Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 87 88 89 90 91 92 93 94 95 ... 322
Перейти на страницу:

— La birdoj denove! — diris Aragorno, fingromontrante suben.

— Tion ni jam ne povas eviti, — diris Gandalfo. — Ĉu ili estas bonaj aŭ misaj, aŭ tute ne koncernas nin, ni devas tuj subeniri. Eĉ ne sur la genuoj de Karadraso ni atendos alian noktiĝon!

Malvarma vento subenbloviĝis malantaŭ ili, kiam ili turnis la dorson al la Ruĝkorna Pordo, kaj stumblis lace malsupren sur la deklivo. Karadraso estis venkinta ilin.

4

Vojaĝo en mallumo

Estis vespere, kaj la griza lumo denove velkis rapide, kiam ili haltis por la nokto. Ili estis tre lacaj. La montojn vualis profundiĝanta krepusko, kaj la vento estis malvarma. Gandalfo permesis al ili ankoraŭ po buŝplenon de la rivendela miruvoro. Post kiam ili iom manĝis, li kunvokis interkonsiliĝon.

— Ni kompreneble ne povas pluiri hodiaŭ vespere, — li diris. — La atako kontraŭ la Ruĝkornan Pordon elĉerpis nin, kaj ni devos ripozi ĉi tie dum iom da tempo.

— Kaj poste kien ni iros? — demandis Frodo.

— Antaŭ ni ankoraŭ estas nia vojaĝo kaj nia komisio, — respondis Gandalfo. — Alternativon ni ne havas al pluirado, aŭ reiro al Rivendelo.

La vizaĝo de Grinĉjo videble kontentiĝis pro la nura mencio pri reiro al Rivendelo; Gaja kaj Sam suprenrigardis espereme. Sed Aragorno kaj Boromiro vidigis neniun signon. Frodo aspektis ĝenite.

— Mi ŝatus esti denove tie, — li diris. — Sed kiel mi povu reiri sen honto, krom se fakte ekzistus neniu alternativo, kaj ni estus jam venkitaj?

— Vi pravas, Frodo, — diris Gandalfo, — reiri signifas agnoski malvenkon, kaj fronti al posta malvenko pli grava. Se ni nun reiros, poste la Ringo devos resti tie: ni ne povos denove ekvojaĝi. Poste pli aŭ malpli baldaŭ Rivendelo estos sieĝata, kaj post mallonga kaj amara tempo ĝi estos detruita. La Ringofantomoj estas teruraj malamikoj, sed ili estas ankoraŭ nur ombroj de potenco kaj teruro, kiujn ili posedos se la Reganta Ringo estos denove sur la mano de ilia mastro.

— Do ni devas iri antaŭen, se ekzistas vojo, — diris Frodo ĝemspirante. Sam denove malĝojiĝis.

— Ekzistas vojo, kiun ni povas provi, — diris Gandalfo. — Mi pensis ekde la komenco, kiam mi la unuan fojon pripensis tiun ĉi vojaĝon, ke ni devos ĝin provi. Sed vojo agrabla ĝi ne estas, kaj mi ne parolis antaŭe pri ĝi al la Kunularo. Aragorno kontraŭis ĝin, almenaŭ ĝis la monta transpasejo estus entreprenita.

— Se temas pri vojo pli malagrabla ol la Ruĝkorna Pordo, ĝi ja devas esti vere misa, — diris Gaja. — Sed prefere rakontu al ni pri ĝi, por ke ni senprokraste sciu la plej malbonan.

— La vojo, pri kiu mi parolas, kondukas al la Minejoj de Morio, — diris Gandalfo. Nur Gimlio levis la kapon; en liaj okuloj ekbrulis arda fajro. Ĉiuj aliaj ektimis pro la mencio de tiu nomo. Eĉ inter la hobitoj ĝi estis legendo de svaga timo.

— La vojo eble kondukas al Morio, sed kial ni esperu, ke ĝi kondukos tra Morio? — diris Aragorno pesimisme.

— Ĝi estas nomo malbonaŭgura, — diris Boromiro. — Cetere mi konstatas neniun neceson iri tien. Se ni ne povos transiri la montojn, ni vojaĝu suden, ĝis ni alvenos la Breĉon de Rohano, kie la homoj rilatas amikece al mia popolo, kaj ni sekvu la vojon, kiun mi iris survoje ĉi tien. Aŭ ni povus preterpasi kaj transiri Isenon en Longstrandon kaj Lebeninon, kaj tiel alveni Gondoron el la regionoj marproksimaj.

— Aferoj ŝanĝiĝis post kiam vi venis norden, Boromiro, — respondis Gandalfo. — Ĉu vi ne aŭdis tion, kion mi sciigis al vi pri Sarumano? Kun tiu mi eble okupiĝos antaŭ ol ĉio finiĝos. Sed la Ringo devas ne proksimiĝi al Isengardo, se malhelpi tion iel eblos. La Breĉo de Rohano estas fermita kontraŭ ni dum ni vojaĝas kun la Portanto.

» Koncerne la pli longan vojon: necesan tempon ni ne disponas. Ni povus pasigi unu jaron per tia vojaĝo, kaj ni trapasus multajn landojn, kiuj estas malplenaj kaj senazilaj. Tamen ili ne estas sendanĝeraj. La atentemaj okuloj de Sarumano kaj de la Malamiko observas ilin. Kiam vi venis norden, Boromiro, vi estis laŭ la okuloj de l’ Malamiko nur hazarda vagulo el la Sudo kaj malmulte lia koncernaĵo: lian menson okupis persekutado de l’ Ringo. Sed nun vi revenas kiel membro de l’ Kunularo de la Ringo, kaj vin minacas danĝero dum via tuta restado kun ni. Tiu danĝero pliiĝos je ĉiu mejlo, kiun ni trapasos irante suden sub la nuda ĉielo.

» Depost nia aperta provo pri la montara pasejo nia sorto iĝis streĉa, mi timas. Mi jam konstatas malmulte da espero, se ni ne baldaŭ malaperos dum kelka tempo kaj kovros nian spuron. Sekve mi konsilas, ke ni iru nek tra la montoj, nek ĉirkaŭ ili, sed sub ili. Tio estas ĉiuokaze vojo, kiun la Malamiko malplej atendos.

— Ni ne scias, kion li atendas, — diris Boromiro. — Li eble vaĉos ĉiujn vojojn, ĉu probablajn, ĉu neprobablajn. Tiuokaze eniro al Morio signifus marŝi en kaptilon, apenaŭ preferinda al frapado sur la pordo de l’ Malluma Turo mem. La nomo de Morio estas nigra.

— Vi priparolas tion, kion vi ne konas, similigante Morion al la fortikaĵo de Saŭrono, — respondis Gandalfo. — El ni nur mi iam estis en la karcero de l’ Malhela Mastro, kaj nur en ties pli malnova kaj malpli fortika loĝejo en Dol Gulduro. Tiuj, kiuj trapasas la pordon de Baraduro, ne revenas. Sed mi ne kondukus vin en Morion, se mankus espero reeliri. Se troviĝas tie orkoj, eble pruviĝos mise por ni, estas ja vere. Sed la plimultaj orkoj de la Nebulecaj Montoj estis dispelitaj aŭ detruitaj en la Batalo de l’ Kvin Armeoj. La agloj raportas, ke orkoj denove kuniĝas de malproksime; sed ekzistas espero, ke Morio estas ankoraŭ libera. Ekzistas eĉ ebleco, ke tie estas gnomoj, kaj ke en iu profunda halo de siaj prapatroj eble troviĝas Balino filo de Fundino. Kiel ajn elfalos, necesas treti la vojon, kiun bezono elektas!

— Mi tretos kun vi tiun vojon, Gandalfo! — diris Gimlio. — Mi iros rigardi la halojn de Durino, kio ajn tie atendas — se vi povos trovi la pordon, kiu estas fermita.

— Bone, Gimlio! — diris Gandalfo. — Vi kuraĝigas min. Ni serĉos kune la kaŝitan pordon. Kaj ni trapasos. En la ruinoj de l’ gnomoj, gnoma kapo estos malpli facile konfuzebla ol la elfaj aŭ homaj aŭ hobitaj. Tamen ne estos mia unua fojo en Morio. Mi longe serĉadis tie Trainon filon de Troro, post kiam li perdiĝis. Mi trapasis, kaj mi revenis viva!

— Ankaŭ mi unu fojon trapasis la Dimrilan Pordon, — diris Aragorno kviete; — sed kvankam ankaŭ mi reeliris, tiu memoro estas tre misa. Mi ne volas eniri Morion la duan fojon.

— Kaj mi ne volas eniri tien la unuan fojon, — diris Grinĉjo.

— Ankaŭ mi ne, — murmuris Sam.

— Kompreneble ne! — diris Gandalfo. — Kiu volas tion? Sed la demando estas: kiuj sekvos min, se mi kondukos vin tien?

— Mi, — diris Gimlio entuziasme.

— Mi, — diris Aragorno peze. — Vi sekvis mian kondukadon preskaŭ ĝis katastrofo en la neĝo, kaj diris ĝis nun neniun vorton kulpigan. Mi sekvos vian kondukadon, se jena lasta averto ne forturnos vin. Ne pri la Ringo, nek pri ni aliaj mi pensas nun, sed pri vi, Gandalfo. Kaj mi diras al vi: se vi trapasos la pordon de Morio, gardu vin.

— Mi ne iros, — diris Boromiro, — krom se la voĉdono de l’ tuta Kunularo kontraŭas min. Kion diras Legolaso kaj la etuloj? Certe la voĉo de l’ Ringoportanto devus aŭdiĝi?

— Mi ne volas iri al Morio, — diris Legolaso.

La hobitoj diris nenion. Sam rigardis al Frodo. Finfine Frodo ekparolis.

— Mi ne volas iri, — li diris, — sed mi ankaŭ ne volas rifuzi la konsilon de Gandalfo. Mi petas, ke ne okazu voĉdonado, ĝis ni estos dormintaj antaŭ la demando. Gandalfo pli facile ricevos voĉojn en la matena lumo ol en tiu ĉi frida malhelo. Kiel la vento hurlas!

Post tiuj vortoj ĉiuj silentiĝis penseme. Ili aŭdis sibladon de la vento inter la rokoj kaj arboj, kaj ĉirkaŭis ilin hurlado kaj ululado en la malplenaj noktospacoj.

Subite Aragorno saltleviĝis.

1 ... 87 88 89 90 91 92 93 94 95 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)