Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 86 87 88 89 90 91 92 93 94 ... 322
Перейти на страницу:

Sed la ligno forbrulis rapide, kaj la neĝo daŭre faladis.

La fajro malardiĝis, kaj la lasta branĉaro estis surĵetita.

— La nokto forpasas, — diris Aragorno. — La tagiĝo ne malproksimas.

— Se iu ajn tagiĝo kapablas trabori tiujn nubojn, — diris Gimlio. Boromiro elpaŝis el la rondo kaj fiksrigardis supren en la nigrecon.

— La neĝado malpliiĝas, — li diris, — kaj la vento pli kvietas. Frodo rigardis lace la flokojn ankoraŭ falantajn el la mallumo por momente riveliĝi blanke per la lumo de l’ mortanta fajro; sed longe li ne povis vidi indikon, ke ili malpliiĝas. Poste subite, kiam dormo denove komencis inundi lin, li konstatis, ke la vento ja malfortiĝis, kaj la neĝeroj iĝas pli grandaj kaj malpli multaj. Tre malrapide svaga lumo ekaperis. Finfine la neĝado tute ĉesis.

Kiam la lumo plifortiĝis, ĝi rivelis silentan neĝvolvitan mondon. Sub ilia rifuĝejo estis blankaj amasiĝoj kaj kupoloj kaj senformaj profundaĵoj, sub kiuj la pado, kiun ili laŭiris, estis tute malaperinta; sed la altaĵoj supre estis kaŝitaj per grandaj nuboj ankoraŭ pezaj je minaco pri neĝo.

Gimlio rigardis supren kaj skuis sian kapon.

— Karadraso ne pardonis al ni, — li diris. — Ĝi havas ankoraŭ neĝon ĵetotan al ni, se ni pluiros. Ju pli baldaŭ ni retroiros, des pli bone.

Pri tio ĉiuj konsentis, sed ilia reiro estis jam malfacila kaj preskaŭ neebla. Nur kelkajn paŝojn for de l’ fajrocindroj la neĝo profundis multajn futojn, pli alta ol la kapoj de l’ hobitoj; en kelkaj lokoj ĝi estis ŝovelita kaj amasigita de la vento je grandaj neĝdunoj kontraŭ la klifo.

— Se Gandalfo irus antaŭ ni kun hela flamo, li eble fandigus travojon por vi, — diris Legolaso. La ŝtormo estis malmulte ĝeninta lin, kaj nur li el la Kunularo ankoraŭ havis malpezan koron.

— Se elfoj kapablus superflugi montojn, ili eble alportus la sunon por nin savi, — respondis Gandalfo. — Sed mi devas havi ion por prilabori. Neĝon mi ne kapablas bruligi.

— Nu, — diris Boromiro, — kiam kapoj senpovas, devas uziĝi korpoj, kiel oni diras en mia lando. La plej fortaj el ni devas serĉi vojon. Vidu! Kvankam ĉio estas nun neĝkovrita, nia vojo, kiam ni supreniris, turniĝis ĉirkaŭ tiun rokŝultron, kiu vidiĝas tie. Ĝuste tie la neĝo komencis ŝarĝi nin. Se ni povus atingi tiun lokon, eble pruviĝus pli facile pretere. Ne temas pri pli ol ducent paŝoj, laŭ mia konjekto.

— Do ni trapuŝu vojon ĝis tie, vi kaj mi! — diris Aragorno. Aragorno estis la plej alta en la Kunularo, sed Boromiro, ne multe malpli alta, estis pli larĝa kaj pezkorpa. Li iris antaŭe, kaj Aragorno sekvis lin. Malrapide ili ekiris, kaj baldaŭ strebadis malfacile. En kelkaj lokoj la neĝo atingis la bruston, kaj ofte Boromiro ŝajnis naĝi aŭ trabori per siaj brakegoj anstataŭ marŝi.

Legolaso rigardis ilin dum kelka tempo kun la ridetantaj lipoj, kaj poste li turnis sin al la aliaj.

— La plej fortaj devas serĉi vojon, ĉu? Sed diras mi: plugu plugisto, sed elektu lutron por naĝi, kaj por facila kurado sur herbo, folioj aŭ sur neĝo — elfon.

Tion dirinte li vigle forsaltis, kaj tiam Frodo rimarkis kvazaŭ la unuan fojon, kvankam li delonge sciis tion, ke la elfo havis neniujn botojn, sed portis nur malpezajn ŝuojn, kiel ĉiam, kaj liaj piedoj lasis malmulte da spuro sur la neĝo.

— Adiaŭ! — li diris al Gandalfo. — Mi iras trovi la sunon! — Poste, rapide kiel kuranto sur firma sablo, li forpafiĝis, kaj rapide atinginte la penantajn virojn, kun mansaluto li preterpasis ilin, rapidegis en la foron kaj malaperis post la rokangulon.

La aliaj atendis kunkaŭrinte, rigardante ĝis Boromiro kaj Aragorno iĝis nigraj makuletoj en la blankeco. Fine ankaŭ ili malaperis. Tempo treniĝis. La nuboj malaltiĝis, kaj jam kelkaj neĝeroj denove malsupren kirliĝis.

Pasis ĉirkaŭ unu horo, kvankam tio ŝajnis pli longa, kaj ili finfine ekvidis Legolason revenanta. Samtempe reaperis Boromiro kaj Aragorno ĉirkaŭ la vojkurbo multe malantaŭ li kaj venis penege laŭ la deklivo.

