĝo de Gandalfo estis metita sur lin, kaj li sciis, ke li jam ne povas forlasi la Ringon, se Frodo fine rifuzos akompani Boromiron. Kaj tamen kian helpon li aŭ iu el la Kunularo povus havigi al Frodo, krom marŝi blinde kun li en la mallumon?

— Mi iros al Minaso Tirit, sola se necese, ĉar tio estas mia devo, — diris Boromiro, kaj poste li silentis dum kelka tempo, sidante kun fiksa rigardo al Frodo, kvazaŭ li provus legi la pensojn de l’ duonulo. Finfine li denove ekparolis, mallaŭte, kvazaŭ li debatus kun si. — Se vi volas nur detrui la Ringon, tiuokaze malmulte utilus milito aŭ armiloj, kaj la homoj el Minaso Tirit ne povos helpi. Sed se vi volas detrui la armitan potencon de l’ Malluma Mastro, estas malsaĝe iri sen armeo en lian regnon; kaj malsaĝe forĵeti. — Li subite paŭzis, kvazaŭ li konstatus, ke li esprimas vorte siajn pensojn. — Estus malsaĝe forĵeti vivojn, mi intencis diri, — li finis. — Temas pri elekto inter defendo de fortikaĵo aŭ marŝado malkaŝe en la brakojn de la morto. Almenaŭ, tiel mi juĝas la situacion.

Frodo konstatis ion novan kaj strangan en la rigardo de Boromiro, kaj tiun li rigardis fikse. La penso de Boromiro klare malsamis ties finajn vortojn. Estus malsaĝe forĵeti: kion? La Ringon de Potenco? Ion similan li diris ĉe la Konsiliĝo, sed tiam li akceptis la korekton de Elrondo. Frodo rigardis al Aragorno, sed tiu aspektis profundiĝinta en propran pensadon kaj neniel indikis, ke li atentis la vortojn de Boromiro. Kaj tiel finiĝis la debato. Gaja kaj Grinĉjo jam dormis, kaj Sam estis ekdormonta. La nokto estis forpasanta.

Matene, dum ili komencis paki siajn magrajn posedaĵojn, elfoj scipovantaj ilian lingvon venis al ili kaj alportis multajn donacojn de manĝaĵo kaj vestaĵoj por la vojaĝo. La manĝaĵo plejparte konsistis el tre maldikaj kukoj, faritaj el faruno bakita iom brune ekstere, kaj interne estis kremkoloraj. Gimlio prenis unu el la kukoj kaj rigardis ĝin dubeme.

— Kram, — li diris subvoĉe, derompante krispan angulon kaj mordetante ĝin. Lia esprimo rapide aliiĝis, kaj li manĝis la tutan ceteron frandeme.

— Ne pli, ne pli! — kriis la elfoj ridante. — Vi jam manĝis sufiĉe por longa tagmarŝo.

— Mi supozis ĝin nur speco de kramo, tia, kian oni bakas en Dalo por vojaĝoj en la sovaĝejo, — diris la gnomo.

— Tia ĝi estas, — ili respondis. — Sed ni nomas ĝin lembas aŭ vojpano, kaj ĝi estas pli fortiga ol iu ajn manĝaĵo pretigata de l’ homoj, kaj ĝi estas pli agrabla ol kramo, laŭ ĉiuj raportoj.

— Efektive ĝi estas, — diris Gimlio. — Fakte ĝi estas supera al la mielkukoj de la Beornidoj, kaj tio estas forta laŭdo, ĉar la Beornidoj estas la plej lertaj bakistoj, pri kiuj mi scias; sed ili ne tre volonte disdonas siajn kukojn al vojaĝantoj en la nuna tempo. Vi estas bonkoraj gastigantoj!

— Tamen ni ordonas, ke vi ŝparu la manĝaĵon, — ili diris. — Manĝu ĉiufoje nur tiom, kaj nur kiam necese. Ĉar tiuj aferoj estas donitaj por utili al vi, kiam ĉio alia malestos. La kukoj restos dolĉaj dum multaj tagoj, se ili estos nerompitaj kaj restos en siaj folivolvaĵoj, kiel ni alportis ilin. Unu ebligos vojaĝanton paŝi dum tago da longa laborado, eĉ se li estas unu el la altuloj de Minaso Tirit.

La elfoj poste malpakis kaj donis al la Kunularo la alportitajn vestaĵojn. Al ĉiu ili havigis po kapuĉon kaj mantelon, fasonitajn laŭ ties mezuro, el la malpeza, sed varmiga silkeca ŝtofo, kiun Galadrimoj teksis. Estis malfacile decidi pri ilia koloro: griza kun nuanco de subarba krepusko ĝi ŝajnis; kaj tamen kiam ili moviĝis, aŭ eniris alian lumon, ili estis verdaj kiel ombrecaj folioj, aŭ brunaj kiel novalaj kampoj nokte, krepuskarĝentaj kiel akvo sub la steloj. Ĉiun mantelon ligis • ĉe la kolo broĉo kiel verda folio vejnita per arĝento.

