Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 122 123 124 125 126 127 128 129 130 ... 322
Перейти на страницу:

Sam turnis sin kaj rekuregis laŭ la vojeto. Li falis kaj vundis siajn genuojn. Li stariĝis kaj plukuris. Li alvenis la randon de l’ herbejo Part Galeno apud la bordo, kie la boatoj estis trenitaj teren el la akvo. Sed neniu ĉeestis. Ŝajnis aŭdiĝi krioj en la arbaro malantaŭe, sed tiujn li ne atentis. Li staris momenton rigardante, tute senmova, gapante. Boato estis glitanta tute sola desur la bordo. Kun krio Sam kuregis trans la herbejon. La boato glisis en la akvon.

— Venas, s-ro Frodo! Venas! — kriis Sam, kaj ĵetis sin de sur la bordo kroĉeme al la foriranta boato. Li maltrafis ĝin je unu paŝo. Kun krio kaj plaŭdo li falis vizaĝantaŭe en profundan rapidan akvon. Gargarante li subiĝis, kaj la Rivero fermiĝis super lia bukla verto.

Ekkrio de timo aŭdiĝis el la malplena boato. Remilo kirliĝis kaj la boato turniĝis. Frodo ĝustatempe kaptis la harojn de Sam, kiam tiu supreniĝis bobelante kaj baraktante. Timo elradiis el liaj rondaj brunaj okuloj.

— Supren, Sam, mia knafoo! — diris Frodo. — Nun kaptu mian manon!

— Savu min, s-ro Frodo! — spiregis Sam. — Mi dronis. Vian manon mi ne vidas.

— Jen ĝi. Ne pinĉu, knabo! Mi ne rezignos pri vi. Tretu akvon kaj ne baraktu, aŭ vi renversos la boaton. Jen do, ekkaptu la boatrandon, kaj lasu min uzi la remilon!

Per kelkaj puŝoj Frodo revenigis la boaton ĝis la bordo, kaj Sam povis elgrimpaĉi, malseka kiel arvikolo. Frodo demetis la Ringon kaj denove surpaŝis la bordon.

— El ĉiuj ĝenaĉoj vi estas la plej ĝena, Sam! — li diris.

— Ho, s-ro Frodo, tio estas severa! — diris Sam, frostotremante. — Tio estas severa, provo foriri sen mi kaj tiel plu. Se mi ne divenus ĝuste, kie vi nun estus?

— Sekure sur mia vojo.

— Sekure! — diris Sam. — Tute sola, kaj sen mi por vin helpi? Mi ne povus tion toleri, tio mortigus min.

— Mortigus vin veni kun mi, Sam, — diris Frodo, — kaj tion mi ne estus povinta toleri.

— Ne tiel certe, kiel postlasado, — diris Sam.

— Sed mi iras al Mordoro.

— Mi tute bone scias tion, s-ro Frodo. Kompreneble vi tien iras. Kaj mi akompanos vin.

— Hej, Sam, — diris Frodo, — ne malhelpu min! La aliaj revenos baldaŭege. Se ili trovos min, mi devos argumenti kaj klarigi, kaj mi neniam havos kuraĝon aŭ okazon ekiri. Sed mi devas iri tuj. Nur tio eblas.

— Kompreneble nur tio, — respondis Sam. — Sed ne sola. Ankaŭ mi venos, aŭ neniu el ni iros. Mi truigos ĉiujn boatojn se necese.

Frodo efektive ridis. Subita varmo kaj ĝojo tuŝis lian koron.

— Lasu unu! — li diris. — Ni bezonos ĝin. Sed vi ne povos veni tiel, sen ekipo aŭ nutraĵo aŭ io.

— Nur atendu momenton, kaj mi alportos miajn aferojn! — kriis Sam entuziasme. — Ĉio pretas. Mi antaŭvidis, ke ni foriros hodiaŭ. — Li alkuris la bivakon, elfosis sian tornistron el la amaso en kiu Frodo metis ĝin, kiam li eligis el la boato la posedaĵojn de l’ kunuloj, ekkaptis kroman lankovrilon kaj kelkajn krompakaĵojn da nutraĵo, kaj rekuris.

— Tiel fuŝiĝas mia tuta plano! — diris Frodo. — Ne valoras provi eskapon de vi. Sed mi ĝojas, Sam. Mi ne povas diri, kiom mi ĝojas. Venu jam! Estas evidente, ke laŭsorte ni devas iri kune. Ni iros, kaj la aliaj trovu vojon sekuran! Paŝegulo prizorgos ilin. Supozeble mi neniam plu revidos ilin.

— Tamen eble jes, s-ro Frodo. Eble jes, — diris Sam.

Do Frodo kaj Sam ekiris al la lasta etapo de l’ Serĉo kune. Frodo forpadelis de l’ bordo, kaj la Rivero portis ilin rapide laŭ la okcidenta brako kaj preter la brovumantaj klifoj de Tol Brandiro. La muĝo de la grandaj akvofaloj proksimiĝis. Eĉ kun tiom da helpo, kiom Sam povis aldoni, estis penege transpasi la akvofluon ĉe la suda insulofino kaj peli la boaton orienten direkte al la kontraŭa bordo.

Finfine ili albordiĝis denove sur la sudaj deklivoj de Amono Laŭ. Tie ili trovis bordon malabruptan, kaj ili eltrenis la boaton alten super la akvonivelo kaj kaŝis ĝin laŭeble bone post granda ŝtonego. Poste, surŝultriginte siajn ŝarĝojn, ili ekiris, serĉante vojeton, kiu kondukus ilin trans la grizajn montetojn de Emin Muilo, kaj malsupren en la Landon de Ombro.

