Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 127 128 129 130 131 132 133 134 135 ... 322
Перейти на страницу:

En la krepusko ili denove haltis. Jam duoble dek du leŭgojn ili trapasis sur la ebenaĵoj de Rohano, kaj la muro de Emin Muilo estis malaperinta en la ombroj de l’ oriento. La juna luno briletis sur nebuleca ĉielo, sed ĝi havigis malmulte da lumo, kaj la steloj estis vualitaj.

— Nun mi plej bedaŭras ripoztempon aŭ ĉiun halton dum nia ĉasado, — diris Legolaso. — La orkoj forkuris antaŭ ni, kvazaŭ la vipoj de Saŭrono mem estus malantaŭ ili. Timeble ili jam atingis la arbaregon kaj la malhelajn montetojn, kaj jam nun eniras en la ombrojn de la arboj.

Gimlio grincigis siajn dentojn.

— Jen amara fino de nia espero kaj de nia tuta penado! — li diris.

— De espero eble, sed ne de penado, — diris Aragorno. — Ni ne returniĝos ĉi tie. Tamen mi lacegas. — Li retrorigardis al la vojo trapasita, al la nokto oriente pliprofundiĝanta. — Io stranga influas en tiu ĉi lando. Mi malfidas la silenton. Mi malfidas eĉ la palan lunon. La steloj apenaŭ videblas; kaj mi estas tiel lacega, kiel mi malofte estis antaŭe, lacega kiel neniu disirulo devus esti, kiam klaraj spuroj sekvendas. Ia volo subtenas rapidige niajn malamikojn kaj starigas antaŭ ni nevideblan barilon: lacego pli en la koro ol en la membroj.

— Vere! — diris Legolaso. — Tion mi scias ekde kiam ni descendis de Emin Muilo. Ĉar tiu volo estas ne malantaŭ ni, sed antaŭ ni. — Li fingromontris foren tra la lando Rohano en la malheliĝantan okcidenton sub la falĉilforma luno.

— Sarumano! — murmuris Aragorno. — Sed li ne retroenigos nin! Halti ni devos ankoraŭ unufoje; ĉar vidu! eĉ la luno enfalas densiĝantan nubon. Sed norde kuŝas nia vojo inter monteto kaj marĉo kiam la tago revenos.

Kiel antaŭe Legolaso estis la unua stariĝinto, se efektive li eĉ dormis.

— Vekiĝu! Vekiĝu! — li kriis. — Estas ruĝaŭrore. Strangaj aferoj atendas nin apud la arbarega rando. Ĉu bonaj, ĉu misaj, tion mi ne scias; sed ni estas vokitaj. Vekiĝu!

La aliaj saltleviĝis, kaj preskaŭ tuj ili ekvojaĝis. Lante proksimiĝis la montetoj. Ankoraŭ mankis unu horo antaŭ la tagmezo, kiam ili ĝisvenis ilin: verdaj deklivoj leviĝantaj al nudaj firstoj, kiuj etendiĝis en linio rekte norden. Sube la tero estis seka kaj la herbo mallonga, sed longa strio de sinkinta grundo, proksimume dek mejlojn larĝa, kuŝis inter ili kaj la rivero vaganta profunde en malklaraj densejoj fragmitaj kaj junkaj. Ĝuste okcidente de l’ plej suda deklivo troviĝis granda ringo, kie la grundo estis ŝirita kaj batita de multaj tramplaj piedoj. El ĝi etendiĝis denove la orkaj spuroj, turniĝante norden laŭ la sekaj orloj de l’ montetoj. Aragorno haltis kaj proksime ekzamenis la signojn.

— Ili ripozis ĉi tie kelkan tempon, — li diris, — sed eĉ la antaŭeniraj signoj estas jam malnovaj. Timeble via koro parolis veron, Legolaso: jam pasis trioble dek du horoj, laŭ mia konjekto, de kiam staris la orkoj, kie ni nun staras. Se ili pluiris samrapide, ili do hieraŭ je sunsubiro alvenis la bordon de Fangorno.

— Mi vidas nenion norde kaj okcidente krom herbon fadiĝantan en nebulon, — diris Gimlio. — Ĉu ni povus vidi la arbaregon se ni grimpus la montetojn?

— Ĝi ankoraŭ tre malproksimas, — diris Aragorno. — Se mi ĝuste memoras, tiuj montoj etendiĝas ok leŭgojn aŭ pli al la nordo, kaj poste nord-oriente al la elfluejo de Entvaŝo ankoraŭ etendiĝas larĝa tereno, ankoraŭ dek kvin leŭgojn eble.

— Nu, ni pluira, — diris Gimlio. — Miaj kruroj devos forgesi la leŭgojn. Ili tion farus des pli volonte se mia koro estus malpli peza.

La suno estis sinkanta, kiam finfine ili proksimiĝis al la montetlinio. Dum multaj horoj ili marŝis senripoze. Nun ili progresis malrapide, kaj la dorso de Gimlio estis kurbiĝinta. Rokduraj estas la gnomoj laborantaj aŭ vojaĝantaj, sed tiu senfina ĉasado komencis elĉerpi lin, dum espero tute velkis en lia koro. Aragorno marŝis malantaŭ li, morna kaj silenta, kliniĝante de tempo al tempo por ekzameni iun signon aŭ skrapaĵon sur la grundo. Nur Legolaso paŝis kiel ĉiam malpeze, liaj piedoj ŝajne apenaŭ premis la herbon, postlasante neniujn spurojn, dum li pasis; sed el la vojpano de la elfoj li ĉerpis tiom da nutraĵo, kiom li bezonis, kaj li povis dormi, se tion povas nomi dormo la homoj, ripozigante sian menson laŭ la strangaj padoj de elfaj sonĝoj, eĉ dum li marŝis apertokule en la lumo de la mondo.

