Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 80 81 82 83 84 85 86 87 88 ... 322
Перейти на страницу:

— Nenio decidita! — kriis Grinĉjo. — Do kion vi ja faris? Vi estis enfermitaj dum horoj.

— Ni parolis, — diris Bilbo. — Aŭdiĝis multe da parolado, kaj ĉiuj spertis revelaciojn. Eĉ maljuna Gandalfo. Mi opinias, ke la novaĵeto de Legolaso pri Golumo ŝancelis eĉ lin, kvankam li ŝajnigis alie.

— Vi malpravas, — diris Gandalfo. — Vi malatentis. Mi jam aŭdis tion de Gvajhiro. Se vi volas scii, la solaj veraj revelacioj, kiel vi tion esprimis, estis vi kaj Frodo; kaj mi estis la sola, kiu ne surpriziĝis.

— Nu, ĉiuokaze, — diris Bilbo, — nenio estis decidita krom elekto de kompatinda Frodo kaj Sam. Mi timis la tutan tempon, ke tio okazus, se min oni indulgus. Sed laŭ mia opinio Elrondo elsendos sufiĉe multajn, kiam alvenos la raportoj. Ĉu ili jam komencis, Gandalfo?

— Jes, — diris la sorĉisto. — Iuj skoltoj estas jam elsenditaj. Morgaŭ ekiros aliaj. Elrondo sendas elfojn, kaj ili kontaktiĝos kun la disiruloj, kaj eble kun la gento de Tranduilo en Mornarbaro. Kaj Aragorno iris kun la filoj de Elrondo. Ni devos esplori la terenojn ĉiudirekte multajn mejlojn antaŭ ol komenci iun moviĝon. Do ĝojiĝu, Frodo! Vi probable restos ĉi tie sufiĉe longe.

— Aĥ! — diris Sam malgaje. — Ni atendos ĝuste sufiĉe longe por alveno de la vintro.

— Tio estas neevitebla, — diris Bilbo. — Kulpas parte vi, Frodo mia knabo: ĉar vi insistis resti ĝis mia naskiĝdata festo. Stranga maniero honori ĝin, laŭ mia opinio. Ne tiun tagon mi elektus por enlasi la Retikul-Baginzojn en Bag-Endon. Sed jen la afero: vi ne povas nun atendi ĝis la printempo; kaj vi ne povos foriri ĝis revenos la raportoj.

Kiam la vintro ekatakas kaj frostanokte ŝtonoj krakas, dum nigras flakoj, arboj nudas, miso en Sovaĝej’ apudas.

Mi bedaŭras, sed tia estas via sorto.

— Mi timas, ke jes, — diris Gandalfo. — Ni ne povos komenci ĝis ni informiĝos pri la Rajdantoj.

— Mi supozis, ke ilin ĉiujn detruis la fluso, — diris Gaja.

— Oni ne povas tiel detrui Ringofantomojn, — diris Gandalfo. — La potenco de ilia mastro estas en ili, kaj ili staras aŭ pereas laŭ li. Ni esperas, ke ili ĉiuj estis senĉevaligitaj kaj senmaskigitaj, kaj tiel provizore faritaj malpli danĝeraj; sed ni devas ekscii certe. Dume vi devus laŭeble forgesi viajn zorgojn, Frodo. Mi ne scias, ĉu mi povas iel helpi vin, sed tion ĉi mi flustros al via orelo. Iu diris, ke inteligento estos bezonata en la grupo. Li pravis. Mi opinias, ke mi akompanos vin.

Tiom granda estis la ĝojo de Frodo pro tiu anonco, ke Gandalfo forlasis la fenestrobreton, sur kiu li sidis, demetis la ĉapelon kaj riverencis.

— Mi diris nur Mi opinias, ke mi akompanos. Ne kalkulu ankoraŭ pri io ajn. Pri tiu ĉi afero multon volos diri Elrondo kaj via amiko Paŝegulo. Tio memorigas min, ke mi volas renkonti Elrondon. Mi devas iri.

— Kiom da tempo laŭ via opinio mi disponos ĉi tie? — diris Frodo al Bilbo post la foriro de Gandalfo.

— Ho, mi ne scias. En Rivendelo mi ne kapablas kalkuli la tagojn, — diris Bilbo. — Sed sufiĉe, laŭ mia supozo. Ni povos ĝui multajn konversaciojn agrablajn. Ĉu vi emas helpi min pri mia libro kaj komenci la sekvontan? Ĉu vi elpensis bonan finon?

— Jes, plurajn, kaj ĉiuj malhelas kaj malagrablas, — diris Frodo.

— Ho, tio ne konvenas! — diris Bilbo. — Libroj devus havi finojn agrablajn. Kiel plaĉas al vi: kaj ili ĉiuj ĉesis vagadi kaj kunvivis feliĉe ĉiam poste?

— Tio plaĉas sufiĉe, se iam okazos tiel, — diris Frodo.

— Ha! — diris Sam. — Kaj kie ili loĝos? Tion mi ofte scivolas.

Dum kelka tempo la hobitoj daŭrigis la paroladon kaj pensis pri la pasinta vojaĝo kaj la danĝeroj ankoraŭ antaŭ ili; sed tia estis la lando Rivendelo, ke baldaŭ la tutaj timo kaj antaŭzorgo estis levitaj de sur iliaj mensoj. La estonteco, ĉu bona ĉu misa, ne estis forgesita, sed ĉesis regi la eftantecon. Sano kaj espero fortiĝis en ili, kaj ili estis kontentaj pri ĉiu bona tago kiam ĝi alvenis, ĝuante ĉiun manĝon, ĉiujn vortojn kaj kantojn.

Tiel la tagoj forglisis, dum ĉiu mateno aŭroris hela kaj bela, kaj ĉiu vespero sekvis malvarmeta kaj klara. Sed la aŭtuno estis rapide velkanta; malrapide la ora lumo iĝis pale arĝenta, kaj la restantaj folioj falis de la nudaj arboj. Vento komencis blovi froste el la Nebulecaj Montoj oriente. La Luno de l’ Ĉasisto kreske rondiĝis sur la ĉielo, kaj fuĝigis ĉiujn malpli gravajn stelojn. Sed malalte en la sudo ruĝis unu stelo. Ĉiunokte, dum la Luno malkreskis denove, ĝi brilis ĉiam pli hele. Frodo povis ĝin vidi tra sia fenestro, profunde sur la ĉielo; ĝi brulis kvazaŭ vaĉa okulo, kiu ardis super la arboj rande de la valo.

La hobitoj jam pasigis preskaŭ du monatojn en la Domo de Elrondo, kaj forpasis novembro kun la lastaj fragmentoj de l’ aŭtuno, kaj decembro estis pasanta, kiam la skoltoj komencis reveni. Iuj iris norden preter la fontojn de Prujnelo en la Etenerikejoj; kaj aliaj iris okcidenten, kaj kun helpo de Aragorno kaj la disiruloj traserĉis la terenojn malproksime laŭ Grizinundo, ĝis Tarbado, kie la malnova Norda Vojo transiras la riveron apud ruiniĝinta urbo. Multaj iris orienten kaj suden; kaj kelkaj el tiuj transiris la Montojn kaj eniris Mornarbaron, dum aliaj grimpis la transirejon ĉe la fonto de l’ Irida Rivero, kaj subeniris en Sovaĝejon kaj tra la Iridaj Kampoj kaj tiel finfine alvenis la malnovan hejmon de Radagasto en Rosgobelo. Radagasto ne ĉeestis, kaj ili revenis trans la altan pasejon, kiu nomiĝis la Dimrila Ŝtuparo. La filoj de Elrondo, Eladano kaj Elrohiro, revenis la lastaj; ili faris grandan vojaĝon, pasante laŭ la Arĝentvejno en fremda tereno, sed pri sia celo ili ne volis paroli krom al Elrondo.

En neniu regiono la kurieroj trovis signojn aŭ sciigojn pri la rajdantoj aŭ aliaj servistoj de l’ Malamiko. Eĉ per la Agloj de l’ Nebulecaj Montoj ili eksciis freŝajn novaĵojn. Neniu vidis aŭ aŭdis ion pri Golumo; sed la sovaĝaj lupoj daŭre kuniĝis, kaj ĉasis denove fore fonten de la Granda Rivero. Tri el la nigraj ĉevaloj estis tuj trovitaj droninte ĉe la inundita Transpasejo. Sur la rokoj de l’ rapidfluo sube, serĉantoj trovis la kadavrojn de kvin pliaj, kaj ankaŭ longan nigran mantelon, tratranĉitan kaj ĉifonan. Pri la Nigraj Rajdantoj neniu alia postsigno estis videbla, kaj nenie sentiĝis ilia ĉeesto. Ŝajnis, ke ili malaperis el la Nordo.

— Almenaŭ Ok el la Naŭ estas kontrolitaj, — diris Gandalfo. — Estas malsaĝe tro certi, tamen mi opinias, ke ni jam rajtas esperi, ke la Ringofantomoj estis dispelitaj, kaj devigataj reveni laŭeble bontrove al sia Mastro en Mordoro, malplenaj kaj senformaj. Se tiel estas, pasos iom da tempo antaŭ ol ili kapablos rekomenci la persekutadon. Kompreneble la Malamiko havas aliajn servistojn, sed ili devos vojaĝi longan distancon ĝis la limoj de Rivendelo antaŭ ol elflari nian spuron. Kaj se ni estos singardaj, tiu estos malfacile trovebla. Sed ni jam ne devas prokrasti.

Elrondo alvokis al si la hobitojn. Li rigardis seriozmiene Frodon.

— Jam tempo estas, — li diris. — Se la Ringo estas elironta, ĝi devos eliri baldaŭ. Sed tiuj, kiuj ĝin akompanos, devas ne kalkuli pri helpo milita aŭ potenca dum sia misio. Ili devos eniri la regnon de la Malamiko, malproksime de helpo. Ĉu vi daŭre ripetas vian promeson, Frodo, ke la Ringoportanto estos vi?

— Mi tion faras, — diris Frodo. — Mi iros kun Sam.

— Do mi ne povas vin multe helpi, eĉ ne per konsiloj, — diris Elrondo. — Mi antaŭvidas malmulton pri via vojo; kaj kiel via tasko estas plenumota mi ne scias. La Ombroj jam alrampis la subon de l’ Montoj, kaj proksimiĝas eĉ al la bordoj de Grizinundo; kaj sub la Ombro ĉio estas por mi malluma. Vi renkontos multajn kontraŭulojn, iujn malkaŝajn, iujn trompvestitajn; kaj vi eble trovos amikojn survoje tiam, kiam vi malplej atendos tion. Mi sendos mesaĝojn, kiajn mi povos aranĝi, al miaj konatoj en la vasta mondo, sed tiom danĝerplenaj iĝis jam la landoj, ke kelkaj eble maltrafos aŭ alvenos ne pli rapide ol vi mem.

1 ... 80 81 82 83 84 85 86 87 88 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)