Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 66 67 68 69 70 71 72 73 74 ... 322
Перейти на страницу:

— Mi opinias, ke ni ne priparolu ĝin, alrnenaŭ nuntempe ne, — diris Frodo ĝentile. Li konjektis, ke eĉ en la domo de Elrondo la Ringo ne taŭgis por neformala konversacio; kaj ĉiuokaze li volis forgesi siajn zorgojn dum kelka tempo. — Sed mi estas egale scivola, — li aldonis, — ekscii, kio venigas gnomon tiel gravan tiom malproksimen de la Soleca Monto.

Gloino lin alrigardis.

— Se vi ankoraŭ ne aŭdis tion, mi opinias, ke ankaŭ pri tio ni ankoraŭ ne parolu. Mastro Elrondo kunvokos nin ĉiujn postnelonge, mi opinias, kaj tiam ni ĉiuj aŭdos multajn aferojn. Sed multaj aliaj aferoj estas rakonteblaj.

Dum la cetero de la manĝo ili kunparolis, sed Frodo aŭskultis pli, ol li parolis; ĉar la novaĵoj el la Provinco, escepte de la Ringo, ŝajnis etaj, foraj kaj negravaj, dum Gloino havis multon rakontindan pri okazaĵoj en la nordaj regionoj de Sovaĝujo. Frodo eksciis, ke Grimbeorno la Maljuna, filo de Beorno, estas nun la estro de multaj fortikuloj, kaj al ties lando inter la Montoj kaj Mornarbaro aŭdacas iri nek orko nek lupo.

— Efektive, — diris Gloino, — se ne ekzistus la beornidoj, trapaso de Dalo ĝis Rivendelo estus jam delonge neebliĝinta. Ili estas kuraĝuloj kaj tenas apertaj la Altan Pasejon kaj la vadejon de Karoko. Sed iliaj impostoj estas altaj, — li aldonis, skuante la kapon; — kaj samkiel la praa Beorno ili ne tro multe ŝatas gnomojn. Tamen, ili estas fidindaj, kaj tio multe valoras en la nuna epoko. Nenie troviĝas homoj tiel amikemaj al ni kiel la homoj en Dalo. Ili estas bonuloj, la bardidoj. Regas ilin la nepo de Bardo la Arkpafisto, Brando — filo de Baino, filo de Bardo. Li estas reĝo forta, kaj lia regno nun etendiĝas malproksime suden kaj orienten de Esgarodo.

— Kaj kio pri viaj propraj gentanoj? — demandis Frodo.

— Multo estas rakontinda, tiel bona kiel malbona, — diris Gloino, — tamen plejparte bona: ni estas ĝis nun bonŝancaj, kvankam ni ne evitas la ombrojn de la nuna epoko. Se vi vere emas sciiĝi pri ni, mi volonte rakontos al vi novaĵojn. Sed silentigu min, kiam vi enuiĝos! La gnomaj langoj ne laciĝas, parolante pri iliaj metiaĵoj, oni diras.

Kaj tiam Gloino lanĉis longan rakonton pri la faraĵoj de la gnomregno. Li ĝojis trovi tiel ĝentilan aŭskultanton; ĉar Frodo aperigis neniun signon de enuiĝo kaj ne provis ŝanĝi la temon, kvankam fakte li baldaŭ iom konfuziĝis inter la nekonitaj nomoj de personoj kaj lokoj, pri kiuj li neniam antaŭe aŭdis. Lin interesis tamen informo, ke Daino estas ankoraŭ Reĝo sub la Monto, kaj estas nun maljuna (ĉar pasis lia ducent-kvindeka jaro), respektata, kaj fabelece riĉa. El la dek kunuloj, kiuj travivis la Batalon de Kvin Armeoj, sep ankoraŭ restis ĉe li: Dvalino, Gloino, Dorio, Norio, Bifuro, Bofuro, kaj Bomburo. Bomburo estis nun tiel grasa, ke li ne kapablis sin movi de la kanapo ĝis la ĉetabla seĝo, kaj bezonataj estis ses junaj gnomoj por levi lin.

— Kaj kio okazis pri Balino kaj Orio kaj Oino? — demandis Frodo. Ombro trapasis la vizaĝon de Gloino.

— Ni ne scias, — li respondis. — Estas grandparte pro Balino, ke mi venis por peti konsilojn de tiuj, kiuj loĝas en Rivendelo. Sed hodiaŭ vespere ni parolu pri aferoj pli gajaj!

Gloino tiam komencis paroli pri la metiaĵoj de siaj gentanoj, sciigante al Frodo pri ilia granda laboro en Dalo kaj sub la Monto.

— Ni faris bone, — li diris. — Sed rilate la metalojn ni ne kapablas konkurenci kun niaj patroj, el kies sekretoj multaj estas perditaj. Ni faras bonan armaĵon kaj akrajn glavojn, sed ni jam ne povas fari maŝarmaĵon aŭ klingojn egalajn al tiuj, kiuj estis farataj antaŭ ol venis la drako. Nur pri minado kaj konstruado ni superas la pratagojn. Vi devus vidi la akvovojojn de Dalo, Frodo, kaj la montojn kaj la lagetojn! Vi devus vidi la ŝtonpavimitajn vojojn multkolorajn! Kaj la halojn kaj kavernecajn stratojn sub la tero kun arkaĵoj ĉizitaj arboforme; kaj la terasojn kaj turojn sur la Montodeklivoj! Tiam vi vidus, ke ni ne maldiligentis.

