La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Mi alvenis ĉi tien sen multe da aventuro, — li diris, — kaj ripozinte mi akompanis la gnomojn ĝis Dalo: mia lasta vojaĝo. Mi ne plu vojaĝos. Jam foriris maljuna Balino. Poste mi revenis ĉi tien, kaj ĉi tie mi restis. Mi faris tion kaj alion. Mi verkis iom pli el mia libro. Kaj, kompreneble, mi verkis kelkajn kantojn. Oni kantas ilin de tempo al tempo: nur por plezurigi min, mi opinias; ĉar, kompreneble, ili ne estas vere sufiĉe altnivelaj por Rivendelo. Kaj mi aŭskultas kaj mi pensas. Tempo ĉi tie ŝajnas ne pasi: ĝi simple ekzistas. Entute rimarkinda loko.
» Mi aŭdas ĉiuspecajn novaĵojn, el trans la Montaro, kaj de la sudo, sed preskaŭ nenion el la Provinco. Mi aŭdis pri la Ringo, kompreneble. Gandalfo estis ofte ĉi tie. Li tamen ne sciigis al mi multon, li iĝis pli ol antaŭe silentema dum la lastaj kelkaj jaroj. La Dunadano sciigis al mi pli. Imagu, ke tiu mia ringo kaŭzis tiom da perturbo! Estas domaĝe, ke Gandalfo ne malkovris pli multe jam pli frue. Mi povus alporti tiun aĵon ĉi tien antaŭlonge, sen tiom da klopodo. Mi pensis plurfoje reiri al Hobiturbo por preni ĝin; sed mi maljuniĝas, kaj oni ne permesis al mi tion: Gandalfo kaj Elrondo, tio estas. Ili ŝajnis supozi, ke la Malamiko serĉas min en ĉiuj eblaj lokoj, kaj farus el mi haketaĵon, se li trovus min ŝanceliĝantan en Sovaĝujo. Kaj Gandalfo diris: “La Ringo pasis pluen, Bilbo. Rezultiĝus neniu bono al vi aŭ al aliaj, se vi provus enmiksiĝi denove pri ĝi”. Stranga speco de komento, ĝuste Gandalfeska. Sed li diris, ke li prizorgas vin, do mi rezignis. Mi treege ĝojas vidi vin sana kaj sekura.
Li paŭzis kaj alrigardis Frodon dubeme.
— Ĉu vi havas ĝin ĉi tie? — li demandis flustre. — Mi ne povas ne esti scivolema, sciu, post ĉio, kion mi aŭdis. Mi tre ŝatus denove rigardi ĝin momentete.
— Jes, mi havas ĝin, — respondis Frodo, spertante strangan malvolonton. — Ĝi aspektas precize tiel same, kiel antaŭe.
— Nu, mi volus ĝin nur ekrigardi momente, — diris Bilbo. Vestante sin, Frodo konstatis, ke dum li dormis la Ringo estis pendigita ĉe lia kolo per nova ĉeno, malpeza sed forta. Malrapide li eltiris ĝin. Bilbo etendis sian manon. Sed Frodo rapide retiris la Ringon. Perturbite kaj mirigite li trovis, ke li plu rigardas ne Bilbon; ombro ŝajnis falinta inter ilin, kaj tra ĝi li konstatis, ke li okulumas etan sulkan kreaĵon kun avida vizaĝo kaj ostaj palpantaj manoj. Li eksentis deziron bati lin.
La muziko kaj kantado ĉirkaŭ ili ŝajnis heziti, kaj okazis silentiĝo. Bilbo rapide alrigardis la vizaĝon de Frodo kaj pasigis manon antaŭ siaj okuloj.
— Nun mi komprenas, — li diris. — Formetu ĝin! Mi bedaŭras: bedaŭras, ke vi ricevis tiun ŝarĝon: bedaŭras pri ĉio. Ĉu aventuroj neniam atingas finon? Supozeble ne. Iu alia ĉiam devas daŭrigi la historion. Nu, nenio farebla. Mi scivolas, ĉu valoras provi finverki mian libron? Sed ni ne ĝenu nin pri tio nun — konigu iom da reala novaĵo! Rakontu al mi pri la Provinco!
