Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 93 94 95 96 97 98 99 100 101 ... 322
Перейти на страницу:

Grinĉjo sidis mizere apud la pordo en la kompleta mallumo; sed li daŭre sin turnadis, timante, ke io nekonata elrampos el la puto. Li sopiris kovri la truon, eĉ se nur per lankovrilo, sed li ne kuraĝis moviĝi aŭ proksimiĝi al ĝi, malgraŭ tio, ke Gandalfo ŝajnis dormanta.

Fakte, Gandalfo estis maldorma, kvankam li kuŝis senmove kaj silente. Li profunde pensadis, provante revoki ĉiun memoron pri sia antaŭa vojaĝo en la Minejoj, kaj pripensante maltrankvile la postan farotaĵon; erara turniĝo nun eble estus katastrofa. Post unu horo li leviĝis kaj alvenis Grinĉjon.

— Iru en angulon kaj iom dormu, knabo mia, — li diris per afabla tono. — Vi deziras dormi, mi supozas. Mi tute ne povas, do prefere mi plenumu la vaĉon.

— Mi scias, kio min perturbas, — li murmuris, sidiĝante apud la pordo. — Mi bezonas fumi! Mi tion ne gustumis depost la mateno antaŭ la neĝoŝtormo.

La lasta vido de Grinĉjo, kiam li endormiĝis, estis malhela bildo pri l’ maljuna sorĉisto kaŭranta sur la planko, ŝirmante ardan ligneron en siaj nodozaj manoj inter la genuoj. La flagro momente vidigis lian akran nazon, kaj la nubeton da fumo.

Estis Gandalfo, kiu vekis ilin ĉiujn. Li sidis kaj vaĉis tute sola dum ĉirkaŭ ses horoj, kaj permesis, ke la ceteraj ripozu.

— Kaj dum la nokta vaĉado mi decidiĝis, — li diris. — Al mi ne plaĉas la sento de l’ meza vojo; kaj ne plaĉas la odoro de l’ maldekstra vojo: tie sube la aero malpuras, aŭ gvidisto mi ne estas. Mi elektos la dekstran koridoron. Jam estas tempo, ke ni denove supreniru.

Dum ok malhelaj horoj, ne enkalkulante du mallongajn haltojn, ili marŝis pluen; kaj ili renkontis neniun danĝeron, kaj aŭdis nenion, kaj vidis nenion krom la malfortan ekbrilon de la bastono de l’ sorĉisto zigzaganta kiel marĉfajrero antaŭ ili. La elektita koridoro serpentumis grade supren. Laŭ ilia juĝkapablo ĝi progresis laŭ grandaj suprenirantaj kurbiĝoj, kaj leviĝante ĝi iĝis pli alta kaj pli larĝa. Ne plu estis enirejoj al aliaj galerioj aŭ tuneloj ambaŭflanke, kaj la planko estis ebena kaj sendamaĝa, sen truoj aŭ fendetoj. Evidente ili estis trafintaj iam gravan ĉefvojon; kaj ili iris pli rapide ol dum la unua marŝado.

Tiamaniere ili progresis proksimume dek kvin mejlojn, se mezuri laŭ rekta linio orienten, kvankam efektive ili devis marŝi dudek mejlojn aŭ pli. Dum la vojo grimpis supren, la animo de Frodo iom plifortiĝis, sed li ankoraŭ sentis sin premita, kaj de tempo al tempo aŭdis, aŭ supozis aŭdi, malproksime malantaŭ la Kunularo kaj preter la susuro kaj frapetado de iliaj piedoj, sekvantajn paŝsonojn, kiuj ne estis eĥo.

Ili marŝis tiom, kiom la hobitoj povis toleri sen ripozo, kaj ĉiuj pensis pri loko, kie ili povos dormi, kiam subite malaperis la muroj dekstre kaj maldekstre. Ili ŝajnis esti trapasintaj ian arkforman pordon en nigran malplenan spacon. Malantaŭ ili estis forta blovo da aero pli varma, kaj antaŭ ili la mallumo fridis sur iliaj vizaĝoj. Ili haltis kaj kunpremiĝis maltrankvile.

Gandalfo ŝajnis kontenta.

— Mi elektis la ĝustan vojon, — li diris. — Finfine ni alproksimiĝas al la loĝeblaj partoj, kaj mi konjektas, ke ni jam ne malproksimas de l’ orienta flanko. Sed ni situas alte, multe pli alte ol la Dimrila Pordo, se mi ne eraras. Laŭ sentiĝo de l’ aero ni verŝajne estas en larĝa halo. Nun mi riskos pri iom da reala lumo.

Li levis sian bastonon, kaj dum momenteto vidiĝis ekbrilego kiel fulmero. Grandaj ombroj ekestis kaj fuĝis, kaj dum sekundo ili vidis larĝan plafonon fore super la kapoj subtenatan de multaj fortikaj pilastroj masonitaj el ŝtono. Antaŭ ili kaj ambaŭflanke etendiĝis grandega malplena halo; ĝiaj nigraj muroj, poluritaj kaj vitrece glataj, flagris kaj ekbrilis. Tri aliajn enirejojn ili vidis, malhelajn nigrajn arkaĵojn: unu rekte antaŭe oriente, kaj po unu ambaŭflanke. Poste la lumo estingiĝis.

