Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 81 82 83 84 85 86 87 88 89 ... 322
Перейти на страницу:

» Mi elektos por vi kunulojn por akompani vin, kiom permesos ilia vojo aŭ la sorto. La nombro devas esti malgranda, ĉar via espero troviĝas en rapideco kaj sekreteco. Se mi havus amason da elfoj armitaj kiel dum la Praaj Tagoj, tio malmulte utilus, krom por averti la potencon de Mordoro.

» La Kunularo de l’ Ringo estos Naŭ, kaj kontraŭ la Naŭ Rajdantoj, kiuj estas misaj, stariĝos la Naŭ Marŝantoj. Kun vi kaj via fidela servisto iros Gandalfo, ĉar tio ĉi estos lia granda tasko, kaj eble la fino de liaj laboroj.

» Pri la ceteraj, ili reprezentos la aliajn liberajn popolojn de la Mondo: elfoj, gnomoj kaj homoj. Legolaso reprezentos la elfojn; kaj Gimlio filo de Gloino la gnomojn. Ili pretas iri almenaŭ ĝis la trapasejoj de la Montoj, kaj eble pli. El homoj vi havos Aragornon, filon de Aratorno, ĉar la Ringo de Isilduro proksime koncernas lin.

— Ĉu Paŝegulo! — kriis Frodo.

— Jes, — tiu diris ridetante. — Mi petas denove permeson esti via kunulo, Frodo.

— Mi estus peteginta, ke vi venu, — diris Frodo, — se mi ne supozus vin ironta al Minaso Tirit kun Boromiro.

— Mi tion faros, — diris Aragorno. — Kaj la Glavo-kiu-estis-Rompita estos reforĝita antaŭ ol mi ekiros militen. Sed via vojo kaj nia vojo samas dum multaj centoj da mejloj. Sekve ankaŭ Boromiro troviĝos en la Kunularo. Li estas kuraĝulo.

— Restas trovotaj ankoraŭ du, — diris Elrondo. — Tiujn mi pripensos. En mia domanaro mi eble trovos iujn, kiujn sendi ŝajnos al mi oportune.

— Sed tio lasos neniun lokon por ni! — kriis Grinĉjo konsternite. — Ni ne deziras postresti. Ni deziras akompani Frodon.

— Tio estas, ĉar vi ne komprenas kaj ne povas imagi tion, kio kuŝas antaŭe, — diris Elrondo.

— Ankaŭ Frodo ne, — diris Gandalfo, neatendite subtenante Grinĉjon. — Cetere, neniu el ni vidas klare. Estas vere, ke se tiuj hobitoj komprenus la danĝeron, ili ne aŭdacus iri. Sed ili daŭre dezirus iri, aŭ dezirus, ke ili aŭdacus, kaj estus hontigitaj kaj malfeliĉaj. Mi opinias, Elrondo, ke estus bone fidi prefere ilian amikecon ol grandan saĝon. Eĉ se vi elektus por ni elfan princon, ekzemple Glorfindelon, li ne povus sturmataki la Malhelan Turon, nek liberigi vojon al la Fajro per sia ena potenco.

— Vi parolas prave, — diris Elrondo, — sed mi estas dubema. La Provinco, mi antaŭsentas, ne estas libera de danĝeroj; kaj tiujn du mi intencis resendi tien kiel kurierojn, por laŭeble, laŭ la maniero de sia lando, averti la popolon pri ties danĝero. Ĉiuokaze, mi taksas, ke la pli juna el tiuj du, Peregrino Tjuko, devus resti. Mia koro kontraŭas lian iradon.

— Tiuokaze, Mastro Elrondo, vi devos min enkarcerigi, aŭ sendi min hejmen ligite en sako, — diris Grinĉjo. —. Ĉar alie mi sekvos la Kunularon.

— Do tiel estu. Vi iros, — diris Elrondo kaj ĝemspiris. — Jen la sumo de la Naŭ estas kompleta. Post sep tagoj la Kunularo devos foriri.

La Glavo de Elendilo estis reforĝita de elfaj forĝistoj, kaj sur ĝia klingo estis gravurita blazono de sep steloj intermetitaj inter la lunarko kaj la radia suno, kaj ĉirkaŭ tio estis skribitaj multaj runoj, ĉar Aragorno, filo de Aratorno, estis ekmilitonta ĉe la limoj de Mordoro. Tre hela estis tiu glavo, kiam ĝi estis renovigita; en ĝi brilis ruĝe la lumo de la suno, kaj la lumo de l’ luno brilis fride, kaj ĝia eĝo estis malmola kaj akra. Kaj Aragorno donis al ĝi nomon novan kaj nomis ĝin Andurilo, Flamo de l’ Okcidento.

Aragorno kaj Gandalfo promenadis kune au sidis parolante pri sia vojo kaj la renkontotaj danĝeroj; kaj ili pripensis la rakontajn kaj figuritajn mapojn kaj klerolibrojn, kiuj estis en la domo de Elrondo. Kelkfoje ĉeestis Frodo; sed li estis kontenta sin apogi per ilia gvidado, kaj li pasigis laŭeble multe da tempo kun Bilbo.

