Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 103 104 105 106 107 108 109 110 111 ... 322
Перейти на страницу:

— Mi kapablas iri tiun vojon, — diris Legolaso; — sed la aliaj ne havas tiun lerton. Ĉu ili devos tranaĝi?

— Ne! — diris Haldiro. — Ni havas ankoraŭ du ŝnurojn. Ni ligos ilin unu super la alia, unu ŝultre alta, kaj alia duone alta, kaj tenante tiujn la fremduloj verŝajne povos transiri kun zorgo.

Kiam tiu gracila ponto estis starigita, la Kunularo transpasis, iuj singarde kaj malrapide, aliaj pli facile. El la hobitoj Grinĉjo pruviĝis la plej kapabla, ĉar li estis paŝocerta kaj transmarŝis rapide, tenante per nur unu mano; sed li daŭre rigardis la bordon antaŭe kaj ne subenrigardis. Sam trenpaŝis antaŭen, firme kroĉiĝinte, kaj rigardante suben en la palan ondiĝantan akvon kvazaŭ ĝi estus abismo en la montaro.

Li eligis spiron de malŝarĝo, kiam li estis sekure transiĝinta.

— Vivu kaj lernu! — kutimis diri mia Avulo. Kvankam li aludis ĝardenkultivadon, ne birdan stangsidadon, nek provon marŝi aranee. Eĉ mia onklo Anĉjo neniam entreprenis tian prestidigiton!

Kiam fine la tuta Kunularo grupiĝis sur la orienta bordo de Arĝentvejno, la elfoj malligis la ŝnurojn kaj volvis ilin. Rumilo, kiu restis sur la alia bordo, prenis unu, pendigis ĝin ĉe la ŝultro, kaj mane adiaŭinte foriris reen al Nimrodelo por sentineli.

— Nun, amikoj, — diris Haldiro, — vi eniris Naiton de Lorieno, aŭ la Daŭbon, kiel vi nomus ĝin, ĉar ĝi estas tereno, kiu kuŝas kiel lancopinto inter la brakoj de Arĝentvejno kaj Anduino la Granda. Ni permesas al neniuj fremduloj elspioni la sekretojn de Naito. Al tre malmultaj estas permesate eĉ enpaŝi tien. Kiel konsentite, mi ĉi tie ŝirmos la okulojn de la gnomo Gimlio. La aliaj rajtos marŝi senĝene dum kelka tempo, ĝis ni pliproksimiĝos al niaj loĝejoj, sube en Egladilo, en la Angulo inter la riveroj.

Tio tute ne plaĉis al Gimlio.

— La interkonsento estis starigita sen mia aprobo, — li diris. — Mi ne marŝos blindumite, kiel almozpetanto aŭ kaptito. Kaj spiono mi ne estas. Mia popolo neniam traktis kun iuj servantoj de l’ Malamiko. Kiel ni ankaŭ ne damaĝis al la elfoj. Ne pli probable ol Legolaso aŭ iu alia el miaj kunuloj mi perfidos vin.

— Tion mi ne dubas, — diris Haldiro. — Tamen tia estas nia leĝo. Mi ne estas mastro de l’ leĝoj, kaj tiun ne rajtas meti flanken. Mi jam faris multon, permesinte al vi ekpaŝi trans Celebranto.

Gimlio obstinis. Li disstarigis firme siaĵn piedojn, kaj metis manon al la tenilo de sia hakilo.

— Mi antaŭeniros senĝene, — li diris, — aŭ mi reiros por serĉi mian propran landon, kie mi estas konata kiel lojalulo, eĉ se mi pereos en la sovaĝejo.

— Vi ne povas reiri, — diris Haldiro severe. — Veninte tiel distance, vi devas esti prezentita antaŭ la Sinjoro kaj la Damo. Ili juĝos vin, por vin teni aŭ doni al vi permeson, laŭ ilia volo. Vi ne povas transiri denove la riverojn, kaj malantaŭ vi estas nun sekretaj sentineloj, kiujn vi ne povas preterpasi. Vi estus mortigita antaŭ ol vi vidus ilin.

Gimlio elzonigis sian hakilon. Haldiro kaj lia kunulo streĉis siajn pafarkojn.

— Peston al gnomoj kaj ties obstineco! — diris Legolaso.

— Atentu! — diris Aragorno. — Se mi plu estras tiun ĉi Kunularon, vi devas obei miajn ordonojn. Estas severe al la gnomo, ke oni tiel izolas lin. Ni ĉiuj estu blindumitaj, eĉ Legolaso. Tio estos pli bona, kvankam ĝi malrapidigos kaj enuigos la vojaĝon.

Gimlio subite ekridis.

— Ni aspektos kiel ridinda trupo da stultuloj! Ĉu Haldiro gvidos nin per fadeno, kiel multajn blindajn almozpetantojn kun unusola hundo? Sed mi estos kontenta, se nur tiu Legolaso same kiel mi estos blindumita.

— Mi estas elfo kaj parenca ĉi tie, — diris Legolaso, siavice koleriĝante.

— Jam ni kriu: “peston al la obstineco de elfoj!” — diris Aragorno. — Sed en la Kunularo ĉiuj faros same. Ek, ŝirmu niajn okulojn, Haldiro!

— Mi pretendos plenan kompenson por ĉiu stumblo kaj kontuzita piedfingro, se vi ne kondukos zorge, — diris Gimlio, kiam oni ĉirkaŭvolvis liajn okulojn per drapaĵo.

