Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La batalo de l' vivo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La batalo de l' vivo

Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu amhistorio (The Battle of Life, 1846) estas la kvara el la kvin «Kristnaskaj rakontoj» de Ĉ. Dikenso kaj unu el la unuaj tradukoj en Esperanton.
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 32
Перейти на страницу:

5 Esperante asimilita aŭ duonasimilita nomformo (ekz‑e Alfred’)

La mezalta punkto en (4) esprimas silabadon, kiun sugestas tiu transskribo (vd la faksimilon ĉi-sube). Antaŭ jarcento tipografio estis malfacile korektebla, kaj supozeble tie aperas kelkaj eraroj (ekz-e en la nekredebla silabado njūk·ăm).

La nomlisto

Alfred ['ælfɹɪd] álfrid, él·frĕd, Alfred’

Anthony ['æntənɪ] ántoni, án·tŏnĭ, Antoni’

Benjamin [ˈbεn(d)ʒ(ə)mɪn], [-mən] bénĝamin, bénĵ·ĕmĭn, Benjamen’

Betsy [ˈbεtsɪ] bétsi, bé·tsĕ, Betsi’

Britain [ˈbɹɪtn] britn, brí·tĕn, Briten’

Charles [ʧɑ:lz] Ĉarlzo

Clemency ['klεmənsi] klémensi, klé·mĕnsĭ, Klemensi’

Craggs [kɹæɡz] kragz’ kregz, Kragz’

Dickens [ˈdɪkɪnz] díkinz, Dikenso

Grace [ɡɹeɪs] grejs, grēs, Grejs’

Harry [ˈhæɹɪ] hári, hérĭ, Hari’

Heathfield [ˈhi:θfi:ld] hísfild, hīt·fīld, Hitfild’

Jeddler ['dʒεdlə] ĝédla, ĝé·dlă, Ĝedler’

Jonathan [ˈdʒɒnəθən] ĝónasan, ĝón·ătăn, Jonatan’

Marion ['mεəɹɪən] mé(e)rjen, mē·rĭĕn, Marion’

Martha [ˈmɑ:θə] mása, mā·tă, Marta

Michael [maɪkl] majkl, má·jkĕl, Majkl’

Newcome [ˈnju:kəm] njúkam, njūk·ăm, Njukam’

Snitchey ['snɪʧɪ] sníĉi, snī·tĉĭ

Thomas [ˈtɒməs] tómas, tám·ăs, Tomas’

Warden [wɔ:dn] vordn, vór·dĕn, Vorden’

La nomlisto el B1910

La lingvaĵo

Leksikaj devioj

Elrigardi kaj aspekti

La sencon de aspekti Zamenhofo ĉie esprimas per elrigardi (tiusence arkaika), kaj la radikon aspekt- li uzis nenie en la traduko. Do, al ĉiu apero de la verbo aspekti en B1891, B1910 kaj INKO respondas verba formo de elrigardi. La ŝanĝo tamen ne koncernas la 3 aperojn en la signifo «montriĝi el ie», ekz‑e

… la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo.

La substantivo aspekto aperas responde al unu el la signifoj de vido:

esprimon…, kiu donis al ĝi {vidon¦aspekton} tre ridindan

Soniloj

Komence de la rakonto la anglan “bell” Z tradukas per «sonorilo»:

sabbath bells → Sabbatglocken → sabataj sonoriloj

sed en la posta rakonto 5-foje aperas “little bells”, al kiuj en la zamenhofa traduko respondas «(malgrandaj) sonil(et)oj»:

Mrs. Craggs’s ear-rings shook like little bells.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)