Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 99 100 101 102 103 104 105 106 107 ... 322
Перейти на страницу:

Apud la staranta ŝtono Gimlio haltis kaj rigardis supren. Ĝi estis fendetita kaj vetertrivita, kaj la malklaraj runoj sur ĝia flanko estis nelegeblaj.

— Tiu ĉi kolono signas la lokon, kie Durino la unuan fojon rigardis en la Spegullagon, — diris la gnomo. — Ni mem rigardu unufoje, antaŭ ol foriri!

Ili kliniĝis super la malhela akvo. Komence ili povis nenion vidi. Poste, malrapide, ili vidis la formojn de la ĉirkaŭantaj montoj spegulitaj en profunda bluo, kaj la pintoj similis plumarojn da blankaj flamoj super ili; plue estis spaco da.fielo. Tie simile al juveloj enprofundigitaj brilis eksparkaj steloj, kvankam la suno lumis sur la ĉielo super ili. De iliaj propraj kliniĝantaj formoj videblis eĉ ne ombro.

— O Ĥeled-Zaramo bela kaj mirinda! — diris Gimlio. — Tie kuŝas la krono de Durino ĝis li vekiĝos. Adiaŭ! — Li riverencis, kaj fortumis sin, kaj rerapidis laŭ la gazono denove ĝis la pado.

— Kion vi vidis? — diris Grinĉjo al Sam, sed Sam tro profundiĝis en pensadon por respondi.

La vojo nun turniĝis suden kaj rapide malsupreniris, etendiĝante el inter la brakoj de la valo. Iom malsupre de la lago ili alvenis profundan akvoputon, klaran kiel kristalo, de kiu flueto transiris ŝtonan lipon kaj fluis ekbrile kaj gargare malsupren laŭ apika roka kanelo.

— Jen la fonto, el kiu leviĝas Arĝentvejno, — diris Gimlio. — Ne trinku el ĝi! Ĝi estas glacie malvarma.

— Baldaŭ ĝi iĝas rapida rivero, ĉar ĝi ĉerpas akvon el multaj aliaj montaj rojoj, — diris Aragorno. — Nia vojo apudiras ĝin dum multaj mejloj. Ĉar mi kondukos vin tra la vojo, kiun Gandalfo elektis, kaj unue mi esperas alveni la arbaron, kie Arĝentvejno enfluas la Grandan Riveron — tie fore. — Ili rigardis tien, kien li indikis, kaj antaŭ si ili povis vidi la rojon saltanta al la fundo de l’ valo, kaj poste pluiranta foren ĝis la malaltejoj, ĝis ĝi perdiĝis en ora nebuleco.

— Tie kuŝas la arbaroj de Lotlorieno! — diris Legolaso. — Tio estas la plej bela el ĉiuj loĝejoj de mia popolo. Ne ekzistas arboj similaj al la arboj de tiu lando. Ĉar aŭtune iliaj folioj ne falas, sed oriĝas. Nur kiam la printempo venas, kaj la nova verdaĵo malfermiĝas, ili falas, kaj tiam branĉojn pezigas flavaj floroj; kaj la tero de l’ arbaro estas ora, kaj ora estas la tegmento, kaj ĝiaj kolonoj estas arĝentaj, ĉar la ŝeloj de la arboj estas glataj kaj grizaj. Tiel diras ankoraŭ niaj kantoj en Mornarbaro. Mia koro ĝojus, se mi troviĝus sub la tegmentorandoj de tiu arbaro printempe!

— Mia koro ĝojas eĉ vintre, — diris Aragorno. — Sed ĝi troviĝas multajn mejlojn for. Ni rapidu!

Dum kelka tempo Frodo kaj Sam sukcesis resti kun la aliaj, sed Aragorno gvidis ilin rapidege, kaj post iom da tempo ili komencis postresti. Ili manĝis nenion depost la frua mateno. La vundo de Sam ardis kiel fajro, kaj lia kapo sentis vertiĝeton. Malgraŭ la brila suno la vento ŝajnis malvarma post la varma mallumo de Morio. Li tremetis. Frodo trovis ĉiun paŝon pli doloriga kaj li anhelis pro spiromanko.

Finfine Legolaso turniĝis, kaj vidante, ke ili estas jam tre malantaŭaj, li alparolis Aragornon. La aliaj haltis, kaj Aragorno rekuris, vokante Boromiron, ke tiu akompanu lin.

— Mi petas pardonon, Frodo! — li kriis, zorgoplena. — Tiom okazis hodiaŭ, kaj tiom necesas rapideco, ke mi forgesis, ke vi estas vundita; kaj ankaŭ Sam. Vi devis ion diri. Ni faris nenion facilige por vi, kiel ni devus, eĉ se persekutus nin ĉiuj orkoj de Morio. Ek do! Iomete pli antaŭe estas loko, kie ni povos iomete ripozi. Tie mi faros por vi ĉion eblan. Venu, Boromiro! Ni portos ilin.

Baldaŭ poste ili alvenis alian rivereton, kiu fluis el la okcidento kaj aligis sian bobelan akvon al la rapidanta Arĝentvejno. Kune ili plonĝis trans falejon de verdkolora ŝtono, kaj ŝaŭmis supren en valeton. Ĉirkaŭ ĝi staris abioj, stumpaj kaj kurbaj, kaj ĝiaj flankoj estis apikaj kaj vestitaj per skolopendrioj kaj mirtelarbustoj. Ĉe la subo estis ebenejo, tra kiu la rojo fluis brue trans brilajn ŝtonetojn. Tie ili ripozis. Jam pasis preskaŭ tri horoj post la tagmezo, kaj ili vojaĝis nur kelkajn mejlojn de l’ Pordego. La suno jam eksubiris okcidente.

