La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Sed kio do okazus, se la Reganta Ringo estus detruita, kiel vi konsilas? — demandis Gloino.
— Mi ne scias certe, — respondis Elrondo malĝoje. — Iuj esperas, ke la Tri Ringoj, kiujn Saŭrono neniam tuŝis, tiam liberiĝus, kaj iliaj regantoj eble kuracus la vundojn de la mondo, kiun li kreis. Sed eble kiam la Unu estos for, la Tri velkos, kaj multaj belaj aferoj velkos kaj estos forgesitaj. Tio estas mia opinio.
— Tamen ĉiuj elfoj pretas riski tiun hazardon, — diris Glorfindelo, — se per tio povos esti rompita la potenco de Saŭrono, kaj la timo pri lia regado povos esti forigita por ĉiam.
— Tiel ni revenas al detruado de la Ringo, — diris Erestoro, — kaj tamen ne pli proksimiĝas. Kian forton ni posedas por trovi la Fajron, en kiu ĝi estis farita? Tio estas vojo de la malespero. De malsaĝo, mi volus diri, se la daŭra saĝo de Elrondo ne malebligus tion.
— Ĉu malespero, aŭ malsaĝo? — diris Gandalfo. — Ne temas pri malespero, ĉar malesperas nur tiuj, kiuj vidas la finon sen ia ajn dubo. Tion ne faras ni. Estas saĝe rekoni neceson, kiam ĉiuj aliaj agebloj estas pesitaj, kvankam povas ŝajni malsaĝe al tiuj, kiuj kroĉiĝas al falsa espero. Nu, malsaĝo estu nia mantelo, vualo antaŭ la okuloj de l’ Malamiko! Ĉar li estas tre saĝa, kaj pesas ĉion tre ekzakte per la pesilo de sia malico. Sed lia sola mezurilo estas la deziro, deziro por potenco, kaj tiel li taksas ĉiujn korojn. En lian koron ne eniros la koncepto, ke iu ajn rifuzos ĝin, ke tiu, kiu havas la Ringon, eble klopodos detrui ĝin. Se ni tion klopodos, ni trompos lin.
— Almenaŭ provizore, — diris Elrondo. — Tiun vojon oni devas paŝi, sed ĝi estos tre malfacila. Kaj nek forto nek saĝo portos nin tre foren sur ĝi. Tiun ĉi celon povos plenumi malfortuloj same esperplene kiel la fortaj. Tamen tia ofte estas la sinsekvo de agoj, kiuj turnas la radojn de la mondo: etaj manoj plenumas ilin pro tio, ke ili devas, dum la okuloj de l’ eminentuloj rigardas aliloken.
— Nu bone, tre bone, Mastro Elrondo! — diris Bilbo subite. — Nenion diru pli! Sufiĉe klaras tio, kion vi indikas. La stulta hobito Bilbo komencis la aferon, kaj Bilbo prefere finu ĝin, aŭ sin mem. Mi vivis tre komforte ĉi tie, kaj mia libro progresis. Se vi volas scii, mi ĝuste verkas finon al ĝi. Mi pensis skribi: kaj li vivis feliĉe ĉiam poste ĝis la fino de siaj tagoj. Tio estas bona fino, kaj ne malpli valora pro tio, ke oni pli frue uzis ĝin. Jam mi devos ŝanĝi tion: verŝajne ĝi ne realiĝos, kaj ĉiuokaze evidentiĝas, ke pluraj pliaj ĉapitroj estos necesaj, se mi travivos por verki ilin. Estas treege ĝene. Kiam mi devos ekiri?
Boromiro rigardis surprizite Bilbon, sed lia ridemo formortis, kiam li rimarkis, ke ĉiuj aliaj rigardas la maljunan hobiton kun serioza respekto. Nur Gloino ridetis, sed lia rideto devenis de malnovaj memoroj.
— Kompreneble, mia kara Bilbo, — diris Gandalfo. — Se vi efektive komencus tiun ĉi aferon, oni eble rajtus atendi, ke vi finu ĝin. Sed vi jam scias sufiĉe bone, ke komencado estas tro granda pretendo por iu ajn, kaj ke nur malgrandan rolon ludas en grandiozaj faroj iu ajn heroo. Ne necesas riverenci! Kvankam la vortoj estis intencaj, kaj ni ne dubas, ke subspritaĵe vi starigas bravan proponon. Sed proponon preter via kapablo, Bilbo. Vi ne povas repreni tiun ĉi aĵon. Ĝi pluiris. Se vi ankoraŭ bezonas mian konsilon, mi respondas, ke miaopinie finiĝis via rolo, krom eble kiel kronikisto. Finu vian libron, kaj lasu senŝanĝa la finon! Restas espero pri ĝi. Sed pretiĝu verki sekvaĵon, kiam ili revenos.
Bilbo ridis.
— Mi neniam antaŭe spertis, ke vi donas al mi konsilon agrablan, — li diris. — Ĉar la tuto de via konsilo malagrabla estis trafa, mi scivolas, ĉu tiu konsilo ne estas maltrafa. Tamen, supozeble mi ne plu havas sufiĉan forton aŭ bonŝancon por pritrakti la Ringon. Ĝi kreskis, kaj mi ne. Sed diru al mi: kion signifas ili?
— La kurieroj, kiuj estas sendotaj kun la Ringo.
— Ĝuste! Kaj kiuj ili estos? Tio ŝajnas al mi la decidotaĵo de tiu ci Konsiliĝo, kaj la tuto de ĝia decidotaĵo. Eble elfoj floras per parolado sole, kaj gnomoj toleras grandan laciĝon; sed mi estas nur maljuna hobito, kaj mankas al mi mia manĝo je tagmezo. Ĉu vi ne povas jam pensi pri kelkaj nomoj? Aŭ prokrasti ĝis post la tagmanĝo?
Neniu respondis. Tintis la tagmeza sonorilo. Ankoraŭ neniu parolis. Frodo ekrigardis ĉiujn vizaĝojn, sed ili ne turniĝis al li. La tuta Konsilio sidis kun subenturnitaj okuloj, kvazaŭ profunde pensante. Granda timo okupis lin, kvazaŭ li atendus verdikton de iu sorto, kiun li longe antaŭvidis kaj vane esperis neelflarolota. Superreganta sopiro ripozi kaj resti trankvile kun Bilbo en Rivendelo plenigis lian koron. Fine li pene ekparolis, kaj miris aŭdante siajn vortojn, kvazaŭ iu alia uzus lian etan voĉon.
— Mi prenos la Ringon, — li diris, — kvankam mi ne scias la vojon.
Elrondo levis siajn okulojn kaj rigardis lin, kaj Frodo sentis sian koron trapikita per la subita akreco de l’ rigardo.
— Se mi bone komprenis ĉion, kion mi aŭdis, — li diris, — al mi ŝajnas, ke tiu ĉi tasko estas destinita al vi, Frodo; kaj ke se vi ne trovos vojon, neniu trovos. Tio ĉi estas la horo de l’ provincanoj, kiam ili leviĝos el siaj kvietaj kampoj por skui la turojn kaj konsiliojn de l’ potencaj. Kiu el la Saĝaj povus tion antaŭvidi? Aŭ, se ili estas saĝaj, kial ili atendu tion scii, antaŭ ol la horo sonoriĝis?
» Sed ĝi estas ŝarĝo peza. Tiel peza, ke neniu rajtus surmeti ĝin al alia. Mi ne surmetas ĝin al vi. Sed se vi akceptas ĝin volonte, mi volas diri, ke via elekto pravas. Eĉ se ĉiuj grandaj elf-amikoj de pratempo estus kuniĝintaj, Hadoro, Hurino kaj Turino, kaj mem Bereno, via sidloko estus inter ili.
— Sed vi certe ne forsendos lin sola, Mastro? — kriis Sam, nekapabla regi sin plu, kaj saltante el la angulo, kie li diskrete sidis sur la planko.
— Tute ne! — diris Elrondo, sin turnante al li kun rideto. — Almenaŭ vi akompanos lin. Estas preskaŭ neeble disigi lin de vi, eĉ kiam li estas alvokita al kunsido sekreta kaj vi ne estas.
Sam residiĝis, ruĝiĝinte kaj murmurante.
— Jen bela kaĉo en kiun ni profundiĝis, s-ro Frodo! — li diris, skuante sian kapon.
3
La Ringo iras suden
Pli poste en tiu tago la hobitoj starigis propran kunvenon en la ĉambro de Bilbo. Gaja kaj Grinĉjo indigniĝis, kiam ili aŭdis, ke Sam ŝteliris en la Konsiliĝon, kaj estis elektita kiel kunulo de Frodo.
— Estas tre maljuste, — diris Grinĉjo. — Anstataŭ elĵeti lin kaj kateni lin, Elrondo eĉ profitigas lin pro lia impertinento!
— Ĉu profitigas! — diris Frodo. — Mi ne povas imagi punon pli severan. Vi ne pripensas tion, kion vi diras: kondamnita partopreni tiun senesperan vojaĝon, tio estas profitiga? Hieraŭ mi revis, ke mia tasko estas finita, kaj mi povos resti ĉi tie, dum longa tempo, eble por ĉiam.
— Ne mirinde, — diris Gaja, — kaj mi ŝatus, ke vi povu. Sed ni envias al Sam, ne al vi. Se vi devos iri, tiam estos puno al ĉiu el ni, kiu estus postlasita, eĉ en Rivendelo. Ni kuniris longan vojon kun vi kaj spertis iom da danĝero. Ni deziras daŭrigi.
— Ĝuste tion ni celis, — diris Grinĉjo. — Ni, hobitoj, devus solidariĝi, kaj tion ni faros. Mi ja iros, krom se oni min katenos. Devas troviĝi iu inteligenta en la grupo.
— Tiuokaze vi certe ne estos elektita, Peregrino Tjuko! — diris Gandalfo, enrigardante tra la fenestro, kiu proksimis la teron. — Sed vi ĉiuj ĝeniĝas nenecese. Nenio estas ankoraŭ decidita.