Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 88 89 90 91 92 93 94 95 96 ... 322
Перейти на страницу:

— Kiel la vento hurlas! — li kriis. — Tio estas hurlado de lupoj. La vargoj jam venis okcidenten de l’ Montoj!

— Ĉu do necesas atendi ĝis la mateno? — diris Gandalfo. — Statas, kiel mi ja diris. La persekutado komenciĝis! Eĉ se ni ĝisvivos la aŭroron, kiu nun deziros vojaĝi suden dum la nokto persekutate de l’ sovaĝaj lupoj?

— Kiom malproksima estas Morio? — demandis Boromiro.

— Estis pordo sud-okcidente de Karadraso, proksimume dek kvin mejlojn laŭ birda flugo, eble dudek laŭ lupokuro, — respondis Gandalfo pezkore.

— Do ni ekiru tuj post ekheliĝo morgaŭ, se ni povos, — diris Boromiro. — Lupo aŭdebla pli malbonas ol orko tenebra.

— Vere! — diris Aragorno, malstriktigante sian glavon en ties ingo. — Sed kie vargo ululas, tie ankaŭ orko cirkulas.

— Se nur mi akceptus la konsilon de Elrondo, — murmuris Grinĉjo al Sam. — Mi ne taŭgas finfine. Ne sufiĉas en mi la sango de Bandobraso la Bovblekulo: tiuj ululoj frostigas al mi la sangon. Mi ne memoras iam senti min tiel mizera.

— Mia koro lokiĝas en miaj piedfingroj, s-ro Grinĉjo, — diris Sam. — Sed ni ankoraŭ ne estas manĝitaj, kaj kun ni estas kelkaj bravuloj. Kio ajn atendas maljunan Gandalfon, mi vetas, ke tio ne estas lupa stomako.

Por defendi sin dumnokte la Kunularo grimpis ĝis la supro de l’ monteto sub kiu ili estis ŝirmintaj sin. Ĝin kronis nodaĵo da maljunaj torditaj arboj, ĉirkaŭ kiu kuŝis rompita cirklo da ŝtonegoj. Meze de tiu ili bruligis fajron, ĉar ne ekzistis espero, ke mallumo kaj silento gardos ilian spuron de eltrovo de l’ ĉasantaj bestaroj.

Ĉirkaŭ la fajro ili eksidis, kaj tiuj, kiuj ne gardostaris, dormetis malserene. La kompatinda poneo Vilĉjo tremis kaj ŝvitis, kie ĝi staris. La hurlado de l’ lupoj jam tute ĉirkaŭis ilin, foje pli foje malpli proksime. En la noktoprofundo multaj brilaj okuloj videblis rigardantaj ĉirkaŭ la monteto. Iuj venis preskaŭ ĝis la ŝtoncirklo. Ĉe breĉo en la cirklo estis videbla malhela lupfiguro, kiu fikse rigardis ilin. Ĝi eligis treman hurlon, kvazaŭ ĝi estus kapitano alvokante sian roton por ataki.

Gandalfo stariĝis kaj paŝis antaŭen, tenante alte sian bastonon.

— Aŭskultu, lupo de Saŭrono! — li kriis. — Jen estas Gandalfo. Fuĝu, se valoras al vi via fihaŭto! Mi ŝrumpigos vin de l’ vosto ĝis la muzelo, se vi envenos tiun ĉi ringon.

La lupo murmuregis kaj per granda salto direktiĝis al ili. Tiumomente aŭdiĝis akra kordsonoro. Legolaso estis arkpafinta. Laŭtiĝis malbelega kriaĉo, kaj la saltanta figuro klakfalis sur la teron; la elfa sago trapikis ĝian gorĝon. La vaĉaj okuloj subite estingiĝis. Gandalfo kaj Aragorno paŝis antaŭen, sed la monteto estis senvivula; la ĉasantoj fuĝis. Ĉie ĉirkaŭe la mallumo silentiĝis, kaj neniu hurlado aŭdiĝis en la susura vento.

La nokto estis maljuna, kaj okcidente la malkreska luno subiradis, ekbrilante sporade tra la diseriĝantaj nuboj. Subite Frodo ekmoviĝe vekiĝis. Senaverte eksonis atakeme kaj sovaĝe ĉirkaŭ la kampo ŝtorma hurlado. Granda aro da vargoj estis kuniĝinta silente kaj nun atakis ilin de ĉiuj flankoj samtempe.

— Ĵetu hejtaĵon sur la fajron! — kriis Gandalfo al la hobitoj. — Elingigu viajn klingojn, kaj staru dorsaldorse!

En la saltanta lumo, kiam la freŝa ligno ekbrulis, Frodo ekvidis multajn grizajn figurojn transsalti la ŝtonringon. Pli kaj pli da ili sekvis. Tra la gorĝo de unu grandega unueveninto Aragorno pikpuŝis sian glavon; per larĝa svingo Boromiro senkapigis alian. Apud ili staris Gimlio sur la fortikaj kruroj disigitaj, svingante sian gnoman hakilon. La pafarko de Legolaso kantadis.

En la flagranta fajrolumo Gandalfo ŝajnis subite kreski: li altiĝis, granda minaca figuro kiel monumento de iu antikva reĝo el ŝtono starigita sur monto. Kliniĝante kvazaŭ nubo, li levis brulantan branĉon kaj paŝis renkonte al la lupoj. Ili retretis antaŭ li. Alten en la aeron li ĵetis la flamantan torĉon. Ĝi plibriliĝis per subita blanka radiado kiel fulmo; kaj lia voĉo ruliĝis tondre.

