Kandido, aŭ Optimismo
- Автор: Voltaire
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Eŭgeno Lanti
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
Kandido atente aŭskultis tiun diskurson kaj ekhavis grandan estimon al la parolanto; kaj, ĉar la markizino estis sidiginta lin apud si, li sin klinis al ŝia orelo kaj aŭdacis demandi, kiu estas la homo tiel bone parolanta.
— Li estas scienculo, — diris la sinjorino. — Li ne kartludas, sed la abateto fojfoje lin venigas ĉe min por noktomanĝi. Li estas tre sperta rilate tragediojn kaj librojn, li verkis tragedion, kiun oni malaplaŭdis, kaj libron, kies sola ekzemplero vidita ekster la butiko de lia eldonisto estas tiu, kiun li dediĉis al mi.
— Granda homo! — diris Kandido. — Li estas dua Pangloso.
Tiam, sin turnante al li, Kandido diris:
— Sinjoro, vi sendube pensas, ke ĉio statas kiel eble plej bone en la fizika mondo kaj en la morala, kaj ke nenio povas esti alie, ĉu?
— Ne, sinjoro, — respondis la scienculo, — mi havas tute alian opinion: mi trovas, ke ĉe ni ĉio iras tute malbone; ke neniu scias, kiu estas lia rango, nek kiu estas lia ofico; nek kion li faras, nek kion li devas fari. Escepte la noktomanĝon, kiu estas sufiĉe gaja kaj dum kiu regas sufiĉe da interkonsento, la tuta cetera tempo pasas en impertinentaj disputoj: Jansenistoj kontraŭ Molinistojn, parlamentanoj kontraŭ eklezianojn, literaturistoj kontraŭ literaturistojn, korteganoj kontraŭ korteganojn, financistoj kontraŭ la popolon, edzinoj kontraŭ edzojn, parencoj kontraŭ parencojn; resume, ĉio estas unu ĉiama batalo.
Kandido obĵetis:
— Mi vidis aferojn pli malbonajn; sed saĝulo, bedaŭrinde poste pendumita, instruis al mi, ke ĉio ĉi tio estas bonega: tioj estas ombroj sur bela pentraĵo.
— Via pendumito mokis la homojn, — diris Marteno. — Viaj ombroj estas hororaj makuloj.
— La makulojn faras la homoj, — diris Kandido, — kaj ili ne povas tion eviti.
— Tial do ili ne kulpas, — diris Marteno.
La plejparto da ludantoj, kiuj komprenis nenion pri la temo, trinkadis; Marteno rezonadis kun la scienculo, kaj Kandido rakontis parton el siaj aventuroj al la gastigantino.
Post la noktomanĝo, la markizino kondukis Kandidon en sian ĉambreton kaj lin sidigis sur kanapon.
— Nu, — ŝi diris, — ĉu vi plu fortege amas fraŭlinon Kunegundo Tunder-ten-tronk?
— Jes, sinjorino, — respondis Kandido.
La markizino diris kun tenera rideto:
— Vi respondas al mi kiel juna Vestfaliano; Franco dirus al mi: «Estas vere, ke mi amis fraŭlinon Kunegundo; sed, vidante vin, sinjorino, mi timas, ke ŝin mi ne plu amas.»
— Ho ve! — diris Kandido, — mi respondos laŭ via deziro.
— Via pasio por ŝi, — diris la markizino, — komenciĝis per levo de ŝia poŝtuko; mi volas ke vi levu mian ŝtrumpligilon.
— Per mia tuta koro, — diris Kandido; kaj li ĝin levis.
— Sed mi volas, ke vi ĝin al mi remetu, — diris la sinjorino; kaj Kandido ĝin remetis.
— Vidu, — diris la sinjorino, — vi estas alilandano; miajn amantojn el Parizo mi fojfoje atendigas du semajnojn, sed antaŭ vi mi kapitulacas tuj en la unua nokto, ĉar oni devas, laŭ la kutimoj de gastamo, honori junulon el Vestfalio.
Rimarkinte du grandegajn briliantojn sur la manoj de la juna alilandano, la belulino laŭdis ilin tiom sincere, ke de la fingroj de Kandido ili transiris al tiuj de la markizino.
Revenante kun sia abateto, Kandido sentis kelkajn konsciencriproĉojn pro tio, ke li malfidelis al Kunegundo. La abateto partoprenis lian ĉagrenon; li ja ricevis malmulte el la kvindek mil frankoj, kiujn lude perdis Kandido, kaj el la valoro de la du briliantoj duone donacitaj, duone trudakiritaj. Li decidis plene profiti la avantaĝojn, kiujn al li prezentis lia konatiĝo kun Kandido. Li multe parolis kun Kandido pri Kunegundo; kaj Kandido diris, ke kiam li vidos Kunegundon en Venecio, li petos al tiu belulino pardonon pri sia malfidelo.
La Perigordano fariĝadis pli kaj pli afabla kaj komplezema, kaj montris delikatan intereson pri ĉio, kion diris Kandido, pri ĉio, kion li faris, pri ĉio, kion li intencis fari.
— Do vi havas rendevuon en Venecio? — li demandis.
— Jes, — diris Kandido, — nepre necesas, ke mi iru tien por retrovi fraŭlinon Kunegundo.
Tiam, instigate de la plezuro paroli pri tio, kion li amas, li rakontas, laŭ sia kutimo, parton el siaj aventuroj kun tiu eminenta Vestfalianino.
— Mi pensas, — diris la abato, — ke fraŭlino Kunegundo estas tre sprita, kaj ke ŝi skribas ĉarmajn leterojn.
