Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 124 125 126 127 128 129 130 131 132 ... 322
Перейти на страницу:

— De la Blanka Turego oni elrigardos por li, — li diris, — sed li revenos nek de l’ montaro nek de la maro. — Poste li ekkantis malrapide:

Tra l’ kampoj de Rohano, kie longa herb’ sin trovas, la okcidenta vent’ promenas, ĉirkaŭ muroj blovas. “Kia novaĵ’, ho vaga vent’, el okcidento nuna? Ĉu Boromiron vidis vi per stela lum’ aŭ luna?” — “Mi vidis lin rajdantan tra sep larĝaj grizaj rojoj; mi vidis lin marŝantan laŭ senhomaj terovojoj en ombrojn de la nordo. Poste pasis li de l’ vido. Ĉu kornon aŭdis norda vent’ de l’ Denetora ido?” — “Ho Boromir’, mi okcidenten gvatis for de l’ muroj, sed vi ne venis el la vaka land’ sen homaj spuroj”.

Poste kantis Legolaso:

De l’ ŝtonaj dunoj de la mar’ la suda vento fuĝas; ĝi aŭdas kriĉojn de l’ mevar’, kaj ĉe la pordo muĝas. “Kiaj novaĵoj el la sud’, ho vent’, vespere listas? Kie la bela Boromir’? Li tardas, kaj mi tristas”. — “Min ne demandu, kie li — la ostoj ja tro multas sur la malhelaj bordoj, kie la ĉiel’ tumultas; tiom trapasis Anduinon cele al la maro. Demandu al la norda vent’ pri ties senditaro!” — “Ho Boromir’! De l’ pord’ la voj’ kondukas al la sudo, sed vi ne venis kun la mevoj de la mar-elsputo”.

Poste kantis denove Aragorno:

De l’ Reĝa Pord’ nordvento rajdas preter akvofalo; kaj fride ĉirkaŭ la tureg’ aŭdiĝas korna knalo. “Kiajn novaĵojn el la nord’ hodiaŭ vent’ atestas? Kio pri brava Boromiro? Longe li forestas”. — “Mi aŭdis lin sub Amon Hen. Li pruvis sian bravon. Ĝisakven oni portis la rompitajn ŝildon, glavon. La membrojn en fiera bel’ sepultis oni ĝuste; Kaj ora Raŭros-akvofalo portis lin surbruste”. — “Ho Boromir’! La Garda Tur’ rigardos kun obstino al ora Raŭros-akvofalo ĝis la tempofino”.

Tiel ili finis. Poste ili turnis sian boaton kaj pelis ĝin laŭeble rapide kontraŭ la fluo reen ĝis Part Galeno.

— Vi lasis al mi la orientan venton, — diris Gimlio, — sed nenion mi diros pri ĝi.

— Tiel estas konvene, — diris Aragorno. — En Minaso Tirit oni toleras la orientan venton, sed oni ne petas de ĝi novaĵojn. Sed jam Boromiro laŭiris sian vojon, kaj ni devas senprokraste elekti la propran.

Li rigardesploris la verdan herbejon, rapide, sed konscience, ofte kliniĝante teren.

— Neniuj orkoj pasis sur tiu ĉi grundo. Krom tio, nenio estas kun certo videbla. Ĉiuj niaj paŝoj troviĝas, transire kaj retroire. Mi ne povas konkludi, ĉu iuj hobitoj revenis post kiam komenciĝis la serĉo por Frodo. — Li revenis al la bordo, proksime al kie la flueto el la fonto likiĝis en la riveron. — Ĉi tie estas kelkaj klaraj spuroj. Hobito paŝis en la akvon kaj returnen; sed mi ne povas konkludi, antaŭ kiom da tempo.

— Kiel do vi solvas ĉi enigmon? — demandis Gimlio. Aragorno ne tuj respondis, sed reiris al la kampadejo kaj rigardis la pakaĵojn.

— Du tornistroj mankas, — li diris, — kaj unu el ili certe estas tiu de Sam: ĝi estis iom granda kaj peza. Jen do la respondo: Frodo foriris boate, kaj akompanis lin lia servisto. Frodo certe revenis, dum ni ĉiuj forestis. Mi renkontis Samon suprenirantan kaj diris, ke li sekvu min; sed evidente li tion ne faris. Li divenis la intencon de sia mastro kaj revenis ĉi tien antaŭ ol Frodo ekiris. Tiu ne trovis facile postlasi Samon!

— Sed kial li nin postlasis, kaj senmesaĝe? — diris Gimlio. — Jen, stranga faro!

— Kaj faro kuraĝa, — diris Aragorno. — Sam pravis, ŝajnas al mi. Frodo ne volis konduki kun si amikon al morto en Mordoro. Sed li sciis, ke li devas iri mem. Okazis io post kiam li forlasis nin, kio venkis liajn timon kaj dubon.

— Eble ĉasantaj orkoj trovis lin kaj li fuĝis, — diris Legolaso.

— Li fuĝis, certe, — diris Aragorno, — sed mi opinias, ke ne de orkoj. — Sian opinion pri la kaŭzo de l’ subitaj decidiĝo kaj fuĝo de Frodo Aragorno ne esprimis. La lastajn vortojn de Boromiro li longe tenis sekretaj.

