Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La batalo de l' vivo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La batalo de l' vivo

Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu amhistorio (The Battle of Life, 1846) estas la kvara el la kvin «Kristnaskaj rakontoj» de Ĉ. Dikenso kaj unu el la unuaj tradukoj en Esperanton.
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
1 ... 20 21 22 23 24 25 26 27 28 ... 32
Перейти на страницу:

Preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.

Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.

«Ĉu li foriris?» li demandis.

«Silente!» diris Snitchey. «Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li … Ahem!»

La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.

«Vi vidas, ĉio estas bone kaj ĝuste», diris sinjoro Craggs. «Li jam ne plu parolis pri tio, mi pensas?»

«Eĉ ne unu vorton!»

«Kaj ĉu li efektive estas for? kaj ekster danĝero?»

«Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas en tiu ĉi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo. Mi ĝojas, ke ĝi estas finita!» Sinjoro Snitchey viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu aspektis tute ruĝa kaj ekscitita.

«Kion vi pensas», diris Craggs, «pri la…»

«Silente!» avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antaŭen. «Mi vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al vi la veron, ĝi nun estas por mi tute egala. Ĝi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaŭ iom koketis; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi?»

«Ankoraŭ ne», diris sinjoro Craggs, «oni lin atendas ĉiun minuton».

«Bone», — sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton — «tio estas granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro Craggs.»

Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la tintiletoj laŭte sonis.

«Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?»

«Per kio kontentigita, mia kara?» demandis sinjoro Snitchey.

«Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo», respondis lia edzino. «Tio ĉi estas tute laŭ la naturo de la negoco, tio ĉi estas vera.»

«Mi jam tiel longe kutimis», diris sinjorino Craggs, «vidi la negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de nia trankvileco. Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera.»

«Kara edzino», diris sinjoro Craggs, «via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco.»

«Ne»[94], respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn tintiletojn. «Ne, vi ĝin certe ne diris. Vi fariĝus ne inda je la negoco, se vi havus tiun ĉi sincerecon.»

«Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara», diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, «la malfeliĉo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias …»

Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, ĉar ŝi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun ĉi homon, fari al ŝi la komplezon kaj rigardi lin.

«Kiun, kara edzino?» demandis sinjoro Snitchey.

«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas tio al vi, sinjoro Snitchey», ĝemis sinjorino Snitchey.

«Ne,[95] mi petas vin, kara edzino», konsolis ŝia edzo.

«Ne, ne»,[96], diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. «Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan „mem“…»

Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.

«Se vi tiun ĉi vesperon povas rigardi al tiu ĉi homo en la okulojn», daŭrigis sinjorino Snitchey, «kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorĉo, de kiu mi vin vane avertadis, — tiam mi povas nur diri: mi vin bedaŭras!»

En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel tio estas nur ebla, ŝi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj perfido? Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Ĉu eble aliaj personoj ankaŭ, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? — kio cetere estis ne tute prospera komparo, ĉar li venis tra la pordo tre malbrue. Kaj ĉu li efektive en hela luma tago (estis preskaŭ noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraŭ ĉia videblaĵo kaj prudento kaj kontraŭ ĉia sperto de la mondo?

Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, sed ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos, kio efektive fariĝis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun ĉi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs ŝian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankiĝoj — kiel ekzemple: «kial vi ne invitas alian?» aŭ: «mi scias, ke vi estos kontenta, se mi rifuzos», aŭ: «mi miras, ke vi ekster la oficejo povas danci», (tio ĉi jam ŝercante) — favore konsentis kaj komencis la dancon.

Tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe la du familioj malnova moro; ĉar ili ĉiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis ĉe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius[97] en la aktoj de ambaŭ edzoj; eble ambaŭ virinoj mem faris kaj prenis tiujn ĉi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio ĉi en ĉia okazo estas senduba, ke ĉiu el la du virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel ŝia edzo la sian, kaj ke ĉiu pensis, ke feliĉa prosperado de la firmo sen ŝiaj laŭdindaj penoj estus preskaŭ neebla.

Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la tintiletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la ruĝa vizaĝo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turbo kun homa vizaĝo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj «por si kaj Craggs» kaj por seso da aliaj personoj.

вернуться

[94]

Ĉi tiu «ne» esprimas konsenton.

вернуться

[95]

Ĉi tiu «ne» esprimas malkonsenton. En B1910 estas ŝanĝite laŭ la angla maniero: «Jes, jes, vi tio estas, mia kara». (Germane estas nek «jes», nek «ne», do ĉi tiu orienta «ne» estas spontanee zamenhofa: „O, ich bitte dich, liebe Frau“, tröstete ihr Gatte.) Kp la tradukon rusan: «Нет, нет, вы мне друг, душенька, — заспорил мистер Сничи» («Ne, ne, vi estas por mi amiko, karulinjo» — obĵetis s-ro Snitchey).

вернуться

[96]

Kaj la angla originalo, kaj la tradukoj havas ĉi tie «Ne, ne» — samsignifan, sed diversmaniere fukciantan. Por anglaligvano la edzino ripetas sian antaŭan plendon; por ruslingvano tiu respondo estas nego de la ĵusa obĵeto de la edzo.

вернуться

[97]

En la angla originalo “Doe and Roe”, ĵokeraj (anstataŭaj) nomoj por indiki procesantojn. Tiuj nomoj estis uzataj en la Brituja juro ĝis la mezo de la 19ª jc (kaj plu uzatas en Usono). La germana tradukisto anstataŭigis ilin per la latinaj nomoj, simile uzataj en la germanuja (aŭ almenaŭ en la aŭstria) juro. (Cajus [kájus] = Kajo; Semprónius = Sempronio.)

1 ... 20 21 22 23 24 25 26 27 28 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)