— Via pretendo ne praviĝos, — diris Haldiro. — Mi kondukos vin zorge, kaj la padoj estas glataj kaj rektaj.

— Ve pro la stulteco de l’ nuna epoko! — diris Legolaso. — Ĉi tie ĉiuj estas malamikoj de la unusola Malamiko, kaj tamen mi devas marŝi blinde, dum gajas la suno en la arbaro sub oraj folioj!

— Stulteco tio eble ŝajnas, — diris Haldiro. — Efektive nenie montriĝas pli klare la potenco de l’ Malhela Mastro ol en la suspektemo, kiu disigas tiujn, Muj ankoraŭ kontraŭstaras lin. Tamen tiom malmulte da fido kaj konfido ni jam trovas en la mondo ekster Lotlorieno, krom eble en Rivendelo, ke ni ne kuraĝas pro nia propra fidemo endanĝerigi nian landon. Ni vivas nun sur insulo inter multaj danĝeroj, kaj niaj manoj jam tuŝas pli ofte pafarkon ol harpon.

» Longe defendis nin la riveroj, sed ili ne plu estas certa barilo, ĉar la Ombro jam rampis norden por ĉie ĉirkaŭi nin. Iuj parolas pri foriro, tamen tio jam ŝajnas tro malfrua. La montoj okcidente iĝas misaj; oriente la tereno estas dezerta kaj plena je l’ kreitaĵoj de Saŭrono, kaj oni diras, ke ni jam ne povas pasi sendanĝere suden tra Rohano, kaj la elfluejoj de l’ Granda Rivero estas gardataj de l’ Malamiko. Eĉ se ni povus alveni la bordojn de la Maro, ni ne plu trovus ŝirmejon tie. Oni diras, ke ankoraŭ troviĝas havenoj de l’ Altaj Elfoj, sed tiuj estas malproksime norde kaj okcidente, post la lando de la Duonuloj. Sed kie tio estas, kvankam eble scias la Sinjoro kaj la Damo, mi ne scias.

— Vi devus almenaŭ konjekti pro tio, ke vi vidis nin, — diris Gaja. — Ekzistas elfaj havenoj okcidente de mia lando, la Provinco, kie hobitoj vivas.

— Feliĉaj estas hobitoj, kiuj loĝas proksime al la bordoj de l’ maro! — diris Haldiro. — Vere, jam de tre longe mia popolo ne rigardis ĝin, tamen ni ankoraŭ rememoras ĝin en kantoj. Rakontu al mi pri tiuj havenoj dum ni marŝas.

— Mi ne povas, — diris Gaja. — Mi neniam vidis ilin. Mi neniam antaŭe forlasis mian landon. Kaj se mi scius, kia estas la mondo ekstere, al mi ŝajnas, ke mi ne trovus kuraĝon por ĝin forlasi.

— Eĉ ne por vidi belan Lotlorienon, ĉu? — diris Haldiro. — La mondo ja estas danĝeroplena, kaj en ĝi estas multaj mallumaj lokoj; sed ankoraŭ troviĝas multo, kio estas bela, kaj kvankam en ĉiuj landoj la amo nun miksiĝas kun malĝojo, ĝi eble plifortiĝas.

» Ĉe ni estas iuj, kiuj kantas, ke la Ombro retiriĝos kaj la paco revenos. Sed mi ne kredas, ke la mondo ĉirkaŭanta nin iam estos denove tia, kia ĝi estis pratempe, aŭ la lumo de l’ suno kia antaŭe. Por la elfoj, mi timas, ĝi pruviĝos en la plej bona okazo iu militpaŭzo, dum kiu ili povos foriri ne malhelpate ĝis la maro kaj forlasi por ĉiam la Mez-Teron. Ve pro Lotlorieno, kiun mi amas! Malgaja estus vivo en lando, kie ne kreskas malornoj. Sed neniu raportis, ke troviĝas malornoj trans la Granda Maro.

Tiel parolante, la Kunularo spaliris malrapide laŭ la padoj en la arbaro, gvidate de Haldiro, dum la alia elfo marŝis malantaŭe. Ili sentis la teron glata kaj mola sub la piedoj, kaj post kelka tempo ili marŝis pli senhezite, ne timante vundiĝon aŭ falon. Senigite je vidkapablo, Frodo konstatis, ke pliakriĝis lia aŭdkapablo kaj aliaj sentumoj. Li povis flari la arbojn kaj la surpaŝitan herbon. Li povis aŭdi multajn diversajn notojn en la susurado de l’ folioj superkape, la murmurantan riveron je lia dekstro, kaj la maldensajn klarajn voĉojn de birdoj en la ĉielo. Li sentis la sunon sur siaj vizaĝo kaj manoj, kiam ili trapasis maldensejon.

Tuj kiam li surpaŝis la kontraŭan bordon de Arĝentvejno li spertis strangan senton, kaj tio pliprofundiĝis kiam li marŝis antaŭen en Naiton: ŝajnis al li, ke li transiris tempoponton en angulon de la Praaj Tagoj, kaj nun promenas en mondo, kiu ne plu ekzistas. En Rivendelo estis memoro pri antikvaj aferoj; en Lorieno la antikvaĵoj pluvivadis en la ekzistanta mondo. Miseco estis tie vidita kaj aŭdita, malĝojo estis spertita; la elfoj timis kaj malfidis la mondon eksteran: lupoj ululis rande de l’ arbaro, sed sur la lando Lorieno kuŝis neniu ombro.

1 ... 103 104 105 106 107 108 109 110 111 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)