Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La batalo de l' vivo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La batalo de l' vivo

Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu amhistorio (The Battle of Life, 1846) estas la kvara el la kvin «Kristnaskaj rakontoj» de Ĉ. Dikenso kaj unu el la unuaj tradukoj en Esperanton.
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32
Перейти на страницу:

«Malbona, mi timas», li respondis. «Se vi povus aŭdi, kio tie ĉi antaŭ momento sin agis… kiel mi devas fari neeblan… kiel mi alportas kun mi konfuzon kaj malĝojon!»

«Mi povas ĉion prezenti al mi. Sed kial vi iris ĝuste tien ĉi?» diris Snitchey.

«Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie ĉi estas mastro? Sendinte mian servanton al vi, mi tien ĉi eniris, ĉar la domo estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por ĉio nova kaj malnova en tiu ĉi malnova ĉirkaŭaĵo; kaj krome, mi volis antaŭ [ol aperi en] la urbo antaŭe renkontiĝi kun vi. Mi volis scii, kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas ĝin laŭ via konduto, ke vi povas tion ĉi diri al mi. Se ne estus via malbenita singardeco, mi jam longe povus ĉion scii.»

«Nia singardeco!» diris la advokato. «Parolante al vi en la nomo de mi mem kaj de Craggs — benita memoro—» li rigardis la krepon sur sia ĉapelo kaj balancis la kapon — «sinjoro Warden, kiel vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam tuŝi plu tiun ĉi temon, ĉar ĝi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi ripetas vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo…»

«Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos», interrompis lin sinjoro Warden, «kaj mi tenis mian promeson.»

«Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaŭ devis silenti. Al tio ĉi nin devigis nia ŝuldo kontraŭ ni mem kaj ankaŭ kontraŭ diversaj klientoj, inter kiuj ankaŭ vi estis. Ne konvenis al ni demandadi vin pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron.»

«Per kiu?» demandis la kliento.

«Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj.»

«Kaj vi ĝin ankaŭ scias?» diris la kliento.

«Jes, sinjoro!» respondis Snitchey, «kaj mi ankaŭ havas kaŭzon kredi, ke ŝia fratino sciiĝos pri la vero morgaŭ vespere. Dume vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, ĉar en via oni vin ne atendas. Tamen por eviti eblajn maloportunaĵojn en la okazo, se oni vin rekonus — kvankam vi tre ŝanĝiĝis — mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante vin — estas pli bone ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. Oni manĝas tie ĉi tre bone, sinjoro Warden; cetere la domo apartenas al vi. Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte manĝadis tie ĉi kotleton kaj trovadis ĝin ĉiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro», diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, «tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj.»

«La ĉielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al vi mian kondolencon», respondis Michael Warden kaj tuŝis per la mano la frunton; «sed estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. Mi estas kvazaŭ en stato senkonscia. Sinjoro Craggs… jes… mi forte bedaŭras, ke ni perdis sinjoron Craggs.» Sed li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj sur Clemency’on kaj ŝajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu ŝin konsoladis.

«Sinjoro Craggs, sinjoro», rimarkis Snitchey, «trovis, kiel mi bedaŭrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraŭ inter ni. Ĝi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraŭ nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraŭ vivas. Mi ĉiam ankoraŭ diras: Snitchey por si kaj Craggs — mortinta, sinjoro — mortinta», diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la poŝo.

Michael Warden, kiu ĉiam ankoraŭ observadis Clemency’on, turnis sin al Snitchey, kiam tiu ĉesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon.

«Ha, la malfeliĉa virino!» diris Snitchey, balancante la kapon. «Jes, ŝi ĉiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfeliĉa Marion! Nur kuraĝon, kara virino — vi nun ja estas edzinigita, Clemency.»

Clemency nur ĝemis kaj balancis la kapon. «Nur paciencon ĝis morgaŭ», bonkore diris la advokato.

«La „morgaŭ“ ne revivigas la mortintojn, sinjoro», diris Clemency plorante.

«Tion ĉi certe ne, alie ĝi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva», respondis la advokato. «Sed konsolon ĝi povas alporti. Paciencon ĝis morgaŭ.»

Clemency skuis la donitan al ŝi manon kaj promesis trankviliĝi; kaj Britain, kiu vidante sian malĝojigitan edzinon (estis kvazaŭ la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuraĝon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaŭ estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la muĝado de la patoj, la skuiĝado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmanĝo ne trapenetris eĉ unu vorteto.

La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la aŭtune kolorita ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol el la paca ĝardeno de la doktoro. La neĝo[j] de multaj vintraj noktoj estis tie ĉi fluidiĝintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie ĉi estis kraketintaj de la tago, kiam ŝi forkuris. La laŭbo denove estis verda, la arboj ĵetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la teraĵo[111] estis tiel gaje trankvila, kiel ĉiam; sed kie estis ŝi?

Ne tie ĉi. Ne tie.[112] Ŝi estus nun tie ĉi tiel stranga vidaĵo kiel, en la komenco, la domo sen ŝi. Sed sur ŝia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro ŝi neniam malaperis, en kies fidela memoro ŝi ankoraŭ vivis, neŝanĝita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo — kaj tio ĉi estis nun amo de patrino, ĉar kara malgranda filino ludis apud ŝi — ŝi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj ŝia nomo nun sidis.

La spirito de la malaperinta fraŭlino estis videbla el tiuj ĉi okuloj de Grace, ŝia fratino, kiam ŝi kun sia edzo sidis en la ĝardeno en sia tago de edz[in]iĝo kaj en la tago de naskiĝo de Marion kaj de li.

Li ne fariĝis glora homo, ankaŭ ne riĉa; li ne forgesis la ĉirkaŭaĵojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el la profetaĵoj de la doktoro. Sed en siaj kaŝitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia ĉiutaga rimarkado de la multa belaĵo kaj bonaĵo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malriĉeco, li kun ĉiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn simpla kaj modesta ĝi estis, montris al li, kiel ofte ankoraŭ la homoj akceptas ĉe si anĝelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, eĉ tiaj, kiuj ŝajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en ĉifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montriĝas al ni en nova lumo kaj fariĝas helpemaj anĝeloj kun radia krono ĉirkaŭ la kapo.

вернуться

[111]

T.e. pejzaĝ*o (germane „die Landschaft“, angle “the landscape”).

вернуться

[112]

Mistraduko venanta el la germana („Nicht hier. Nicht da.“, kion moderna redaktoro «precizigis» al „Nicht hier. Nicht dort.“). Ĝusta traduko estus ripeto: «Ne ĉi tie. Ne ĉi tie.» aŭ «Ne tie. Ne tie.» (tiel en B1910, laŭ la angla “Not there. Not there.”).

1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)