Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 85 86 87 88 89 90 91 92 93 ... 322
Перейти на страницу:

Pene ili grimpis apikan deklivon kaj haltis momente ĉe la supro. Frodo sentis sur sia vizaĝo molan ektuŝon. Li etendis sian brakon kaj vidis malhele blankajn neĝerojn sidiĝantaj sur sia maniko.

Ili pluiris. Sed postnelonge la neĝo falis rapide, plenigante la tutan aeron, kaj kirliĝante en la okulojn de Frodo. La malhelaj kurbiĝintaj figuroj de Gandalfo kaj Aragorno, nur unu-du paŝojn antaŭe, apenaŭ videblis.

— Tio ĉi tute ne plaĉas al mi, — anhelis Sam tuj poste. — Neĝo konvenas dum bela mateno, sed mi preferas esti en la lito dum ĝi falas. Mi ŝatus, ke tiu ĉi provizo iru al Hobiturbo! Eble oni bonvenigus ĝin tie.

Krom sur la altaj erikejoj de Nord-kvarono, peza neĝfalado maloftis en la Provinco, kaj estis taksata okazaĵo agrabla kaj ebleco sporti. Neniu vivanta hobito (escepte de Bilbo) povis memori la Kruelan Vintron de 1311, kiam blankaj lupoj invadis la Provincon tra la glaciiĝinta Brandovino.

Gandalfo haltis. Neĝo densis sur lia kapuĉo kaj liaj ŝultroj; ĝi jam profundis ĝismaleole sur liaj botoj.

— Jen kion mi timis, — li diris. — Kion vi diras nun, Aragorno?

— Ke ankaŭ mi timis ĝin, — Aragorno respondis, — sed malpli ol la aliajn aferojn. Mi sciis pri la risko de neĝo, kvankam ĝi malofte falas tiel peze tiom sude, krom alte sur la montaro. Sed ni ankoraŭ ne estas alte; ni ankoraŭ troviĝas sufiĉe malsupre, kie la padoj kutime estas ireblaj dum la tuta vintro.

— Mi scivolas, ĉu tio ĉi estas ruzaĵo de l’ Malamiko, — diris Boromiro. — Oni diras en mia lando, ke li kapablas regi la ŝtormojn en la Ombraj Montoj, kiuj staras ĉe la limo de Mordoro. Li posedas strangajn potencojn kaj multajn aliancanojn.

— Liaj brakoj vere tre longiĝis, — diris Gimlio, — se li kapablas altiri neĝon de la Nordo por ĝeni nin ĉi tie je naŭcent mejloj for.

— Liaj brakoj ja longiĝis, — diris Gandalfo.

Dum ili estis haltintaj la vento malfortiĝis, kaj la neĝo malpliiĝis kaj preskaŭ ĉesis. Ili denove ekmarŝis. Sed apenaŭ ili faris ducent paŝojn, revenis la ŝtormo kun nova furiozo. La vento fajfis kaj la neĝo iĝis blindiga tempesto. Baldaŭ eĉ Boromiro nur malfacile pluiris. La hobitoj, kliniĝintaj preskaŭ ĝistere strebis antaŭen malantaŭ la plialtuloj, sed estis evidente, ke ili ne povos daŭrigi multe pli longe, se la neĝado ne ĉesos. La piedoj de Frodo sentiĝis plumbe. Grinĉjo postrestis. Eĉ Gimlio, tiel brava kiel gnomo povus esti, grumblis dum li trenpaŝis.

La Kunularo haltis subite, kvazaŭ interkonsentinte sen ia ajn parolo. Ili aŭdis fantomecajn bruojn en la ĉirkaŭa mallumo. Tio eble estis nur rezulto de vento tra fendaĵoj kaj ravinetoj de l’ rokomuro, sed la sonoj estis akraj krioj kaj sovaĝaj hurloj de ridado. Ŝtonoj komencis fali de la montoflanko, fajfante super iliaj kapoj, aŭ klakante sur la pado apude. De tempo al tempo ili aŭdis mallaŭtan murmuradon, kiam ŝtonego subenruliĝis de l’ supraj kaŝitaj altoj.

— Ni ne povas pluiri hodiaŭ nokte, — diris Boromiro. — Kiu volas, tiu nomu tion vento, sed en la aero estas minacaj voĉoj; kaj tiuj ŝtonoj estas celitaj al ni.

— Mi jes nomas tion vento, — diris Aragorno. — Sed tio ne kontraŭdiras tion, kion vi asertas. Ekzistas multaj misaĵoj kaj neamikaĵoj en la mondo, kiuj malmulte amas tiujn, kiuj iras dupiede, kaj tamen ili ne estas kunligitaj al Saŭrono, sed vartas proprajn intencojn. Iuj estas en tiu ĉi mondo pli longe ol li.

— Karadraso kromnomiĝis la Kruela kaj havis malbonan reputacion, — diris Gimlio, — antaŭ multegaj jaroj, kiam onidiro pri Saŭrono ne estis aŭdita ĉi tie.

— Malmulte gravas, kiu estas la malamiko, se ni ne povos rezisti ties atakon, — diris Gandalfo.

— Sed kion ni povas fari? — kriis Grinĉjo malĝoje. Li estis apogita al Gaja kaj Frodo, kaj li tremadis.

