Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 223 224 225 226 227 228 229 230 231 ... 322
Перейти на страницу:

Sam estis surgenua apud la kapo de Frodo, liaj sentumoj kirliĝis pro la fiodoro, dum liaj du manoj daŭre tenis la glavon. Tra la nebulo antaŭ siaj okuloj li malklare konsciis pri la vizaĝo de Frodo, kaj li obstine strebis regi sin kaj sin treni el la sveno, kiu minacis lin. Malrapide li levis sian kapon kaj vidis ŝin, nur kelkajn paŝojn for, okulumanta lin, dum ŝia beko gutigis sputon de veneno, kaj verda ŝlimo fluetis de sub ŝia vundita okulo. Tie ŝi kaŭris, la tikega ventro disŝovita sur la tero, la grandaj arkaĵoj de ŝiaj kruroj tremetantaj, dum ŝi kuntiriĝis por nova salto — ĉi-foje por premi kaj piki ĝismorte: neniu mordeto de veneno por senmovigi la baraktadon de ŝia viando; ĉi-foje por mortigi kaj disŝiri.

Ĝuste kiam Sam mem ekkaŭris, rigardante ŝin, vidante sian morton en ŝiaj okuloj, venis al li ekpenso, kvazaŭ parolus iu fora voĉo, kaj li palpserĉis en sia sino per la maldekstra mano, kaj trovis tion, kion li serĉis: malvarma, malmola kaj solida ĝi ŝajnis laŭ lia tuŝo en fantoma mondo de teruro, la Flakoneto de Galadriela.

— Galadriela! — li diris feble, kaj tiam li aŭdis voĉojn malproksimajn tamen klarajn: la kriadon de la elfoj promenantaj sub la steloj en la amataj ombroj de la Provinco kaj la muzikon de la elfoj, kiel tiu penetris lian dormon en la Halo de Fajro en la domo de Elrondo.

Gilthoniel A Elbereth!

Kaj tiam lia lango malligiĝis, kaj lia voĉo kriis en la lingvo, kiun li pe konis:

A Elbereth Gilthoniel o menel palan-díriel, le nallon sí di’nguruthos! A tiro nin, Fanuilos!

Kaj post tio li ŝanceliĝe stariĝis kaj denove iĝis hobito Samsaĝo, filo de Hamfasto.

— Nun venu, fiputraĵo! — li kriis. — Vi damaĝis mian mastron, bruto, kaj tion vi kompensos. Ni pluiros; sed unue ni ekvilibrigos la konton ĉe vi. Venu, kaj gustumu ĝin denove.

Kvazaŭ lia nevenkebla spirito funkciigus ĝian potencon, la vitro subite flamis en lia mano kiel blanka torĉo. Ĝi flamis kiel stelo, kiu saltante el la firmamento brogas la malhelan aeron per lumo netolerebla. Neniu teruraĵo el la ĉielo iam pli frue brulis antaŭ la vizaĝo de Ŝeloba. Ties radioj eniris ŝian vunditan kapon kaj trastrekis ĝin netolerebla doloro, kaj la timiga luminfekto disvastiĝis de okulo al okulo. Ŝi retrofalis batante la aeron per siaj antaŭkruroj, ŝia vido estis eksplodita pro internaj fulmoj, ŝia menso agonia. Poste, forturninte sian vunditan kapon, ŝi ruliĝis flanken kaj komencis rampi, pinĉilon post pinĉilo, al la aperturo en la malhela klifo malantaŭe.

Sam pluiris. Li ŝanceliĝis kiel ebriulo, sed li iris antaŭen. Kaj Ŝeloba finfine senkuraĝigita, ŝrumpinta en malvenko, tikegis kaj tremis, dum ŝi klopodis forrapidi de li. Ŝi alvenis la truon, kaj kuntiriĝinte, postlasante spuron el verda-flava ŝlimo, ŝi englisis, ĝuste kiam Sam svingis lastan baton al ŝiaj treniĝaj kruroj. Poste li falis teren.

Ŝeloba estis for; kaj ĉu ŝi restis longe en sia fikuŝejo, vartante sian malicon kaj sian mizeron, kaj dum la lantaj jaroj de mallumo kuracis sin de interne, rekonstruante siajn grapolajn okulojn, ĝis kun malsato mortsimila ŝi denove ŝpinis siajn terurajn kaptilojn en la valoj de la Montoj de Ombro, tion ne rakontas tiu ĉi historio.

Sam restis sola. Lacege, dum la vespero de l’ Sennoma Lando trafis la lokon de la batalo, li rampis reen al sia mastro.

— Mastro, kara mastro, — li diris, sed Frodo ne parolis. Kiam li kuris antaŭen, entuziasma, ĝoja pri sia libereco, Ŝeloba hide rapide venis malantaŭ li kaj per unu ekbato pikis lin en la kolo. Li kuŝis nun pala, kaj aŭdis neniun voĉon, kaj ne moviĝis.

— Mastro, kara mastro! — diris Sam kaj atendis dum longa silento, aŭskultante vane.

Poste kiel eble plej rapide li fortranĉis la ligantajn ŝnurojn kaj kuŝigis sian kapon sur la bruston de Frodo kaj al ties buŝo, sed neniun vivmoviĝon li povis trovi, nek sentis plej feblan tremeton de la koro. Ofte li frotis la manojn kaj piedojn de sia mastro, kaj tuŝis lian frunton, sed ili estis malvarmaj.

