Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 125 126 127 128 129 130 131 132 133 ... 322
Перейти на страницу:

— Ili ne direktiĝis al la rivero, kie ajn ilia celo, — diris Aragorno. — Kaj krom se multo misas en Rohano, kaj multe plifortiĝis la potenco de Sarumano, ili sekvos la plej mallongan vojon troveblan trans la kampojn de l’ rohananoj. Ni serĉu norde!

La valeto direktiĝis kvazaŭ ŝtonoza trogo inter la firstitaj montetoj, kaj malabunda rojo fluis inter la rokoj ĉefunde. Klifo brovumis dekstre; maldekstre leviĝis grizaj deklivoj, malklaraj kaj ombrecaj en la malfrua nokto. Ili progresis norden tra mejlo aŭ pli. Aragorno serĉadis, klinite al la tero inter la faldaĵoj kaj ravinetoj kondukantaj supren al la okcidenta spino. Legolaso troviĝis iom antaŭe. Subite la elfo ekkriis kaj la aliaj venis al li kurante.

— Ni jam atingis kelkajn el la ĉasatoj, — li diris. — Rigardu! — Li fingromontris, kaj ili vidis, ke tio, kion ili pli frue supozis rokoj kuŝantaj ĉe la subo de l’ deklivo, estis kunpremiĝantaj kadavroj. Tie kuŝis kvin mortaj orkoj. Ili estis hakitaj per multaj kruelaj batoj, kaj du estis senkapigitaj. La tero malsekis pro ilia malhela sango.

— Jen alia enigmo! — diris Gimlio. — Sed por ĝi necesas la taga lumo, kaj ĝis tiam ni ne povas atendi.

— Nu tamen, kiel ajn oni interpretas ĝin, tio ŝajnas ne malesperiga, — diris Legolaso. — Malamikoj de la orkoj tre verŝajne estas amikoj niaj. Ĉu loĝas iuj personoj en tiuj ĉi montoj?

— Ne, — diris Aragorno. — La rohananoj malofte venas ĉi tien, kaj tre malproksime estas de Minaso Tirit. Povas esti, ke ĉasis ĉi tie iu homgrupo pro kialoj al ni nekonataj. Tamen ŝajnas al mi, ke ne.

— Kion vi opinias? — diris Gimlio.

— Mi opinias, ke la malamikoj kunportis kun si proprajn malamikojn, — respondis Aragorno. — Ĉi tiuj estas nordaj orkoj de tre malproksime. Inter la mortigitoj troviĝas neniu el la grandaj orkoj kun la strangaj insignoj. Okazis kverelo, mi konjektas: tio ne maloftas ĉe tiu ĉi fispecio. Eble okazis disputo pri la sekvota vojo.

— Aŭ pri la kaptitoj, — diris Gimlio. — Ni esperu, ke ne finis la vivon ĉi tie ankaŭ ili.

Aragorno priserĉis la teron tra larĝa cirklo, sed ne troveblis pluaj spuroj de la lukto. Ili pluiris. Jam la orienta ĉielo ekpaliĝis; la steloj velkis, kaj griza lumo malrapide plifortiĝis. Iom pli norde ili alvenis terfaldaĵon, en kiu eta rojo, fale kaj serpentume, estis tranĉinta ŝtonozan padon suben en la valon. En tiu kreskis arbustoj, kaj sur la flankoj estis bedoj da herbo.

— Fine! — diris Aragorno. — Jen la spuroj serĉitaj! Supren laŭ tiu ĉi rojo: tiun vojon sekvis la orkoj post sia debato.

Rapide la ĉasantoj nun sin turnis kaj laŭiris la novan padon. Kvazaŭ freŝaj post tutnokta ripozo ili saltis de ŝtono al ŝtono. Fine ili atingis la supron de l’ griza monteto, kaj subita vento trablovis iliajn harojn kaj movigis iliajn mantelojn: frida aŭrora vento.

Returniĝinte ili vidis trans la rivero la malproksimajn montojn ĉenditaj. Tago ensaltis la ĉielon. La ruĝa rando de l’ suno leviĝis super la ŝultrojn de l’ malhela lando. Antaŭ ili en la okcidento la mondo kuŝis senmova, senforma kaj griza: sed, jam dum ili rigardis, la ombroj de l’ nokto velkis, la koloroj de la vekiĝanta tero revenis: verdo trafluis la larĝajn herbejojn de Rohano, muaris la blankaj nebuletoj en la akvovaletoj; kaj fore maldekstre, je tridek leŭgoj aŭ pli, blua kaj purpura staris la Blanka Montaro, leviĝanta al pintoj gagataj kaptuŝitaj de briletaj neĝoj, tinkturitaj de la matena ruĝo.

— Gondoro! Gondoro! — kriis Aragorno. — Se nur mi rigardus vin denove en horo pli feliĉa! Ankoraŭ ne kuŝas mia vojo suden al viaj helaj riveretoj.

Gondor’! Gondoro, kie blovis vento okcidenta, ĉe l’ montoj kaj la maro; la lum’ sur Arb’ Arĝenta falis kiel hela pluvo al la Reĝ-gazono. Fieraj muroj! Blankaj turoj! Oraj kron’ kaj trono! Ho Gondor’! ĉu iam plu vidiĝos Arb’ Arĝenta, aŭ al mont’ kaj maro blovos vento okcidenta?