— Mi venos vidi ilin, se iam mi povos, — diris Frodo. — Kiom surprizita estintus Bilbo, vidante ĉiujn ŝanĝiĝojn ĉe la Dezertejo de Smaŭgo!

Gloino alrigardis Frodon kaj ridetis.

— Vi tre amis Bilbon, ĉu ne? — li demandis.

— Jes, — respondis Frodo. — Mi prefere vidus lin, ol ĉiujn turojn kaj palacojn en la mondo.

Finfine la festo finiĝis. Elrondo kaj Arvena stariĝis kaj trairis la halon, kaj la ĉeestantoj sekvis ilin laŭ ordo de siaj rangoj. La pordoj estis ĵetmalfermitaj, kaj ili transiris larĝan koridoron kaj tra aliaj pordoj, kaj alvenis alian halon. En ĝi ne estis tabloj, sed hela fajro brulis en granda kameno inter la ĉizitaj pilastroj ambaŭflanke.

Frodo trovis, ke li marŝas kun Gandalfo.

— Tiu ĉi estas la Halo de Fajro, — diris la sorĉisto. — Ĉi tie vi aŭdos multajn kantojn kaj rakontojn, se vi sukcesos maldormi. Sed escepte de ceremoniaj tagoj ĝi kutime staras malplena kaj kvieta, kaj venas ĉi tien personoj, kiuj deziras trankvilon, kaj pensadon. Ĉiam brulas kameno ĉi tie, tra la tuta jaro, sed alia lumo apenaŭ estas.

Kiam Elrondo eniris kaj aliris la seĝon preparitan por li, elfaj muzikistoj ekludis dolĉan muzikon. Malrapide pleniĝis la halo, kaj Frodo plezure rigardis la multajn belajn vizaĝojn, kiuj estis kuniĝintaj; la ora fajrolumo muaris sur ili kaj flagretis sur iliaj haroj. Subite li rimarkis, ne malproksime de l’ fora flanko de la kameno, etan malhelan figuron sidantan sur tabureto kun lia dorso apogita al pilastro. Apud li sur la tero estis trinktaso kaj iom da pano. Frodo scivolis, ĉu li estas malsana (se entute malsano ekzistis en Rivendelo), kaj ne povis ĉeesti la feston. Lia kapo ŝajnis dormklinita al la brusto, kaj faldaĵo de l’ malhela mantelo estis tirita antaŭ lian vizaĝon.

Elrondo antaŭeniris kaj staris apud la silenta figuro.

— Vekiĝu, eta mastro! — li diris, ridetante. Poste, turninte sin al Frodo, fingrovokis lin. — Jen fine venis la horo, kiun vi sopiris, Frodo! Jen amiko kiu longe mankis al vi.

La malhela figuro levis sian kapon kaj malkovris sian vizaĝon.

— Bilbo! — kriis Frodo en subita rekono, kaj li saltis antaŭen.

— Saluton, Frodo, knabo mia! — diris Bilbo. — Do vi finfine alvenis. Mi esperis, ke vi tion sukcesos. Nu, nu! Do tiu ĉi festado okazas honore al vi, mi aŭdis. Espereble ĝi plaĉis al vi?

— Kial vi ne ĉeestis? — kriis Frodo. — Kaj kial ne estis permesate al mi vidi vin pli frue?

— Ĉar vi dormis. Mi vidis vin sufiĉe ofte. Mi ĉiutage sidis apud vi kun Sam. Sed rilate la feston, mi ne multe partoprenas tiujn aferojn nuntempe. Kaj io alia estis farenda.

— Kion vi faris?

— Nu, sidis pensante. Nuntempe mi ofte tion faras, kaj tiu ĉi estas plej konvena loko, en kiu oni faru ĝin, kutime. Vekiĝu, ĉu vere! — li diris, turnante okulon al Elrondo. En ĝi estis brila ridemo kaj neniu signo de dormemo videbla al Frodo. — Vekiĝu! Mi ne dormis, Mastro Elrondo. Se vi volas scii, vi ĉiuj forlasis tro frue vian feston, kaj vi interrompis min meze de kantverkado. Mankis al mi unu-du versoj, kaj mi ilin pripensis; sed supozeble mi jam neniam tornos ilin ĝuste. Okazos tiom multe da kantado, ke la ideoj estos tute forpelitaj el mia kapo. Mi devos peti helpon de mia amiko Dunadano. Kie li estas?

Elrondo ridis.

— Li estas trovota, — li diris. — Poste vi du iros en angulon kaj kompletigos vian taskon, kaj ni aŭdos kaj taksos ĝin antaŭ ol fini la amuziĝon. Kurieroj estis senditaj por trovi la amikon de Bilbo, kvankam neniu sciis, kie li estas, aŭ kial li ne ĉeestis la festmanĝon.

Dume Frodo kaj Bilbo sidis flankalflanke, kaj Sam venis rapide kaj lokigis sin en ilia proksimeco. Ili interparolis per softaj voĉoj, ignorante la gajecon kaj la muzikon en la halo ĉirkaŭ ili. Pri si Bilbo raportis malmulton. Kiam li forlasis Hobiturbon, li forvagis sencele, laŭ la Vojo aŭ sur la kamparo ambaŭflanke; sed iel li sin direktis ĉiam al Rivendelo.

1 ... 66 67 68 69 70 71 72 73 74 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)