La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Dum la tuta tago la Kunularo antaŭen marŝis, ĝis ili sentis alvenon de l’ friska vespero kaj aŭdis la fruan noktoventon flustri inter multaj folioj. Tiam ili ripozis kaj dormis sentime sur la tero, ĉar iliaj gvidantoj ne permesis al ili malkovri la okulojn, kaj ili ne povis grimpi. Matene ili pluiris, marŝante senrapideme. Je tagmezo ili haltis, kaj Frodo konstatis, ke ili senkonsciiĝis sub la brila suno. Subite li aŭdis sonon de multaj voĉoj ĉirkaŭe.
Marŝinta elf-amaso alvenis silente: ili rapidis al la nordaj landlimoj por gardi kontraŭ eventuala atako el Morio, kaj ili kunportis novaĵojn, kiujn Haldiro parte raportis. La invadintaj orkoj estis embuskitaj kaj preskaŭ ĉiuj detruitaj; la restaĵo estis faĝinta okcidenten al la montoj, kaj estis persekutata. Ankaŭ stranga kreaĵo estis vidita, kuranta kurbdorse kaj kun manoj proksimaj al la tero, kiel besto, tamen ne bestforma. Ĝi evitis kaptiĝon, kaj ili ne pafis ĝin, ne sciante ĉu ĝi estas bona aŭ misa, kaj ĝi malaperis suden laŭ Arĝentvejno.
— Cetere, — diris Haldiro, — ili kunportis mesaĝon de la Sinjoro kaj Damo de Galadrimoj. Vi rajtas ĉiuj marŝi libere, eĉ la gnomo Gimlio. Ŝajnas, ke la Damo scias, kiu kaj kio estas ĉiu ano de via Kunularo. Eble novaj sciigoj venis el Rivendelo.
Li forigis la bandaĝon unue de la okuloj de Gimlio.
— Vian pardonon! — li diris, profunde riverencante. — Rigardu nin jam per amikecaj okuloj! Rigardu kaj ĝoju, ĉar vi estas la unua gnomo, kiu vidis la arbojn de Naito de Lorieno depost la epoko de Durino!
Kiam liaj okuloj estis malkovritaj, Frodo suprenrigardis kaj retenis la spiron. Ili staris en libera spaco. Maldekstre staris granda teramaso, kovrita de herbrazeno tiel verda kiel la printempo dum la Praaj Tagoj. Sur ĝi, kvazaŭ duobla krono, kreskis du arbocirkloj: la eksteraj havis ŝelojn el neĝa blanko, kaj estis senfoliaj, sed belis en la graciforma nudo; la internaj estis malornoj tre altaj, ankoraŭ mantelitaj je pala oro. Alte inter la branĉoj de tureca arbo, kiu staris meze de ĉiuj, ekbrilis blanka fleto. Sube de la arboj, kaj ĉirkaŭ sur la deklivoj, la herbo estis trapunktita de oraj floretoj stelformaj. Inter ili, kapopendole sur gracilaj tigoj, estis aliaj floroj, blankaj kaj plej pale verdaj: ili trembrilis nebulece sur la bunta verdo de la herbo. Super la tuto bluis la ĉielo, kaj la suno posttagmeza ardis sur la monteto kaj ĵetis longajn verdajn ombrojn inter la arbojn.
— Vidu! Vi alvenis ĝis Cerino Amroto, — diris Haldiro. — Jen estas la kerno de l’ antikva regno, kia ĝi estis antaŭ longe, kaj jen estas la teramaso de Amroto, kie estis konstruita dum tagoj pli feliĉaj lia alta domo. Ĉi tie ĉiam paradas la vintraj floroj en la senvelka herbo: la flava elanoro kaj la pala nifredilo. Ĉi tie ni restos kelkan tempon kaj atingos la urbon de Galadrimoj en la krepusko.
La aliaj falis sur la bonodoran herbon, sed Frodo staris provizore ankoraŭ mirfrapita. Ŝajnis al li, ke li trapasis altan fenestron, kiu alrigardas mondon malaperintan. Banis ĝin lumo, pri kiu lia lingvo ne posedis nomon. Ĉio, kion li vidis, estis belforma, sed la formoj ŝajnis samtempe freŝfaritaj, kvazaŭ ili estis origine konceptitaj kaj desegnitaj ĝuste kiam oni malkovris liajn okulojn, kaj antikvaj, kvazaŭ ili jam ekzistis eterne. Li vidis neniun koloron krom tiuj, kiujn li konis, oron kaj blankon kaj bluon kaj verdon, sed ili estis freŝaj kaj korŝiraj, kvazaŭ li tiumomente la unuan fojon rimarkus ilin kaj kreus por ili nomojn novajn kaj mirindajn. Vintre ĉi tie neniu koro povis funebri pro la somero aŭ printempo. Neniu malperfektaĵo, malsano aŭ deformaĵo estis videbla en io ajn, kio kreskis sur la tero. Sur la lando Lorieno estis neniu makulo. Li turnis sin kaj vidis, ke Sam nun staras apude, ĉirkaŭrigardante kun konfuzita esprimo, kaj frotante siajn okulojn kvazaŭ li ne estus certa, ke li estas maldorma.
