La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
» Tio estas la celo de via alvokiteco ĉi tien. Mi diras “alvokiteco”, kvankam mi ne alvokis vin al mi, fremdulojn el foraj landoj. Vi kunvenis kaj renkontiĝis ĉi tie, vere lastmomente, per la hazardo, kiel eble ŝajnas. Tamen ne estas tiel. Kredu prefere, ke tiel estas ordigite, ke ni, kiuj sidas ĉi tie, kaj neniuj aliaj, devas jam trovi konsilon pro la danĝero de la mondo.
» Tial nun estos parolate aperte pri aferoj, kiuj estas kaŝitaj antaŭ ĉiuj krom nur kelkaj ĝis hodiaŭ. Kaj unue, por ke ĉiuj komprenu la danĝeron, la historio de l’ Ringo estos rakontata de l’ komenco ĝis hodiaŭ mem. Kaj mi komencos tiun historion, kvankam finos ĝin aliaj.
Poste aŭskultis ĉiuj, dum Elrondo per sia klara voĉo parolis pri Saŭrono kaj la Ringoj de Potenco, kaj ilia forĝado dum la Dua Epoko de l’ mondo. Parton de lia historio konis iuj ĉeestantoj, sed neniu la kompletan rakonton, kaj multaj okuloj estis turnitaj al Elrondo time kaj mirante, dum li rakontis pri la elfaj forĝistoj de Eregiono kaj ilia amikeco al Morio, kaj ilia avida kleriĝemo, per kiu Saŭrono enkaptiligis ilin. Ĉar tiutempe li ankoraŭ ne estis malbonaspekta, kaj ili ricevis lian helpon kaj lertiĝis pri la metioj, dum li ekkonis ĉiujn iliajn sekretojn, kaj perfidis ilin, kaj forĝis sekrete en la Monto de Fajro la Unu Ringon por mastri ilin. Sed Celebrimboro sciis pri li, kaj kaŝis la Tri, kiujn li kreis; sekvis milito, kaj la lando estis dezertigita, kaj la pordego de Morio estis fermita.
Poste tra la sekvintaj jaroj Elrondo spuris la Ringon; sed tial, ke tiu historio estas aliloke priskribita, precize tiel, kiel Elrondo mem ĝin registris en siaj libroj de konoj, ĝi ne estas ĉi tie reskribata. Ĉar ĝi estas historio longa, plena je faroj grandiozaj kaj teruraj, kaj kvankam Elrondo parolis resume, la suno leviĝis sur la ĉielo, kaj la mateno estis forpasanta antaŭ ol li silentiĝis.
Pri Numenoro li parolis, ties gloro kaj ties falo, kaj ia reveno de l’ Reĝoj de homoj al Mez-Tero el la Marprofundoj, portate per ŝtormflugiloj. Tiam Elendilo kaj liaj fortegaj filoj, Isilduro kaj Anariono, iĝis grandaj princoj; kaj la Nord-regnon ili faris en Arnoro, kaj la Sud-regnon en Gondoro ĉirkaŭ la elfluejoj de Anduino. Sed Saŭrono de Mordoro atakis ilin, kaj ili kreis la Lastan Aliancon de elfoj kaj homoj, kaj la armeoj de Gil-Galado kaj Elendilo estis kunvokitaj en Arnoro.
Tiupunkte Elrondo iom paŭzis kaj suspiris.
— Mi bone memoras la belegon de iliaj standardoj. Tio revokis al mi la gloron de l’ Praaj Tagoj kaj la armeojn de Beleriando, tiom da gravaj princoj kaj estroj estis kunvokitaj. Kaj tamen ne tiom multaj, nek tiom belaj, kiom ĉe la frakaso de Tangorodrimo, kiam la elfoj supozis, ke miseco estas por ĉiam finita, kaj tiel ne estis.
— Vi memoras? — diris Frodo, elparolante sian penson pro miro. — Sed mi supozis, — li balbutis kiam Elrondo sin turnis al li, — mi supozis, ke la falo de Gil-Galado okazis antaŭ tre longe.
— Tiel ja estis, — respondis Elrondo seriozmiene. — Sed mia memoro reiras eĉ ĝis la Praaj Tagoj. Erendilo estis mia patro, kiu naskiĝis en Gondolino antaŭ ties falo; kaj mia patrino estis Elvinga, filino de Dioro, filo de Lutieno el Doriado. Mi travivis tri epokojn en la Okcidento de la mondo, multajn malvenkojn kaj multajn senrezultajn venkojn.
» Mi estis la heroldo de Gil-Galado kaj marŝis en lia armeo. Mi ĉeestis la Batalon de Dagorlado antaŭ la Nigra Pordo de Mordoro, kie ni venkis: ĉar la Lanco de Gil-Galado kaj la Glavo de Elendilo, Ajgloso kaj Narsilo, estis nekontraŭstareblaj. Mi vidis la lastan interbatiĝon sur la deklivoj de Orodruino, kie mortis Gil-Galado, kaj Elendilo falis, kaj Narsilo rompiĝis sub li; sed Saŭrono mem estis forpelita, kaj Isilduro fortranĉis la Ringon de sur lia mano per la fragmento de l’ glavo de lia patro kaj proprigis ĝin al si. Tiam interrompis la fremdulo Boromiro:
— Do jen kio okazis pri la Ringo! — li kriis. — Se iam tia historio estis rakontata en la sudo, ĝi jam delong© forgesiĝis. Mi aŭdis pri la Granda Ringo de tiu, kiun ni ne nomas; sed mi kredis, ke ĝi forpereis el la mondo en la ruino de lia unua regno. Isilduro prenis ĝin! Jen efektive novaĵo.
— Ve, jes, — diris Elrondo. — Isilduro prenis ĝin, kio ne devus okazi. Ĝi devus esti ĵetita tiam en la fajron de Orodruino tute proksime, kie ĝi estis kreita. Sed malmultaj rimarkis tion, kion faris Isilduro. Nur li apogis sian patron en tiu lasta ĝismorta batalo; kaj Gil-Galadon apogis nur Cirdano, kaj mi. Sed Isilduro rifuzis aŭskulti nian konsilon.
» “Tion ĉi mi prenos kiel venĝopagon por mia patro, kaj mia frato”, — li diris; kaj tial ĉu ni volis aŭ ne volis, li prenis ĝin por ĝin konservi. Sed baldaŭ li estis de ĝi almorte perfidita; kaj sekve oni nomas ĝin en la nordo Plago de Isilduro. Tamen morto eble preferindis ol tio, kio estus povinta okazi al li.
» Nur al la Nordo venis tiuj novaĵoj, kaj nur al malmultaj. Ne tre mirinde estas, ke vi ne aŭdis pri ili, Boromiro. El la ruino de l’ Iridaj Kampoj, kie pereis Isilduro, nur tri viroj revenis trans la montojn post longa vagado. Unu el ili estis Ohtaro, la eskviro de Isilduro, kiu portis la fragmentojn de la glavo de Elendilo; kaj li alportis ilin al Valandilo, la heredinto de Isilduro, kiu ĉar li estis infano restis ĉi tie en Rivendelo. Sed Narsilo estis rompita kaj ĝia lumo estingita, kaj ĝi ankoraŭ ne estas reforĝita.
» Ĉu mi nomis senrezulta la venkon de la Lasta Alianco? Ne tute tiel, tamen ĝi ne plenumis sian celon. Saŭrono estis venkita, sed ne detruita. Lia Ringo estis perdita sed ne malfarita. La Malhela Turo estis rompita, sed ĝiaj fundamentoj ne estis forigitaj; ĉar ili estis kreitaj per la potenco de la Ringo, kaj dum tiu restas, ili daŭros. Multaj elfoj kaj multaj fortaj viroj, kaj multaj el iliaj amikoj, pereis dum la milito. Anariono estis mortigita, kaj Isilduro estis mortigita; kaj Gil-Galado kaj Elendilo ne plu vivis. Neniam denove ekzistos simila kunligateco de elfoj kaj homoj; ĉar homoj plimultiĝas kaj la Unuenaskitoj malmultiĝas, kaj la du parencaroj estas malintimaj. Kaj ĉiam depost tiu tago la gento de Numenoro velkis, kaj la nombro de iliaj jaroj malpliiĝis.
» En la Nordo post la milito kaj buĉado de l’ Iridaj Kampoj, la homoj de Okcidentio estis reduktitaj, kaj ilia urbego Anuminaso apud lago Evendimo ruiniĝis; kaj la posteuloj de Valandilo foriris kaj ekloĝis en Fornosto sur la altaj Nordaj Montetoj, kaj nun ankaŭ tiu estas dezerta. La homoj nomas ĝin Muro de l’ Mortintoj, kaj ili timas paŝi tien. Ĉar la gento de Arnoro reduktiĝis, kaj iliaj malamikoj voris ilin, kaj forpasis ilia mastreco, lasante nur verdajn teramasojn sur la herbaj montetoj.
» En la Sudo la regno Gondoro longe daŭris; kaj dum kelka tempo kreskis ĝia grandiozo, memorigante iom pri la potenco de Numenoro, antaŭ ol tiu falis. Altaj turoj konstruitaj de la popolo, kaj fortikaĵoj, kaj havenoj multŝipaj; kaj la flugilhava krono de l’ Reĝoj de homoj imponis al gentoj diverslingvaj. Ilia ĉefa urbo estis Osgiliado, Citadelo de l’ Steloj, tra kies mezo fluis la Rivero. Kaj Minason Itil ili konstruis, Turon de l’ Leviĝanta Luno, oriente sur ŝultro de la Monto de Ombroj. Okcidente sube de la Blankaj Montoj ili konstruis Minason Anor, Turon de l’ Subiranta Suno. Tie en la kortoj de la Reĝo kreskis blanka arbo el la semo de tiu arbo, kiun Isilduro alportis trans la profundajn akvojn, kaj la semo de tiu arbo antaŭe venis de la insulo Ereseo, kaj antaŭ tio el la Plejfora Okcidento antaŭ tagoj, kiam la mondo estis juna.
» Sed dum la pasado de la rapidaj jaroj en Mez-Tero rompiĝis la linio de Meneldilo, filo de Anariono, kaj la Arbo velkis, kaj la sango de l’ Numenoranoj miksiĝis kun tiu de homoj malpli eminentaj. Foje, dum la gardistoj de la muroj de Mordoro dormis, mallumaĵoj rerampis al Gorgoroto. Kaj okazis, ke elvenis misaĵoj, kaj ili kaptis Minason Itil kaj ekloĝis en ĝi, kaj ili kreis el ĝi lokon timigan; kaj ĝi estas nomata Minaso Morgul — la Turo de Sorĉado. Ankaŭ Minaso Anor estis alinomita, kiel Minaso Tirit — la Turo Garda; kaj tiuj du urboj ĉiam intermilitis, sed Osgiliado, kiu kuŝis inter ili, dezertiĝis kaj en ĝiaj ruinoj marŝis ombroj.