Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La batalo de l' vivo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La batalo de l' vivo

Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu amhistorio (The Battle of Life, 1846) estas la kvara el la kvin «Kristnaskaj rakontoj» de Ĉ. Dikenso kaj unu el la unuaj tradukoj en Esperanton.
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 32
Перейти на страницу:

Ankaŭ la rusa tradukistino [R1959] iom deviis disde la originalo, ŝi koherigis la frazon, sed konservis almenaŭ la kontraŭmeton:

«Pri ili [Snitchey & Craggs] apenaŭ eblus diri, ke ili kure atakas — male, kutime ili avancis testude; tamen la rolo de la firmao en la lukto ja tre similis militadon: jen ili pafis al ĉi tiu plendanto, jen ili celis tiun defendanton; jen en la Kanceliera juĝejo ili bombardis ies terposedaĵon, jen ili bataletis kontraŭ neregula areto da ŝuldetantoj…»

Konkludo

Mezbona traduko el malbona traduko. La traduko de Z estas pli fidela rilate al K1847, ol K1847 rilate al la angla originalo; sed tio ne nepre estas merito de Z aŭ de Esperanto — tio grandparte estas ŝuldata al la fakto, ke traduki el traduko estas pli facile ol traduki el originalo. Ĉar la originalo verkita por la samlingvanoj de la aŭtoro entenas implicaĵojn evidentajn por la fontolingva publiko; la tradukanto devas tiajn implicaĵojn, unue, kompreni; kaj due, komprenigi ilin al sialingvaj legantoj. Ĉe tio la tradukanto ne rajtas profiti el analogiaj specifaĵoj sialandaj (ĉi-okaze, germanecaj), la kultura kaj civiliza fono devas resti fontolingva (ĉi-okaze angleca). Tial tiajn implicaĵojn la tradukanto devas malimplicigi, aŭ preterlasi — en ambaŭ okazoj la plutraduko faciliĝas. Verdire, iuj kalemburaj pecoj rektasence (nekalembure) tradukitaj iĝas strangaj aŭ tedaj deviaĵoj, kies intereso aŭ rilato al la rakonto perdiĝas.

Sergio Pokrovskij

Bibliografiaj referencoj

A1846 Charles Dickens: The Battle of Life (la angla originalo ĉe Vikifontaro).

B1891 Charles Dickens, tr. L. Zamenhof: La batalo de l’ vivo. La Esperantisto, 1891, Nurnbergo, vol. 2, n‑roj 2–7, 8–10 (feb.–jul., sep.–nov.), pp. 12–15, 22, 28–31, 35–38, 45–46, 52–53, 67–70, 77–79, 82–88. — Ankaŭ en la Projekto Gutenberg.

B1910 Charles Dickens, tr. L.L. Zamenhof, red. Ad. Ŝefer. E. A. Lawrence: La batalo de l’ vivo. London, 1910: Stead’s Publishing Office; Paris, 1910: Librejo Hachette kaj Ko. (Represo ĉe Saarbrücken: Iltis, 1982.)

INKO Charles Dickens, tr. L.L. Zamenhof: La batalo de l’ vivo. Tyresö: INKO, 2001. ISBN 91-7303-100-3. (PDF-a bitlibro).

K1847 Boz, (Charles Dickens), Der Kampf des Lebens: Eine Liebesgeschichte. Aus d. Engl. v. Jul. Seybt. Leipzig: Lorck, 1847.

KGM Charles Dickens, Gustav Meyrink (Übersetzer): Der Kampf des Lebens. Jazzybee Verlag, 2012. ISBN 9783849609757.

Krause Erich-Dieter Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto. VEB Verlag Enzyklopädie: Leipzig, 1983.

R1847 Ч. Диккенсъ, пер. А. Кронебергъ: Битва жизни. «Современникъ», №3, 1847.

R1959 Ч. Диккенс, пер. М.И. Клягина-Кондратьева: Битва жизни. (Диккенс: Соч., т. 12. M. 1959. С. 295–390.)

Editora antaŭparolo de la 1910ª jaro

Ĉi tiu verko estas represo el la Unua Esperanta Monata gazeto «La Esperantisto», kiu estis eldonata (en Nurnbergo) de l’ Doktoro L. Zamenhof en la jaro 1891.

La nomita gazeto ne estas nun havebla; nur tre malmulte da personoj ĝin legis, kaj multaj eĉ ne aŭdis pri ĝi.

Estas certe ke «La Batalo de l’ Vivo» havos grandan intereson, unue por la Esperantistoj, kiuj deziras legi ĉian verkon el la plumo de la majstro, due por tiuj, kiuj admiras nian mondkonatan verkinton Charles Dickens. Koncerne la lingvon ĉi tiu verko pruvas sen ia dubo ke la lingva fundamento en la jaro 1891 estis sama kiel la lingva fundamento de l’ nuna jaro 1910; la verko skribita antaŭ 20 jaroj faras impreson, kvazaŭ ĝi estus skribita nun; kaj tio estas la plej bona pruvo, ke nia lingvo estas tute konstanta kaj fortika, ke ĝi ne timas kaj neniam timos la influon de la tempo aŭ de iaj ne antaŭviditaj cirkonstancoj.

Tiun rakonton la Doktoro tradukis simple laŭ peto de amiko kaj tiu amiko donis al li la tekston en germana lingvo!

La germana teksto estis bonega traduko sed tamen ĝi ne estis la originala verko; kaj ĉar la Doktoro loĝis en tiu tempo en malgranda urbo, li tute ne povis ricevi la anglan originalan verkon. Oni trovas kelkfoje vorton aŭ esprimon, kiu ŝajne ne troviĝas en nia angla eldono.

Tio estas tute komprenebla, ĉar en la germana traduko unu vorto estas eble ellasita, aŭ male, alia klariga vorto estas aldonita laŭ la bontrovo de l’ tradukinto.

Tamen tio nur malofte okazas kaj tute ne estas sentebla; la bela Dickens’a atmosfero ĉiam restas.

Apartan dankon ni ŝuldas al Sº H.T. Bailey, fervora Esperantisto, kiu permane kopiis la tekston el sia «La Esperantisto», tre valora kaj nun preskaŭ nehavebla libro.

Ad. Ŝefer.
E. A. Lawrence.

Al la legantoj

En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.

Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto; tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.

L. L. Zamenhof [3]
вернуться

[3]

Ĉi tiun noton Zamenhofo aperigis en la komenco de la libra eldono (1910). En la presaĵo mankas la apostrofo de la subskribo «Zamenhof’», bone videbla sur la faksimilo de la manskriba originalo.

1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)