— Nur tiom mi riskos nuntempe, — diris Gandalfo. — Antaŭe estis fenestregoj sur la montoflanko, kaj ŝaktoj kondukantaj al la lumo en la plej supraj etaĝoj de l’ Minejoj. Mi opinias, ke ni jam atingis ilin, sed denove estas nokto ekstere, kaj ĝis la mateno ni ne povos scii. Se mi pravas, morgaŭ ni eble efektive vidos la matenon engvatanta. Sed dume ni prefere ne pluiru. Ni ripozu, se ni povos. Ĉio pasis bone ĝis nun, kaj la pliparto de l’ malhela vojo estas finita. Sed ni ankoraŭ ne trapasis, kaj la vojo suben ĝis la Pordoj, kiuj malfermiĝas al la mondo, estas longa.

La Kunularo pasigis tiun nokton en la granda kaverna halo, kunpremite proksime en angulo por eviti la trablovon: ŝajnis esti kontinua enfluo de frosta aero tra l’ orienta arkaĵo. Ĉie ĉirkaŭe dum ili kuŝis pendis la mallumo, kava kaj grandega, kaj ilin premadis la soleco kaj vasteco de la haloj kaj senfine disbranĉiĝantaj ŝtuparoj kaj koridoroj. La plej ekstremaj imagaĵoj, kiujn morna onidiro iam sugestiis al la hobitoj, tute ne atingis la realajn timigon kaj mirigon de Morio.

— Certe iam estis ĉi tie amasego da gnomoj, — diris Sam, — kaj ĉiuj el ili pli aktivaj ol meloj dum kvincent jaroj por krei ĉion ĉi, cetere plejparte en solida roko! Pro kio ili faris ĝin? Ili ne loĝis en ĉi tiuj malhelaj truoj, ĉu?

— Tiuj ĉi ne estas truoj, — diris Gimlio. — Tio ĉi estas la granda regno kaj urbego de la Gnoma Regno. Kaj pratempe ĝi ne estis malhela, sed lumoplena kaj impona, kiel ankoraŭ memorigas niaj kantoj.

Li leviĝis kaj starante en la mallumo li komencis ĉanti per profunda voĉo, dum la eĥoj forfuĝis en la tegmenton.

Junis la mond’, la montoj verdis, makulon lunvizaĝ’ ne spertis, vortiĝo mankis ŝtone, roje, kiam Durino solis voje. Li nomis valojn kaj la montojn; gustumis netrinkitajn fontojn; li Spegullagon enrigardis, koj tie stela krono ardis juvele sur arĝenta drapo super la bild’ de lia kapo.
La mondo belis, montoj altis, pratempe, antaŭ ol ekhaltis la reĝpotenc’ en Nargotrondo kaj Gondolino, jam el mondo pasintaj for en okcidento: tiam tre belis firmamento.
Sur reĝa tron’ li sidis mastra en ŝtona halo multpilastra kun ortegment’, arĝenta planko, kaj runoj sur la pordoflanko. La lumo suna, luna, stela en kristallampoj brilis hela sen nub’ aŭ nokta interveno eterne bela sur posteno.
Martel’ amboson tie frapis, ĉizilo ĉizis, guĝo skrapis; al klingoj la tenilojn gluis; minadis oni kaj konstruis, Berilo, perlo kaj opalo, forĝiĝis skvamoj el metalo, ŝildo, armaĵo, glav’, hakilo iris al brava stok’ po milo. Senlacis tiam Durinanoj; submonte sonis la peanoj: harpistoj harpis, ĥoroj kantis, trumpeto porde elegantis.
Grizas la mond’, montaro vintras, forĝeja fajr’ malvarme cindras; silentas harpo kaj martelo: regas en Durinhal’ malhelo; la tombo kuŝas en mallumo de Moriland’, de Ĥazad-Dumo. Sed plu dronintaj steloj brilas en Spegullago, ĉar ekzilas en ĝi la kron’ kaj kuŝas pli ĝis Durin’ el dormo revekiĝis.

— Tio plaĉas al mi! — diris Sam. — Mi ŝatus parkeri ĝin. De Moriland’, de Ĥazad-Dumo! Sed plipezigas la mallumon, ŝajne, pensado pri ĉiuj tiuj lampoj. Ĉu ankoraŭ troviĝas ĉi tie amasetoj da juveloj kaj oro?

Gimlio silentis. Kantinte, li ne volis ion plian diri.

— Amasetoj da juveloj? — diris Gandalfo. — Ne. La orkoj ofte rabadis en Morio; nenio restas en la supraj haloj. Kaj de kiam fuĝis la gnomoj, neniu kuraĝas serĉi la ŝaktojn kaj trezorejojn sube en la profundejoj: ili estas dronintaj en akvo — aŭ en ombro de timo.

— Do kial la gnomoj volas reveni? — demandis Sam.

1 ... 93 94 95 96 97 98 99 100 101 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)