Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 121 122 123 124 125 126 127 128 129 ... 322
Перейти на страницу:

— Doloriga estas nia perdo, — diris Legolaso. — Tamen necesas, ke ni decidiĝu sen lia helpo. Kial ni ne decidu, kaj tiel helpu Frodon? Mi revoku lin kaj poste voĉdonu! Mi voĉdonus por Minaso Tirit.

— Ankaŭ mi, — diris Gimlio. — Ni, kompreneble, estis senditaj nur por helpi la Portanton sur la vojo, ne iri pli malproksimen ol ni volas; kaj neniu el ni estas ĵurinta aŭ ordonita serĉi Monton de Sorto. Malfacila estis nia disiĝo de Lotlorieno. Tamen mi venis ĉi tien, kaj tion ĉi mi diras: nun ni atingis la lastan elekton, kaj estas al mi klare, ke mi ne kapablas forlasi Frodon. Mi elektus Minason Tirit, sed se tion ne faros li, mi lin sekvos.

— Ankaŭ mi kuniros lin, — diris Legolaso. — Estus malfidele diri adiaŭon.

— Tio ja estus perfido, se ni ĉiuj forlasus lin, — diris Aragorno. — Sed se li iros orienten, tiam ne ĉiuj devos akompani lin; kiel mi ankaŭ ne opinias, ke ĉiuj devus. Tiu aventuro estas hazardega: tiom por ok kiom por du aŭ tri, aŭ unu sola. Se vi permesus al mi elekti, mi nomus tri kunulojn: Sam, kiu ne povus toleri ion alian, Gimlion kaj min mem. Boromiro reiros al sia propra urbo, kie bezonas lin lia patro kaj lia popolo; kaj kun li devus iri la aliaj, aŭ almenaŭ Gajadoko kaj Peregrino, se Legolaso malvolonte forlasos nin.

— Tio tute ne konvenas! — kriis Gaja. — Frodon ni ne povas forlasi! Grinĉjo kaj mi ĉiam intencis iri, kien ajn li irus, kaj tion ni ankoraŭ intencas. Sed ni ne konstatis, kion signifos tio. Ĝi ŝajnis alia, tiom malproksime, en la Provinco aŭ en Rivendelo. Estus freneze kaj kruele permesi, ke Frodo iru al Mordoro. Kial ni ne malhelpu lin?

— Ni devas malhelpi lin, — diris Grinĉjo. — Kaj ĝuste tio zorgigas lin, mi estas certa. Li scias, ke ni ne konsentos, ke li iru orienten. Kaj al la kompatindulo ne plaĉas inviti iun kuniri. Imagu tion: foriri sola al Mordoro! — Grinĉjo tremis. — Sed la kara fola hobiĉjo, li devus scii, ke ne necesas peti. Li devus scii, ke se ni ne povos lin malhelpi, ni ne forlasos lin.

— Pardonpete, — diris Sam. — ŝajnas al mi, ke vi tute ne komprenas mian mastron. Li ne hezitas pri la irota vojo. Kompreneble ne! Kiel valoras Minaso Tirit, ĉiuokaze? Al li, mi volas diri, pardonpete, Mastro Boromiro, — li aldonis, kaj turnis sin. Nur tiam ili rimarkis, ke Boromiro, kiu komence sidis silente rande de la rondo, ne plu estis tie.

— Kien li nun iris? — kriis Sam, mienante zorgon. — Li iom strangis lastatempe, laŭ mia opinio. Sed ĉiuokaze, tiu ĉi afero ne koncernas lin. Li iros hejmen, kiel li ĉiam asertis; kaj ne kulpiginde. Sed s-ro Frodo scias, ke li devos trovi la Fendojn de Sorto, se li povos. Sed li timas. Nun, kiam venis la kriza momento, li simple teruriĝis. Jen lia problemo. Kompreneble li iomete lernis, por tiel diri — ni ĉiuj lernis — de kiam ni forlasis la hejmon, aŭ li estus tiom timigita, ke li nur ĵetus la Ringon en la Riveron kaj fuĝus. Sed li ankoraŭ tro timas por komenci. Kaj cetere li ne ĝenas sin pri ni; ĉu ni kuniros aŭ ne. Li scias, ke ni intencas. Ankaŭ tio ĝenas lin. Se li risortigos sin por iri, li volos iri sola. Atentu miajn vortojn! Ni havos problemojn pri li, kiam li revenos. Ĉar li certe risortigos sin, tiel certe, kiel li nomiĝas Baginzo.

— Mi opinias, ke vi parolas pli saĝe ol ĉiuj el ni, Sam, — diris Aragorno. — Kaj kion ni faru, se vi pruviĝos prava?

— Malhelpu lin! Ne permesu, ke li iru! — kriis Grinĉjo.

— Dubinde, — diris Aragorno. — Li estas la Portanto, kaj la sorto de la Ŝarĝo estas en liaj manoj. Al mi ŝajnas, ke nia rolo ne estas peli lin en iun aŭ alian direkton. Kiel mi ankaŭ ne kredas, ke ni sukcesus, se ni provus. Influas aliaj potencoj multe pli fortaj.

— Nu, mi deziras, ke Frodo “risortigu sin” kaj revenu, por ke ni finfaru la aferon, — diris Grinĉjo. — Tiu ĉi atendado estas malagrablega! Certe la horo pasis?

