Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 71 72 73 74 75 76 77 78 79 ... 322
Перейти на страницу:

» Tiel jam estis dum multaj homvivoj. Sed la Mastroj de Minaso Tirit daŭre batalas, kontraŭstarante al niaj malamikoj, konservante la trapason de l’ Rivero de Argonado ĝis la maro. Kaj jam tiu parto de la historio, kiun rakontas mi, atingis sian finon, ĉar dum la tagoj de Isilduro la Reganta Ringo forpasis el ĉiu priscio, kaj la Tri estis liberigitaj el ĝia regado. Sed nun ili troviĝas denove en danĝero, ĉar bedaŭrinde la Unu estas trovita. Aliaj parolos pri ĝia trovo, ĉar en tio mi partoprenis malmulte.

Li silentiĝis, sed tuj Boromiro stariĝis, altstatura kaj fiera, antaŭ ili.

— Permesu al mi, Mastro Elrondo, — li diris, — unue diri iom pli pri Gondoro; ĉar efektive el la lando Gondoro mi venis. Kaj estos bone, ke ĉiuj sciu, kio okazas tie. Ĉar malmultaj, mi taksas, scias pri niaj faroj, kaj sekve malmulte konjektas sian endanĝeriĝon, se ni fine malsukcesos.

» Ne kredu, ke en la lando Gondoro la sango de Numenoro estas elĉerpita, nek ke forgesitaj estas iliaj fiero kaj digno. Per nia kuraĝo la sovaĝuloj de la oriento estas ankoraŭ malhelpataj, kaj la teruro de Morgulo forbarata; kaj nur tiel estas paco kaj libero daŭrigataj sur la terenoj malantaŭ ni, remparo de l’ okcidento. Sed se la transpasejoj de l’ Rivero estos kaptitaj, kio sekvos?

» Tamen tiu horo, eble, jam ne estas malproksima. La Sennoma Malamiko denove leviĝis. Fumo leviĝas denove de Orodruino kiun ni nomas Monto de Sorto. La potenco de la Nigra Lando kreskas tiel, ke ni spertas malfacilaĵojn. Kiam la Malamiko revenis niaj gentanoj estis forpelitaj el Itilio, nia bela tereno oriente de la Rivero, kvankam ni konservis tie ĉeeston kaj armilajn fortojn. Sed ĉi-jare en junio subita milito alvenis el Mordoro, kaj ni estis forviŝitaj. Ni estis malplimulto, ĉar Mordoro alianciĝis kun la orientanoj kaj la kruelaj haradanoj; sed ne la multnombreco venkis nin. Potenco alestis, kiun ni ne spertis pli frue.

» Iuj diris, ke ĝi aspektas kiel granda nigra ĉevalisto, malhela ombro sub la luno. Kie ajn li alvenis, tie furiozo plenigis niajn malamikojn, sed timo ekkaptis niajn plej kuraĝajn, tiel ke ĉevaloj kaj viroj cedis kaj fuĝis. Nur restaĵeto el nia orienta armeo revenis, detruante la lastan ponton, kiu ankoraŭ staris inter la ruinoj de Osgiliado.

» Mi troviĝis en la grupo, kiu defendis la ponton, ĝis ĝi estis faligita malantaŭ ni. Nur kvar saviĝis per naĝado: mia frato, mi kaj du aliaj. Sed daŭre ni batalas, tenante ĉiujn okcidentajn bordojn de Anduino; kaj tiuj, kiuj ŝirmas sin malantaŭ ni, laŭdas nin, se foje ili aŭdas nian nomon; multe laŭdas, sed malmulte helpas. Jam nur el Rohano rajdas al ni homoj, kiam ni alvokas.

» En tiu ĉi misa horo mi venis pro komisio tra multaj danĝeraj mejloj al Elrondo: cent dek tagojn mi vojaĝis tute sola. Sed mi ne serĉas aliancanojn por milito. La potenco de Elrondo estas en saĝo, ne en armiloj, oni diras. Mi venis por peti konsilojn kaj la malimplikon de duraj vortoj. Ĉar vespere antaŭ la subita atako, sonĝo alvenis mian fraton dum perturbita dormo, kaj poste simila sonĝo ofte revenis al li, kaj unufoje al mi.

» En tiu sonĝo ŝajnis al mi, ke la orienta ĉielo mallumiĝas kaj aŭdiĝas kreska tondrado, sed Okcidente pala lumo postrestis, kaj el ĝi mi aŭdis voĉon, malproksiman sed klaran:

Serĉu la Glavon rompitan: ĝi loĝas en Imladriso; tie konsiloj troveblas pli fortaj ol Morgul-sorĉmiso. Tie montriĝos signo, ke proksimiĝas Pereo, ĉar Plag’ Isildura vekiĝos, duonulo ekstaros el kreo.

El tiuj vortoj ni povis kompreni malmulton, kaj ni interparolis kun nia patro, Denetoro, Mastro de Minaso Tirit, saĝa pri l’ konoj de Gondoro. Nur tion ĉi li volis diri, ke Imladriso estis pratempe nomo inter la elfoj de fora norda valo, kie loĝis Elrondo la Duonelfo, la plej majstra el saĝuloj. Tial mia frato pro nia urĝega bezono tre volis atenti la sonĝon kaj serĉi Imladrison; sed pro tio, ke la vojaĝo estos danĝerokaj duboplena, mi mem akceptis la taskon. Malvolonte mia patro donis permeson, kaj longe mi vagadis laŭ vojoj forgesitaj, serĉante la domon de Elrondo, pri kiu multaj aŭdis, sed malmultaj sciis, kie ĝi troviĝas.