— Aŭ resti, kie ni estas, aŭ reveni, — diris Gandalfo. — Ne valoras pluiri. Nur iom pli alte, se mi trafe memoras, tiu ĉi pado forlasas la klifon kaj kondukas en larĝan malprofundan fosaĵon funde de longa apika deklivo. Tie ni havas azilon nek de neĝo, nek de ŝtonoj — aŭ de io ajn alia.

— Kaj ne valoras reiri dum la ŝtormo daŭras, — diris Aragorno. — Ni pasis neniun lokon dum la supreniro, kiu proponas pli da azilo ol tiu ĉi klifmuro, sub kiu ni nun troviĝas.

— Azilon! — murmuris Sam. — Se tio ĉi estas azilo, do unu muro kaj neniu tegmento konsistigas domon.

Nun la Kunularanoj kuniĝis laŭeble proksime al la klifo. Ĝi frontis al la sudo, kaj proksime al la fundo ĝi iom kliniĝis antaŭen, tiel ke ili esperis, ke ĝi havigos al ili iom da protektado kontraŭ la norda vento kaj falantaj ŝtonoj. Sed sporadaj blovegoj kirliĝis ĉirkaŭ ili ĉiuflanke, kaj la neĝo subenfluis je nuboj ĉiam pli densaj.

Ili kunkaŭris kun la dorsoj kontraŭ la muro. La poneo Vilĉjo staris pacience sed deprimite antaŭ la hobitoj, kaj iom ŝirmis ilin; sed postnelonge la driva neĝo jam atingis ĝiajn flankojn, kaj daŭre plialtiĝis. Se ili malhavus kunulojn pli altkreskajn, la hobitoj baldaŭ estus superinunditaj.

Urĝan dormemon sentis Frodo; li sentis, ke li rapide eniĝas varman kaj malprecizan sonĝon. Li pensis, ke fajro varmigas liajn piedfingrojn, kaj el la ombroj aliflanke de l’ kameno li aŭdis paroli la voĉon de Bilbo. Mi ne alte taksas vian taglibron. Neĝoŝtormo je la dek-dua de januaro: ne necesis reveni por raporti tion!

Sed mi volis ripozi kaj dormi, Bilbo, kun fortostreĉo Frodo respondis, kaj tiam li sentis sin skuata, kaj li dolore revekiĝis. Boromiro levis lin de la tero el nesto da neĝo.

— Tio ĉi mortigos la duonulojn, Gandalfo, — diris Boromiro. — Estas senutile sidadi ĉi tie ĝis la neĝo kovros niajn kapojn. Ni devas ion fari por nin savi.

— Donu al ili tion ĉi, — diris Gandalfo, serĉante en sia tornistro kaj eltirante ledan likvorujon. — Nur po buŝpleno por ĉiu el ni. Ĝi estas ege valora. Ĝi estas miruvoro, distilaĵo de Imladriso. Elrondo donis ĝin al mi, kiam ni disiĝis. Ĉirkaŭigu ĝin!

Tuj post kiam Frodo englutis iom de l’ varma kaj aroma likvoro, li spertis novan koroforton, kaj forlasis liajn membrojn la peza dormemo. Ankaŭ la aliaj revigliĝis kaj trovis freŝajn esperon kaj agemon. Sed la neĝo ne malseveriĝis. Ĝi eĉ pli dense kirliĝis ĉirkaŭ ilin, kaj la vento ululis pli laŭte.

— Kion vi opinias pri fajro? — demandis Boromiro subite. — La elekto ŝajnas jam proksima inter fajro kaj morto, Gandalfo. Sendube ni estos kaŝitaj de ĉiuj neamikaj okuloj, kiam la neĝo jam kovros nin, sed tio nin ne helpos.

— Vi rajtas bruligi fajron, se vi povas, — respondis Gandalfo. — Se ekzistas vaĉantoj, kiuj kapablas elteni tiun ĉi ŝtormon, ili povas nin vidi, kun aŭ sen fajro.

Sed kvankam ili kunportis lignon kaj branĉetojn laŭ la konsilo de Boromiro, nek la elfo nek eĉ la gnomo sufiĉe lertis por bruligi flamon, kiu eltenus en la kirliĝanta vento, aŭ ekbrulus en la malseka hejtaĵo. Fine kaj malvolonte Gandalfo mem enmiksiĝis. Preninte branĉofaskon, li tenis ĝin alte dum momento, kaj poste kun ordona frazo naur an edraith ammen! li ŝovis al ĝi la finon de sia bastono. Tuj granda ŝpruco de verda kaj blua flamo elsaltis, kaj la ligno ekbrulis kaj sputis.

— Se troviĝas vidantoj, tiam almenaŭ mi estas rivelita al ili, — li diris. — Mi skribis Gandalfo estas ĉi tie per signoj, kiujn povas legi ĉiuj de Rivendelo ĝis la elfluejoj de Anduino.

Sed la Kunularo ne plu zorgis pri vaĉantoj aŭ neamikaj okuloj. Iliaj koroj ĝojis vidante la lumon de l’ fajro. La ligno brulis vigle; kaj kvankam ĉirkaŭ ĝi la neĝo siblis, kaj flakoj da neĝakvo kreiĝis sub iliaj piedoj, ili varmigis kontente siajn manojn je la flamaro. Tie ili staris, kliniĝante en rondo ĉirkaŭ la etaj dancantaj kaj flagrantaj flamoj. Ruĝa lumo kovris iliajn lacajn kaj zorgoplenajn vizaĝojn; malantaŭ ili la nokto similis nigran muron.

1 ... 85 86 87 88 89 90 91 92 93 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)