— Jes, — diris Aragorno. — La horo jam delonge pasis. La mateno fortriviĝas. Ni devas lin voki.

Tiumomente Boromiro reaperis. Li elvenis el inter la arboj kaj marŝis al ili senparole. Lia esprimo estis malgaja kaj trista. Li paŭzis kvazaŭ por nombri la ĉeestantojn, kaj poste sidiĝis aparte, kun la okuloj direktataj teren.

— Kie vi estis, Boromiro? — demandis Aragorno. — Ĉu vi vidis Frodon?

Boromiro hezitis momente.

— Jes kaj ne, — li respondis malrapide. — Jes: mi trovis lin iom supre sur la monteto, kaj mi alparolis lin. Mi urĝis lin veni al Minaso Tirit, sed ne orienten. Mi koleriĝis, kaj li forlasis min. Li malaperis. Mi neniam antaŭe vidis ion similan, kvankam mi aŭdis pri tio en rakontoj. Certe li surfingrigis la Ringon. Mi ne povis lin retrovi. Mi supozis, ke li revenos al vi.

— Ĉu nur tion vi volas rakonti? — diris Aragorno, rigardante severe kaj ne tre bonkore al Boromiro.

— Jes, — li respondis. — Provizore mi diros nenion pli.

— Malbonaĵo! — kriis Sam, saltleviĝe. — Mi ne scias, kion faraĉis tiu ĉi viro. Kial s-ro Frodo surfingrigu la aferon? Li tion ne devis fari; kaj se li ĝin faris, ne estas konjekteble, kio eble okazos!

— Sed li ne daŭrigos tion, — diris Gaja, — eskapinte la vizitinton nebonvenan, kiel tion faris Bilbo.

— Sed kien li iris? Kie li estas? — kriis Grinĉjo. — Li forestas jam longege.

— Kiom da tempo pasis, de kiam vi lastfoje vidis Frodon, Boromiro? — demandis Aragorno.

— Duonhoro, eble, — li respondis. — Aŭ eble unu horo. Mi vagadis iom da tempo poste. Mi ne scias! Mi ne scias! — Li intermanigis sian kapon, kaj sidis kurbiĝinte, kvazaŭ pro malĝojo.

— Unu horo de kiam li malaperis! — kriis Sam. — Ni devas provi tuj trovi lin. Ek!

— Atendu momenton! — kriis Aragorno. — Ni devas iri duope, kaj aranĝi — hej, atendu! Momenton!

Ne utilis. Ili malatentis lin. Sam la unua forkuris. Gaja kaj Grinĉjo sekvis, kaj jam malaperis okcidenten inter la arbojn apud la bordo, kriante: Frodo! Frodo! per siaj klaraj, altaj hobitaj voĉoj. Legolaso kaj Gimlio kuradis. Subita paniko aŭ frenezeco ŝajnis trafinta la Kunularon.

— Ni ĉiuj estos dispelitaj kaj perditaj, — ĝemis Aragorno. — Boromiro! Mi ne scias, kiun rolon vi ludis en tiu ĉi misaĵo, sed helpu nun! Postiru tiujn du junajn hobitojn kaj almenaŭ gardu ilin, eĉ se vi ne sukcesos trovi Frodon. Revenu al tiu ĉi loko, se vi trovos lin, aŭ iajn spurojn de li. Mi baldaŭ revenos.

Aragorno forrapidis sekvante Samon. Ĝuste kiam li alvenis la herbejon inter la aŭkuparoj li atingis lin, penantan supren sur la monteto, anhelantan kaj vokantan, Frodo!

— Venu kun mi, Sam! — li diris. — Neniu el ni devas esti sola. Ĉirkaŭas misaĵo. Mi sentas ĝin. Mi iras ĝis la pinto, ĝis la Seĝo de Amono Hen, por vidi, kio estos videbla. Kaj vidu! Okazis, kiel mia koro divenis, Frodo iris ĉi-voje. Sekvu min, kaj tenu la okulojn malfermitaj! — Li rapidis laŭ la vojeto.

Sam faris sian plejeblon, sed li ne povis konkuri kun la disirulo kaj baldaŭ postiĝis. Li ne iris grandan distancon antaŭ ol Aragorno nevidebliĝis antaŭe. Sam haltis kaj anhelis. Subite li frapetis permane sian kapon.

— Haltu, Sam Vato! — li diris voĉe. — Viaj kruroj tro kurtas, do uzu la kapon! Mi pripensu! Boromiro ne mensogas, tio ne estas lia kutimo; sed ne ĉion li sciigis al ni. Io ege timigis s-ron Frodo. Li risortigis sin ĝisprete, subite. Li decidis finfine foriri. Kien? Orienten. Sen Sam? Jes, eĉ sen sia Sam. Tio estas malagrablega, kruele malagrablega.

Sam pasigis manon antaŭ la okuloj, forviŝante la larmojn.

— Firmiĝu, Vato! — li diris. — Pensu, se vi kapablas! Li ne povas transflugi riverojn, kaj li ne povas transsalti akvofalojn. Li malhavas ekipon. Do li devas reatingi la boatojn. Reatingi la boatojn! Reen al la boatoj, Sam, fulme!

1 ... 121 122 123 124 125 126 127 128 129 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)