— Neniam mi ricevis iun ŝian, — diris Kandido. — Juĝu mem: forpelite el la kastelo pro amo al ŝi, mi neniel povis aranĝi korespondadon. Baldaŭ poste oni sciigis al mi, ke ŝi mortis; poste mi ŝin retrovis, kaj denove perdis. Mi sendis al ŝi, de 2500 leŭgoj for de ĉi tie, ekspreson, kaj nun atendas respondon.
La abateto atente aŭskultis kaj ŝajnis iom revema. Baldaŭ li adiaŭis la du alilandanojn, kore brakuminte ilin. La morgaŭon Kandido ricevis ĉe sia vekiĝo leteron kun jena enhavo:
«Sinjoro tre kara amato mia, jam semajnon mi estas en ĉi tiu urbo kaj kuŝas malsana. Ĵus mi eksciis, ke vi estas ĉi tie. Mi flugus en viajn brakojn se mi povus moviĝi. Mi sciis pri via trapaso tra Bordozon; tie mi lasis la fidelan Kakambon kaj la maljunulinon, kiuj baldaŭ min sekvos. La guberniestro de Bonaero forprenis ĉion, sed restas al mi via koro. Venu, via ĉeesto redonos al mi la vivon aŭ min mortigos per plezuro.»
Tiu ĉarma, tiu neesperita letero treege ĝojigis Kandidon; sed la informo pri la malsano de lia kara Kunegundo dolore lin premis. Instigate de tiuj du sentoj, li prenas sian oron kaj siajn diamantojn, kaj kondukigas sin kun Marteno al la hotelo, kie loĝas fraŭlino Kunegundo. Li eniras tremante pro emocio, lia koro batadas, lia voĉo singultas; li volas ŝovi la kurtenojn de la lito, li volas alportigi lumon.
— Vi nepre ne faru tion, — diras al li la servistino, — la lumo ŝin mortigus.
Kaj haste ŝi refermas la kurtenon.
— Mia kara Kunegundo, — diras Kandido plorante, — kiel vi fartas? Se vi ne povas min vidi, almenaŭ diru al mi ion.
— Ŝi ne povas paroli, — diras la servistino.
La sinjorino tiam tiras el la lito grasetan manon, kiun Kandido longe priverŝas per larmoj kaj kiun li poste plenigas per diamantoj, lasante sur la brakseĝo saketon da oro.
Meze de liaj ekzaltiĝoj envenas polica serĝento, sekvate de la Perigorda abateto kaj de kvar soldatoj.
— Ĉu do estas tiuj du suspektindaj alilandanoj? — diras la serĝento.
Li tuj ordonas, ke oni kaptu ilin kaj konduku en malliberejon.
— Ne tiel oni traktas la vojaĝantojn en Eldorado, — diras Kandido.
— Pli ol iam ajn mi estas Maniĥeano, — diras Marteno.
— Sed kien vi nin kondukas? — demandas Kandido.
— En kelkarceron, — respondas la serĝento.
Retrovinte sian flegmon, Marteno juĝis, ke la sinjorino, kiu ŝajnigis esti Kunegundo, estas friponino; la abateto Perigorda, fripono, kiu hastas ekspluati la naivon de Kandido; kaj la policisto, alia fripono, kiun oni povas facile subaĉeti.
Por eviti la riskojn de la justicaj proceduroj, Kandido, instruite per la konsilo de Marteno, kaj cetere plu senpacience dezirante revidi la veran Kunegundon, proponas al la policisto tri malgrandajn diamantojn valorajn po tri mil piŝtoloj.
— Ha, sinjoro, — diras al li la homo kun la ebura bastono[74], — eĉ se vi estus plej granda krimulo, vi tamen estas por mi homo plej honesta en la mondo. Tri diamantoj! Po tri mil piŝtoloj ĉiu! Sinjoro, mi oferus por vi mian vivon, anstataŭ vin konduki en karceron. Oni arestas ĉiujn alilandanojn, sed lasu min aranĝi la aferon; mi havas fraton en Diepo en Normandio, mi vin kondukos tien; kaj se vi havas diamanton por li, li zorgos pri vi, kiel mi mem.
— Sed kial oni arestas la alilandanojn? — demandis Kandido.
Tiam la Perigorda abato ekparolis kaj diris:
— Tial ke iu aĉulo el Atrebatio[75] aŭdis stultaĵojn; tio lin puŝis al patromortigo[76] — ne tia, kia estis tiu de 1610 en la monato majo[77], sed tia, kiel tiu de 1594 en la monato decembro[78], kaj tia, kiaj estis pluraj aliaj farataj en aliaj jaroj kaj en aliaj monatoj de aliaj aĉuloj, kiuj aŭdis sensencaĵojn.
[74]
Policistoj Parizaj portas tian bastonon.
[75]
En la epoko de la Roma imperio vivis en la norda parto de la nuna Francio popolo, kies anoj nomiĝis Atrebatoj, ilia ĉefurbo kuŝis ĉe la loko, kie nun troviĝas Araso (france: Arras). Voltero fantazie uzis tiun nomon de popolo, por diri, ke Damjeno (france: Damiens), la reĝatencinto estis el tiu regiono. — L.
[76]
La reĝo estis konsiderata kiel la patro de la popolo. — L.
[77]
Temas pri murdo de Henriko la 4ª de Francio.
[78]
La 27-an de decembro, Johano Ŝatel’ (france: Jean Chatel) atencis kontraŭ Henrikon la 4-an per tranĉilbato. — L.