Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La batalo de l' vivo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La batalo de l' vivo

Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu amhistorio (The Battle of Life, 1846) estas la kvara el la kvin «Kristnaskaj rakontoj» de Ĉ. Dikenso kaj unu el la unuaj tradukoj en Esperanton.
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
1 ... 19 20 21 22 23 24 25 26 27 ... 32
Перейти на страницу:

Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam.

En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis — ĝi estis la amataj floroj de Alfred[85], kaj tial Grace ilin elektis — tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.

«La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos la krono fianĉina», diris Grace; «aŭ mi estas malbona profetino».

La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.[86]

«Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?»

Tio ĉi propre ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia fratino, kaj ŝia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur ĝi.

«Mia arto plu ne povas iri, kara infano», diris Grace; «kaj ankaŭ via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun.»

«Mi neniam sentis min tiel feliĉa», respondis tiu ĉi.

«Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia kameno,[87] tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi», diris Grace, «baldaŭ sin trovos Alfred kun sia juna edzino.»

Ŝi[88] denove ridetis. «Vi prezentas al vi feliĉan hejmon[89], Grace. Mi vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi estos feliĉa, mia kara. Kiel feliĉa mi estas, ke mi tion scias!»

«Nu», diris la doktoro, rapide enirante, «ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur sufiĉe malfrue — ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo — tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu ĝin lumi sur la ilekson, ĝis ĝi estos tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj ĉio alia — nur sensencaĵo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!» diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera ĝojo, «hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo preskaŭ pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj».

«Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin malĝojigi, kara patro», diris Marion, «tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi, ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj…» ŝi eksilentis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.

«Infano, infano!» kviete diris la doktoro. «Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsaĝa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco — pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi? Faru lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!»

Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.

Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon; saĝaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili tro multe admiradis ŝian belecon; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin[90]; multaj enamiĝintaj paroj uzis la okazon; ĉiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado.

Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. «Mia Dio, kie vi havas vian edzon?» demandis la doktoro.

La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs. Al ŝi ili tion ĉi neniam diras.

«La malbenita oficejo», diris sinjorino Craggs.

«Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento», ĝemis sinjorino Snitchey.

«Li estas… li estas… malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon», diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.

«Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion ĉi kredigi!» diris sinjorino Snitchey.

«Ni scias, kio ĝi estas, negoca afero», diris sinjorino Craggs.

Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj apartaj pecoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj tintiloj.

«Mi miras, ke vi povis veni, Craggs», diris lia edzino.

«Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe», diris sinjorino Snitchey.

«La oficejo tiel okupas ilian tutan tempon», diris sinjorino Craggs.

«Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edziĝi», diris sinjorino Snitchey.

Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis Craggs’on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.

Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn, plu maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis Grace’on, kiun li tuj salutis.

«Bonan tagon, sinjorino», diris Craggs. «Vi estas belega. Via… fraŭlino via fratino, fraŭlino Marion estas…»

«Ho, ŝi estas tute sana, sinjoro Craggs.»

«Jes … mi … ĉu ŝi estas tie ĉi?» demandis Craggs.

«Tie ĉi! Ĉu vi ŝin tie ne vidas? Ŝi nun komencas dancon», diris Grace.

Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la poŝon.

Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi pro granda ĝojo mem volus danci. De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon. Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis[91], kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj[92] murmuretas en la anguloj. Iafoje ĝi incitante ludadis kun la branĉoj de la ilekso; kaj kiam ĝia saltanta lumo faladis sur la malhelajn foliojn, ŝajnis, kvazaŭ ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiujn limojn, kaj tiam ĝi laŭte ridante ŝutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj[93] fajreroj kaj en sovaĝa ĝojo levadis sin en la malnovan tubon de l’ kameno.

вернуться

[85]

… ĝiaj artefaritaj floroj imitis la amatajn florojn de Alfred (angle: “its mimic flowers were Alfred's favorites”; la epiteto perdita de la germana tradukisto).

вернуться

[86]

T.e. ŝin brakumis.

вернуться

[87]

La anglan “in such another home” (en tia alia hejmo) la germana tradikisto anstataŭigis per sinekdoĥo: „an einem andern solchen Herd“ (kameno = hejmo).

вернуться

[88]

T.e. Marion.

вернуться

[89]

Z skibis «feliĉan domecon» paŭsante la germanan „ein glückliches Häulichkeit“, kies pli trafa traduko estas «fleiĉan hejmon», kio cetere pli proksimus la anglan “a happy home”; en B1910 la malklara «domeco» ŝanĝiĝis en «dometon». Ial la germana tradukisto evitis (ĉi tie kaj ĵuse, vd [87]) la evidentan tradukon per „Heim“ (ein glückliches Heim); eĉ pli surpriza estas ke Z ne uzis ĉi tie la pli klaran tradukon per «hejmo».

вернуться

[90]

T.e. la fianĉon (Alfredon).

вернуться

[91]

Laŭ la Fundamento la konvena vorto ĉi tie estus palpebrumis (angle “it winked too, sometimes”; germane „manchmal winkte das Auge schlau“).

вернуться

[92]

la pli junaj murmuretas — la komparativo venas el la germana: „wenn er die Jünger in den Ecken flüstern sieht“; angle tamen estas “the youthful whisperers”.

вернуться

[93]

sendanĝeraj (angle “harmless”, germane „unschuldig“).

1 ... 19 20 21 22 23 24 25 26 27 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)