Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 69 70 71 72 73 74 75 76 77 ... 322
Перейти на страницу:

Sur benko ĉizita en ŝtono apud turniĝo de l’ pado ili trovis Gandalfon kaj Bilbon absorbite interparolantajn.

— Saluton! Bonan matenon! — diris Bilbo. — Ĉu preta por la granda Konsiliĝo?

— Mi sentas min preta por ĉio, — respondis Frodo. — Sed antaŭ ĉio mi ŝatus promenadi hodiaŭ kaj esplori la valon. Mi ŝatus atingi tiujn pinarbarojn supre. — Li fingromontris foren laŭ la bordo de Rivendelo norde.

— Vi eble havos okazon poste, — diris Gandalfo. — Sed ni ne povas ankoraŭ plani. Hodiaŭ multo estas aŭdota kaj decidota.

Subite dum ili interparolis aŭdiĝis unuopa klara sonoro.

— Tio estas la averta sonorilo por la Konsiliĝo ĉe Elrondo, — kriis Gandalfo. — Venu jam! Vi kaj Bilbo ambaŭ estas dezirataj.

Frodo kaj Bilbo sekvis la sorĉiston rapide laŭ la serpentuma pado reen al la domo; post ili, seninvite kaj provizore forgesite, trotis Sam.

Gandalfo kondukis ilin ĝis la antaŭpordo, kie Frodo trovis siajn amikojn la antaŭan vesperon. Lumo de l’ klara aŭtuna mateno jam ardis en la valo. Bruo de bobelantaj akvoj leviĝis de la ŝaŭma rivero. Kantis birdoj, kaj saneca trankvilo kuŝis sur la regiono. Al Frodo lia danĝerplena fuĝo kaj la onidiroj pri malhelo, kreskanta en la ekstera mondo, jam ŝajnis nur memoroj de perturbita sonĝo; sed la vizaĝoj, Muj turniĝis al ili, kiam ili eniris, estis seriozaj.

Elrondo estis tie, kaj pluraj aliaj sidis silente ĉirkaŭ li. Frodo vidis Glorfindelon kaj Gloinon, kaj en angulo sidis sola Paŝegulo, revestita en siaj malnovaj veturmakulitaj vestaĵoj. Elrondo tiris Frodon al seĝo apud si, kaj prezentis lin al la ĉeestantoj, dirante:

— Jen, amikoj miaj, hobito Frodo, filo de Drogo. Venis ĉi tien malmultaj tra pli granda danĝero, aŭ pro komisio pli urĝa.

Poste li indikis kaj nomis tiujn, kiujn Frodo ne renkontis pli frue. Ĉe l’ flanko de Gloino estis gnomo pli juna: lia filo Gimlio. Apud Glorfindelo ĉeestis pluraj aliaj konsilantoj el la domanaro de Elrondo, inter kiuj Erestoro estis ĉefa; kaj kun li estis Galdoro, elfo el la Grizaj Havenoj, kiu estis alveninta pro komisio de Cirdano la Ŝipfaranto. Troviĝis ankaŭ fremda elfo vestita verde kaj brune, Legolaso, mesaĝisto de sia patro Tranduilo, reĝo de la elfoj de Norda Mornarbaro. Kaj sidanta iom aparte estis alta viro kun bela kaj nobla vizaĝo, malhelhara kaj grizokula, fiera kaj severa laŭ la rigardo.

Li portis mantelon kaj botojn, kvazaŭ por vojaĝo surĉevala; kaj efektive kvankam liaj vestaĵoj estis riĉaj, kaj lian mantelon ornamis fela subŝtofo, ili estis makulitaj pro longa vojaĝado. Li portis kolumon el arĝento, en kiu estis lokita unuopa blanka gemo; liaj bukloj estis tonditaj ĉe la ŝultroj. Sur balteo li portis grandan kornon arĝentmuntitan, kiu nun kuŝis sur liaj genuoj. Li rigardis al Frodo kaj Bilbo en subita ekmiro.

— Jen, — diris Elrondo, turnante sin al Gandalfo, — estas Boromiro, viro de l’ sudo. Li alvenis frumatene, kaj serĉas konsilojn. Mi ordonis, ke li ĉeestu, ĉar ĉi tie liaj demandoj ricevos respondojn.

Ne ĉion priparolitan kaj debatitan ĉe la Konsiliĝo necesas nun rakonti. Multon oni diris pri okazaĵoj en la mondo ekstera, precipe en la sudo, kaj en la larĝaj terenoj oriente de l’ Montoj. Pri ĉio ĉi Frodo pli frue aŭdis multajn onidirojn, sed la historio de Gloino estis nova por li, kaj kiam la gnomo parolis li aŭskultis atente. Evidentiĝis, ke meze de la admirindeco de siaj manlaboraĵoj, la gnomoj de l’ Soleca Monto estis kore zorgoplenaj.

— Jam antaŭ multaj jaroj, — diris Gloino, — ombro de maltrankvilo kovris nian popolon. Ni ne tuj rimarkis ties devenlokon. Vortoj komencis esti sekrete flustrataj: oni diris, ke ni estas enpremitaj en mallarĝan lokon, kaj ke riĉo kaj grandiozeco pli ampleksaj estus troveblaj en mondo pli vasta. Iuj parolis pri Morio: la potencaj laboraĵoj de niaj patroj, kiuj estas nomataj en nia propra lingvo Ĥazad-Dumo; kaj ili deklaris, ke nun finfine ni havas la potencon kaj multnombron por reiri.