— Nu, — kriis Legolaso alkurante, — la sunon mi ne alportis. Ĝi promenas sur la bluaj kampoj de l’ sudo, kaj eta cirklo da neĝo sur tiu ĉi Ruĝkorna monteto ĝin tute ne ĝenas. Sed mi reportis ekbrilon da bona espero por tiuj, kies sorto estas piediri. La plej granda neĝduno el ĉiuj situas tuj post la turniĝo, kaj tie niaj fortuloj preskaŭ entombiĝis. Ili malesperis, ĝis mi revenis kaj sciigis, ke la duno estas ne pli dika ol muro. Kaj aliflanke la neĝo subite malpliiĝas, dum pli sube ĝi estas nenio alia ol kovrileto blanka por friskigi la piedfingrojn de hobito.

— Ha, estas kiel mi diris, — graŭlis Gimlio. — Tio ne estis ŝtormo ordinara. Ĝi estas malicaĵo de Karadraso. Ĝi ne amas elfojn kaj gnomojn, kaj tiu neĝduno estis kreita por malebligi nian eskapon.

— Sed feliĉe via Karadraso forgesis, ke vin akompanas homoj, — diris Boromiro, kiu tiumomente alvenis. — Homoj fortikaj, se mi rajtas tion diri, kvankam homoj malpli fortikaj kun ŝoveliloj eble servus vin pli taŭge. Tamen, ni trapuŝis vojon, kaj pri tio rajtas danki ĉiuj, kiuj ne povas kuri tiel malpeze, kiel elfoj.

— Sed kiel ni atingu tien, eĉ se la drivaĵon vi tratranĉis? — diris Grinĉjo, laŭtigante la penson de ĉiuj hobitoj.

— Esperu! — diris Boromiro. — Mi estas laca, sed ankoraŭ restas al mi iom da forto, kaj ankaŭ Aragorno. Ni portos la etulojn. La aliaj sendube sukcesos paŝi la vojon malantaŭ ni. Venu, Mastro Peregrino! Mi komencos per vi.

Li levis la hobiton.

— Kroĉiĝu al mia dorso! Miajn brakojn mi bezonos, — li diris, kaj paŝis antaŭen. Aragorno kun Gaja sekvis. Grinĉjo miris pri lia forto, vidante la trapasejon, kiun li jam kreis sen iloj krom M grandaj membroj. Eĉ nun, kvankam ŝarĝita, li plilarĝigis la vojon por tiuj, kiuj sekvos, flankenpuŝante la neĝon dumire.

Ili atingis fine la grandan dunon. Ĝi estis ĵetita tra la montpadon kiel kruta kaj subita muro, kaj ĝia kresto, akra kvazaŭ formita per tranĉiloj, pli ol duoble superis la altecon de Boromiro; sed tra la mezo estis trabatita pasejo, supren-malsupreniranta kiel ponto. Je l’ alia flanko Gaja kaj Grinĉjo estis demetitaj, kaj tie ili atendis kun Legolaso ĝis alvenus la cetero de l’ Kunularo.

Post kelka tempo Boromiro revenis portante Samon. Malantaŭe sur la mallarĝa sed jam multtretita padeto venis Gandalfo, kondukante Vilĉjon kun Gimlio sidanta inter la pakaĵoj. Lasta venis Aragorno portante Frodon. Ili trapasis la padeton; sed apenaŭ Frodo surteriĝis, kun profunda murmurego subenruliĝis ŝtonfalo kaj glisanta neĝo. Ties ŝaŭmo duonblindigis la Kunularon dum ili kaŭris ĉe la klifo, kaj kiam la aero denove klariĝis, ili ekvidis, ke la vojo estis barita malantaŭ ili.

— Sufiĉe, sufiĉe! — kriis Gimlio. — Ni foriras laŭeble rapide! — Kaj efektive per tiu lasta bato la malico de l’ monto ŝajnis elĉerpita, kvazaŭ Karadraso estus kontenta, ke la invadintoj estas repuŝitaj kaj ne aŭdacos reveni. La neĝminaco ĉesis; la nuboj komencis dispartiĝi kaj la lumo plivastiĝis.

Kiel estis raportinta Legolaso, ili trovis, ke la neĝo pograde malprofundiĝis dum la subeniro, tiel ke eĉ la hobitoj povis marŝi. Baldaŭ ili staris denove sur la plataĵo, kie la antaŭan nokton ili sentis la unuajn neĝerojn.

La mateno estis jam tre forpasinta. De l’ altaĵo ili rerigardis okcidenten trans la subajn terenojn. Malproksime en la disĵetiĝo de tereno, kiu kuŝis sube de l’ monto estis la valo, el kiu ili komencis grimpi la pasejon.

La kruroj de Frodo doloris. Li estis ĝisoste frostigita kaj malsata; kaj lia kapo kirliĝis, kiam li pripensis la longan dolorigan marŝadon suben laŭ la deklivo. Nigraj makuletoj ŝvebis antaŭ liaj okuloj. Li frotis ilin, sed la nigraj makuletoj persistis. Malproksime sube, sed ankoraŭ alte super la submontetoj, malhelaj punktoj ĉirkaŭflugis en la aero.

1 ... 86 87 88 89 90 91 92 93 94 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)