La batalo de l' vivo
- Автор: Диккенс Чарльз
- Год: 1891
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Ludoviko Lazaro Zamenhof
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
«Tion ĉi ili ĉiam aldonas», diris Clemency.
«Jes, sed ne ĉiam tion ĉi», li respondis. «Rigardu: „sinjora domo“ k.t.p., „konstruoj mastrumaj“, „parko kaj ĝardeno“ k.t.p., „sinjoroj Snitchey kaj Craggs“ k.t.p., „la senŝulda bieno de lia sinjora moŝto Mich. Warden, pro forveturo en la eksterlandon“!»
«Pro forveturo en la eksterlandon!» ripetis Clemency.
«Jen tio ĉi staras», diris sinjoro Britain. «Rigardu tien ĉi.»
«Kaj ĵus hodiaŭ mi tie aŭdis, ke ŝi baldaŭ alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novaĵojn!» diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaŭ la rememoro de malnovaj tempoj ankaŭ revekus malnovajn kutimojn. «Hm, hm, hm! Tio ĉi tie denove pezigos la korojn, Ben.»
Sinjoro Britain ĝemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe ĉesis pensi pri ĝi. Per tiu ĉi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.
Kvankam la mastro de «La Raspilo de Muskato» havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj ŝi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel ŝi sola kondukas la tutan mastrumon kaj per prudenta ŝparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en ĉiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte ĝi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laŭ ilia propra modesta juĝo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi ruĝiĝi antaŭ ili!
Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency. Ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke ŝia bonegeco estas nur jesigo[107] de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.
Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaŭa tago li enŝlosis en la ŝrankon de la drinkejo — ĉiam ridante por si pri ŝia lerteco en negocoj — kiam ŝi revenis kun la sciigo, ke la ambaŭ sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kaleŝejo kaj la malgranda Clemency dormas «kiel anĝelo.» Nun li ankaŭ sidiĝis al la teo, kiu en atendo de ŝia veno staris sur malgranda tablo. Ĝi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto (estis duono de la sesa horo); ĉiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita.
«La unuan fojon mi hodiaŭ povas trankvile sidi», diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaŭ ŝi nun sidos jam la tutan vesperon; sed ŝi tamen baldaŭ ree sin levis, por enverŝi teon al sia edzo kaj tranĉi panon kun butero. «Kiel tiu ĉi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!»
«Jes, jes!» diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante ĝin en tia sama maniero.
«Tiu ĉi sama sinjoro Michael Warden», diris Clemency meditante, «faris, ke mi perdis mian malnovan oficon.»
«Kaj alportis al vi edzon», diris sinjoro Britain.
«Nu jes», respondis Clemency, «kaj por tio ĉi mi volas lin ankaŭ danki.»
«La homo estas sklavo de la kutimo», diris sinjoro Britain kaj rigardis ŝin trans tiu pladeto. «Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion ĉi pensus!»
«Jes, efektive!» ekkriis Clemency. «Tio ĉi estis tre bone de via flanko, Ben.»
«Ne, ne, ne», respondis Ben kun memkonscia modesteco. «Ne estas inde paroli pri tiu ĉi bagatelo.»
«Ho jes, Ben»[108], diris lia edzino kun koreco; «mi forte tion ĉi ŝatas kaj estas al vi tre danka. Ha!» — ŝi denove rigardis la folion — «kiam oni sciiĝis, ke ŝi forkuris kaj estas ekster danĝero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni — pro ŝi kaj pro la fratino kaj la patro — diri kion mi sciis, ne vere?»
«Jes, vi ĝin rakontis», rimarkis ŝia edzo.
«Kaj doktoro Jeddler», daŭrigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, «en sia kolero kaj ĉagreno forpelis min el la domo! Kiel mi ĝojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontraŭ li; ĉar li poste ĝin sincere pentis. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li ĝin bedaŭras! — La lastan fojon ankoraŭ hieraŭ, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazaŭ ĝi lin interesus! — sed propre nur pro la malnova tempo kaj ĉar li sciis, ke ŝi min amis, Ben!»
«Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?» demandis ŝia edzo, tute mirigite, ke ŝi klare komprenis veraĵon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskiĝadis ankoraŭ.
«Mi tion ĉi ne scias», diris Clemency kaj blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi. «Dio! mi ne povus tion ĉi diri, se oni eĉ metus por tio ĉi rekompencon de cent funtoj.»
Li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo substancan fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestaĵo de rajdo. Ŝajnis, ke li aŭskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi.
Clemency rapide leviĝis. Ankaŭ sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. «Ĉu vi volas esti bona supreniri, sinjoro? Estas tre bela ĉambro supre, sinjoro.»
«Mi dankas», diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. «Ĉu estas permesite eniri tien ĉi?»
«Ho, se plaĉas al vi», respondis Clemency kaj malfermis la bufedan ĉambron. «Kion vi ordonas, sinjoro?»
Li ekvidis la folion kaj legis ĝin nun.
«Tre bela peco da tero, sinjoro», rimarkis sinjoro Britain.
Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency’on kun tiu sama esplora sciemeco, kiel antaŭe. «Vi demandis…», li diris, ne deturnante de ŝi la okulojn.
«Kion vi deziras, sinjoro», respondis Clemency kaj ankaŭ kaŝite lin rigardadis.
«Se vi volas doni al mi gluton da elo», li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, «kaj volos ĝin alporti tien ĉi, ne malhelpante al vi al via teo, mi estos al vi tre danka.»
Ne farante pli ceremoniojn, li sidiĝis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizaĝon, brunigitan de la suno, ombris malhelaj haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li enverŝis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis:
«Nova domo, ne vere?»
«Ne tre nova, sinjoro», respondis sinjoro Britain.
«Havas la aĝon de kvin ĝis ses jaroj», diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn.
«Mi pensis antaŭe, kiam mi eniris, ke mi aŭdas la nomon de doktoro Jeddler», demandis la fremdulo. «Tiu ĉi folio rememorigas min pri li; ĉar mi okaze scias ion de la historio per la famo kaj per certaj ligitaĵoj. — Ĉu la maljunulo ankoraŭ vivas?»
«Ho jes, sinjoro», diris Clemency.
«Ĉu li forte ŝanĝiĝis?»
«De kiam, sinjoro?» respondis Clemency kun aparta akcento.
«De la tago, kiam lia filino lin forlasis.»
«Jes! De tiu tago li ŝanĝiĝis», diris Clemency. «Li fariĝis maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam paciĝis kun sia fratino kaj ofte ŝin vizitas. Tio ĉi tuj bone faris al li. En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aŭ du jaroj li fariĝis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj laŭdadi ŝin kaj ankaŭ la mondon! Kaj li neniam laciĝadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona ŝi estis. Li pardonis al ŝi. Tio ĉi estis ĉirkaŭ la tempo de la edziniĝo de fraŭlino Grace. Vi memoras ankoraŭ, Britain?»
[107]
T.e. konfirm*o.
[108]
Ĉi tiu «jes» esprimas malkonsenton.