Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 89 90 91 92 93 94 95 96 97 ... 322
Перейти на страницу:

— Ha! Jen ĝi finfine! — diris Gandalfo. — Tie ĉi kuradis la fluo Siranono, la Pordo-rojo, kiel oni kutimis nomi ĝin. Sed kio okazis al la akvo, mi ne povas konjekti; ĝi antaŭe estis rapida kaj brua. Venu! Ni devas plurapidi. Ni malfruiĝas.

La Kunularo estis dolorpieda kaj laca; sed ili marŝis obstine laŭ la kruda serpentuma pado tra multaj mejloj. La suno pasis la zeniton kaj komencis okcidentiri. Post mallonga halto kaj rapida manĝo ili pluiris denove. Antaŭ ili la montoj minacis, sed ilia pado kuŝis en profunda terkavo kaj ili povis vidi nur la pli altajn ŝultrojn kaj la fore orientajn pintojn.

Fine ili alvenis abruptan kurbon. Tie la vojo, kiu estis devajnta suden inter la rando de l’ kanalo kaj apika forfalo de la tero maldekstre, turniĝis kaj denove kondukis rekte orienten. Ĉirkaŭirinte la angulon, ili vidis antaŭ si malaltan klifon, proksimume tridekfutan, kun supro rompita kaj zigzaga. Trans ĝin gutetis akvoflueto, tra larĝa fendaĵo, kiu ŝajnis elĉizita de akvofalo iam forta kaj plena.

— Efektive ŝanĝiĝis la loko! — diris Gandalfo. — Sed ne eblas erari pri ĝi. Jen sola restaĵo de la Ŝtupara Akvofalo. Se mi ĝuste memoras, ekzistis ŝtuparo tranĉita el la rokoj apud tiu, sed la ĉefa vojo forkurbiĝis maldekstren kaj grimpis per pluraj rondiroj ĝis la ebena tero supre. Antaŭe estis malprofunda valo post la akvofalo rekte ĝis la Muroj de Morio, kaj la Siranono trafluis ĝin kun la pado apude. Ni iru vidi, kia estas nun la situacio!

Ili trovis la ŝtonajn ŝtupojn sen malfaciloj, kaj Gimlio suprenkuris ilin rapide, sekvate de Gandalfo kaj Frodo. Kiam ili alvenis la supron ili vidis, ke ili ne povos pluiri laŭ tiu vojo, kaj la kialo de sekiĝo de l’ Pordo-rojo riveliĝis. Malantaŭ ili la subiranta Suno plenigis la friskan okcidentan ĉielon per ekbrilanta oro. Antaŭ ili etendiĝis malhela senmova lago. Nek ĉielo nek sunsubiro speguliĝis sur ĝia morna supraĵo. Siranono estis digita kaj plenigis la tutan valon. Trans la malbonaŭgura akvo baŭmis larĝaj klifoj, kies severaj fruntoj palis en la velka lumo: definitivaj kaj nepaseblaj. Neniun indikon pri pordo aŭ enirejo, nek fendeton aŭ splitiĝon Frodo povis vidi sur la minaca ŝtono.

— Jen estas la Muroj de Morio, — diris Gandalfo, fingromontrante trans la akvon. — Kaj tie iam staris la Pordo, la elfa Pordo fine de la vojo el Holino, laŭ kiu ni alvenis. Sed tiu ĉi vojo estas barita. Neniu el la Kunularo volos tranaĝi tiun mornan akvon je la tagofino, mi supozas. Ĝi aspektas misefika.

— Ni devas trovi vojon ĉirkaŭ la nordan randon, — diris Gimlio. — La unua farotaĵo de l’ Kunularo estas suprengrimpi per la ĉefa pado kaj vidi, kien tiu kondukos nin. Eĉ se lago ne ekzistus, ni ne povus suprenigi nian ŝarĝponeon per tiu ĉi ŝtuparo.

— Sed ĉiuokaze ni ne povos kunirigi la kompatindan beston en la Minejojn, — diris Gandalfo. — La vojo sub la montoj estas vojo malluma, kaj troviĝas lokoj tiel mallarĝaj kaj apikaj, ke ĝi ne povos tie treti, eĉ se ni povos.

— Povra Vilĉjo! — diris Frodo. — Mi ne antaŭvidis tion. Kaj povra Sam! Mi scivolas, kion li diros?

— Mi bedaŭras, — diris Gandalfo. — Kompatinda Vilĉjo estas utila kunulo, kaj dolorigas mian koron lasi ĝin. Mi preferus vojaĝi malpli ŝarĝite kaj kunportus neniun beston, precipe ne tiun, kiun Sam amas, se mi akceptigus mian deziron. Mi timis la tutan tempon, ke ni estos devigataj sekvi tiun ĉi vojon.

La tago proksimiĝis al sia fino, kaj malvarmaj steloj ekbrilis sur la ĉielo alte super la sunsubiro, kiam la Kunularo, laŭeble rapide, grimpis la deklivojn kaj alvenis la bordon de l’ lago. Larĝe ĝi ŝajnis ne pli ol dudek aŭ tridek paŝojn en la plej larĝa loko. Kiom ĝi foretendiĝis suden ili ne povis vidi per la velkanta lumo; sed ĝia norda fino troviĝis ne pli ol duonmejlon de ilia starpunkto, kaj inter la ŝtonplenaj firstoj, kiuj ĉirkaŭis la valon, kaj la rando de l’ akvo estis eĝo de aperta tero. Ili rapidis antaŭen, ĉar ili devis trairi unu-du mejlojn antaŭ ol atingi la lokon sur la kontraŭa bordo, al kiu Gandalfo celis; kaj poste li ankoraŭ devis trovi la pordon.

