La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Estis mallume. Profunde noktiĝis. Vidiĝis multaj klaraj steloj, sed la rapide malkreskanta luno ne estus vidata ĝis malfrue. Gimlio kaj Frodo iris lastaj, marŝante mallaŭte kaj ne parolante, por aŭdi iun ajn sonon sur la vojo malantaŭe. Finfine Gimlio rompis la silenton.
— Neniu sono krom la vento, — li diris. — Neniuj orkoj proksimas, aŭ miaj oreloj estas lignaj. Espereble la orkoj kontentiĝos forpelinte nin el Morio. Kaj eble tio estas ilia tuta celo, kaj ni alie ne koncernis ilin — nek la Ringo. Tamen orkoj ofte persekutas malamikojn multmejle sur la ebenaĵon, se ili volas venĝi falintan kapitanon.
Frodo ne respondis. Li rigardis al Piko, kaj la klingo estis malbrila. Tamen li aŭdis ion, aŭ tion li supozis. Tuj post kiam la ombroj ĉirkaŭis ilin kaj la vojo malantaŭe estis malhela, li aŭdis denove la rapidan klakadon de piedpaŝoj. Ankaŭ nun li aŭdis ĝin. Li rapide sin turnis. Vidiĝis malantaŭe du etaj ekbriloj da lumo, aŭ momente li supozis vidi ilin, sed tuj ili glitis flanken kaj malaperis.
— Kio estas? — diris la gnomo.
— Mi ne scias, — respondis Frodo. — Mi pensis, ke mi aŭdas paŝojn, kaj mi pensis, ke mi vidas lumon — kvazaŭ okulojn. Mi tion pensis ofte, de kiam ni unue eniris Morion.
Gimlio haltis kaj kliniĝis al la tero.
— Mi aŭdas nenion krom la noktan paroladon de plantaĵoj kaj ŝtonoj, — li diris. — Ek! Ni rapidu! La aliaj jam ne vidiĝas.
La nokta vento blovis froste tra la valo renkonte al ili. Antaŭ ili staris larĝa griza ombro, kaj ili aŭdis senfinan susuradon de folioj kvazaŭ poploj en la trablovo.
— Lotlorieno! — kriis Legolaso. — Lotlorieno! Ni alvenis ĝis la tegmentorandoj de l’ Ora Arbaro. Ve, ke vintro estas!
En la nokto la arboj staris altaj antaŭ ili, arkitaj super la vojo kaj rojo, kiuj subite fluis sub iliajn etenditajn branĉojn. En la malbrila lumo de l’ steloj iliaj trunkoj estis grizaj, kaj iliaj tremantaj folioj subsugestiis novalan oron.
— Lotlorieno! — diris Aragorno. — Mi ĝojas aŭdi denove venton en la arbaro! Ni troviĝas apenaŭ pli ol dek kvin mejlojn for de l’ Pordego, sed ni ne kapablas iri plu. Ĉi tie ni esperu, ke la efikeco de l’ elfoj gardos nin hodiaŭ nokte de la minaco, kiu postsekvas.
— Se efektive elfoj ankoraŭ loĝas ĉi tie en la malheliĝanta mondo, — diris Gimlio.
— Pasis longa tempo, de kiam iuj el mia popolo revojaĝis ĉi tien ĝis la lando, de kie ni forvagis en praepoko, — diris Legolaso, — sed ni aŭdis, ke Lorieno ankoraŭ ne estas senpopola, ĉar ĉi tie estas potenco sekreta, kiu fortenas misaĵojn el la lando. Tamen ĝia popolo estas malofte vidata, kaj eble ili jam loĝas profunde en la arbaro kaj malproksime de l’ norda limo.
— Ja profunde en la arbaro ili loĝas, — diris Aragorno, kaj ĝemspiris, kvazaŭ ekmoviĝus en li iu memoraĵo. — Ni devas nin prizorgi mem hodiaŭ vespere. Ni mallonge pluiru, ĝis la arboj tute ĉirkaŭos nin, kaj tiam ni flankiĝos de la pado kaj serĉos lokon por ripozi. Li paŝis antaŭen; sed Boromiro staris heziteme kaj ne sekvis.
— Ĉu ne ekzistas alia vojo? — li diris.
— Kian alian pli taŭgan vojon vi deziras? — diris Aragorno.