Gloino suspiris.

— Morio! Morio! Mirindaĵo de l’ norda mondo! Tro profunden ni fosis tie, kaj vekis la timon sennoman. Jam delonge kuŝis malplenaj ties grandegaj konstruaĵoj, post kiam fuĝis la infanoj de Durino. Sed nun ni ekparolis pri ĝi denove kun sopiro, kaj tamen kun timego; ĉar neniu gnomo kuraĝis trapasi la pordojn de Ĥazad-Dumo dum la vivo de multaj reĝoj, escepte nur de Troro, kaj li pereis. Fine tamen Balino aŭskultis la flustrojn, kaj decidis iri; kaj kvankam Daino ne volonte donis permeson, li kunprenis kun si Orion kaj Oinon kaj multajn niajn gentanojn, kaj ili foriris suden.

» Tio okazis antaŭ preskaŭ tridek jaroj. Dum kelka tempo ni ricevis sciigojn kaj ili ŝajnis bonaj: mesaĝoj raportis, ke Morio estis enirita kaj granda laboro estis komencita tie. Poste estis silento, kaj neniu sciigo alvenis el Morio ekde tiam.

» Poste, antaŭ ĉirkaŭ unu jaro venis kuriero al Daino, sed ne el Morio — el Mordoro: ĉevalisto dumnokta alvokis Dainon al ties pordego. La Reganto Saŭrono la Granda, tiel li diris, deziris nian amikecon. Ringojn li donus por tio, tiajn, kiajn li donis pratempe. Kaj li urĝe demandis pri hobitoj, kiaj ili estis, kaj kie ili loĝis. “Ĉar Saŭrono scias, — li diris, — ke unu el tiuj estis iam konata al vi”.

» Je tio ni estis multe ĝenataj, kaj ni donis neniun respondon. Kaj poste lia minaca voĉo malaltiĝis, kaj li estus dolĉiginta ĝin, se tion li kapablus. “Kiel malgrandan signon de via amikeco Saŭrono petas, — li diris, — ke vi trovu tiun ŝteliston, — tia estis lia vorto, — kaj akiru de li, vole-nevole, etan ringon, la plej malgravan el ringoj, Mun iam li ŝtelis. Ĝi estas nur bagatelo, kiun Saŭrono emas havi, kaj garantiaĵo pri via bonintenco. Trovu ĝin, kaj tri ringoj, kiujn la gnomaj regnoj posedis pratempe, estos redonitaj al vi, kaj la regno de Morio apartenos al vi eterne. Trovu nur informojn pri la ŝtelisto, ĉu li ankoraŭ vivas kaj kie, kaj vi ricevos grandan kompensaĵon kaj daŭran amikecon de la Mastro. Se vi rifuzos, la aferoj ne aspektos tiel agrable. Ĉu vi rifuzas?”

» Lia spiro alvenis kvazaŭ siblo de serpentoj, kaj ĉiuj apudstarantoj tremis, sed Daino diris: “Mi diras nek jes nek ne. Mi devas pripensi tiun ĉi mesaĝon kaj kion ĝi signifas sub sia bela mantelo”.

» “Pripensu bone, sed ne tro longe”, — li diris.

» “La tempo de mia pensado estas mia propra elspezaĵo”, — respondis Daino.

» “Provizore”, — li diris kaj forrajdis en la mallumon.

» Pezaj estis la koroj de niaj ĉefoj depost tiu nokto. Ne necesis la minaca voĉo de l’ kuriero por nin averti, ke liaj vortoj entenas kiel minacon tiel ankaŭ perfidemon; ĉar ni jam sciis, ke la potenco, kiu reeniris Mordoron, ne ŝanĝiĝis, kaj ĉiam en la pasinteco ĝi perfidis nin. Dufoje la kuriero revenis, kaj foriris senresponde. La tria kaj lasta reveno, tiel li diras, baldaŭ okazos, antaŭ la jarfino. Kaj do mi estas finfine sendita de Daino por averti Bilbon, ke lin serĉas la Malamiko, kaj por sciiĝi, se eble, kial li deziras tiun ringon, la plej malgravan el ringoj. Cetere ni petegas la konsilon de Elrondo. Ĉar la Ombro kreskas kaj proksimiĝas. Ni ekscias, ke kurieroj venis ankaŭ al reĝo Brando en Dalo, kaj ke li timas. Ni timas, ke li cedos. Jam milito prepariĝas sur liaj orientaj limoj. Se ni donos neniun respondon, la Malamiko eble movos siajn regatojn por ataki reĝon Brando, kaj ankaŭ Dainon.

— Veninte, vi faris bone, — diris Elrondo. — Vi aŭdos hodiaŭ ĉion necesan por kompreni la celojn de l’ Malamiko. Nenion vi povos fari, krom rezisti, kun aŭ sen espero. Sed vi ne staras izolite. Vi ekscios, ke via problemo estas nur parto de la problemo de l’ tuta okcidenta mondo. La Ringo! Kion ni faru pri la Ringo, la plej malgrava el ringoj, la bagatelo, kiun Saŭrono emas havi? Tio estas la juĝo, kiun ni devas taksi.

1 ... 69 70 71 72 73 74 75 76 77 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)