Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 64 65 66 67 68 69 70 71 72 ... 322
Перейти на страницу:

— Mi scias, — diris Frodo. — Ili estis terura vidaĵo! Sed kial ni ĉiuj povis vidi iliajn ĉevalojn?

— Ĉar tiuj estas ĉevaloj realaj, same kiel realaj estas la nigraj manteloj, kiujn ili vestas por doni formon al sia nenieco, kiam ili intertraktas kun vivantoj.

— Do kial tiuj nigraj ĉevaloj toleras tiajn rajdantojn? Ĉiuj aliaj bestoj timiĝas pro ilia proksimiĝo, eĉ la elfa ĉevalo de Glorfindelo. La hundoj ululas kaj la anseroj gakas al ili.

— Ĉar tiuj ĉevaloj naskiĝis kaj estas breditaj por servi al la Malhela Mastro en Mordoro. Ne ĉiuj liaj servistoj kaj servutuloj estas fantomoj! Iuj estas orkoj kaj troloj, iuj estas vargoj kaj homlupoj; kaj ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas multaj homoj, batalistoj kaj reĝoj, kiuj marŝas vivaj sub la suno, kaj tamen estas sub lia regado. Kaj ties nombro plimultiĝas ĉiutage.

— Kio pri Rivendelo kaj la elfoj? Ĉu Rivendelo estas sekura?

— Jes, provizore, ĝis ĉio alia estos venkita. La elfoj eble timas la Malhelan Mastron kaj eble fuĝos antaŭ li, sed neniam plu ili aŭskultos lin aŭ servos lin. Kaj ĉi tie en Rivendelo loĝas ankoraŭ iuj el liaj ĉefaj malamikoj: la elfaj saĝuloj, princoj de Eldaroj el trans la maroj plej malproksimaj. Tiuj ne timas la Ringofantomojn, ĉar tiuj, kiuj loĝis en la Benita Lando vivas samtempe en ambaŭ mondoj, kaj tiel kontraŭ la vidataĵoj kiel la nevidataĵoj ili posedas grandan potencon.

— Mi pensis, ke mi vidas blankan figuron, kiu brilis kaj ne nebuliĝis kiel la ceteraj. Ĉu do tiu estis Glorfindelo?

— Jes, vi vidis lin momente tia, kia li estas aliflanke: unu el la potenculoj de l’ Unue-naskitaj. Li estas elfa princo el familio de regantoj. Efektive en Rivendelo troviĝas potenco kapabla rezisti la potencon de Mordoro, dum iom da tempo; kaj aliloke ankoraŭ loĝas aliaj potencoj. Krome ekzistas potenco alispeca en la Provinco. Sed ĉiuj tiaj lokoj iĝos baldaŭ insuloj sieĝataj, se la aferoj evoluos tiel, kiel nun. La Malhela Mastro elpuŝas sian tutan forton.

» Tamen, — li diris, stariĝinte subite kaj elpuŝinte sian mentonon, dum lia barbo hirtiĝis kaj rektiĝis kvazaŭ minacaj dratoj, — ni devas konservi nian kuraĝon. Vi baldaŭ estos sana, se mi ne mortigos vin per alparoloj. Vi estas en Rivendelo, kaj ne necesas, ke vi zorgu pri io ajn, provizore.

— Mi ne havas kuraĝon, ke mi konservu ĝin, — diris Frodo, — sed aktuale mi ne zorgas. Nur sciigu al mi pri miaj amikoj, kaj rakontu la finon de l’ afero ĉe la Transpasejo, kiel mi daŭre petas, kaj mi provizore kontentiĝos. Poste mi ekdormos denove, ŝajnas al mi; sed fermi la okulojn mi ne povos ĝis vi finrakontos al mi tiun historion.

Gandalfo translokigis sian seĝon apud la liton, kaj zorge ekzamenis Frodon. La koloro estis reveninta al ties vizaĝo, kaj liaj okuloj estis klaraj, kaj tute vekiĝintaj kaj konstativaj. Li estis ridetanta, kaj ŝajnis ke malmulte misis ĉe li. Sed al la okuloj de la sorĉisto vidiĝis eta ŝanĝiĝo, kvazaŭ nur aludo pri travidebleco en li, kaj precipe je la maldekstra mano, kiu kuŝis videbla sur la litotuko.

“Tamen tio estas atendebla, — diris al si Gandalfo. — Li ne ankoraŭ trapasis la duonon, kaj ĝis kio li fine alvenos, eĉ Elrondo ne kapablas aŭguri. Ne ĝis miso, mi opinias. Li eble iĝos simila al glaso plenigita de klara lumo por vidkapablaj okuloj”.

— Vi aspektas bonege, — li diris voĉe. — Mi riskos mallongan rakonton sen interkonsiliĝo kun Elrondo. Sed tute mallongan, sciu, kaj poste vi devos reendormiĝi. Jen kio okazis, laŭ mia kompreno. La Rajdantoj celis rekte vin, tuj kiam vi fuĝis. Ili ne plu bezonis gvidadon far la ĉevaloj: vi jam iĝis videbla al ili, estante jam sur la sojlo de ilia mondo. Kaj cetere la Ringo altiris ilin. Viaj amikoj flankensaltis desur la vojo, aŭ ili estus surrajditaj. Ili sciis pri nenio, kio povus vin savi, se la blanka ĉevalo ne sukcesus. La Rajdantoj estis tro rapidaj por ĝisatingo, kaj tro multaj por kontraŭstaro. Senĉevale eĉ Glorfindelo kaj Aragorno kune ne kapablus kontraŭstari ĉiujn Naŭ samtempe. Kiam la Ringofantomoj preterkuris, viaj amikoj postkuris malantaŭe. Proksime al la Transpasejo troviĝas eta kavaĵo apud la vojo, kaŝita per kelkaj stumpaj arboj. Tie ili haste bruligis fajron: ĉar Glorfindelo sciis, ke fluso alvenos, se la Rajdantoj provos transiri, kaj tiam li devos pritrakti iujn, kiuj restos liaborde de l’ rivero. Tuj kiam la fluso aperis, li elkuris, sekvate de Aragorno kaj la aliaj, portantaj flamantajn torĉojn. Trafitaj inter fajro kaj akvo, kaj vidantaj elf-princon rivelitan tiel kolerplene, ili senkuraĝiĝis, kaj iliajn ĉevalojn trafis frenezeco. Tri estis forportitaj de la unua flusatako; nun la aliaj estis ĵetitaj en la akvon de siaj ĉevaloj kaj inunditaj.