— Naur an edraith ammen! Naur dan i ngaurhoth! — li kriis. Ekestis muĝo kaj krakado, kaj la arbo super li ekhavis foliojn kaj florojn de blindigaj flamoj. La fajro saltis de arbosupro al arbosupro, La tuta montoflanko estis kronita per flagranta lumo. La glavoj kaj tranĉiloj de l’ defendantoj ekbrilis kaj flagris. La lasta sago de Legolaso ekbrulis en la aero dumfluge, kaj plonĝis brulante en la koron de granda lupestro. Ĉiuj aliaj fuĝis.

Malrapide la fajro formortis ĝis restis neniom krom falantaj cindroj kaj flagretoj; amara fumo spiralis super la bruligitaj arbostumpoj kaj forbloviĝis malhele de la monteto, dum la unua lumo de aŭroro aperis malhele sur la ĉielo. Iliaj malamikoj estis dispelitaj kaj ne revenis.

— Ĉu mi ne diris al vi, s-ro Grinĉjo? — diris Sam, eningante sian glavon. — Lupoj ne havos lin. Tio estis miriga, tute sendube! Preskaŭ forbrulis la haroj de sur mia kapo!

Kiam venis plena lumo de l’ mateno, troveblis neniuj postsignoj de la lupoj, kaj ili vane serĉis la kadavrojn de l’ mortintoj. Neniu postsigno de la batalo restis krom la fumnigraj arboj kaj la sagoj de Legolaso kuŝantaj sur la monteto. Ĉiuj estis nedifektitaj krom unu, kies sola postlasaĵo estis la pinto.

— Estis, kiel mi antaŭtimis, — diris Gandalfo. — Tiuj ne estis lupoj ordinaraj serĉantaj nutraĵon en la sovaĝejo. Ni manĝu rapide kaj foriru!

Tiun tagon la vetero ŝanĝiĝis denove, preskaŭ kvazaŭ ĝi estus regata de iu potenco, kiu ne plu bezonis neĝon, de kiam ili retretis de la pasejo, potenco, kiu nun volis havi klaran lumon, per kiu moviĝantoj en la sovaĝejo estus videblaj de malproksime. La vento turniĝadis dum la nokto de l’ nordo al nord-okcidento, kaj nun ĝi forvelkis. La nuboj malaperis suden kaj la ĉielo remalfermiĝis, alta kaj blua. Kiam ili staris sur la montetoflanko, pretaj ekiri, pala sunlumo ekbrilis super la montopintoj.

— Ni devas atingi la pordon antaŭ la sunsubiro, — diris Gandalfo, — aŭ mi timas, ke ni tute ne atingos ĝin. Ne estas malproksime, sed nia vojo eble serpentumos, ĉar ĉi tie Aragorno ne povas gvidi nin; li malofte tramarŝis tiun ĉi regionon, kaj nur unu fojon mi estis sub la okcidenta muro de Morio, kaj tio okazis antaŭlonge.

» Tie ĝi troviĝas, — li diris, indikante foren sud-oriente, kie la flankoj de la montoj descendis apike en la ombrojn de siaj suboj. En la malproksimo estis malprecize videbla vico da nudaj klifoj, kaj meze de ili, pli alta ol la ceteraj, granda griza muro. — Kiam ni forlasis la pasejon mi kondukis vin suden, sed ne reen al nia elirpunkto, kiel eble rimarkis iuj el vi. Estas bone, ke mi tion faris, ĉar nun ni transiris malpli multajn mejlojn, kaj rapido necesas. Ni ekiru!

— Mi ne scias, kion ni esperu, — diris Boromiro malkontente, — ĉu ke Gandalfo trovos tion, kion li serĉas, aŭ ke alveninte la klifon ni trovos, ke la pordo estas por ĉiam perdita. Ĉiuj eblecoj ŝajnas malbonaj, kaj plej probable ŝajnas, ke ni estos trafitaj inter lupoj kaj la muro. Konduku antaŭen!

Gimlio nun marŝis antaŭe apud la sorĉisto, ĉar li tiel entuziasme volis alveni Morion. Kune ili gvidis la Kunularon reen al la montoj. La sola pravojo al Morio el okcidento estis kondukinta laŭ la fluejo de rivereto, Siranono, kiu elfluis de la klifosuboj proksime al la loko, kie staris la pordo. Sed aŭ Gandalfo erarvojis, aŭ la tereno ŝanĝiĝis dum la lastaj jaroj; ĉar li ne trovis la rivereton tie, kie li atendis trovi ĝin, nur kelkajn mejlojn sude de la elirpunkto.

La mateno proksimiĝis al tagmezo, kaj ankoraŭ la Kunularo vagis kaj baraktis en dezerta tereno el ruĝaj ŝtonoj. Nenie ili povis vidi ekbrilon de akvo aŭ aŭdi ties sonon. Ĉio estis sterila kaj seka. Iliaj koroj peziĝis. Ili vidis neniun vivantaĵon, kaj sur la ĉielo estis neniu birdo; sed kion alportos la nokto, se ĝi trafos ilin en tiu perditejo, neniu el ili volis pripensi.

Subite Gimlio, kiu iom urĝis antaŭe, alvokis ilin. Li staris sur teramaseto, indikante dekstren. Alrapidinte ili vidis sube profundan kaj mallarĝan kanalon. Ĝi estis malplena kaj silenta, kaj apenaŭ flueto de akvo moviĝis inter la brunaj kaj ruĝmakulitaj ŝtonoj de ĝia fundo; sed je la proksima bordo estis pado, multe rompita kaj kaduka, kiu serpentumis inter la ruiniĝintaj muroj kaj pavimŝtonoj de antikva ĉefvojo.

1 ... 88 89 90 91 92 93 94 95 96 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)