— Frodo, sinjoro Frodo! — li vokis. — Ne lasu min sola ĉi tie! Vokas via Sam. Ne iru, kien mi ne povos sekvi! Vekiĝu, sinjoro Frodo! Ho vekiĝu, Frodo, kara mia, kara mia. Vekiĝu!

Poste kolero inundis lin, kaj li ĉirkaŭkuris la korpon de sia mastro furioze, pikante la aeron, batante la ŝtonojn kaj kriante defiojn. Baldaŭ li revenis, kaj kliniĝinte rigardis la vizaĝon de Frodo, palan sub li en la krepusko. Subite li konstatis, ke li estas en tiu bildo, kiu estis vidigita al li en la spegulo de Galadriela en Lorieno: Frodo kun pala vizaĝo kuŝanta profunde dorma sub alta malhela klifo. Aŭ tiam li supozis profunde dorma.

— Li mortis! — li diris. — Ne dormas, sed mortis! — kaj dum li diris tion, kvazaŭ la vortoj efikigus denove la venenon, al li ŝajnis, ke la vizaĝo iĝis grize verda.

Kaj tiam trafis lin nigra senespero, kaj Sam kliniĝis al la tero, kaj tiris sian grizan kapuĉon sur la kapon, kaj nokto venis al lia koro, kaj nenion pli li konsciis.

Kaj kiam finfine pasis la nigreco, Sam suprenrigardis, kaj ombroj ĉirkaŭis lin; sed dum kiom da minutoj aŭ horoj la mondo treniĝis plu, li ne sciis. Li estis ankoraŭ en la sama loko, kaj ankoraŭ lia mastro kuŝis mortinta apud li. La montoj ne jam diseriĝis, nek la tero ruiniĝis.

— Kion mi faru, kion mi faru? — li diris. — Ĉu mi akompanis lin tra la tuta vojaĝo vane? — kaj tiam li rememoris sian propran voĉon, dirinta la vortojn, kiujn tiumomente li mem ne komprenis, komence de ilia vojaĝo: Ion mi devas fari antaŭ la fino. Mi devas ĝisfini ĝin, sinjoro, se vi min komprenas.

— Sed kion mi povas fari? Certe ne lasi sinjoron Frodo mortinta, neentombigita supre de la montoj, kaj iri hejmen, ĉu? Aŭ pluiri? Ĉu pluiri? — li ripetis, kaj dum momento skuis lin dubo kaj timo. — Ĉu pluiri? Ĉu tion mi devos fari? Kaj forlasi lin, ĉu?

Tiam finfine li komencis plori; kaj irante al Frodo li ordigis ties korpon, kaj kunmetis la malvarmajn manojn sur lia brusto, kaj volvis lin en lia mantelo; kaj li kuŝigis la propran glavon unuflanke kaj la bastonon donacitan de Faramiro aliflanke.

— Se mi devos pluiri, tiam mi devos kunpreni vian glavon, laŭ via permeso, sinjoro Frodo, sed mi metos tiun ĉi ĉe via flanko, kiel ĝi kuŝis flanke de l’ malnova reĝo en la dolmeno; kaj vi havas vian belan mitrilan veston de maljuna sinjoro Bilbo. Kaj vian stelvitron, sinjoro Frodo, vi ja pruntedonis al mi, kaj mi bezonos ĝin, ĉar ĉiam de nun mi estos en mallumo. Ĝi estas tro valora por mi, kaj la Damo donacis ĝin al vi, sed eble ŝi komprenos. Ĉu komprenas vi, sinjoro Frodo? Mi devos pluiri.

Sed iri li ne povis, ankoraŭ ne. Li genuiĝis kaj tenis la manon de Frodo kaj ne povis liberigi ĝin. Kaj la tempo pasis kaj daŭre li genuis, tenante la manon de sia mastro, kaj debatante en sia koro.

Nun li klopodis trovi forton por forŝiri sin kaj iri solecan vojaĝon al venĝo. Se entute li povus iri, lia kolero portus lin sur ĉiuj vojoj de la mondo, persekute, ĝis li trovus finfine lin: Golumon. Tiam Golumo mortus en angulo. Sed li ekvojaĝis ne por fari tion. Ne valorus forlasi sian mastron por tio. Tio ne revenigus lin. Nenio tion kapablus. Prefere ili ambaŭ estu mortaj kune. Kaj ankaŭ tio estis vojaĝo soleca.

Li rigardis la brilan pinton de la glavo. Li pensis pri tiuj lokoj, malantaŭ kiuj estas nigra limo kaj falo en neniecon. Ne eblis eskapi tiuvoje. Tio estus fari nenion, eĉ ne funebri. Li ekvojaĝis ne por tio.

— Kion do mi devas fari? — li denove kriis, kaj jam li ŝajnis konstati la malfacilan respondon: daŭrigi ĝis la fino. Alia soleca vojaĝo, kaj la plej malbona.

— Kio? Ĉu mi, sola, iru ĝis la Fendaĵo de Sorto kaj tiel plu? — li hezitis ankoraŭ, sed la decidemo kreskis. — Kio? Ĉu mi forpenu la Ringon de li? Ĝin al li donis la Konsilio.

1 ... 223 224 225 226 227 228 229 230 231 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)