La batalo de l' vivo
- Автор: Диккенс Чарльз
- Год: 1891
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Ludoviko Lazaro Zamenhof
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
En la Zamenhofa traduko «plu» aperas responde al la germana «weiter»:
parolis plu la doktoro ← sprach der Doktor weiter ← pursued the Doctor
Plurloke mi korektis mislokitan negon («mi lin plu ne amas» → «mi lin ne plu amas» ktp).
La pronomoj
La misuzoj de «ĝi»
La plej ĝena (pro sia ofteco) trajto de la zamenhofa teksto estas la troa kaj misa uzo de «ĝi». Neniu el la 28 aperoj de ĝi(n) en la Fundamenta Ekzercaro prezentas tian eraron.
Iom detale la frulingvaj misuzoj de ĝi estas komentitaj en la kritika eldono de «Georgo Dandin». Tamen menciindas, ke ne ĉiam tiaj neinternaciaj kaj nefundamentaj misuzoj estas ŝuldataj al la kutimo germana, iam ĝi aperas responde al das (= tio, tute internacia kaj responda al la Fundamento) — kiel en la jam citita peco:
„Den Gefährten deines Lebens; das bin ich dir freilich nicht, Mr. Snitchey.“
«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas {ĝi ¦ tio} al vi, sinjoro Snitchey.»
“Your chosen companion; I’m no companion to you Mr. Snitchey.”
Ambaŭ
En la Universala vortaro la vorto ambaŭ estas tradukita jene:
ambaŭ l’un et l’autre ¦ both ¦ beide ¦ оба ¦ obaj.
Ĉi tie la germana traduko ne egalas la tradukojn anglan, rusan kaj polan: krom la komuna kaj ĝusta signifo «ĉiuj du» (tous deux, tous les deux laŭ la esperanta-franca vortaro Varingjena), la germana vorto ofte havas la signifon «la du», kaj akceptas la difinan artikolon. En la traduko de J. Seybt la vorto beide aperas en ambaŭ sencoj, ofte kun la artikolo — kaj Zamenhofo paŭsas tion en sia laŭvorta traduko. Ekz‑e {vidu en la teksto}:
The difference between them, in respect of age, could not exceed four years at most; but Grace, as often happens in such cases, when no mother watches over both…
Der Unterschied im Alter der beide Mädchen konnte nicht über vier Jahre sein. Aber Grace erschien, wie oft in solchen Fällen, wo keine Mutter über Beide wacht…
La diferenco en la aĝo de {la ambaŭ ¦ la du} knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino zorganta pri la ambaŭ…
Laŭ PAG (§61, pĝ. 85),
Rim. I. Oni ne uzu ambaŭ anst. la du aŭ tiuj du, sed nur anst. ĉiuj du. Por kontrolo, oni metu tri anstataŭ du; se oni uzus la tri, oni uzu la du: la tri (la du) fratoj promenis kune; se oni uzus ĉiuj tri, oni uzu ambaŭ: ĉiuj tri (ambaŭ) fratoj estis lamuloj.
Por pli klare vidi la diferencon inter beide kaj ambaŭ konsideru jenajn vortarajn ekzemplojn:
alle beide = ambaŭ
eine der beiden Schwestern = unu el la du fratinoj (ne «unu el ambaŭ fratinoj» [Krause])
einer von beiden = unu el la du (ne «unu el ambaŭ» [Krause]);
keiner von beiden = nek tiu, nek la alia (ne «neniu el ambaŭ» [Krause]).
La instrumenta kun
Influate de la germana mit, Z ofte misuzis kun en la senco per aŭ pri. La plej okulfrapa ekzemplo estas la germana kaj la angla versioj de la Fundamenta gramatiko (§2), kie kun uzurpas la lokon de per, aperanta en la aliaj 3 versioj nacilingvaj kaj en la esperanta versio de FK:
La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
… l’ablatif par per (par, au moyen de) ou par d’autres prépositions, selon le sens. Ex.: … per la patr·o·j ― par les pères ou au moyen des pères…