Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 73 74 75 76 77 78 79 80 81 ... 322
Перейти на страницу:

— Ekde la komenco mia koro dubis, kontraŭ ĉiuj konataj kialoj, — diris Gandalfo, — kaj mi volis scii, kiel tiu afero alvenis al Golumo, kaj kiom longe li posedis ĝin. Do mi starigis gvatadon pri li, konjektante, ke postnelonge li elvenos el sia mallumo por serĉi sian trezoron. Li ja venis, sed li eskapis kaj oni ne trovis lin. Kaj poste, ho ve! mi lasis ripozi la aferon, nur observante kaj atendante, kiel ni tro ofte faris.

» La tempo pasis kun multaj zorgoj, ĝis miaj duboj vekiĝis denove al subitaj timoj. De kie venis la ringo de l’ hobito? Kio, se mia timo aŭtentis, estis farenda pri ĝi? Tiajn aferojn mi devis decidi. Sed pri mia antaŭtimo mi parolis ankoraŭ al neniu, sciante la danĝeron de maloportuna flustro, se ĝi misdirektiĝus. En ĉiuj longaj militoj kontraŭ la Malhela Turo la perfidoj estis ĉiam nia plej granda malamiko.

» Tio okazis antaŭ dek sep jaroj. Baldaŭ mi konstatis, ke spionoj ĉiaspecaj, eĉ bestoj kaj birdoj, estis kuniĝintaj ĉirkaŭ la Provinco, kaj mia timo pligrandiĝis. Mi petis helpon de la dunadanoj, kaj ili duobligis sian gardadon; kaj mi malfermis mian koron al Aragorno, la heredinto de Isilduro.

— Kaj mi, — diris Aragorno, — konsilis, ke ni serĉu Golumon, eĉ se ŝajnus tro malfrue. Kaj ĉar ŝajnis konvene, ke la heredinto de Isilduro laboru por ripari la kulpofaron de Isilduro, mi akompanis Gandalfon dum la longa kaj senespera serĉado.

Poste Gandalfo rakontis, kiel ili esploris la tutan longon de Sovaĝujo, eĉ ĝis la Montoj de Ombro kaj la bariloj de Mordoro.

— Tie ni aŭdis famon pri li, kaj ni konjektas, ke longe li loĝis tie en la malhelaj montoj; sed ni neniam trovis lin, kaj fine ni malesperis. Kaj poste, dum mia malespero, mi pensis denove pri testo, kiu eble nenecesigos trovon de Golumo. La ringo mem povus indiki, ke ĝi estas la Unu. Revenis al mi memoro pri vortoj en la Konsilio: vortoj de Sarumano, tiutempe atentitaj nur duone. Nun mi reaŭdis ilin klare en mia koro:

» “La Naŭ, la Sep, kaj la Tri, — li diris, — ĉiu posedis sian propran gemon. Ne tiel ĉe la Unu. Ĝi estis ronda kaj senornama, kvazaŭ ĝi estus unu el la malpligravaj ringoj, sed ĝia farinto ĉizis sur ĝi markojn, kiujn la spertuloj eble povus ankoraŭ vidi kaj legi”.

» Kiaj estis tiuj markoj li ne diris. Kiu scius nun? La farinto. Kaj Sarumano? Tamen kvankam ties scioj estas grandaj, ili devis havi fonton. Kies mano krom tiu de Saŭrono iam tenis ĉi aĵon, antaŭ ol ĝi perdiĝis? Nur la mano de Isilduro.

» Je tiu penso, mi rezignis pri la ĉaso, kaj iris rapide al Gondoro. En antaŭaj tagoj anoj de mia ordeno estis ĝentile akceptitaj tie, sed plej ĝentile Sarumano. Ofte li dumlonge gastis ĉe la Mastroj de l’ Urbo. Malpli entuziasme ol antaŭe, nun min bonvenigis mastro Denetoro, kaj nevolonte li permesis, ke mi serĉu inter liaj amasigitaj rulskribaĵoj kaj libroj.

» “Se efektive vi serĉas nur, kiel vi diras, arĥivojn de l’ antikva tempo, kaj la komenciĝon de l’ Urbo, legadu! — li diris. — ĉar al mi tio, kio estis, malpli malhelas ol tio, kio okazos, kaj tio estas mia zorgo. Sed, se vi ne posedas pli da klero ol Sarumano, kiu longe studis ĉi tie, vi trovos nenion ne bone konatan al mi, ĉar mi mastras la tradiciaron de tiu ĉi Urbo”.

» Tiel parolis Denetoro. Kaj tamen troviĝas en liaj amasaĵoj multaj arĥivoj legeblaj jam de malmultaj, eĉ inter la tradicio-mastroj, ĉar ties skribmanieroj kaj lingvoj iĝis mallumaj al la posteuloj. Kaj, Boromiro, kuŝas ankoraŭ en Minaso Tirit nelegite, mi supozas, de iu ajn krom Sarumano kaj mi mem depost la malvenko de la reĝoj, rulskribaĵo farita de Isilduro mem. Ĉar Isilduro ne formarŝis tuj el la milito kontraŭ Mordoro, kiel la historion rakontis iuj.

— Iuj en la nordo, eble, — Boromiro intermetis. — Ĉiuj en Gondoro scias, ke li iris unue al Minaso Anor kaj loĝis dum kelka tempo kun sia nevo Meneldilo, instruante lin, antaŭ ol li transdonis al li regadon de la Suda Reĝlando. En tiu tempo li plantis tie la lastan arbidon de la Blanka Arbo memore al sia frato.