Dum Gimlio kaj la du pli junaj hobitoj ekbruligis fajron el vepraĵo kaj abiaj branĉetoj kaj ĉerpis akvon, Aragorno flegis Samon kaj Frodon. La vundo de Sam ne estis profunda, sed ĝi aspektis malsane, kaj la vizaĝo de Aragorno estis zorgema dum li esploris ĝin. Post momento li rigardis supren malŝarĝite.

— Bonŝance, Sam! — li diris. — Multaj ricevis pli malbonan vundon page al mortigo de sia unua orko. La tranĉo ne estas venenita, kiel estas tro ofte ĉe la vundoj per orkaj klingoj. Ĝi verŝajne bone kuraciĝos, kiam mi estos fleginta ĝin. Lavu ĝin, kiam Gimlio varmigos iom da akvo.

Li malfermis sian saketon kaj elprenis kelkajn velkintajn foliojn.

— Ili estas sekaj kaj perdis iom da efikeco, — li diris, — sed jen mi havas ankoraŭ kelkajn foliojn de atelaso, kiujn mi plukis proksime al Veterverto. Kunpremu unu el ili en la akvo, kaj lavpurigu la vundon, kaj mi bandaĝos ĝin. Nun estas via vico, Frodo!

— Ĉe mi en ordo, — diris Frodo, ne dezirante, ke liaj vestaĵoj estu tuŝataj. — Mi bezonas nur kelkan manĝaĵon kaj iom da ripozo.

— Ne! — diris Aragorno. — Ni devas rigardi por konstati, kion faris al vi la martelo kaj amboso. Mi ankoraŭ miras, ke vi entute vivas. — Malkrude li formetis la malnovan jakon kaj trivitan ĉemizon de Frodo kaj eligis mirspiregon. Poste li ridis. La arĝenta maŝkiraso trembrilis antaŭ liaj okuloj kiel lumo sur ondeta maro. Zorge li forprenis kaj alte tenis ĝin, kaj la gemoj sur ĝi ekbrilis kiel steloj, kaj la bruo de la skuataj ringoj sonis kvazaŭ tinto de pluvo sur lageton.

— Vidu, amikoj! — li vokis. — Jen beleta hobita haŭto por envolvi elfan princidon! Se estus konate, ke hobitoj havas tiajn haŭtojn, ĉiuj ĉasantoj de Mez-Tero alrajdus la Provincon.

— Kaj ĉiuj sagoj de ĉiuj ĉasistoj en la mondo estus vanaj, — diris Gimlio, mire fiksrigardante la kirason. — Ĝi estas mitrila vesto. Mitrilo! Mi neniam vidis nek priaŭdis ekzempleron tiel belan. Ĉu pri tiu ĉi maŝkiraso parolis Gandalfo? Se jes, li subtaksis ĝin. Sed ĝi estis bone donacita!

— Mi ofte scivolis, kion faras vi kaj Bilbo, tiom intime en lia ĉambreto, — diris Gaja. — Benatu la maljuna hobito! Mi amas lin pli ol antaŭe. Mi esperas, ke ni havos okazon rakonti al li pri ĝi!

Sur la dekstraj flanko kaj brusto de Frodo estis malhela kaj nigriĝinta kontuzo. Sub la kiraso estis ĉemizo el mola ledo, sed unuloke la ringoj estis trapuŝitaj en la karnon. Ankaŭ la maldekstra flanko estis gratita kaj kontuzita, kie li estis ĵetita kontraŭ la muron. Dum la aliaj pretigis la manĝon, Aragorno lavpurigis la vundojn per akvo, en kiu estis trempita la atelaso. La pika parfumo plenigis la valeton, kaj ĉiuj, kiuj kliniĝis super la vaporanta akvo, sentis sin refreŝigitaj kaj fortigitaj. Baldaŭ Frodo sentis foriri la doloron, kaj lia spirado faciliĝis: kvankam dum multaj tagoj li estis malfleksiĝema kaj netuŝinda. Aragorno ligis kelkajn molajn vataĵojn al lia flanko.

— La kiraso estas mirinde malpeza, — li diris. — Surmetu ĝin denove, se vi povas tion toleri. Mia koro ĝojas, sciante ke vi havas tian vestaĵon. Ne formetu ĝin, eĉ dormonte, krom se sorto venigos vin tien, kie vi provizore estos sekura; kaj tion malofte ebligos la hazardo dum la daŭro de via misio.

Manĝinte, la Kunularo prepariĝis pluiri. Ili estingis la fajron kaj kaŝis ties spurojn. Poste, grimpinte el la valeto, ili ekmarŝis denove. Ili ne multe progresis antaŭ ol la suno subiris malantaŭ la okcidentaj altaĵoj, kaj ombregoj subenrampis la montflankojn. Krepusko vualis iliajn piedojn, kaj nebuleto leviĝis en la kavejoj. Malproksime en la oriento la vespera lumo kuŝis pala sur la neklaraj terenoj de distaj ebenaĵoj kaj arbaroj. Sam kaj Frodo, jam sentante sin faciligitaj kaj tre freŝigitaj, kapablis paŝi sufiĉe rapide, kaj kun nur unu halto Aragorno kondukis antaŭen la Kunularon dum preskaŭ tri pliaj horoj.

1 ... 99 100 101 102 103 104 105 106 107 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)