Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 102 103 104 105 106 107 108 109 110 ... 322
Перейти на страницу:

La elfoj interparolis kune per mallaŭtaj voĉoj, kaj pridemandis Legolason propralingve.

— Do bone, — diris Haldiro fine. — Ni faros tion, kvankam ĝi estas kontraŭa al nia emo. Se Aragorno kaj Legolaso gardos lin, kaj respondecos pri li, li pasos; sed li devos trairi Lotlorienon kun la okuloj ŝirmitaj.

» Sed jam ne plu ni debatu. Viaj uloj devas ne resti surtere. Ni vaĉas la riverojn, de kiam ni vidis grandan trupon da orkoj iranta norden al Morio, laŭ la flankoj de l’ montoj, antaŭ multaj tagoj. Lupoj ululas rande de l’ arbaro. Se vi efektive venis de Morio, la danĝero ne povas esti malproksima. Morgaŭ frumatene vi devos pluiri.

» La kvar hobitoj grimpu ĉi tien kaj restu kun ni — ilin ni ne timas! Troviĝas alia talano en la najbara arbo. Tie la aliaj devas rifuĝi. Vi, Legolaso, respondecu pri ili. Voku min, se io ne estos en ordo! Kaj zorgu pri tiu gnomo!

Legolaso tuj malsupreniris laŭ la eskalo por sciigi la mesaĝon de Haldiro, kaj baldaŭ poste Gaja kaj Grinĉjo grimpis al la alta fleto. Ili estis spiromankaj kaj ŝajnis iom timigitaj.

— Jen! — diris Gaja anhelante. — Ni suprentrenis viajn lankovrilojn kiel ankaŭ niajn proprajn. Paŝegulo kaŝis la ceteron de niaj pakaĵoj en profunda foliamaso.

— Vi ja ne bezonis viajn ŝarĝaĵojn, — diris Haldiro. — Estas malvarme ĉe la arbosuproj vintre, kvankam la vento hodiaŭ vespere estas suda, sed ni havas por vi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kiuj forpelos la noktofridon, kaj ni havas pli ol sufiĉe da feloj kaj manteloj.

La hobitoj akceptis ĉi tiun duan (kaj multe pli bonan) vespermanĝon tre volonte. Poste ili volvis sin varmige, ne nur en la felmanteloj de la elfoj, sed ankaŭ en la propraj lankovriloj, kaj provis endormiĝi. Sed malgraŭ la granda laceco nur Sam trovis tion facile farebla. Al hobitoj ne plaĉas alteco, kaj ili ne dormas en supra etaĝo, eĉ kiam ili disponas pri tio. La fleto tute ne konvenis al ili kiel dormoĉambro. Mankis al ĝi muroj, ne estis eĉ barilo; nur unuflanke estis malpeza plektita ekrano, kiun oni povis movi kaj fiksi diversloke laŭ la ventodirekto.

Grinĉjo plu parolis dum kelka tempo.

— Mi esperas, se mi efektive endormiĝos en tiu ĉi subtegmentejo por litoj, ke mi ne deruliĝos, — li diris.

— Post kiam mi sukcesos endormiĝi, — diris Sam, — mi daŭre dormos, ĉu aŭ ne mi deruliĝos. Kaj ju pli malmulte da parolo, des pli baldaŭ mi ekdormos, se vi min komprenas.

Frodo kuŝis maldorma dum kelka tempo, kaj alrigardis la stelojn ekbrilantajn tra la pala tegmento de tremetantaj folioj. Sam jam ronkis apude longe antaŭ ol li mem fermis siajn okulojn. Li povis malklare vidi la grizajn formojn de du elfoj sidantaj senmove kun la brakoj ĉirkaŭ la genuoj, kiuj interparolis flustre. La alia malsupreniris por sentineli sur unu el la pli subaj branĉoj. Finfine, lulate de la vento tra la branĉoj supre, kaj la dolĉa murmurado de la akvofalo Nimrodelo sube, Frodo endormiĝis kun la kanto de Legolaso eĥanta en lia menso.

Malfrunokte li vekiĝis. La aliaj hobitoj dormadis. La elfoj estis foririntaj. La falĉila luno malhele glimis inter la folioj. Mankis vento. Je ioma distanco li aŭdis krudan ridon kaj paŝadon de multaj piedoj sur la tero sube. Aŭdiĝis metala tintado. Tiuj sonoj malrapide forvelkis kaj ŝajnis iri suden, antaŭen en la arbaron.

Kapo subite enŝoviĝis tra la truo en la fleto. Frodo sidiĝis alarmite kaj vidis, ke tio estas grizkapuĉa elfo. Li alrigardis la hobitojn.

— Kio estas? — diris Frodo.

— Yrch! — diris la elfo per sibla flustro kaj ĵetis sur la fleton la volvitan ŝnureskalon.

— Orkoj! — diris Frodo. — Kion ili faras? — Sed la elfo jam foriris. Ne plu aŭdiĝis sonoj. Silentis eĉ la folioj, kaj la akvofalo mem ŝajnis mutigita. Frodo sidis tremante en siaj volvaĵoj. Li estis dankema, ke ili ne estis trafitaj sur la tero; sed li sentis, ke la arboj havigas malmulte da protektado, krom kaŝado. Orkoj estis entuziasmaj kiel dogoj spurante odorojn, oni diris, sed ili kapablis ankaŭ grimpi. Li elingigis Pikon: ĝi ekflametis kaj briletis kvazaŭ blua fajro; kaj poste velkis denove kaj malheliĝis. Malgraŭ la velko de lia glavo la sento pri proksima danĝero ne forlasis Frodon, ĝi eĉ kreskis. Li ekmoviĝis, rampis ĝis la truo kaj rigardis malsupren. Li estis preskaŭ certa, ke li aŭdas ŝtelmanierajn moviĝojn ĉe la arbosubo.

Ne temis pri elfoj, ĉar la arbara popolo kutimis moviĝi tute senbrue. Tiam li malklare aŭdis sonon snufsimilan; kaj io ŝajnis grataĉi sur la ŝelo de l’ arbotrunko. Li fiksrigardis suben en la mallumon, retenante sian spiron. Io jam grimpis malrapide, kaj ĝia spirado aŭdiĝis kiel mallaŭta siblo tra kunpremitaj dentoj. Poste, supreniĝantaj proksime al la trunko, Frodo vidis du palajn okulojn. Ili haltis kaj rigardis supren senpalpebrume. Subite ili forturniĝis, kaj ombreca figuro ĉirkaŭglisis la arbotrunkon kaj malaperis.

Tuj poste Haldiro venis grimpante rapide supren tra l’ branĉaro.

— Sur la arbo estis io, kion mi neniam antaŭe vidis, — li diris. — Tio ne estis orko. Ĝi fuĝis tuj, kiam mi tuŝis la trunkon. Ĝi ŝajnis tre singarda, kaj iom sperta pri arboj, alie mi eble pensus, ke temas pri iu hobito.

» Mi ne pafis, ĉar mi ne volis kaŭzi kriadon: ni ne povas riski batalon. Ĵus pasis forta trupo da orkoj. Ili transiris Nimrodelon — malbenatu iliaj fiaj piedoj en ties pura akvo — kaj pluiris laŭ la malnova vojo apud la rivero. Ŝajnas, ke ili trafis iun spurodoron, kaj ili traserĉis la teron dum kelka tempo proksime al la loko, kie vi haltis. Ni triope ne povis defii centon, do ni antaŭeniris kaj parolis per ŝajnigitaj voĉoj, kondukante ilin en la arbaron.

» Orofino reiris haste al niaj loĝejoj por averti nian popolon. Neniu el la orkoj iam ajn reiros el Lorieno. Kaj multaj elfoj estos kaŝitaj ĉe la norda bordo antaŭ la sekva noktiĝo. Sed vi devos ekiri suden tuj post plena tagiĝo.

La tago venis pale el la oriento. La kreskanta lumo trafiltris la flavajn foliojn de l’ malorno, kaj al la hobitoj ŝajnis, ke brilas la frua suno de friska somera mateno. Pale blua ĉielo gvatis inter la moviĝantaj branĉoj. Trarigardante breĉon je la suda flanko de la fleto, Frodo vidis la tutan valon de Arĝentvejno kuŝanta kiel maro da novala oro svingiĝanta milde pro la venteto.

La mateno estis ankoraŭ nova kaj malvarma kiam la Kunularo denove ekvojaĝis, gvidata nun de Haldiro kaj ties frato Rumilo.

— Adiaŭ, dolĉa Nimrodelo! — kriis Legolaso. Frodo retrorigardis kaj ekvidis brilon de blanka ŝaŭmo inter la grizaj arbotrunkoj.

— Adiaŭ, — li diris. Ŝajnis al li, ke li neniam denove aŭdos fluantan akvon tiom belan, eterne agordantan siajn sennombrajn notojn laŭ senfina ŝanĝiĝema muziko.

Ili reiris al la malnova pado je la okcidenta flanko de Arĝentvejno, kaj dum kelka tempo ili laŭiris ĝin suden. Sur la tero estis enpremaĵoj de orkaj piedoj. Sed baldaŭ Haldiro flankeniris inter la arbojn kaj haltis sur la riverbordo sub iliaj ombroj.

— Jen trans la rivereto staras iu el mia popolo, — li diris, — kvankam vi eble ne vidas lin. — Li eligis signalon kiel la malaltan fajfon de birdo, kaj el la densejo da junaj arboj paŝis elfo, grize vestita, sed kun la kapuĉo malantaŭen ŝovita; liaj haroj ekbrilis ore pro la matena sunlumo. Haldiro lerte ĵetis trans la akvon volvaĵon da griza ŝnuro, kaj li kaptis ĝin kaj ligis ĉirkaŭ arbo proksima al la bordo.

— Celebranto estas jam forta fluo ĉi tie, kiel vi vidas, — diris Haldiro, — ĝi fluas rapide kaj profunde, kaj ĝi estas tre malvarma. Ni ne enpaŝas ĝin tiom norde, krom se tio necesas. Sed dum ĉi tiuj tagoj singardemaj ni ne konstruas pontojn. Jen kiel ni transiras! Sekvu min! — Li ligis sian ŝnurfinon strikte ĉirkaŭ alia arbo, kaj poste kuris malpeze laŭlonge de ĝi, trans la riveron kaj returnen, kvazaŭ li estus sur vojo.

1 ... 102 103 104 105 106 107 108 109 110 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)