— Sed en tiu tempo li faris ankaŭ tiun rulskribaĵon, — diris Gandalfo; — kaj tion oni ne memoras en Gondoro, verŝajne. Ĉar tiu rulskribaĵo koncernas la Ringon, kaj tiel skribis Isilduro sur ĝi:

La Granda Ringo nun iĝos heredaĵo de la Norda Reĝlando; sed kroniko pri ĝi estos lasita en Gondoro, kie ankaŭ loĝas la heredintoj de Elendilo, por la okazo, ke venos tempo, kiam memoro pri ĉi gravaj aferoj malheliĝos.

» Kaj post tiuj vortoj Isilduro priskribis la Ringon, kia li trovis ĝin.

Ĝi estis varmega, kiam mi unue prenis ĝin, cindre varmega, kaj mia mano estis ekbruligita tiom, ke mi dubas iam ajn liberiĝi de ties doloro. Tamen eĉ dum mi skribas ĝi malvarmiĝis, kaj ĝi ŝajnas ŝrumpi, kvankam ĝi perdas nek sian belon nek sianformon. Jam la surskribajo, kiu komence estis klara kiel ruĝa flamo, forvelkas kaj jam estas apenaŭ legebla. Ĝi estas farita per la elf-skribmaniero de Eregiono, ĉar mankas literoj en Mordoro por verkado tiel subtila; sed la lingvo estas nekonata al mi. Mi taksas ĝin lingvo el la Nigra Lando, ĉar ĝi estas aĉa kaj mallerta. Kian mison ĝi esprimas, mi ne scias; sed mi kopias ĝin ĉi tie, timante ke ĝi velkos preter revenigeblo. Al la Ringo mankas, eble, la varmeco de l’ mano de Saŭrono, kiu estis nigra kaj tamen brulis kvazaŭfajro, kaj do Gil-Galado estis detruita; kaj eble se la oro estus revarmigita, la skribaĵo estus refreŝigita. Sed miaparte mi ne volas riski domaĝon de tiu ci aĵo: la sola bela, el la verkoj de Saŭrono. Ĝi estas al mi valora, kvankam mi aĉetis ĝin per granda doloro.

» Kiam mi tralegis tiujn vortojn, mia serĉado finiĝis. Ĉar la kopiita skribo ja estis tia, kia ĝin konjektis Isilduro, en la lingvo de Mordoro kaj la servistoj de la Turo. Kaj tio, kio estis dirita tie, estis jam konata. Ĉar en la tago, kiam Saŭrono la unuan fojon surmetis la Unun, Celebrimboro, farinto de la Trio, rimarkis lin, kaj de malproksime aŭdis lin elparoli tiujn vortojn, kaj sekve liaj misaj celoj estis rivelitaj.

» Mi tuj adiaŭis Denetoron, sed ĝuste kiam mi iris norden, sciigoj atingis min el Lorieno, ke Aragorno jam iris tiun vojon, kaj ke li trovis la kreaĵon nomatan Golumo. Tial mi iris unue renkonten al li por aŭdi lian raporton. En kiajn terurajn danĝerojn li iris sola, mi ne riskis konjekti.

— Ne multe necesas rakonti pri ili, — diris Aragorno. — Se necesas, ke iu marŝu videble de la Nigra Pordo, aŭ surpaŝu la mortigajn florojn de Morgula Valo, tiu nepre renkontos danĝerojn. Ankaŭ mi fine malesperis, kaj mi komencis mian vojaĝon hejmen. Kaj tiam, bonŝance, mi subite trovis la serĉitaĵon: postsignojn de molaj piedoj apud koteca lageto. Sed nun la spuro estis freŝa kaj rapida, kaj ĝi kondukis ne al Mordoro sed malal. Laŭ la randoj de l’ Mortigaj Marĉoj mi sekvis ĝin, kaj poste mi kaptis lin. Embuskante apud stagna lageto, enrigardante la akvon kiam la vespero mallumiĝis, mi kaptis lin, Golumon. Li estis kovrita de verda ŝlimo. Li neniam amos min, bedaŭrinde; ĉar li mordis min, kaj mi ne traktis lin milde. Nenion alian mi iam akiris el lia buŝo, ol la postsignojn de liaj dentoj. Mi juĝis tion la plej malbona parto de mia vojaĝo, la vojon returnen, gardante lin tage kaj nokte, devigante lin marŝi antaŭ mi kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, kaj la buŝo ŝtopita, ĝis lin malsovaĝigis manko de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, pelante lin ĉiam direkte al Mornarbaro. Mi kondukis lin tien finfine kaj transdonis lin al la elfoj, ĉar ni interkonsentis, ke tiel estu; kaj mi ĝojis liberiĝi de lia kunesto, ĉar li fetoris. Miaparte mi esperas neniam plu alrigardi lin; sed Gandalfo venis kaj toleris longan interparolon kun li.

— Jes, longan kaj lacigan, — diris Gandalfo, — sed ne senprofitan. Ekzemple, tio, kion li rakontis pri sia perdo, akordis kun tio, kion Bilbo nun la unuan fojon rakontis malkaŝe; sed tio ne multe gravis, ĉar mi jam divenis ĝin. Sed mi eksciis tiam unue, ke la ringo de Golumo elvenis la Grandan Riveron proksime al la Iridaj Kampoj. Kaj mi eksciis ankaŭ, ke li longe posedis ĝin. Multajn vivdaŭrojn de lia eta specio. La potenco de la Ringo plimultigis liajn jarojn longe super la normo, kaj tiun potencon donas nur la Grandaj Ringoj.

1 ... 73 74 75 76 77 78 79 80 81 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)