La batalo de l' vivo
- Автор: Диккенс Чарльз
- Год: 1891
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Ludoviko Lazaro Zamenhof
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
Sinjoro Britain memoris la aferon ankoraŭ tre bone.
«La fratino sekve estas edzinigita», rimarkis la fremdulo. Li momenton silentis kaj poste demandis: «Je kiu?»
Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo.
«Ĉu vi neniam aŭdis pri tio ĉi?» ŝi diris.
«Neniam, sed mi volus ĝin scii», li respondis kaj enverŝis al si novan glason, kiun li metis al la lipoj.
«Ho, tio ĉi estus longa historio, se oni volus ĝin orde rakonti», diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian maldekstran manon, dum ŝi la maldekstran kubuton apogis sur la duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. «Ĝi estus longa historio.»
«Sed mallonge rakontite?» diris la fremdulo.
«Mallonge rakontite», ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj ŝajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke ŝi havas aŭskultantojn, «kion oni povus tie ĉi diri? Ke ili kune malĝojis, rememoradis ŝin kiel mortintan; ke ili tenis ŝin en ama rememoro, faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi? Tion ĉi ĉiu scias. Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone!» aldonis Clemency, viŝante al si la okulojn per la mano.
«Kaj tiel…», helpis la fremdulo.
«Kaj tiel», diris Clemency, meĥanike ripetante liajn vortojn kaj ne ŝanĝante sian pozicion kaj manieron de parolado. «Tiel ili fine fariĝis edzo kaj edzino. Ili estis geedzigitaj en la tago de ŝia naskiĝo — la tago morgaŭ revenos — tre malbrue, sed kontente kaj feliĉe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ĝardeno: „Grace, ĉu fari nian geedziĝon en la tago de naskiĝo de Marion?“ Kaj tiel fariĝis.»
«Kaj ili vivas feliĉe unu kun la alia?» demandis la fremdulo.
«Jes», diris Clemency. «Neniam geedzoj vivis pli feliĉe. Ili havas nenian malĝojon ekster tiu.»
Ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius, sub kiaj cirkonstancoj ŝi revokas tiujn ĉi okazojn en sian memoron, kaj ĵetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizaĝo estas turnita al la fenestro, kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, ŝi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la buŝon, kvazaŭ ŝi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aŭ frazon. Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la fremdulon, la arĝentajn kulerojn, sian edzinon — sekvadis ŝiajn gestojn kun plej granda senhelpeco — demandadis ŝin en tiu sama lingvo, ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero — respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon — observadis la movadon de ŝiaj lipoj — divenadis per duonvoĉo «lakto kaj akvo», «ŝanĝo de la monato», «muso kaj nukso» kaj tamen nenion povis atingi.
Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon, iom post iom alŝovis sian seĝon pli proksime al la fremdulo kaj observadis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Ŝi ne longe devis atendi, ĉar li baldaŭ komencis denove.
«Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias ĝin?»
Clemency balancis la kapon.
«Mi aŭdis», ŝi diris, «ke doktoro Jeddler, kiel ŝajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de ŝi leterojn, en kiuj ŝi skribas, ke ŝi bone fartas kaj ke la edziniĝo de tiu kun sinjoro Alfred faris ŝin feliĉa; kaj ŝi ankaŭ de si reskribis leterojn[109]. Sed super ŝia vivo kaj sorto sin portas ia sekreto, kiu ĝis nun ne estas klarigita kaj kiun…»
Ŝia voĉo fariĝis ŝanceliĝa kaj ŝi haltis.
«Kaj kiun…» ripetis la fremdulo.
«Kiun nur unu sola persono povus ankoraŭ klarigi», diris Clemency, malfacile spirante.
«Kaj kiu estas tiu persono?» demandis la fremdulo.
«Sinjoro Michael Warden!» respondis Clemency preskaŭ per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion ŝi antaŭe volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita.
«Vi min konas ankoraŭ, sinjoro», diris Clemency, tremante de ekscititeco. «Mi ĝin vidis! Vi min konas ankoraŭ de tiu nokto en la ĝardeno. Mi estis apud si!»
«Jes, mi ĝin scias», li diris.
«Jes, sinjoro», respondis Clemency. «Jes, certe. Tio ĉi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace — kuru al sinjoro Alfred — kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun, tuj!»
«Restu!» diris Michael Warden kaj trankvile stariĝis inter la pordo kaj Britain. «Kion vi volas fari?»
«Sciigu ilin, ke vi tie ĉi estas, sinjoro», petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. «Sciigu ilin, ke de viaj lipoj ili povas pli multe aŭdi pri ŝi; ke ŝi ne tute estas perdita por ili, sed ke ŝi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon… kaj ankaŭ sian malnovan servantinon, min» — ŝi batis sin per ambaŭ manoj sur la bruston — «ĝojigi per la vido de ŝia aminda vizaĝo. Kuru, Ben, kuru!»
Kaj ĉiam ankoraŭ ŝi puŝis lin al la pordo, kaj ĉiam ankoraŭ sinjoro Warden staris antaŭ la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malĝoja mieno.
«Aŭ eble», diris Clemency kaj ekscitite sin alkroĉis al la mantelo de sinjoro Warden, «eble ŝi nun estas tie ĉi; eble ŝi estas tre proksime. Jes, mi vidas laŭ via vizaĝo, ke ŝi certe estas tie ĉi. Mi petas vin, sinjoro, lasu min al ŝi. Mi vartadis ŝin, kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano. Antaŭ miaj okuloj ŝi elkreskis, kiel la fiero de tiu ĉi loko. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis la fianĉino de sinjoro Alfred. Mi provis ŝin deteni, kiam vi ŝin forlogis. Mi scias, kia estis ŝia patra domo, kiam ŝi estis ankoraŭ ĝia animo, kaj kiel alia ĝi fariĝis de la tempo, kiam ŝi forkuris. Mi petas vin, sinjoro, lasu min al ŝi!»
Li rigardis ŝin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston.
«Mi ne pensas, ke ŝi povus scii», daŭrigis Clemency, «kiel sincere ili pardonis al ŝi; kiel forte ili ŝin amas; kia ĝojo estus por ili vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Ŝi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas ŝin kuraĝigi, kiam ŝi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, ĉu vi ŝin alkondukis?»
«Ne», li diris, balancante la kapon.
Tiu ĉi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia malbrua retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon ĉion klarigis. Marion pli ne vivis.
Li ne kontraŭparolis al ŝi, jes, ŝi ne vivas![110] Clemency sidiĝis, metis la vizaĝon sur la tablon kaj maldolĉe ploris.
En tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey.
«Mia Dio, sinjoro Warden!» diris la advokato kaj tiris lin flanken, «kia vento…» — li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini — «…alportis vin tien ĉi?»
[109]
T.e. Grace sendis respondajn leterojn al Marion.
[110]
Zamenhofo enkondukis negon en la frazon (estas mortinta → ne vivas), kaj ties «jes» iĝis orientmaniera. (Germane: „Er widerschprach ihr nicht, ja, sie war tot!“) Kp la noton [115].