Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 120 121 122 123 124 125 126 127 128 ... 322
Перейти на страницу:

Frodo saltis flanken kaj denove intermetis la ŝtonon inter ili. Estis nur unu ebla farotaĵo. Li tremante eltiris la Ringon kaj rapide surfingrigis ĝin, ĝuste kiam Boromiro denove alsaltis lin. La viro spasmospiris, rigardis momente konsternite, kaj poste ĉirkaŭkuris frenezece, serĉante ie kaj tie inter la rokoj kaj arboj.

— Mizera trompulo! — li kriegis. — Kiam mi nur kaptos vin! Jam mi komprenas vian intencon. Vi donos la Ringon al Saŭrono kaj perfidos nin ĉiujn. Vi nur atendis okazon por forlasi nin. Estu malbenataj vi kaj ĉiuj duonuloj je morto kaj mallumo! — Poste, trafinte per piedo ŝtonon, li falis teren kaj kuŝis survizaĝe. Dum kelka tempo li estis senmova kvazaŭ lin trafis la propra malbeno; poste, subite, li ekploris.

Li stariĝis kaj pasigis la manon antaŭ la okuloj, viŝante la larmojn.

— Kion mi diris? — li kriis. — Kion mi faris? Frodo, Frodo! Revenu! La frenezo trafis min, sed ĝi forpasis. Revenu!

Nenia respondo. Frodo eĉ ne aŭdis liajn kriojn. Li estis jam malproksima, saltante blinde laŭ la pado al la montosupro. Teruro kaj malĝojo skuis lin, dum li vidis pense la frenezan atakeman vizaĝon de Boromiro kaj ties brulajn okulojn.

Baldaŭ li alvenis sola sur la pinton de Amono Hen kaj haltis tie spiromanke. Li vidis kvazaŭ tra nebuleto larĝan platan rondon, pavimitan per fortikaj ŝtonoj kaj ĉirkaŭitan de eriĝanta parapeto; kaj meze, starigite sur kvar ĉizitaj pilastroj, estis alta seĝo, atingebla per multobla ŝtuparo. Supren li iris kaj sidiĝis sur la antikva seĝo, sentante sin kiel perditan infanon, kiu surgrimpis la tronon de montaraj reĝoj.

Komence li povis vidi malmulton. Li ŝajnis esti en mondo nebuleta, en kiu estis nur ombroj: la Ringo lin influis. Poste, ie-tie la nebuleto forvelkis kaj li vidis multajn viziojn: etajn kaj klarajn, kvazaŭ ili estus sur tablo sub liaj okuloj, kaj tamen foraj. Mankis sono, vidiĝis nur helaj vivaj bildoj. La mondo ŝajnis ŝrumpinta kaj silentiĝinta. Li sidis sur la Seĝo de Vidado, sur Amono Hen, la Monto de l’ Vido de la homoj de Nuraenoro. Oriente li enrigardis larĝajn senmapajn landojn, sennomajn ebenaĵojn, kaj arbarojn neesploritajn. Norden li rigardis, kaj la Granda Rivero kuŝis kvazaŭ rubando sube, kaj la Nebulecaj Montoj staris malgrandaj kaj malmolaj kiel rompitaj dentoj. Okcidenten li rigardis kaj vidis la larĝajn paŝtejojn de Rohano kaj Ortankon, la pinton de Isengardo, kvazaŭ nigran pikilon. Suden li rigardis, kaj ĝuste sub liaj piedoj la Granda Rivero kurbiĝis kvazaŭ falanta ondo kaj plonĝis laŭ la rapidejoj de Raŭroso en ŝaŭmantan puton; briletanta ĉielarko lumis sur la akvofumo. Kaj Etir Anduinon li vidis, la grandan delton de l’ Rivero, kaj miriadojn da marbirdoj kirliĝantaj blankpolve en la sunlumo, kaj sub ili verdan kaj arĝentan maron, sulkiĝantan laŭ senfinaj linioj.

Sed ĉie, kien li rigardis, li vidis signojn de milito. La Nebulecaj Montoj estis surkrablataj kvazaŭ formikejoj: orkoj eliradis el mil truoj. Sub la branĉoj de Mornarbaro okazis mortiga interlukto de elfoj kaj homoj kontraŭ kruelaj bestoj. La lando de l’ Beornidoj flamadis; nubo ŝvebis super Morio; fumo leviĝis ĉe la bordoj de Lorieno.

Rajdantoj galopis sur la herbo de Rohano; lupoj elverŝiĝis el Isengardo. El la havenoj de Harado militŝipoj direktiĝis al la maro; kaj el la oriento viroj senĉese moviĝadis: glavistoj, lancistoj, pafarkistoj sur ĉevaloj, ĉaroj de ĉefoj kaj ŝarĝitaj furgonoj. La tuta potenco de l’ Malluma Mastro moviĝis. Poste, turninte sin denove suden, li rigardis al Minaso Tirit. Malproksima ĝi ŝajnis kaj bela: blankmura, multtura, fiera kaj belaspekta sur sia montoseĝo; ĝiaj kreneloj brilis ŝtale, kaj ĝiaj turetoj helis je multaj standardoj. Espero eksaltis en lia koro. Sed kontraŭ Minaso Tirit estis starigita alia fortikaĵo, pli granda kaj pli forta. Tien, nevolonte, lia okulo estis trenita. Ĝi pasis la ruinigitajn pontojn de Osgiliado, la rikanantajn pordojn de Minaso Morgul, kaj la Hantatajn Montojn, kaj ĝi rigardis al Gorgoroto, la valo de teruro en la lando Mordoro. Mallumo kuŝis tie sub la suno. Fajro ardis en la fumo. Monto de Sorto estis brulanta, kaj densa fumo leviĝanta. Poste, finfine, lia rigardo fiksiĝis: muro post muro, krenelaro post krenelaro, nigra, senmezure forta, monto el fero, pordo el ŝtalo, turo el adamanto, li vidis ĝin: Baraduron, la Fortikaĵon de Saŭrono. Ĉia espero forlasis lin.