Frodo forkaŝis la Ringon, kaj la ombro forpasis, restigante apenaŭ fragmenton da memoro. La lumo kaj muziko de Rivendelo ĉirkaŭis lin denove. Bilbo ridetis kaj gaje ridis. Ĉiu ero da novaĵo el la Provinco, kiun Frodo povis konigi — helpate kaj korektate de tempo al tempo de Sam — ege interesis lin, ekde faligo de plej malgranda arbo ĝis la petolaĵoj de l’ plej eta infano en Hobiturbo. Ili tiom profundiĝis en la okazaĵoj de l’ kvar Kvaronoj, ke ili ne rimarkis la alvenon de viro vestita per malhelverda ŝtofo. Dum multaj minutoj li staris subenrigardante al ili kun rideto.
Subite Bilbo suprenrigardis.
— He, jen vi finfine, Dunadano! — li kriis.
— Paŝegulo! — diris Frodo. — Vi ŝajnas posedi tre multajn nomojn.
— Nu, Paŝegulo estas nomo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis, ĉiuokaze, — diris Bilbo. — Pro kio vi nomas lin tiel?
— Oni nomas min tiel en Brio, — diris Paŝegulo, ridante, — kaj tiel oni prezentis min al li.
— Kaj kial vi nomas lin Dunadano? — demandis Frodo.
— La Dunadano, — diris Bilbo. — Tiel li ofte nomiĝas ĉi tie. Sed mi pensis, ke vi scipovas sufiĉe da elfa lingvo por almenaŭ scii dún-adan: Viro el Okcidento, Numenorano. Sed ne konvena horo por lecionoj! — Li turnis sin al Paŝegulo. — Kie vi troviĝis, amiko mia? Kial vi ne ĉeestis la festmanĝon? Damo Arvena estis tie.
Paŝegulo subenrigardis al Bilbo serioze.
— Mi scias, — li diris. — Sed ofte mi devas flankenmeti la ĝojon. Eladano kaj Elrohiro jam revenis neatendite el Sovaĝujo, kaj ili alportis novaĵojn, kiujn mi volis tuj aŭdi.
— Nu, mia karulo, — diris Bilbo, — jam aŭdinte la novaĵojn, ĉu vi ne povas disponigi al mi momenton? Mi volas vian helpon pri io urĝa. Elrondo diris, ke tiu ĉi mia kanto estas kompletigenda antaŭ fino de l’ vespero, kaj mankas al mi inspiro. Ni iru en angulon kaj poluru ĝin!
Paŝegulo ridetis.
— Ek do! — li diris. — Aŭdigu ĝin al mi!
Frodo restis senkunula dum iom da tempo, ĉar Sam estis ekdorminta. Li estis sola kaj sentiĝis iom morna, kvankam ĉie ĉirkaŭ li estis kuniĝintaj la rivendelanoj. Sed tiuj proksimaj al li estis silentaj, atentante la muzikon de l’ voĉoj kaj la instrumentoj, kaj ili malatentis ĉion alian. Frodo komencis aŭskulti.
Komence la belo de la melodioj kaj la interplektitaj vortoj en la elfa lingvo, kvankam li malmulte komprenis ilin, sorĉadis lin tuj, kiam li ilin ekatentis. Preskaŭ ŝajnis, ke la vortoj alprenis formojn, kaj vizioj pri distaj landoj kaj helaj aferoj, kiujn li neniam antaŭe imagis, disvastiĝis antaŭ li. La fajrolumigita halo iĝis kvazaŭ ora nebuleto super maroj da ŝaŭmo, kiuj suspiris rande de l’ mondo. Poste la sorĉo iĝis pli kaj pli sonĝeca, ĝis al li ŝajnis, ke lin transfluas senfina rivero de ŝvelaj oro kaj arĝento, tro sennombraj por kompreno de ĝiaj konturoj; ĝi iĝis parto de la pulsanta aero ĉirkaŭ li, kaj ĝi malsekigis kaj dronigis lin. Rapide li sinkis sub ĝia brila pezo en profundan regnon da dormo.
Tie li longe vagis en sonĝo pri muziko, kiu iĝis fluanta akvo, kaj poste iĝis subite voĉo. Tiu ŝajnis la voĉo de Bilbo ĉantanta versojn. Unue mallaŭte kaj poste pli klare fluis la vortoj.