— Estas sunlume kaj heltage, efektive, — li diris. — Mi supozis, ke elfoj preferas lunon kaj stelojn: sed tio ĉi estas pli elfeca ol io ajn, pri kiu mi aŭdis. Mi sentas, kvazaŭ mi estus interne de kanto, se vi min komprenas.
Haldiro alrigardis ilin, kaj li fakte ŝajnis kompreni tiel la penson kiel la vortojn. Li ridetis.
— Vi sentas la potencon de l’ Damo de Galadrimoj, — li diris. — Ĉu plaĉos al vi grimpi kun mi al Cerino Amroto?
Ili sekvis lin kiam li paŝis leĝere supren laŭ la herbvestitaj deklivoj. Kvankam li marŝis kaj spiris, kaj ĉirkaŭ li vivajn foliojn kaj florojn movetigis la sama malvarmeta vento, kiu ventolis lian vizaĝon, Frodo sentis, ke li estas en lando sentempa, kiu nek velkas nek ŝanĝiĝas nek iĝas neglektema. Kiam li foriros kaj pasos denove en la eksteran mondon, Frodo, la vagulo el la Provinco, plu promenos tie, sur la herbo inter elanoroj kaj nifrediloj en bela Lotlorieno.
Ili eniris la cirklon de blankaj arboj. Dum ili tion faris, la suda vento blovis al Cerino Amroto kaj suspiris inter la branĉoj. Frodo staris senmove, aŭdante en malproksimo grandajn marojn sur strandoj, kiuj estis antaŭlonge forviŝitaj, kaj mirantajn marbirdojn, kies genro estis malaperinta de la tero.
Haldiro estis irinta antaŭen kaj nun grimpis al la alta fleto. Kiam Frodo prepariĝis sekvi lin, li metis sian manon sur la arbon apud la eskalo: neniam antaŭe li tiel subite kaj tiel klare konstatis la senton kaj supraĵon de arba haŭto kaj la interna vivo. Li spertis plezuron pri ligno kaj ties tuŝimpreso, nek kiel arbaristo, nek kiel ĉarpentisto; tio estis plezuro pri la vivanta arbo mem.
Kiam li fine surpaŝis la altan platformon, Haldiro kaptis lian manon kaj turnis lin al la sudo.
— Unue rigardu tiudirekten! — li diris.
Frodo rigardis kaj vidis, ankoraŭ iom malproksime, monteton kun multaj fortikaj arboj, aŭ urbon kun verdaj turoj: kiun el ili li ne povis decidi. Ŝajnis al li, ke el ĝi venis tiuj potenco kaj lumo, kiuj regis la tutan landon. Li subite sopiris birde flugi kaj alteriĝi en la verda urbo. Poste li rigardis orienten kaj vidis la tutan landon Lorieno malsupreniranta ĝis la pala ekbrilo de Anduino, la Granda Rivero. Li levis siajn okulojn trans la rivero kaj estingiĝis la tuta lumo, kaj li troviĝis denove en sia konata mondo. Trans la rivero la tereno ŝajnis plata kaj malplena, senforma kaj malpreciza, ĝis en la malproksimo ĝi leviĝis denove kiel muro, malhela kaj morna. La suno bananta Lotlorienon malhavis potencon lumigi la ombron de tiu fora altaĵo.
— Tie kuŝas la fortikaĵo de Suda Mornarbaro, — diris Haldiro. — Ĝi estas vestita per arbaro da malhelaj abioj, kie la arboj luktas unu kontraŭ aliaj kaj iliaj branĉoj putras kaj velkas. Meze sur ŝtona altaĵo staras Dol Gulduro, kie la Malamiko longe havis sian loĝejon. Ni timas, ke tiu estas denove loĝata, kaj kun sepobla potenco. Lastatempe ĝin ofte kovris nigra nubo. De ĉi tiu alta loko vi povas vidi la du potencojn, kiuj oponas unu la alian; kaj ĉiam ili nun pense luktas, sed kvankam unuflanke la lumo perceptas la koron mem de la mallumo, ĝia propra sekreto ne estas malkaŝita. Ankoraŭ ne. — Li turnis sin kaj rapide suben grimpis, kaj ili sekvis lin.
Ĉe l’ subo de la monteto Frodo trovis Aragornon, kiu staris senmova kaj silenta kiel arbo; sed en lia mano estis eta ora floro elanoro, kaj liaj okuloj lumis. Lin envolvis iu bela memoro, kaj kiam Frodo alrigardis lin, li sciis, ke li vidas aferojn, kiuj estis iam en tiu ĉi sama loko. Ĉar la malfacilaj jaroj estis forigitaj de sur la vizaĝo de Aragorno, kaj li ŝajnis blankvestita, juna princo altkreska kaj bela; kaj li parolis vortojn en la elfa lingvo al iu, kiun Frodo ne povis vidi.
— Arwen vanimalda, namárië! — li diris, poste profunde enspiris kaj reveninte el sia pensado alrigardis Frodon kaj ridetis. — Jen estas la kerno de l’ Elfregno sur la tero, — li diris, — kaj ĉi tie loĝas mia koro ĉiam, krom se estas iu lumo post la malhelaj vojoj, kiujn ni devos ankoraŭ paŝi, vi kaj mi. Venu kun mi!