Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 83 84 85 86 87 88 89 90 91 ... 322
Перейти на страницу:

Unue ŝajnis al la hobitoj ke, kvankam ili marŝis kaj stumblis ĝis ili laciĝis, ili rampas antaŭen helikece kaj neniom antaŭeniras. Ĉiutage la tereno aspektis sufiĉe simila al tiu de la hieraŭo. Tamen iom post iom la montoj proksimiĝis. Sude de Rivendelo ili eĉ pli altiĝis, kaj kurbiĝis okcidenten; kaj ĉirkaŭ la suboj de l’ ĉefa montoĉeno estis kvazaŭ renversite ĉiam pli larĝa lando de mornaj montetoj, kaj profundaj valoj plenaj je turbulentaj akvoj. Padoj estis malmultaj kaj serpentumaj, kaj kondukis ilin ofte nur ĝis la rando de iu apika falejo, aŭ suben en perfidajn marĉojn.

Ili survojis du semajnojn, kiam la vetero aliiĝis. La vento subite moderiĝis, kaj poste turniĝis suden. La rapidaj nuboj leviĝis kaj forvaporiĝis, kaj la suno aperis, pala kaj hela. Venis malvarma klara tagiĝo fine de longa stumbla nokt-marŝado. La vojaĝantoj alvenis malaltan verton kronitan per antikvaj ileksoj, kies grizverdaj trunkoj ŝajnis konstruitaj el la ŝtono mem de la montetoj. Iliaj malhelaj folioj brilis kaj iliaj beroj ardis ruĝe en la lumo de l’ leviĝanta suno.

Fore en la sudo Frodo povis vidi la malklarajn formojn de altegaj montoj, kiuj nun ŝajnis traarki la padon, kiun la Kunularo sekvis. Maldekstre de tiu alta montaro leviĝis tri montopintoj; la plej alta kaj plej proksima baŭmis kvazaŭ dento neĝverta; ĝia granda, nuda, norda krutegaĵo ankoraŭ estis grandparte en ombro, sed kie la sunlumo oblikvis sur ĝin ĝi ardis ruĝe.

Gandalfo staris flanke de Frodo kaj elrigardis sub sia mano.

— Ni faris bone, — li diris. — Ni alvenis la limon de tiu lando, kiun la homoj nomas Holino; multaj elfoj loĝis ĉi tie dum tagoj pli feliĉaj, kiam Eregiono estis ĝia nomo. Cent kvindek mejlojn laŭ la flugo de korvo ni progresis, kvankam niaj piedoj tramarŝis multajn longajn mejlojn pli. La tereno kaj la vetero estos jam pli moderaj, sed eble tiom pli danĝeraj.

— Ĉu aŭ ne danĝere, reala aŭroro estas tre bonvena, — diris Frodo, retropuŝante sian kapuĉon kaj ebligante, ke la matena lumo trafu lian vizaĝon.

— Sed la montoj staras antaŭ ni, — diris Grinĉjo. — Ni verŝajne turniĝis orienten dum la nokto.

— Ne, — diris Gandalfo. — Sed oni vidas pli foren en la klara lumo. Post tiuj montpintoj la montaro kurbiĝas sud-okcidenten. Multaj mapoj troviĝas en la domo de Elrondo, sed supozeble neniam venis al vi en la kapon ilin rigardi?

— Jes, mi foje rigardis, — diris Grinĉjo, — sed mi ne memoras ilin. Frodo pli kompetentas pri tiaj aferoj.

— Mapon mi ne bezonas, — diris Gimlio, kiu alvenis kun Legolaso, kaj rigardis antaŭen kun stranga lumo en siaj profundaj okuloj. — Tiu estas la lando, kie laboris pratempe niaj prapatroj, kaj ni gravuris bildon de tiuj montoj sur multaj metalaĵoj kaj ŝtonaĵoj, kaj en multaj kantoj kaj rakontoj. Ili staturas altaj en niaj sonĝoj: Barazo, Zirako, Ŝaturo. Nur unu fojon antaŭe mi jam vidis ilin de malproksime en la maldorma vivo, sed mi konas ilin kaj iliajn nomojn, ĉar sub ili kuŝas Ĥazad-Dumo, la Gnoma Regno, kiu nuntempe nomiĝas la Nigra Ŝakto, Morio laŭ la elfa lingvo. Tie staras Barazinbaro, la Ruĝkorno, kruela Karadraso; post ĝi estas Sivertino kaj Nubkapo: Celebdilo la Blanka, kaj Fanuidolo la Griza, kiujn ni nomas Zirak-Zigilo kaj Bunduŝaturo. Tie disduiĝas la Nebuleca Montaro, kaj inter ties brakoj kuŝas la profundombra valo, kiun ni ne kapablas forgesi: Azanulbizaro, la Dimrila Valo, kiun la elfoj nomas Nanduhiriono.

— Ĝuste al la Dimrila Valo ni celas, — diris Gandalfo. — Se ni grimpos la trapasejon, kiu nomiĝas la Ruĝkorna Pordo, sub la fora deklivo de Karadraso, ni descendos per la Dimrila Ŝtuparo en la profundan valon de la gnomoj. Tie kuŝas la Spegullago, kaj tie la rivero Arĝentvejno komenciĝas en siaj glaciecaj fontoj.

