Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 118 119 120 121 122 123 124 125 126 ... 322
Перейти на страницу:

Apikaj baŭmis la teruraj klifoj ĝis altoj nediveneblaj ambaŭflanke. Tre fora estis la malhela ĉielo. La nigraj akvoj muĝis kaj eĥis, kaj vento kriĉis super ili. Frodo kaŭrante super siaj genuoj aŭdis Samon antaŭe murmuranta kaj ĝemanta: “Kia loko! Kia terura loko! Kiam mi jam elboatiĝos, mi neniam denove malsekigos en flako la piedfingrojn, des malpli en rivero!”

— Ne timu! — diris nekonata voĉo malantaŭ li.

Frodo turnis sin kaj vidis Paŝegulon, kaj tamen ne Paŝegulon, ĉar la veterumita disirulo ne plu ĉeestis. En la malantaŭaĵo sidis Aragorno, filo de Aratorno, fiera kaj rekta, gvidante la boaton per lertaj padelpuŝoj; lia kapuĉo estis repuŝita, kaj liaj malhelaj haroj blovis en la vento, lumo estis en liaj okuloj: reĝo revenanta el ekzilo al sia propra lando.

— Ne timu! — li diris. — Longe mi volis rigardi la similecojn de Isilduro kaj Anariono, miaj prapatroj. Sub ilia ombro Elesaro, la Elfŝtona, filo de Aratorno de l’ Domo de Valandilo, filo de Isilduro, heredinto de Elendilo, ne konas timindaĵon!

Poste velkis la lumo en liaj okuloj, kaj li parolis al si:

— Se nur Gandalfo ĉeestus! Kiom mia koro sopiras al Minaso Anor kaj al muroj de mia propra urbego! Sed kien nun mi iros?

La abismo estis longa, malluma kaj plenigita je bruo de vento, rapida akvo kaj eĥantaj ŝtonoj. Ĝi kliniĝis iom okcidenten tiel ke komence ĉio antaŭe estis malluma; sed baldaŭ Frodo vidis antaŭ si altan aperturon de lumo, ĉiam pligrandiĝantan. Ĝi rapide proksimiĝis, kaj subite la boatoj trapafiĝis eksteren en larĝan klaran lumon.

La suno, jam delonge falinta el la zenito, brilis en ventplena ĉielo. La retenitaj akvoj disetendiĝis en longan ovalan lagon, palan Nen Hithoelon, ĉirkaŭatan de apikaj grizaj montetoj, kies flankojn vestis arboj, sed iliaj vertoj estis nudaj, fride brilantaj en la sunlumo. Ĉe la malproksima suda finaĵo altiĝis tri montopintoj. La meza staris iom antaŭe de l’ aliaj kaj disigite de ili, insulo en la akvo, ĉirkaŭ kiu la fluanta Rivero ĵetis palajn muarajn brakojn. De fore sed profunda laŭ la vento alvenis sono muĝa, kvazaŭ tamburado de tondro aŭdita de malproksime.

— Jen Tol Brandiro! — diris Aragorno, fingromontrante suden al la alta pinto. — Maldekstre staras Amono Laŭ, kaj dekstre estas Amono Hen, la Montoj de Aŭdo kaj de Vido. Dum la epoko de la grandaj reĝoj sur ili estis altaj seĝoj, kaj de tie oni vaĉis. Sed laŭdire neniu piedo de homo aŭ besto iam ajn paŝis sur Tol Brandiro. Antaŭ ol venos la noktombro ni alvenos ilin. Mi aŭdas voki la senĉesan voĉon de Raŭroso.

La Kunularo nun iom ripozis, drivante suden laŭ ŝanelo, kiu trafluis la mezon de la lago. Ili iom manĝis, kaj poste prenis siajn remilojn kaj rapidis survoje. La flankoj de l’ okcidentaj montetoj enombriĝis, kaj la suno iĝis ronda kaj ruĝa. Ie-tie elgvatis nebuleca stelo. La tri pintoj baŭmis antaŭ ili, malheliĝante en la krepusko. Raŭroso muĝis grandvoĉe. Jam nokto kuŝis sur la fluantaj akvoj, kiam la vojaĝantoj finfine alvenis sub la ombron de l’ montetoj.

Finiĝis la deka tago de ilia vojaĝo. Dezertejo estis malantaŭ ili. Ili ne povis pluiri sen elekto inter la orienta kaj okcidenta vojoj. Ilin frontis la lasta etapo de la Serĉo.

10

La disrompo de l’ Kunularo

Aragorno kondukis ilin al la dekstra brako de l’ Rivero. Tie sur la okcidenta flanko sub ombro de Tol Brandiro verda herbejo etendiĝis al la akvo de l’ subo de Amono Hen. Apude leviĝis la unuaj malabruptaj deklivoj de l’ monteto arbvestita, kaj arboj etendiĝis okcidenten laŭ la kurbaj bordoj de la lago. Fonteto saltfalis suben kaj nutris la herbon.

— Ĉi tie ni restos hodiaŭ nokte, — diris Aragorno. — Tio ĉi estas la herbejo de Part Galeno: bela loko dum la somertagoj de antaŭlonge. Ni esperu, ke miseco ankoraŭ ne alvenis ĉi tien.

