La batalo de l' vivo
- Автор: Диккенс Чарльз
- Год: 1891
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Ludoviko Lazaro Zamenhof
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko, montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malhela foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: Envenu! Sur la brile verdaj kovriloj[98] de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo[99] kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.
En la pordo nun aperis modelo de mastro[100]; ĉar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo — tro trankvilan kaj senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni — eble eĉ iom pli multe — kaj estis plenaj je dolĉa trinkaĵo; sed la lako[101], la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron.
Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon. Ĝi havis la nomon «La Raspilo de Muskato»[102]. Kaj sub tiuj ĉi vortoj sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la malhela foliaro kaj en tiaj samaj oraj literoj staris: «Benjamin Britain».
Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem — sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.
«Sinjorino Britain», diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, «forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo.»
Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. «Tute aspektas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se ĝi ne estus mia.»
Poste li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron.
«Oni devas zorgi pri vi», diris Benjamin. «Mi ne devas forgesi tion ĉi diri al ŝi. Ŝi longe forestas.»
La «pli bona duono» de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de ŝi estis tute senhelpa kaj perdita.
«Mi pensas, ke ŝi ne havas multe por forplenumi», diris Ben. «Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni ŝin fine havas!»
Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si. La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido[103], jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli proksime, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.
Kaj tiel efektive estis. Jen ŝi staras antaŭ ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.
«Vi longe forrestas, Clemency!» diris sinjoro Britain.
«Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!» ŝi respondis, vive observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj; «ok, naŭ, dek, — kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu![104] Estas ĝuste. Konduku la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek, — nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?»
«Sanaj kaj viglaj, Clemency.»
«Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn!» diris sinjorino Britain, demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. «Donu al mi kison, maljuna!» Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi. «Mi pensas», diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, «mi ĉion plenumis. La kalkuloj ĉiuj pagitaj — la rapo vendita — kalkulo kun la bierfabrikanto farita — pipoj menditaj — dek sep funtoj kvar ŝilingoj en la bankon pagitaj — kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano — vi jam divenos, kiel estas. — Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Tim.»
«Mi tuj tiel pensis», rimarkis Britain.
«Jes. Li diris, Tim, kiel ajn granda via familio eĉ estos, li neniam prenos de vi eĉ duonon da penco; eĉ se vi ricevos dudek infanojn.»
La vizaĝo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron.
«Ĉu tio ĉi ne estas tre afable?» diris Clemency.
«Certe», respondis sinjoro Britain. «Sed tio ĉi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon.»
«Ne»[94], diris Clemency. «Kompreneble ne. Poste la ĉevaleto[105] — ĝi alportis ok funtojn kaj du ŝilingojn; kaj tio ĉi estas ne malbone, ne vere?»
«Tio ĉi estas tre bone», diris Ben.
«Mi ĝojas, ke vi estas kontenta», ekkriis lia edzino. «Mi tuj tiel pensis; kaj tio ĉi, mi pensas, estas ĉio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraŭ presita folieto. Ĵus el la presejo. Kiel bone ĝin odoras!»
«Kio tio ĉi estas?» diris Tim kaj rigardis la folion.
«Mi ne scias», respondis lia edzino. «Mi ne legis eĉ unu vorton.»
«Vendo per memvola aŭkcio[106]», legis la mastro, «kun rezervo de antaŭa privata konsentiĝo.»
[98]
kovriloj de la fenestroj — ŝutroj.
[99]
Speco de biero. — Noto de Zamenhofo.
[100]
Angle: “a proper figure of a landlord”; germane: „ein Musterbild von einem Wirt“.
[101]
Zamenhofo miskomprenis la germanan homonimon der Lack, kiu ĉi-okaze signifas ne «lako», sed «ĥejranto» (Cheiranthus cheiri), angle “wallflower”. Aŭ eble li volis nomi la floron en Esperanto same homonime, kiel en la germana.
[102]
Germane „Zum Muskatsieb“, kion Z paŭsis per «Al la kribrilo de muskato». La prepozicio malestas en la originalo (The Nutmeg-Grater), kaj ĝi estas forigita el B1910; se tamen oni volus uzi propozicion, tiam konvenus ne «Al», sed «Ĉe» (zu Tische sitzen = sidi ĉe tablo) aŭ «Sub» (ĉe, sub la muskatraspila elpendaĵo).
[103]
… sur sia benko, sidloko (germane auf ihrem Sitze).
[104]
Clemency unue kontrolas la kvanton, kaj por tio konvenas la numeraloj kardinalaj. Kiam ŝi malkovras mankon de unu pakaĵo, ŝi demandas pri ĝi per ties numero — do, devus esti numeralo orda: «ok, naŭ, dek, — kie estas la dek unua? Ho! mia korbo estas la dek unua!» Tamen Zamenhofo paŭsas la tekstojn anglan kaj germanan, kiuj ĉi tiun nuancon perdis. Ĉu eble tio estas trajto de la iom malklera parolmaniero de Clemency? (Kp la sekvan frazon: “How’s the children, Ben?”). Tamen ĝenerale la tradukisto germana (kaj sekve ankaŭ Zamenhofo) neŭtraligas la malregulaĵojn en la parolo de roluloj.
[105]
Temas pri poneo.
[106]
La epiteto «memvola» estas ŝuldata al la germana traduko: „Verkauf durch freiwillige Subhastation“ (angle “To be sold by Auction”). Forigita en B1910.