— Jam ni iru! — li diris, fortrenante siajn okulojn de la sudo, kaj elrigardante okcidenten kaj norden al la vojo devige plandota.

La firsto, sur kiu staris la kunuloj, descendis apike antaŭ iliaj piedoj. Sub ĝi je pli ol dudek klaftoj, troviĝis breto larĝa kaj malglata, kiu subite finiĝis je la rando de apika klifo: la Orienta Muro de Rohano. Tiel finiĝis Emin Muilo, kaj antaŭ ili etendiĝis la verdaj herbejoj de la rohananoj ĝis la ekstremo de vidivo.

— Rigardu! — kriis Legolaso, indikante supren en la palan ĉielon. — Jen denove la aglo! Ĝi estas tre alte. Ĝi ŝajnas forflugi nun, el tiu ĉi lando norden denove. Ĝi iras rapidege. Rigardu!

— Ne, eĉ miaj okuloj ne povas vidi ĝin, bona Legolaso, — diris Aragorno. — Ĝi ja devas esti tre alte. Mi scivolas, kia estas ĝia komisio, se temas pri la sama birdo, kiun mi vidis pli frue. Sed vidu! mi povas vidi ion pli proksiman kaj pli urĝan; io moviĝas trans la ebenaĵon!

— Multo, — diris Legolaso. — Ĝi estas multnombra piedirantaro; sed nenion plian mi povas diri, nek vidi, kia specio ili estas. Ili foras multajn leŭgojn: dek du, mi konjektas, sed la plateco de la ebenaĵo malfacile mezureblas.

— ŝajnas al mi tamen, ke ni jam ne bezonas spurojn por indiki la irotan vojon, — diris Gimlio. — Ni trovu vojon suben al la kampoj laŭeble rapide.

— Dubinde, ke vi trovos padon pli rapidan ol tiu de la orkoj elektita, — diris Aragorno.

Nun ili sekvis la malamikojn en la klara taglumo. Ŝajnis, ke la orkoj urĝe progresis kiel eble plej haste. De tempo al tempo la persekutantoj trovis aĵojn faligitajn aŭ forĵetitajn: nutraĵsakoj, ŝeloj kaj krustoj de malmola griza pano, ŝirita nigra mantelo, peza fernajla ŝuo rompita pro la ŝtonoj. La spuroj gvidis ilin norden laŭ la supro de la klifego, kaj finfine ili alvenis profundan fendaĵon tranĉitan en la rokaĵo per rojo, kiu plaŭdis laŭte malsupren. En la mallarĝan ravinon descendis kruda pado ŝtuparece ĝis la ebenaĵo.

Sube ili alvenis strange subite al la herbejo de Rohano. Tiu ŝvelis verdmare ĝis la piedo mem de Emin Muilo. La falanta rojo malaperis en profundan kreskaĵon el kresoj kaj akvo-plantaĵoj, kaj ili povis aŭdi ĝin fortinti en verdaj tuneloj, laŭ longaj malabruptaj deklivoj al la marĉejoj de la malproksima Entvaŝa Valo. Ili ŝajnis esti lasintaj la vintron kroĉiĝanta al la malantaŭaj montetoj. Ĉi tie la aero estis pli malmola kaj pli varma, kaj sentrude parfumanta, kvazaŭ la printempo jam estiĝus kaj la suko denove ekfluus en plantaĵoj kaj folioj. Legolaso profunde enspiris, kvazaŭ iu kiu trinkus ampleksan glutaĵon post longa soifado en malfekundaj lokoj.

— Ha! la odoro verda! — li diris. — Pli profitas ol multe da dormado. Ni kuru!

— Malpezaj kruroj povas kuri rapidege ĉi tie, — diris Aragorno. — Pli rapide, eble, ol ferŝuitaj orkoj. Nun ni havas eblon malpliigi ties avantaĝon!

Ili iris spalire, kurante kvazaŭ dogoj pro forta aromo, kaj en iliaj okuloj estis arda lumo. Preskaŭ rekte okcidenten la larĝa falĉvojo de la marŝantaj orkoj tramplis sian malbelan fendon; la dolĉa herbo de Rohano estis kontuzita kaj nigrigita pro ilia pasado. Baldaŭ Aragorno eligis krion kaj turniĝis flanken.

— Atendu! — li kriis. — Ankoraŭ ne sekvu min!

Li kuris rapide dekstren, for de la ĉefvojo; ĉar li ekvidis piedsignojn, kiuj iris tiudirekten, disbranĉiĝintaj de la aliaj, signoj de etaj senŝuaj piedoj. Tiuj tamen ne diste iris antaŭ ol ilin surtretis orkaj spuroj, kiuj ankaŭ lasis la ĉefvojon antaŭe kaj malantaŭe, kaj poste ili rekurbiĝis abrupte kaj perdiĝis en la tramplado. Ĉe la plej malproksima limo Aragorno kliniĝis kaj kaptis ion en la herbo; poste li retrokuris.

— Jes, — li diris, — ili estas tute klaraj: piedsignoj de hobito. De Grinĉjo, mi opinias. Li pli etas ol la alia. Kaj vidu jenon! — Li levis ion, kio ekbriletis en la sunlumo. Ĝi aspektis kiel nove-aperta folio de fago, bela kaj stranga en tiu senarba ebenaĵo.

1 ... 125 126 127 128 129 130 131 132 133 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)