Ili trenis siajn boatojn sur la verdajn bordojn, kaj apude ili starigis sian bivakon. Ili starigis vaĉon, sed nek vidis nek aŭdis siajn malamikojn. Se Golumo sukcesis sekvi ilin, li restis nevidata kaj neaŭdata. Malgraŭ tio, dum la nokto pasis, Aragorno maltrankviliĝis, moviĝante ofte dumdorme kaj vekiĝante. En la noktoprofundo li stariĝis kaj venis al Frodo, kies vico estis por vaĉi.

— Kial vi maldormas? — demandis Frodo. — Ne temas pri via vaĉo.

— Mi ne scias, — respondis Aragorno; — sed ombro kaj minaco kreskis, dum mi dormis. Estus bone, se vi elingigus vian glavon.

— Kial? — diris Frodo. — Ĉu malamikoj alestas?

— Ni vidu, kion montros Piko, — respondis Aragorno.

Frodo elingigis la elfan klingon. Konsternante lin la eĝoj malhele ekbrilis en la mallumo.

— Orkoj! — li diris. — Ne tre proksimaj, kaj tamen tro proksimaj verŝajne.

— Tion mi ja timis, — diris Aragorno. — Sed eble ili ne estas ĉi-borde de l’ Rivero. La brilo de Piko estas malforta, kaj eble indikas nenion pli ol spionojn el Mordoro vagantajn sur la deklivoj de Amono Laŭ. Mi neniam antaŭe aŭdis pri orkoj sur Amono Hen. Tamen kiu scias, kio povas okazi dum tiuj ĉi misaj tagoj, ĉar Minaso Tirit jam ne sekurigas la pasejojn de Anduino. Ni devos iri singarde.

La tago venis kvazaŭ fajro kaj fumo. Malalte en la oriento troviĝis nigraj nubostangoj kvazaŭ fumoj de granda incendio. La leviĝanta suno lumigis ilin de sube per flamoj malpure ruĝaj; sed baldaŭ ĝi grimpis super ilin en klaran ĉielon. La pinto de Tol Brandiro estis kronita de oro. Frodo rigardis orienten kaj rigardis la altan insulon. Ties flankoj eksplodis apike el la kuranta akvo. Tre alte super la altaj klifoj estis abruptaj deklivoj, sur kiuj grimpis arboj, imbrikante unu sur alian; kaj eĉ pli supre estis grizaj facoj de neatingebla roko, kronitaj per granda sagturo ŝtona. Multaj birdoj ĉirkaŭflugis ĝin, sed neniu alia indiko pri vivantaĵoj estis videbla.

Kiam ili finmanĝis, Aragorno kunvokis la Kunularon.

— Finfine alvenis la tago, — li diris: — la elektotago, kiun ni longe prokrastis. Kio nun fariĝos el nia Kunularo, kiu vojaĝis tiom distance en frateco? Ĉu ni turnu nin okcidenten kun Boromiro kaj aliru la militojn de Gondoro, aŭ turniĝu orienten al la Timo kaj Ombro, aŭ ĉu ni disrompu nian kunulecon kaj iru tien kaj alien laŭ nia unuopa elekto? Kion ajn ni faros, tio estas farenda baldaŭ. Ni ne povas longe ĉi tie halti. La malamikoj estas sur la orienta bordo, tion ni scias; sed mi timas, ke la orkoj eble estas jam ĉi-flanke.

Sekvis longa silento, dum kiu neniu parolis aŭ moviĝis.

— Nu, Frodo, — diris Aragorno finfine. — Mi timas, ke la ŝarĝo pezas sur vin. Vi estas la Portanto nomita de la Konsilio. Vian propran vojon nur vi povas elekti. Pri tiu ĉi afero mi ne povas konsili vin. Mi ne estas Gandalfo, kaj kvankam mi klopodis ludi lian rolon, mi ne scias, kiun intencon aŭ esperon li havis pri tiu ĉi horo, se entute li iun havis. Plej probable ŝajnas, ke se li nun ĉeestus la elekto tamen restus ĉe vi. Tia estas via sorto.

Frodo ne tuj respondis. Poste li parolis malrapide.

— Mi scias, ke necesas hasto, tamen mi ne povas elekti. La ŝarĝo estas peza. Havigu al mi unu horon, kaj poste ni parolos. Lasu min sola!

Aragorno rigardis lin bonkore-kompateme.

— Do bone, Frodo, filo de Drogo, — li diris. — Vi havos unu horon, kaj vi estos sola. Ni provizore restos ĉi tie. Sed ne vagu malproksimen aŭ ekster vokeblecon.

Frodo sidis momente kun la klinita kapo. Sam, kiu estis rigardinta sian mastron tre zorgeme, skuis sian kapon kaj murmuris: “Eminente evidente estas, sed ne utilas, ke Sam Vato enŝovu sian nazon nuntempe”.

Baldaŭ Frodo stariĝis kaj formarŝis, kaj Sam konstatis, ke dum la aliaj bridis sin kaj ne postrigardis lin, la okuloj de Boromiro spuris Frodon atente, ĝis li elvidiĝis inter la arboj sube de Amono Hen.

1 ... 118 119 120 121 122 123 124 125 126 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)