— Klaran vojon, eĉ se ĝi kondukas tra glavbaraĵo, — diris Boromiro. — Laŭ strangaj padoj estas tiu ĉi Kunularo kondukita, kaj ĝis nun al misfortuno. Kontraŭ mia volo ni pasis sub la ombrojn de Morio, je nia perdo. Kaj nun ni devas eniri la Oran Arbaron, laŭ vi. Sed pri tiu danĝera lando ni aŭdis en Gondoro, kaj oni diras, ke eliris malmultaj enirintoj; kaj el tiuj malmultaj neniu eskapis nedifektite.
— Ne diru nedifektite, sed se vi diros neŝanĝite, eble tiam vi parolos veron, — diris Aragorno. — Sed la scioj velkas en Gondoro, Boromiro, se en la urbo de tiuj, kiuj iam estis saĝaj, oni nun parolas mise pri Lotlorieno. Kredu kion vi volas, por ni ne ekzistas alia vojo — krom se vi emas reiri al la Moria Pordo, aŭ grimpi la senpadajn montojn, aŭ naĝi tutsola laŭ la Granda Rivero.
— Do antaŭen! — diris Boromiro. — Sed estas danĝere.
— Danĝere efektive, — diris Aragorno, — bele kaj danĝere; sed ĝin devas timi nur misaĵo, aŭ tiuj, kiuj kunportas misaĵon. Sekvu min!
Ili iris malpli ol unu mejlon en la arbaron, kiam ili alvenis alian rivereton, malsupren fluantan rapide de la arbokovritaj deklivoj, kiuj altiĝis denove okcidente al la montaro. Ili aŭdis ĝin transplaŭdanta je akvofalo malproksime inter la ombroj dekstre. Ĝiaj malhelaj hastaj akvoj transiris la padon antaŭ ili, kaj aliĝis al Arĝentvejno en kirliĝo de neklaraj lagetoj inter la radikoj de l’ arboj.
— Jen Nimrodelo! — diris Legolaso. — Pri tiu ĉi rivereto la arbaraj elfoj verkis multajn kantojn antaŭlonge, kaj ni ankoraŭ kantas ilin en la nordo, memorante pri la ĉielarko ĉe ĝiaj faloj kaj la oraj floroj, kiuj flosis sur ĝia ŝaŭmo. Ĉio estas nun malluma kaj la ponto de Nimrodelo estas rompiĝinta. Mi banos miajn piedojn, ĉar oni diras, ke la akvo estas kuracilo por la laculoj.
Li iris antaŭen kaj grimpis malsupren laŭ la profunde fendita bordo kaj enpaŝis la rivereton.
— Sekvu min! — li kriis. — La akvo ne estas profunda. Ni transvadu! Sur la kontraŭa bordo ni povos ripozi, kaj la bruo de l’ falanta akvo eble havigos al ni dormon kaj forgeson pri malĝojo.
Unu post alia ili grimpis malsupren kaj sekvis Legolason. Dum momento Frodo staris proksime al la bordo kaj lasis flui la akvon trans siajn lacajn piedojn. Ĝi estis malvarma sed ĝia tuŝo estis pura, kaj kiam li pluiris kaj ĝi leviĝis al liaj genuoj, li sentis, ke la vojaĝmakuloj kaj ĉiu laceco estas forlavitaj de liaj membroj.
Kiam la tuta Kunularo estis transirinta, ili sidiĝis, ripozis kaj manĝis; kaj Legolaso rakontis al ili historiojn pri Lotlorieno, kiujn la elfoj de Mornarbaro vartis ankoraŭ en siaj koroj, pri lumo de suno kaj steloj sur la razenoj apud la Granda Rivero antaŭ ol la mondo griziĝis.
Finfine ili silentiĝis kaj ekaŭdis la muzikon de la akvofalo fluantan dolĉe en la ombroj. Frodo preskaŭ imagis, ke li aŭdas voĉon kantantan, miksitan kun la bruo de la akvo.
— Ĉu vi aŭdas la voĉon de Nimrodela? — demandis Legolaso. — Mi kantos por vi kanton pri la junulino Nimrodela, kiu havis la saman nomon kiel la rivereto, apud kiu ŝi vivis antaŭlonge. Ĝi estas bela kanto en nia arbara lingvo; sed jen kiel ĝi sonas en la okcidentaĵo, kiel iuj en Rivendelo nun kantas ĝin.
Per mallaŭta voĉo apenaŭ aŭdebla inter la susurado de la folioj super ili li komencis: