Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 91 92 93 94 95 96 97 98 99 ... 322
Перейти на страницу:

— Ne lasu ĝin forkuri! — diris Boromiro. — Ŝajnas al mi, ke ni ankoraŭ bezonos ĝin, se la lupoj nin ne trovos. Kiom mi malamegas tiun ĉi filagon! — Li klinis sin kaj preninte ŝtonegon ĵetis ĝin en la malhelan akvon.

La ŝtono malaperis kun softa frapo; sammomente okazis viŝo kaj bobelo. Grandaj ondiĝantaj ringoj formiĝis sur la surfaco ĉirkaŭ la loko, kie falis la ŝtono, kaj tiuj moviĝis malrapide al la subo de l’ klifo.

— Kial vi faris tion, Boromiro? — diris Frodo. — Ankaŭ mi malamegas tiun ĉi lokon, kaj mi timas. Mi ne scias pro kio: ne lupoj, nek la mallumo malantaŭ la pordo, sed io alia. Mi timas la lagon. Ne perturbu ĝin!

— Se nur ni povus foriri! — diris Gaja.

— Kial Gandalfo ne faras ion rapide? — diris Grinĉjo. Gandalfo malatentis ilin. Li sidis kun klinita kapo, aŭ malespere aŭ zorge penseme. La morna hurlado de l’ lupoj aŭdiĝis denove. La ondiĝoj sur la akvo kreskis kaj pliproksimiĝis; iuj jam lekis la bordon. Kun subito, kiu timigis ilin ĉiujn, la sorĉisto saltstariĝis. Li estis ridanta.

— Jen mi havas! — li kriis. — Kompreneble, kompreneble! Absurde simpla, kiel la plimultaj enigmoj, kiam vi trovas la respondon.

Enmaniginte sian bastonon, li ekstaris antaŭ la roko kaj diris per klara voĉo:

— Mellon!

La stelo ekbrilis mallonge kaj denove velkis. Poste, silente, granda pordo konturiĝis, kvankam nek fendeto nek kunmeto estis videbla pli frue. Malrapide ĝi disiĝis meze kaj svingiĝis elen, colon post colo, ĝis ambaŭ klapoj apogiĝis al la muro. Tra la malfermaĵo estis videbla ombreca ŝtuparo, kiu supreniris apike; sed preter la unuaj ŝtupoj la mallumo pli profundis ol la nokto. La Kunularo rigardis mirigite.

— Mi malpravis finfine, — diris Gandalfo, — kaj ankaŭ Gimlio, Gaja, ĉu vi kredas, montris la ĝustan vojon. La malferma vorto estis skribita sur la arkaĵo la tutan tempon! La traduko devis esti: Diru “Amiko” kaj eniru. Mi devis nur elparoli la elfan vorton amiko kaj la pordo malfermiĝis. Tute simpla. Tro simpla por klera konmajstro dum tiuj ĉi suspektemaj tagoj. Tiuj estis tagoj pli feliĉaj. Nun ni ekiru!

Li paŝis antaŭen kaj metis piedon sur la unuan ŝtupon. Sed tiumomente okazis pluraj aferoj. Frodo sentis, ke io kaptas lian maleolon, kaj li falis kriante. Vilĉjo sovaĝe timhenis, turniĝis kaj forkuris laŭ la lagobordo en la mallumon. Sam saltis post ĝin, poste aŭdinte la krion de Frodo li rekuris, plorante kaj sakrante. La aliaj svinge turniĝis kaj vidis ŝaŭmi la akvon de l’ lago, kvazaŭ serpentaro alnaĝus de la suda fino.

El la akvo longa sinua tentaklo estis rampinta; ĝi estis palverda, fosforeska kaj malseka. Ĝia fingrohava finaĵo kaptis la piedon de Frodo kaj trenis lin en la akvon. Sam surgenue nun hakis ĝin per tranĉilo.

La tentaklo rezignis pri Frodo, kaj Sam fortiris lin, vokante por helpo. Dudek aliaj tentakloj elvenis ondiĝe. La malhela akvo ŝaŭmis, kaj la aero haladzis.

— Tra la pordon! Supren laŭ la ŝtuparo! Rapide! — kriis Gandalfo retrosaltante. Instigante ilin forlasi la hororon, kiu ŝajnis enradikigi en la teron ĉiujn krom Sam, li pelis ilin antaŭen.

Nur ĝustatempe. Sam kaj Frodo supreniris nur unu-du ŝtupojn, kaj Gandalfo apenaŭ ekgrimpis, kiam la palpantaj tentakloj tordiĝe transis la mallarĝan bordon kaj ekpalpis la klifmuron kaj la pordon. Unu tordiĝis trans la sojlon rebrilante sub la stellumo. Gandalfo turniĝis kaj paŭzis. Se li pripensis, kiu vorto fermos denove la pordon de interne, tio ne necesis. Multaj volviĝantaj brakoj kaptis ambaŭflanke la pordoklapojn kaj per terura forto svingis ilin. Kun frakasa eĥo ili klakfermiĝis, kaj ĉia lumo estis perdita. Bruo de ŝirado kaj krakado aŭdiĝis obtuze tra la peza ŝtono.

Sam, kroĉiĝinte al la brako de Frodo, kolapsis sur ŝtupon en la nigra mallumo.

— Kompatinda Vilĉjo! — li diris per sufokiĝa voĉo. — Kompatinda Vilĉjo! Lupoj kaj serpentoj! Sed la serpentoj tro perturbis lin. Mi devis elekti, s-ro Frodo. Vin mi devis akompani.

Ili aŭdis Gandalfon resubeniri la ŝtuparon kaj puŝi sian bastonon kontraŭ la pordon. Ekskuiĝis la ŝtono kaj la ŝtuparo tremis, sed la pordo ne malfermiĝis.

— Nu, nu! — diris la sorĉisto. — La pasejo estas barita jam malantaŭ ni, kaj restas nur unu elirejo — aliflanke de la montoj. Mi timas pro la bruo, ke ŝtonegoj estas amasigitaj, kaj la arboj elradikitaj, kaj ĵetitaj al la pordo. Mi bedaŭras, ĉar la arboj estis belaj, kaj staradis tiom longe.

— Mi sentis, ke proksimas io fia, ekde kiam mia piedo tuŝis la akvon, — diris Frodo. — Kio estis tiu aĵo, aŭ ĉu ili estis multaj?

— Mi ne scias, — respondis Gandalfo; — sed ĉiujn tentaklojn gvidis unuopa celo. Io rampis, aŭ estis elpelita el malhelaj akvoj sub la montoj. En la profundejoj de la mondo estas kreaĵoj pli praaj kaj pli fiaj ol orkoj!

Li ne voĉigis sian penson, ke kio ajn estis la lagloĝanto, ĝi kaptis Frodon unue el la tuta Kunularo.

Boromiro murmuris subvoĉe, sed la eĥanta ŝtono plialtigis la sonon al raŭka flustro aŭdebla de ĉiuj:

— En la profundejoj de la mondo! Kaj tien ni iras kontraŭ mia volo. Kiu kondukos nin nun en tiu ĉi mortiga mallumo?

— Mi, — diris Gandalfo, — kaj Gimlio marŝos kun mi. Sekvu mian bastonon!

Antaŭenirante laŭ la granda ŝtuparo, li tenis alte sian bastonon, kaj de ties pinto vidiĝis malbrila radiado. La larĝa ŝtuparo estis fortika kaj sendifekta. Ducent ŝtupojn ili kalkulis, larĝajn kaj malprofundajn; kaj ĉe la supro ili trovis arkaĵan koridoron kun ebena planko kondukantan antaŭen en la malhelon.

— Ni sidu por ripozi kaj ion manĝi, ĉi tie en la koridoro tial ke ni ne trovas manĝoĉambron! — diris Frodo. Li jam komencis forskui la timegon pro l’ kroĉiĝinta brako, kaj subite li spertis ekstreman malsaton.

Ĉiuj bonvenigis la proponon; kaj ili sidiĝis sur la supraj ŝtupoj, malhelaj figuroj en la malhelo. Post la manĝo, Gandalfo donis al ĉiuj po trian gluteton de l’ miruvoro de Rivendelo.

— Ne multe pli longe ĝi haveblos, mi timas, — li diris, — sed ŝajnas al mi, ke ni bezonas ĝin post tiu teruraĵo ĉe la pordo. Kaj krom se ni ege bonŝancos, ni bezonos la tutan restaĵon antaŭ ol ni vidos la alian flankon! Traktu zorge ankaŭ la akvon! Ekzistas en la Minejoj multaj rojoj kaj putoj, sed ili estas netuŝindaj. Ni eble ne havos okazon plenigi niajn ujojn kaj botelojn ĝis ni descendos en Dimrilan Valon.

— Kiom longe tio postulos? — demandis Frodo.

— Mi ne scias, — respondis Gandalfo. — Tio dependas de multaj hazardoj. Sed rektire, sen akcidento aŭ vojperdo, ni bezonos tri aŭ kvar marŝadojn, mi konjektas. Ne povas temi pri malpli ol kvardek mejloj de la Okcidenta ĝis la Orienta pordo laŭ rekta linio, kaj la vojo eble serpentumos multe.

Post nur mallonga ripozo ili denove ekiris. Ĉiuj tre volis kompletigi la vojaĝon kiel eble plej rapide kaj volonte pretis, malgraŭ laco, daŭrigi la marŝadon dum pluraj horoj. Gandalfo marŝis la unua, kiel antaŭe. Per sia maldekstra mano li alte tenis sian glimantan bastonon, kies lumo montris nur la teron antaŭ liaj piedoj; per la dekstra li tenis sian glavon Glamdringo. Malantaŭ li marŝis Gimlio, kies okuloj ekbriletis pro l’ malforta lumo dum li turnis sian kapon de flanko al flanko. Malantaŭ la gnomo marŝis Frodo, kaj li estis elingiginta la mallongan glavon Piko. Neniom ekbrilis la klingoj de Piko aŭ de Glamdringo; kaj tio estis iom konsola, ĉar estante faraĵoj de l’ elfaj forĝistoj dum la Praaj Tagoj, tiuj glavoj brilis per malvarma lumo, se proksimis iuj orkoj. Malantaŭ Frodo iris Sam, poste Legolaso, la junaj hobitoj kaj Boromiro. En la mallumo malantaŭe, severa kaj silenta, marŝis Aragorno.

La koridoro plurfoje turniĝis kaj poste ekiris malsupren. Ĝi daŭre descendis dum longa tempo antaŭ ol ĝi denove niveliĝis. La aero iĝis varmega kaj sufoka, sed ĝi ne estis malpura, kaj kelkfoje ili sentis sur siaj vizaĝoj kurentojn da aero pli malvarmeta, eliranta el duone konstateblaj breĉoj en la muroj. Tiuj estis multaj. Per la pala radiado de l’ bastono de la sorĉisto, Frodo ekvidetis ŝtuparojn, arkaĵojn kaj aliajn koridorojn kaj tunelojn, deklivantajn supren, apike subirajn aŭ malfermiĝantajn sensigne malhele je ambaŭ flankoj. Ĝi estis konfuza super ĉia memorebleco.

1 ... 91 92 93 94 95 96 97 98 99 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)