La batalo de l' vivo
- Автор: Диккенс Чарльз
- Год: 1891
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Ludoviko Lazaro Zamenhof
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu ĉi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis feliĉa kun sia edzino Grace.
Kaj Marion? Ĉu li ŝin forgesis?
«La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace», li diris — ili parolis pri tiu nokto; «kaj tamen ŝajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas laŭ ŝanĝoj kaj okaziĝoj en ni, ne laŭ jaroj.»
«Sed ankaŭ jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis», respondis Grace. «Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaŭ la hodiaŭan tagon, ni sidis tie ĉi en ŝia tago de naskiĝo kaj parolis pri ŝia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam ĝi fine estos!»
Ŝia edzo rigardis ŝin atente, kiel la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj, kaj pli proksime altirante ŝin al si, li diris:
«Sed Marion diris al vi en ŝia letero de adiaŭ, kiun ŝi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaŭ ol ĝi povos fariĝi. Ĉu ne vere?»
Ŝi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis ĝin kaj diris: «Jes!»
«Ke ŝi en la daŭro de tiuj ĉi jaroj, kiel ajn feliĉa ŝi estus, sopiros la tempon, kiam ŝi povos reveni kaj ĉion klarigi; kaj ke ŝi vin petas en espero kaj konfido fari tion ĉi saman. Tio ĉi estas en la letero, ĉu vere, mia kara?»
«Jes, Alfred!»
«Kaj en ĉiu letero, kiun ŝi skribis de tiu tempo?»
«Krom en la lasta — antaŭ kelkaj monatoj — en kiu ŝi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciiĝis kaj kion mi hodiaŭ vespere devas aŭdi.»
Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la malleviĝo de la suno!
«Alfred!» diris Grace kaj metis la manon kore sur lian ŝultron; «estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaŭ vespere, kara edzo, kiam tiu malleviĝo de la suno alproksimiĝas, kaj nia vivo kun la foriranta tago ŝajnas fariĝi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni ĝin sekrete.»
«Kio estas, amata?»
«Kiam Marion foriris de ni, ŝi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis ŝin al mi, ŝi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; ŝi jeĵuris min en la nomo de mia amo al ŝi kaj al vi, ke mi ne forpuŝu la amon, kiun, kiel ŝi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraŭ freŝa vundo estos sanigita, sed ke mi ĝin vigligu kaj redonu.»
«Kaj ke vi min denove faru feliĉa kaj kontenta homo, Grace. Ĉu ŝi tion ĉi ne skribis?»
«Ŝi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!» estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis ŝin en siajn brakojn.
«Aŭskultu min, mia amata!» li diris — «Ne tiel!» — kaj kun tiuj ĉi vortoj li kviete metis ŝian kapon sur sian bruston. «Mi scias, kial mi pri tiu ĉi loko en la letero neniam aŭdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio ĉi montriĝis en vorto aŭ rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin fariĝi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!»
Ŝi ploris, sed ne el malĝojo, kiam li premis ŝin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud ŝiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al ĝi: «rigardu, kiel ruĝa kaj ora estas la suno!»
«Alfred», diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. «La suno malleviĝas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaŭ ol ĝi malaperas.»
«Vi sciiĝos la veron pri la sorto de Marion, mia kara», li respondis.
«La tutan veron», ŝi varmege petis. «Sen pluaj kaŝoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?»
«Tute vere», diris la edzo.
«Antaŭ ol la suno sin kaŝos en la tago de naskiĝo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, ĝi baldaŭ sin kaŝos».
Li metis la brakojn ĉirkaŭ ŝi, rigardis al ŝi firme en la okulojn kaj diris:
«Ne mi devas alporti al vi tiun ĉi sciigon, kara Grace. Ĝi venos de aliaj lipoj.»
«De aliaj lipoj!» ŝi mallaŭte ripetis.
«Jes. Mi konas vian kuraĝan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto ĉe vi sufiĉas. Vi diris, ke la tempo venis. Ĝi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiĉe forta, por elporti surprizon, skuiĝon: kaj la sciigonto atendas antaŭ la pordo.»
«Kia sciigonto?» ŝi diris. «Kaj kian sciigon li alportas?»
«Ne estas permesite al mi pli diri», li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. «Ĉu vi pensas, ke vi min komprenas?»
«Mi tremas ĉe la penso», si diris.
Malgraŭ lia trankvila rigardo, sur lia vizaĝo estis videbla esprimo, kiu ŝin ektimigis. Denove ŝi kaŝis sian vizaĝon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraŭ minuton.
«Kuraĝon, mia bona Grace! Se vi havas sufiĉe da forto, la sciigonto atendas antaŭ la pordo. La suno malleviĝas en tiu ĉi tago de naskiĝo de Marion. Kuraĝon, kuraĝon, Grace!»
Ŝi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke ŝi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, ŝi estis mirinde simila je Marion en ŝia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Ŝi vokis ĝin returne — la infano havis la nomon de la perdita fratino — kaj alpremis ĝin al la koro. Sed kiam ŝi denove forlasis la infanon, tiu ĉi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola.
Ŝi ne sciis, kion ŝi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.
Dio! kio ĝi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu ĉi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de ŝia patro! Ho, Dio! Ĉu tio ĉi estis sonĝa fantomo, kio elŝiris sin el la brakoj de ŝia patro kaj kun ekkrio en sovaĝa malkvieto de amo falis en ŝiajn brakojn?
«Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla feliĉo de la revidiĝo!»
Ĝi ne estis sonĝo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel ĉarma, tiel feliĉa, tiel ne tuŝita de malĝojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la malleviĝanta suno brilis sur ŝia levita vizaĝo, ŝi aspektis kiel anĝelo, kiu benon portante vizitas la teron.
Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj ŝi kliniĝis super ŝi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antaŭ ŝi kaj eĉ unu sekundon ne povis deturni de ŝi la okulojn. Fine ŝi rompis la silenton, kaj ŝia voĉo sonis klare, mallaŭte kaj dolĉe en harmonio kun la solena silento de la vespero.
«Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace…»
«Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli!»
Ŝi ne povis aŭskulti la amatan voĉon sen profunda, preskaŭ turmenta skuiĝo.
«Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankoraŭ tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, eĉ ne unu momenton. Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj ĉio fariĝis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie ĉi malaperis.»
Ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon kaj forte ŝin teni en la brakoj.
«Sed mem ne sciante tion», diris Marion kun kvieta rideto, «li akiris alian koron, ankoraŭ antaŭ ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu ĉi koro — [la] via, kara fratino — estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke ĝi kaŝis sian amon kaj tenis ĝin sekrete de la okuloj de ĉiuj, ekster miaj okuloj — ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! — kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu ĉi koro. Mi konis la batalon, kiun ĝi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu ĉi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi ŝuldas al tiu ĉi koro, mi havis ĝian belan ekzemplon ĉiutage antaŭ la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion ĉi mi sciis, ke mi povos fari ankaŭ por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antaŭe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio ĉi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred ĉe la adiaŭdiro, ke ĉiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj ĉi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi ĉiam pli kaj pli pensadis pri la rifuziĝoj, kiuj ĉiutage estas renkontataj en la mondo kaj eĉ ne estas rimarkataj, tiam ankaŭ mi sentis, ke mia ŝarĝo fariĝas al mi kun ĉiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malĝojo aŭ doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita feliĉo, Li donis al mi la forton por la decidiĝo fariĝi neniam la edzino de Alfred. Ke li fariĝu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun ĉi feliĉan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino!»