— Ĉu tiuj manteloj estas magiaj? — demandis Grinĉjo, mire rigardante ilin.

— Mi ne scias, kion tio signifas, — respondis la estro de la elfoj. — Ili estas belaj vestaĵoj, kaj la teksaĵo estas bona, ĉar ĝi estis tajlita en tiu ĉi lando. Ili ja estas manteloj elfaj, se tion vi volas diri. Folio kaj branĉo, akvo kaj ŝtono: ili havas la nuancon kaj belon de ĉio en la krepusko de Lorieno, kion ni amas; ĉar ni inkluzivas penson pri ĉio amata en ĉio, kion ni kreas. Tamen ili estas vestaĵoj, ne armaĵoj, kaj ili ne forturnos lancon aŭ klingon. Sed ili verŝajne servos vin bone: ili estas malpezaj, kaj sufiĉe varmigaj aŭ friskigaj laŭbezone. Kaj vi trovos ilin granda helpo por nevidatiĝi je neamikaj okuloj, ĉu vi marŝos inter ŝtonoj, ĉu inter arboj. Vi ja estas ege favorataj de la Damo! Ĉar ŝi mem kaj ŝiaj junulinoj teksis tiun ŝtofon; kaj neniam antaŭe ni vestis fremdulojn per la vestaĵoj de nia propra popolo.

Post la matenmanĝo la Kunularo adiaŭis la gazonon apud la fontano. Iliaj koroj estis pezaj, ĉar ĝi estis loko bela, kaj fariĝis hejmsimila por ili, kvankam ili ne povis kalkuli kiom da tagoj kaj noktoj ili pasigis tie. Dum ili staris momente rigardante la blankan akvon en la sunlumo, Haldiro venis al ili marŝante trans la verdan herbon de la maldensejo. Frodo salutis lin ĝoje.

— Mi revenis de la nordaj limoj, — diris la elfo, — kaj mi estas nun sendita por esti via gvidanto. La Dimrila Valo estas plena je vaporo kaj fumnuboj, kaj la montoj estas perturbataj. Aŭdiĝas bruoj profunde en la tero. Se iu el vi estus proponinta reiri norden al viaj hejmoj, ne estus eble por vi pasi tiuvoje. Sed ek! Via vojo nun direktiĝos suden.

Kiam ili trairis Karas Galadonon, la verdaj vojoj estis senpersonaj, sed sur la arboj supre multaj voĉoj murmuris kaj kantadis. Ili mem iris silente. Fine Haldiro kondukis ilin malsupren laŭ la sudaj deklivoj de l’ monteto, kaj ili alvenis denove la grandan pordegon lampornamitan, kaj la blankan ponton; kaj tiel ili eliris kaj forlasis la urbon de l’ elfoj. Poste ili forturniĝis de l’ pavimita vojo kaj laŭiris vojeton, kiu malaperis en densejon da malornoj, kaj pluiris, serpentume trans ondiĝajn arbarejojn el arĝenta ombreco, gvidante ilin ĉiam suben, suden kaj orienten, al la bordoj de la Rivero.

Ili marŝis proksimume dek mejlojn kaj preskaŭ tagmezis, kiam ili venis al alta verda muro. Trapasinte breĉon, ili subite forlasis la arbojn. Antaŭ ili etendiĝis longa gazono brilherba, punktita je oraj elanoroj, kiuj ekbrilis en la sunlumo. La gazono iĝis mallarĝa strio inter du helaj randoj: dekstre kaj okcidente Arĝentvejno fluadis flagretante; maldekstre kaj oriente la Granda Rivero ruligis siajn larĝajn akvojn, profundajn kaj malhelajn. Sur la kontraŭaj bordoj la arbaroj daŭre progresis suden ĝis limo de l’ vidkapablo, sed ĉiuj akvorandoj estis dezertaj kaj nudaj. Neniu malorno levis siajn orŝarĝitajn branĉojn ekster la lando Lorieno.

Sur la bordo de Arĝentvejno, iom fore de l’ renkontiĝejo de la riveroj, estis kajo el blankaj ŝtonoj kaj blanka ligno. Apude estis ligitaj multaj boatoj kaj barĝoj. Iuj estis hele farbitaj kaj brilis je arĝento kaj oro kaj verdo, sed la plimultaj estis blankaj aŭ grizaj. Tri malgrandaj grizaj boatoj estis pretigitaj por la vojaĝontoj, kaj en tiuj la elfoj stivis iliajn posedaĵojn. Kaj ili aldonis ankaŭ volvaĵojn da ŝnuro, po tri en ĉiu boato. Maldikaj tiuj aspektis, sed fortaj, silkecaj laŭtuŝe, grizaj kiel la elfaj manteloj.

1 ... 110 111 112 113 114 115 116 117 118 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)