Kiam ili alvenis la plej nordan angulon de la lago, ili trovis mallarĝan golfeton, kiu baris ilian vojon. Ĝi estis verda kaj stagna, elpuŝita kvazaŭ ŝlima brako al la enfermantaj montetoj. Gimlio paŝis antaŭen netimigite, kaj trovis, ke la akvo estas malprofunda, ne pli ol ĝismaleola ĉe la rando. Malantaŭ li ili marŝis spalire, zorge trovante sian vojon, ĉar sub la loloplenaj flakoj estis ŝtonoj glitigaj kaj grasaj, kaj surpaŝado estis perfidema. Frodo ektremis pro abomeno je tuŝo de l’ malhela malpura akvo sur la piedoj.

Dum Sam, lasta el la Kunularo, kondukis Vilĉjon supren al la seka tero je la kontraŭa flanko, aŭdiĝis mallaŭta sono: siblo sekvata de plaŭdo, kvazaŭ fiŝo perturbus la senmovan supraĵon de la akvo. Rapide turninte sin, ili vidis ondetojn, ombre nigrarandajn en la velka lumo: grandaj ringoj etendiĝis foren de punkto malproksime sur la lago. Aŭdiĝis bobela sono, kaj sekvis silento. La krepusko profundiĝis, kaj la lastajn radiojn de la sunsubiro vualis nuboj.

Gandalfo nun iris rapidege, kaj la aliaj sekvis laŭeble rapide. Ili atingis la strion de seka tero inter la lago kaj la klifoj: ĝi estis mallarĝa, ofte malpli ol dekpaŝa, kaj ŝarĝita de falintaj rokoj kaj ŝtonoj; sed ili trovis vojon, premante sin al la klifo, forrestante de la malhela akvo laŭpove. Unu mejlon sude laŭ la bordo ili alvenis ileksarbustojn. Stumpoj kaj mortaj branĉoj putris en la malprofunda akvo, verŝajne restaĵo de iamaj densejoj, aŭ de dornarbaro, kiu iam randis la vojon trans la dronintan valon. Sed proksime sub la klifo staris, ankoraŭ fortaj kaj vivantaj, du altaj arboj, pli grandaj ol iuj ajn ileksoj iam viditaj aŭ imagitaj de Frodo. Iliaj radikegoj disvastiĝis de la muro ĝis la akvo. Sub la baŭmaj klifoj ili aspektis nuraj arbustoj, kiam vidataj en la malproksimo de l’ supro de l’ ŝtuparo; sed nun ili etendiĝis super la kapoj, rigidaj, malhelaj kaj silentaj, kreante profundajn noktombrojn ĉirkaŭ siaj suboj, starante kiel sentinelaj pilastroj je la fino de la vojo.

— Nu, jen ni estas finfine! — diris Gandalfo. — Ĉi tie finiĝis la elfa vojo el Holino. Ilekso estas blazono de l’ popolo de tiu lando, kaj ili plantis ĝin ĉi tie por signi la limon de sia regno; ĉar la Okcidenta pordo estis farita ĉefe por ilia uzado dum ilia intertraktado kun Morio. Tiuj estis tagoj pli feliĉaj, kiam ankoraŭ ekzistis foje proksima amikeco inter personoj diversrasaj, eĉ inter gnomoj kaj elfoj.

— Ne kulpis la gnomoj, ke la amikeco velkis, — diris Gimlio.

— Mi ne aŭdis, ke kulpis la elfoj, — diris Legolaso.

— Mi aŭdis pri ambaŭ, — diris Gandalfo; — kaj mi ne juĝesprimos nun. Sed mi petegas, ke almenaŭ vi, Legolaso kaj Gimlio, estu amikoj, kaj helpu min. Mi bezonas vin ambaŭ. La pordo estas fermita kaj kaŝita, kaj ju pli baldaŭ ni trovos ĝin, des pli bone. Nokto proksimiĝas!

Turninte sin al la aliaj, li diris:

— Dum mi serĉos, bonvolu prepari vin por eniri la Minejojn. Ĉar ĉi tie bedaŭrinde ni devas adiaŭi nian bravan ŝarĝbeston. Vi devas flankenmeti multajn aĵojn, kiujn ni kunportis kontraŭ malfavora vetero: tion vi ne bezonos interne, nek, espereble, kiam ni trapasos kaj pluvojaĝos suden. Anstataŭe, ĉiu el ni devos porti parton de tio, kion la poneo portis, precipe manĝaĵon kaj la akvujojn.

— Sed vi ne povas forlasi kompatindan Vilĉjon en tiu ĉi senespera loko, s-ro Gandalfo! — kriis Sam, kolera kaj ĉagrenita. — Tion mi ne akceptos, kaj jen vi havas. Kiam ĝi estas veninta tiel malproksimen kaj tiel plu!

— Mi bedaŭras, Sam, — diris la sorĉisto. — Sed kiam la Pordo malfermiĝos, laŭ mia opinio vi ne povos treni internen vian Vilĉjon, en la longan mallumon de Morio. Vi devos elekti inter Vilĉjo kaj via mastro.

1 ... 89 90 91 92 93 94 95 96 97 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)