— Kaj tiel finiĝis la Nigraj Rajdantoj? — demandis Frodo.

— Ne, — diris Gandalfo. — Iliaj ĉevaloj certe pereis, kaj sen tiuj ili estas kripligitaj. Sed la Ringofantomoj mem ne estas tiel facile detrueblaj. Tamen ili ne estas timindaj nuntempe. Viaj amikoj transiris, kiam la fluso forpasis, kaj ili trovis vin kuŝantan survizaĝe ĉe la bordosupro, kun rompita glavo sub vi. La ĉevalo gardostaris apude. Vi estis pala kaj malvarma, kaj ili timis, ke vi estas mortinta, aŭ pli mise. La domanoj de Elrondo renkontis ilin, dum ili malrapide portis vin al Rivendelo.

— Kiu kreis la fluson? — demandis Frodo.

— Elrondo ordonis ĝin, — respondis Gandalfo. — La rivero de ĉi tiu valo estas sub lia regado, kaj ĝi flusas kolere, kiam li ege bezonas bari la Transpasejon. Tuj kiam la estro de l’ Ringofantomoj enrajdis la akvon, la fluso estis lanĉita. Se mi rajtas tion diri, mi aldonis kelkajn detalojn proprajn: vi eble ne rimarkis, sed kelkaj el la ondoj prenis formon de grandaj blankaj ĉevaloj kun brilantaj blankaj rajdantoj, kaj estis multaj ruliĝantaj kaj pistantaj rokegoj. Momente mi ektimis, ke ni liberigis tro akran koleron, kaj la fluso elregiĝos kaj forportos vin ĉiujn. En la akvoj, kiuj malsuprenvenas el la neĝo de l’ Nebuletaj Montoj estas granda vigleco.

— Jes, nun ĉio revenas al mi, — diris Frodo, — la laŭtega bruo. Mi pensis, ke mi dronas, kune kun miaj amikoj kaj malamikoj. Sed jam ni estas sekuraj!

Gandalfo rapide rigardis al Frodo, sed tiu estis ferminta la okulojn.

— Jes, vi ĉiuj estas sekuraj nuntempe. Baldaŭ okazos festado kaj ĝojado por celebri la venkon ĉe la Transpasejo de Bruineno, kaj vi ĉiuj ĉeestos en honoraj lokoj.

— Bonege! — diris Frodo. — Estas mirinde, ke Elrondo, Glorfindelo kaj tiaj gravaj princoj, por ne paroli pri Paŝegulo, tiel prizorgas min kaj montras al mi tiom da bonkoreco.

— Nu, multkiale ili devus tion fari, — diris Gandalfo, ridetante. — Mi estas unu taŭga kialo. La Ringo estas alia: vi estas la Ringoportanto. Kaj vi estas la heredinto de Bilbo, la Ringotrovinto.

— Kara Bilbo! — diris Frodo dormeme. — Mi scivolas, kie li estas. Mi volas, ke li estu ĉi tie kaj povu aŭdi la tutan rakonton. Tio ridigus lin. La bovino transsaltis la Lunon! Kaj la kompatinda maljuna trolo!.. — Post tio li profunde endormiĝis.

Frodo nun estis sekura en la Lasta Hejmeca Domo oriente de la Maro. Tiu domo estis, kiel Bilbo antaŭlonge raportis, “domo perfekta, ĉu plaĉas al vi manĝoj aŭ dormo aŭ rakontado aŭ kantado, aŭ nur sidado kaj bonpensado, aŭ agrabla miksaĵo el ĉiuj”. Nura restado tie estis kuracilo kontraŭ laco, timo kaj malĝojo.

Kiam la vespero proksimiĝis, Frodo revekiĝis, kaj li konstatis, ke li ne plu sentas bezonon pri ripozo aŭ dormo, sed emis al manĝado kaj trinkado, kaj probable al postaj kantado kaj rakontado. Li ellitiĝis kaj trovis, ke lia brako jam estas preskaŭ tiel uzebla, kiel ĝi iam estis. Li trovis prete almetitajn purajn vestaĵojn el verda ŝtofo, kiuj bonege konvenis al li. Rigardante spegulon li surpriziĝis vidante multe pli maldikan rebildon de si, ol li memoris: tiu rimarkinde similis la junan nevon de Bilbo, kiu kutimis promenadi kun sia onklo en la Provinco; sed la okuloj alrigardis lin penseme.

— Jes, vi spertis kelkajn aferojn post kiam vi pasintfoje elrigardis el spegulo, — li diris al sia rebildo. — Sed nun al gaja renkontiĝo! — Li etendis siajn brakojn kaj fajfis melodion.

1 ... 64 65 66 67 68 69 70 71 72 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)