Dum tiuj lastaj tagoj la hobitoj sidis kune vespere en la Halo de Fajro, kaj tie inter multaj rakontoj ili aŭdis la plenan historion pri Bereno kaj Lutiena kaj la akiro de l’ Granda Juvelo; sed dum la tagoj, dum Gaja kaj Grinĉjo vagadis ekstere, Frodo kaj Sam troviĝis kun Bilbo en ties propra eta ĉambro. Tiam Bilbo kutimis laŭtlegi ĉerpaĵojn el sia libro (kiu ŝajnis ankoraŭ tre nekompleta), aŭ fragmentojn el siaj versaĵoj, aŭ prinoti aventurojn de Frodo.

Matene en la lasta tago Frodo kunestis sola kun Bilbo, kaj la maljuna hobito eltiris el sub sia lito lignan skatolon. Li levis la kovrilon kaj palpaĉis interne.

— Via glavo estis rompita, ĉu ne, — li diris heziteme al Frodo; — kaj mi pensis, ke eble vi ŝatus havi tion ĉi, ĉu ne vere?

Li elprenis el la skatolo glaveton en malnova malneta leda ingo. Poste li eltiris ĝin, kaj ĝia polurita kaj bone prizorgita klingo subite ekbrilis, malvarma kaj hela.

— Ĝi estas Piko, — li diris kaj plonĝis ĝin per malmulte da peno en lignan trabon. — Prenu ĝin, se vi emas. Mi ne plu bezonos ĝin, supozeble.

Frodo akceptis ĝin dankoplene.

— Ankaŭ estas la jena! — diris Bilbo, eligante pakaĵon, kiu ŝajnis iom peza rilate al la grandeco. Li malvolvis plurajn faldaĵojn da malnova ŝtofo, kaj alte levis maŝkirason. Ĝi estis dense plektita el multaj ringoj, preskaŭ tiel fleksebla kiel lino, glacie malvarma, kaj pli malmola ol ŝtalo. Ĝi brilis kiel lunlumata arĝento, kaj trapunktita de blankaj gemoj. Kun ĝi estis zono el perloj kaj kristaloj.

— Bela aĵeto, ĉu ne? — diris Bilbo, movante ĝin en la lumo. — Kaj utila. Ĝi estas mia gnoma maŝkiraso, kiun donis al mi Torino. Mi reakiris ĝin de Mult-Fosejo antaŭ ol mi ekvojaĝis, kaj enpakis ĝin kun miaj portaĵoj. Mi forportis ĉiujn memoraĵojn pri mia Vojaĝo, krom la Ringo. Sed mi ne atendis, ke mi uzos tion ĉi, kaj mi jam ne bezonas ĝin, krom por foje alrigardi ĝin. Oni apenaŭ sentas pezon, surmetinte ĝin.

— Mi aspektus — nu, al mi ŝajnas, ke mi ne aspektus normale en ĝi, — diris Frodo.

— Ĝuste tion mi mem diris, — diris Bilbo. — Sed ne ĝenu vin pri la aspekto. Vi povas surmeti ĝin sub la eksteraj vestaĵoj. Konsentu! Vi devas dividi kun mi tiun ĉi sekreton. Ne diru al iu ajn alia! Sed mi sentus min pli feliĉa, se mi scius, ke vi portas ĝin. Mi kredas, ke ĝi forturnos eĉ la tranĉilojn de l’ Nigraj Rajdantoj, — li finis per malalta voĉo.

— Nu bone, mi prenos ĝin, — diris Frodo. Bilbo surmetis ĝin al li, kaj alligis Pikon al la ekbrila zono; kaj poste Frodo survestis siajn malnovajn vetermakulitajn pantalonon, ĉemizon kaj jakon.

— Kiel nur ordinara hobito vi aspektas, — diris Bilbo. — Sed ĉe vi estas jam pli, ol aperas supraĵe. Bonan ŝancon al vi! — li forturnis sin kaj elrigardis tra la fenestro, provante zumi melodion.

— Mi ne scias danki vin konvene, Bilbo, pro tiu ĉi, kaj pro ĉiuj viaj pasintaj bonfaroj, — diris Frodo.

— Ne provu! — diris la maljuna hobito, turniĝante kaj dorsfrapante lin. — Aj! — li kriis. — Vi estas jam tro malmola por esti frapata! Sed jen vi havas: hobitoj devas lojali unu al alia, kaj precipe Baginzoj. Nur tion mi petas reciproke: gardu vin laŭeble bone, kaj reportu laŭeble multe da novaĵo, kaj iujn malnovajn kantojn kaj rakontojn, kiujn vi aŭdos. Mi klopodos finverki mian libron antaŭ via reveno. Mi volus skribi la duan libron, se mi travivos. — Li eksilentis kaj turnis sin denove al la fenestro, kantante mallaŭte.

Mi sidas apud fajr’, pensante pri l’ vivo konsidere, pri razenfloroj, papilioj, viditaj prasomere;
pri foliflavo kaj filandro aŭtune fantaziaj, kun nebulet’ kaj sun’ arĝenta, kaj vent’ tra l’ haroj miaj.
Mi sidas apud fajr’, pensante kia la mondo estos dum vintro, kies primaveron mi mem ne vivatestos.
Ĉar multas la aferoj, kiujn ne konis miaj spertoj: ja ĉiujare dum printempo malsamas arbaj verdoj.
1 ... 81 82 83 84 85 86 87 88 89 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)