Kaj subite li sentis la Okulon. En la Malhela Turo estis okulo, kiu neniam dormis. Li sciis, ke ĝi konstatis lian rigardon. Troviĝis tie atakema avida volo. Ĝi alsaltis lin, kaj li eksentis ĝin preskaŭ kiel fingron, lin serĉantan. Tre baldaŭ ĝi fiksiĝos al li, scios tute precize, kie li estas. Amonon Laŭ ĝi tuŝis. Ĝi ekrigardis al Tol Brandiro — li sin ĵetis desur la seĝo, kaŭrante, kovrante sian kapon per sia griza kapuĉo.

Li aŭdis sin voki: Neniam, neniam! Aŭ ĉu estis: Vere mi venas, mi venas al vi? Tion li ne sciis. Poste kiel flagro el alia potencpunkto venis en lian menson alia penso: Demetu ĝin! Demetu ĝin! Stultulo, demetu ĝin! Demetu la Ringon!

La du potencoj interluktis en li. Momente, perfekte ekvilibrigata inter iliaj pikaj pintoj, li tordiĝis, turmentita. Subite li konsciis denove pri si. Frodo, nek la Voĉo nek la Okulo: libera elekti, kaj kun nur unu restanta momento por tion fari. Li defingrigis la Ringon. Li estis surgenua en klara sunlumo antaŭ la alta seĝo. Nigra ombro ŝajnis pasi kiel brako super li; ĝi maltrafis Amonon Hen kaj palpis okcidenten, kaj forvelkis. Poste la tuta ĉielo estis pura kaj blua kaj birdoj kantis sur ĉiuj arboj.

Frodo stariĝis. Li spertis grandan lacon, sed lia volo firmis kaj lia koro plimalpezis. Li parolis voĉe al si.

— Mi jam faros tion, kion mi devas fari. Almenaŭ tio ĉi estas klara: la miso de la Ringo jam agadas eĉ en la Kunularo, kaj la Ringo devos forlasi ĝin antaŭ ol ĝi plenumos pli da miso. Mi iros sola. Iujn mi ne povas fidi, kaj tiuj, kiujn mi povas fidi, estas tro karaj al mi: kompatinda Samĉjo, Gaja kaj Grinĉjo. Ankaŭ Paŝegulo: lia koro sopiras al Minaso Tirit, kaj li estas bezonata tie, ĉar Boromiro jam falis en mison. Mi iros sola. Tuj.

Li reiris rapide laŭ la vojeto kaj revenis al la herbejo, kie Boromiro trovis lin. Tie li haltis, aŭskultante. Al li ŝajnis, ke li aŭdas kriojn kaj alvokojn el la arbaro apud la bordo sube.

— Ili certe serĉas min, — li diris. — Mi scivolas, kiom longe mi forestis. Horojn, mi supozas. — Li hezitis. — Kion mi povas fari? — li murmuris. — Mi devas iri nun aŭ mi neniam iros. Okazon mi ne plu havos. Malplaĉegas al mi forlasi ilin, jenmaniere sen ia klarigo. Sed verŝajne ili komprenos. Sam komprenos. Kaj kion alian mi povas fari?

Malrapide li elprenis la Ringon kaj surfingrigis ĝin denove. Li malaperis kaj supreniris la monteton, malpli ol siblo de la vento.

La aliaj longe restis apud la rivero. Dum kelka tempo ili estis silentaj, ĉirkaŭmoviĝante sentrankvile; sed nun ili sidis en rondo, kaj ili parolis. De tempo al tempo ili klopodis paroli pri aliaj aferoj, pri sia longa vojaĝo kaj multaj aventuroj; ili pridemandis Aragornon pri Gondoro kaj ties antikva historio, kaj la restaĵoj de ties grandaj laboraĵoj ankoraŭ videblaj en tiu ĉi stranga bordotereno de Emin Muilo: la ŝtonaj reĝoj kaj la seĝoj de Laŭ kaj Hen, kaj la granda Ŝtuparo apud la falejoj de Raŭroso. Sed ĉiam iliaj pensoj kaj vortoj revagis al Frodo kaj la Ringo. Kion Frodo elektos? Kial li hezitas?

— Li pripensas, kiu projekto estas pli senespera, mi opinias, — diris Aragorno. — Kaj tio estas sagaca. Estas jam pli ol iam senespere, ke la Kunularo iru orienten, ĉar ni estas spuritaj de Golumo, kaj devas timi, ke la sekreto pri nia vojaĝo estas jam perfidita. Sed Minaso Tirit estis neniam pli proksima al la Fajro kaj detruo de la Ŝarĝo.

» Ni povas resti ĉi tie dum kelka tempo kaj plenumi kuraĝan kontraŭstaron, sed la Reganto Denetoro kun ĉiuj siaj viroj ne povas esperi pri plenumo de tio, kion eĉ Elrondo konfesis ekster sia kapablo: aŭ teni sekreta la Ŝarĝon, aŭ forteni la plenan potencon de l’ Malamiko, kiam tiu venos por ĝin kapti. Kiun vojon elektus iu ajn el ni sur la loko de Frodo? Mi ne scias. Nun pleje ni ja sentas foreston de Gandalfo.

1 ... 120 121 122 123 124 125 126 127 128 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)