LA TRIA LIBRO

1. Travadejoj de Iseno

2. Profundaĵo de Helmo

3. Dunharo

4. Osgiliado

5. Minaso Morgui

1

La forpaso de Boromiro

Aragorno rapidis supren laŭ la deklivo. De tempo al tempo li kliniĝis al la tero. Hobitoj paŝas malpeze, kaj iliajn piedsignojn eĉ disirulo ne sekvas facile, sed proksime al la supro la padon transfluis rojeto, kaj sur la malseka tero li vidis tion, kion li serĉis.

— Mi legis la signojn ĝuste, — li diris al si. — Frodo kuris ĝis la deklivosupro. Mi scivolas, kion li tie vidis? Sed li reiris laŭ la sama vojo, kaj denove malsupreniris.

Aragorno hezitis. Li deziris mem iri al la alta sidloko, esperante tie vidi ion, kio konsilus al li pri la perpleksaĵoj, sed la tempo urĝis. Subite li saltis antaŭen kaj kuris ĝis la verto, laŭ la grandaj pavimslaboj, kaj supren laŭ la ŝtuparo. Poste, sidante sur la alta seĝo li forrigardis. Sed la suno ŝajnis ombriĝinta kaj la mondo malklara kaj fora. Li turniĝis de l’ nordo reen ĝis la nordo, kaj vidis nenion krom la malproksimajn montojn, kun escepto de tio, ke tre fore li povis denove vidi en la alto grandan birdon aglosimilan, kiu malrapide descendis laŭ larĝaj cirkloj teren.

Dum li rigardadis, liaj sentemaj oreloj ekaŭdis sonojn en la suba arbaro, sur la okcidenta bordo de l’ Rivero. Li rigidiĝis. Aŭdiĝis krioj, kaj inter ili, li terurite rimarkis raŭkajn voĉojn de orkoj. Tiam subite per basvoĉa voko blovis kornego, kaj ties blekoj trafis la montetojn kaj eĥis en la kavoj, laŭtiĝante je kriego pli forta ol la akvofala bruego.

— Jen la korno de Boromiro! — li ekkriis. — Li bezonas helpon! — Li salte malsuprenkuris la ŝtuparon, kuregis laŭ la pado. — Ve! Plagas min hodiaŭ sorto malbona, kaj ĉiu mia faro misas. Kie estas Sam?

Dum lia kuro la krioj laŭtiĝis, sed jam pli mallaŭte kaj senespere blovis la korno. Feroce kaj akrasone leviĝis la krioj de la orkoj, kaj subite la kornovokoj ĉesis. Aragorno trakuris la lastan deklivon, sed antaŭ ol li atingis la montosubon, la sonoj estingiĝis; kaj kiam li sin turnis maldekstren kaj kuris direkte al ili, ili retiriĝis, ĝis fine li ne plu povis aŭdi ilin. Elingiginte sian helan glavon kaj kriante “Elendilo! Elendilo!” li trakrakegis la arbojn.

Je ĉirkaŭ unu mejlo de Part Galeno en maldensejeto li trovis Boromiron. Tiu sidis, apoginte sian dorson per granda arbo, kvazaŭ li ripozus. Sed Aragorno vidis, ke li estas trapikita per multaj nigraplumaj sagoj; lia glavo plu restis en lia mano, sed ĝi estis rompita ĉe la tenilo; lia korno fendita je duonoj estis apud li. Multaj orkoj kuŝis mortigitaj, amasigitaj ĉirkaŭ li kaj antaŭ liaj piedoj.

Aragorno genuiĝis apud li. Boromiro malfermis siajn okulojn kaj klopodis paroli. Finfine aŭdiĝis lantaj vortoj:

— Mi provis forpreni de Frodo la Ringon. Mi bedaŭras. Mi jam pagis. — Lia rigardo turniĝis al la falintaj malamikoj; minimume dudek kuŝis tie. — Ili estas foririntaj, la duonuloj, la orkoj kaptis ilin. Mi opinias, ke ili ne estas mortintaj. Orkoj ligis ilin. — Li paŭzis kaj liaj okuloj fermiĝis lace. Post momento li ekparolis denove. — Adiaŭ, Aragorno! Iru al Minaso Tirit kaj savu mian popolon! Mi malsukcesis.

— Ne! — diris Aragorno, kaptante lian manon kaj kisante lian frunton. — Vi venkis. Malmultaj plenumis similan venkon. Trankviliĝu! Minaso Tirit nepre ne falos.

Boromiro ridetis.

— Kien ili iris? Ĉu Frodo ĉeestis? — diris Aragorno. Sed Boromiro ne plu parolis.

— Ve! — diris Aragorno. — Tiel forpasis la heredonto de Denetoro, Mastro de l’ Turego Garda! Jen fino amara. Nun la Kunularo estas ruinigita. Estas mi la malsukcesinto. Vane Gandalfo fidis min. Kion mi nun faru? Boromiro ŝarĝis min per irado al Minaso Tirit, kaj mia koro tion deziras; sed kie estas la Ringo kaj la Portanto? Kiel mi trovu ilin kaj ŝparu al la Serĉo katastrofon?

1 ... 122 123 124 125 126 127 128 129 130 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)