— Kaj ĉi tie en la domo de Elrondo estos klarigita al vi pli multo, — diris Aragorno, stariĝante. Li ĵetis sian glavon sur la tablon, kiu staris antaŭ Elrondo, kaj la klingo estis duigita. — Jen la Glavo Rompita! — li diris.

— Kaj kiu estas vi, kaj kiel koncernas vin Minaso Tirit? — demandis Boromiro, mire rigardante la malgrasan vizaĝon de la disirulo kaj ties vetermakulitan mantelon.

— Li estas Aragorno filo de Aratorno, — diris Elrondo; — kaj li estas posteulo per multaj patroj de Isilduro, filo Elendila, el Minaso Itil. Li estas la ĉefo de la Dunadanoj en la Nordo, kaj malmultaj jam restas el tiu popolo.

— Sekve ĝi apartenas al vi, kaj tute ne al mi! — kriis Frodo miregante, saltstariĝante, kvazaŭ li atendus, ke la Ringon oni tuj postulos.

— Al neniu el ni ĝi apartenas, — diris Aragorno, — sed estas ordonite, ke vi tenu ĝin dum kelka tempo.

— Eligu la Ringon, Frodo! — diris Gandalfo solene. — Jam tempo estas. Tenu ĝin alte, kaj tiam Boromiro komprenos la ceteron de sia enigmo.

Iĝis silente, kaj ĉiuj turnis sian rigardon al Frodo. Lin skuis subitaj honto kaj timo, kaj li spertis grandan malemon vidigi la Ringon, kaj malŝaton je ĝia tuŝo. Li deziris, ke li estu en malproksimo. La Ringo ekbrilis kaj flagris, kiam li tenis ĝin alte antaŭ ili per sia trema mano.

— Vidu la Plagon de Isilduro! — diris Elrondo.

L’ okuloj de Boromiro glimis dum li fiksrigardis la oraĵon.

— La Duonulo! — li murmuris. — Ĉu do la pereo de Minaso Tirit finfine alvenas? Sed kial do ni serĉu la Rompitan Glavon?

— La vortoj ne estis la pereo de Minaso Tirit, — diris Aragorno. — Sed pereo kaj admirindaj faroj ja alvenas. Ĉar la Glavo Rompita estas la Glavo de Elendilo, kiu rompiĝis sub li, kiam li falis. Ĝin konservis liaj heredintoj, kiam perdiĝis ĉiuj aliaj memoraĵoj; ĉar estis dirite pratempe inter ni, ke ĝi estos refarita kiam la Ringo, Plago de Isilduro, estos trovita. Nun, vidinte la glavon serĉitan, kion vi volas peti? Ĉu vi deziras, ke la Domo de Elendilo revenu al la lando Gondoro?

— Mi ne estis sendita por peti iun komplezon, sed nur por elserĉi la solvon de la enigmo, — respondis Boromiro fiere. — Tamen ni spertas grandajn malfacilaĵojn, kaj la Glavo de Elendilo estus helpilo, kiun ni ne esperis, se io tia efektive povus reveni el la ombroj de l’ pasinteco. — Li rigardis denove Aragornon, kaj dubo vidiĝis en liaj okuloj.

Frodo sentis ĉe sia flanko senpaciencan moviĝon de Bilbo. Evidente li estis ĉagrenita subtene al sia amiko. Subite stariĝinte li elpuŝis:

Oro ne ĉiam ekbrilas, ne ĉiuj vagantoj paneas; forta maljun’ ne senilas, profunda radik’ ne pereas. El cindroj la fajro denovos, el ombroj la lumo resaltos; la glavo rompita renovos, senkrona la reĝ’ reekzaltos.

Ne tre bona, eble, sed aktuala — se vi bezonas pli ol la vorto de Elrondo. Se valoris vojaĝo centdektaga por tion aŭdi, prefere vi aŭskultu ĝin.

Li sidiĝis snufante.

— Mi mem verkis tion, — li flustris al Frodo, — por la Dunadano, antaŭ tre longe, kiam li la unuan fojon rakontis al mi pri si. Mi preskaŭ deziras, ke miaj aventuroj ne finiĝu, kaj ke mi povu akompani lin, kiam venos lia tago.

Aragorno ridetis al li, poste turnis sin denove al Boromiro.

— Miaparte, mi pardonas vian dubemon, — li diris. — Malmulte mi similas la figurojn de Elendilo kaj Isilduro, kiaj ili staras ĉizite en sia majesteco en la haloj de Denetoro. Mi estas nur la posteulo de Isilduro, ne Isilduro mem. Mi havis vivon malfacilan kaj longan; kaj la mejloj kuŝantaj inter ĉi tie kaj Gondoro estas malgranda parto en kalkulo de miaj vojaĝoj. Mi transiris multajn montojn kaj multajn riverojn, kaj paŝis sur multaj ebenaĵoj, eĉ ĝis la foraj landoj Rhuno kaj Harado, kie la steloj aspektas fremde.

1 ... 71 72 73 74 75 76 77 78 79 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)