— Nu, almenaŭ tiom nun klaras, — diris Legolaso. — Frodo ne plu troviĝas ĉi-flanke de l’ rivero: preni la boaton povis nur li. Kaj Sam estas kun li; sian tornistron preni volus nur li.

— Nia elekto do estas, — diris Gimlio, — aŭ preni la restantan boaton kaj sekvi Frodon, aŭ sekvi la orkojn perpiede. Ĉu tiel aŭ aliel, restas malmulte da espero. Ni jam perdis valorajn horojn.

— Lasu min pensi! — diris Aragorno. — Kaj nun, ke mi elektu ĝuste, kaj ŝanĝu la misan sorton de tiu ĉi malfeliĉa tago! — Momente li staris silenta, kaj finfine diris: — Mi sekvos la orkojn. Mi gvidus Frodon al Mordoro kaj akompanus lin ĝis la fino; sed se mi nun serĉos lin en la sovaĝejo, necesos forlasi la kaptitojn al turmentado kaj morto. Mia koro fine parolas klare: la sorto de l’ Portanto ne plu troviĝas en miaj manoj. La Kunularo finludis sian rolon. Tamen ni la restantoj ne rajtas forlasi niajn kunulojn dum restas al ni forto. Venu! Ni foriros nun. Postlasu ĉion nenecesan! Ni urĝe iros antaŭen tage kaj nokte!

Ili eltrenis la lastan boaton kaj portis ĝin al la arboj. Ili metis sub ĝin ĉiujn posedaĵojn nebezonatajn kaj neporteblajn. Poste ili forlasis Parton Galenon. La posttagmezo jam velkis, dum ili revenis al la verdejo, kie pereis Boromiro. Tie ili retrovis la spurojn de la orkoj. Trovi ilin ne postulis multe da lerto.

— Neniu alia popolo kulpas tian trampladon, — diris Legolaso. — ŝajnas, ke ili ĝuas tranĉi kaj disbati kreskaĵojn, kiuj eĉ ne baras al ili la vojon.

— Malgraŭ tio ili iras tre rapide, — diris Aragorno, — kaj ili ne laciĝas. Kaj poste ni eble devos trovi la vojon sur terenoj malmolaj kaj nudaj.

— Nu, ni sekvu ilin! — diris Gimlio. — Ankaŭ gnomoj kapablas iri rapide, kaj ili ne laciĝas pli frue ol orkoj. Sed estos longa ĉasado, ili longe avantaĝas.

— Jes, — diris Aragorno, — ni bezonos la tutan eltenemon de la gnomoj. Sed ek! Kun aŭ sen espero ni sekvu la spurojn de niaj malamikoj. Kaj ve al ili, se ni pruviĝos la pli rapidaj! Ni plenumos tian persekuton, kian oni taksos mirindaĵo inter la tri rasoj: elfoj, gnomoj kaj homoj. Antaŭen la tri ĉasantoj!

Cervece li saltiris. Inter la arbojn li rapidis. Ĉiam antaŭen li gvidis ilin, senlaca kaj rapidega, ĉar lia menso jam estis senhezita. La arbaron ĉirkaŭ la lago ili postlasis. Longajn deklivojn ili supreniris, malhelajn, duregajn kontraŭ la ĉielo jam sunsubire ruĝa. Venis la krepusko. Ili forpasis, grizaj ombroj en ŝtonoza lando.

2

La rajdistoj el Rohano

La krepusko profundiĝis. Nebuleto postkuŝis ilin inter la subaj arboj, kaj mornis sur la palaj randoj de Anduino, sed la ĉielo estis klara. Steloj ekaperis. La kreskanta luno estis en okcidento, kaj la ombroj de l’ rokoj nigris. Ili alvenis la subon de ŝtonozaj deklivoj, kaj ilia iro pli lantis, ĉar la spuroj ne plu facile sekveblis. Ĉi tie la altaĵoj de Emin Muilo direktiĝis el la nordo suden laŭ du longaj spinoj falintaj. La okcidenta flanko de ambaŭ spinoj apikis kaj malfacilis, sed la orientaj flankoj malpli abruptis, sulkitaj de abundaj ravinetoj kaj mallarĝaj fendegaĵoj. La tutan nokton la tri kunuloj skrablis sur tiu osteca tero, grimpante ĝis la supro de l’ unua kaj pli alta spino, kaj suben denove en la mallumon de profunda serpentumanta valo aliflanke. Tie dum la senmova friska horo antaŭ la aŭroro ili ripozis mallongan tempon. La luno jam delonge subeniris antaŭ ili, la steloj briletis supre; la unua taga lumo ankoraŭ ne alvenis trans la malhelajn montetojn malantaŭe. Provizore Aragorno ne sciis, kion fari: la orkaj spuroj malsupreniris en la valon, sed tie malaperis.

— Kien ili turniĝis, laŭ via opinio? — diris Legolaso. — Ĉu norden por sekvi vojon pli rektan al Isengardo, aŭ Fangorno, se tien ili celas laŭ via supozo? Aŭ suden por trafi Entvaŝon?

1 ... 124 125 126 127 128 129 130 131 132 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)