— Malhelas la akvo de Ĥeled-Zaramo, — diris Gimlio, — kaj frostas la fontoj de Kibil-Nalao. Mia koro tremas pro la penso, ke mi eble vidos ilin baldaŭ.

— Ke vi plezuru je la vido, bona gnomo! — diris Gandalfo. — Sed kion ajn faros vi, almenaŭ ni ne povos resti en tiu valo. Ni devos iri laŭ la Arĝentvejno en la sekretajn arbarojn, kaj poste ĝis la Granda Rivero, kaj poste...

Li paŭzis.

— Jes, kaj poste kien? — demandis Gaja.

— Ĝis la fino de l’ vojaĝo — finfine, — diris Gandalfo. — Ni ne povas tro antaŭrigardi. Ni ĝoju, ke la unua stadio estas senkrize plenumita. Al mi ŝajnas, ke ni ripozu ĉi tie, ne nur hodiaŭ tage, sed ankaŭ hodiaŭ nokte. Holino sentigas etoson sanan. Tereno devas sperti multege da misaĵo antaŭ ol ĝi tute forgesos pri la elfoj, se ili iam loĝadis tie.

— Tio estas vera, — diris Legolaso. — Sed la elfoj de tiu ĉi tereno estis raso nekonata al ni, arbarloĝantoj, kaj la arboj kaj la herbo ne plu memoras ilin. Mi aŭdas lamenti pri ili nur la ŝtonojn: profunde ili elfosis nin, bele ili masonis nin, alte ili konstruis nin, sed ili estas foririntaj. Ili estas foririntaj. Ili jam delonge trovis la Havenojn.

Tiumatene ili bruligis fajron en profunda kavo kaŝita de grandaj ileksoj, kaj ilia vesper-matenmanĝo estis pli gaja ol de kiam ili ekvojaĝis. Ili ne rapidis kaŝiĝi poste, ĉar ili atendis tradormi la tutan nokton, kaj ili ne intencis pluiri ĝis la vespero de l’ posta tago. Nur Aragorno estis silenta kaj maltrankvila. Post kelka tempo li forlasis la Kunularon kaj vagis sur la verton; tie li staris en ombro de arbo, rigardante suden kaj okcidenten, kun la kapo klinita kvazaŭ li aŭskultus. Poste li revenis al rando de l’ valo kaj subenrigardis al la ceteraj, kiuj ridadis kaj babiladis.

— Kio ĝenas vin, Paŝegulo? — Gaja alvokis lin. — Kion vi serĉas? Ĉu mankas al vi la orienta vento?

— Tute ne, — li respondis. — Sed mankas al mi io. Mi estis en Holino divers-sezone. Neniu persono nun loĝas ĉi tie, sed multaj aliaj kreitoj ĉiam estis ĉi tie, precipe birdoj. Tamen nun ĉiuj krom vi silentas. Tion mi sentas. Neniu sono aŭdiĝas ĉirkaŭ ni tra multaj mejloj, kaj viaj voĉoj ŝajnas eĥigi la teron. Tion mi ne komprenas.

Gandalfo alrigardis lin, subite interesiĝante.

— Sed kion vi konjektas kiel la klarigon? — li demandis. — Ĉu temas pri pli ol surprizo pro apero de kvar hobitoj, se ne paroli pri ni ceteraj, kie malofte vidiĝas aŭ aŭdiĝas personoj?

— Espereble temas pri tio, — respondis Aragorno. — Sed mi sentas ian atentemon, kaj timon, kian mi neniam antaŭe spertis ĉi tie.

— Do ni devos esti pli singardaj, — diris Gandalfo. — Se oni kunprenas disirulon, estas bone atenti lin, precipe se tiu disirulo estas Aragorno. Ni devas ĉesigi laŭtan paroladon, ripozi kviete, kaj starigi vaĉon.

Estis la vico de Sam tiutage esti la unua vaĉanto, sed Aragorno aliĝis al li. La aliaj ekdormis. Poste la silento kreskis tiom, ke eĉ Sam sentis ĝin. La spirado de l’ dormantoj estis klare aŭdebla. La susuro de l’ ponea vosto kaj okazaj moviĝoj de l’ poneaj piedoj iĝis laŭtaj bruoj. Sam povis aŭdi grincon de l’ propraj artikoj, se li ekmoviĝis. Ĉirkaŭis lin kompleta silento, kaj super ĉio pendis sennuba blua ĉielo, dum la suno ascendis el la oriento. Fore en la sudo aperis malhela makulo, ĝi pligrandiĝis kaj peliĝis norden kvazaŭ fumo fluganta sur vento.

— Kio estas tio, Paŝegulo? Ĝi ne aspektas nube, — diris Sam flustre al Aragorno. Tiu ne respondis, li fikse rigardis la ĉielon; sed postnelonge Sam povis mem vidi, kio senhalte proksimiĝas. Birdoj, flugantaj rapidege, ĉirkaŭflugis kaj rondiris, kaj transiradis la tutan terenon kvazaŭ ili serĉus ion kaj iom post iom ili pliproksimiĝis.

1 ... 83 84 85 86 87 88 89 90 91 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)