— Ni supreniru sur tiun ĉi verdan monteton! — li diris. Lacege ili sekvis lin, grimpante la longan deklivon, ĝis ili alvenis la supron. Tiu estis ronda monteto glata kaj nuda, staranta aparte, la plej norda el la montetaro. La suno sinkis, kaj la vesperaj ombroj falis kurtenece. Ili troviĝis solaj en griza senforma mondo sen signo aŭ mezuro. Nur malproksime nord-okcidente estis mallumo pli profunda kontraŭ la velkanta lumo: la Nebulecaj Montoj kaj la suba arbarego.

— Nenion ni povas vidi por gvidi nin tien, — diris Gimlio. — Nu, denove ni devas halti kaj foruzi la nokton. Iĝas malvarme!

— Ventas el nordo elde la neĝo, — diris Aragorno.

— Kaj antaŭ la mateno ventos el la oriento, — diris Legolaso. — Sed ripozu, se tio necesas al vi. Tamen ne forĵetu ĉian esperon. Morgaŭ estas nekonata. Konsilo ofte troveblas ĉe la sunleviĝo.

— Tri sunoj jam leviĝis dum nia ĉasado kaj neniun konsilon alportis, — diris Gimlio.

La nokto pli kaj pli fridiĝis. Aragorno kaj Gimlio dormis intermite, kaj kiam ajn ili vekiĝis, ili vidis Legolason staranta apude, aŭ marŝanta tien-reen, mallaŭte kantante al si en sia propra lingvo, kaj dum li kantis la blankaj steloj ekaperis sur la malmola nigra volbo supre. Tiel pasis la nokto. Kune ili rigardis la tagiĝon malrapide kreskantan sur la ĉielo, nun nuda kaj sennuba, ĝis finfine okazis la sunleviĝo. Tiu estis pala kaj klara. La vento blovis el la oriento, kaj ĉiuj nebuletoj estis forruliĝintaj; larĝaj terenoj kuŝis ĉirkaŭ ili en la amara lumo.

Antaŭe kaj oriente ili vidis la ventoplenajn altejojn de la Rohana montetaro, kiun ili jam ekvidis antaŭ multaj tagoj de apud la Granda Rivero. Nord-okcidente embuskis la malhela arbarego Fangorno; malproksimaj ankoraŭ dek leŭgojn staris ĝiaj ombrecaj randoj, kaj ĝiaj pli malproksimaj deklivoj forfadis en la distan bluon. Post ĝi ekbriletis tre malproksime, kvazaŭ flosanta sur griza nubo, la blanka supro de alta Metedraso, la lasta pinto de la Nebulecaj Montoj. El la arbarego fluis renkonte al ili Entvaŝo, ties fluo nun estis rapidega kaj streta, kaj la bordoj profunde fenditaj. La orkaj spuroj turniĝis de la montetaro tiudirekten.

Sekvante per siaj akraj okuloj la vojon al la rivero kaj poste la riveron retro al la arbarego, Aragorno vidis ombron sur la malproksima verdo, malhelan rapidhastan malprecizaĵon. Li ĵetis sin sur la teron kaj denove aŭskultis atente. Sed Legolaso staris apud li, ombrante siajn helajn elfajn okulojn per sia longa gracila mano, kaj li vidis ne ombron, nek malprecizaĵon, sed malgrandajn rajdantajn figurojn, multajn rajdistojn, kaj matena ekbrilo sur iliaj lancopintoj similis ekbrilon de etegaj steloj ekster la rando de mortemula vidivo. Tre fore malantaŭ ili leviĝis malhela fumo je maldensaj bukliĝantaj fadenoj.

Silento regis en la dezertaj kampoj, kaj Gimlio povis aŭdi la aeron moviĝanta inter la herboj.

— Rajdistoj! — kriis Aragorno saltstariĝante. — Multaj rajdistoj sur rapidegaj ĉevaloj alvenas nin!

— Jes, — diris Legolaso, — cent kvin da ili. Flavaj estas ties hararoj, kaj brilaj estas ties lancoj. Ilia ĉefo estas tre alta.

Aragorno ridetis:

— Akravidas l’ okuloj de la elfoj.

— Ne! La rajdistoj malproksimas ne multe pli ol kvin leŭgojn, — diris Legolaso.

— Ĉu kvin leŭgojn aŭ unu, — diris Gimlio, — ni ne povas eskapi de ili en tiu ĉi nuda lando. Ĉu ni atendu ilin ĉi tie aŭ pluiru sur nia vojo?

— Ni atendu, — diris Aragorno. — Mi lacegas, kaj nia ĉaso malsukcesis. Aŭ almenaŭ aliaj devancis nin; ĉar tiuj rajdistoj retrorajdas laŭ la orkaj postsignoj. Eble ni ricevos de ili informojn.

1 ... 127 128 129 130 131 132 133 134 135 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)