La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Vagante komence sencele en la arbaro, Frodo trovis, ke liaj piedoj gvidas lin supren al la montodeklivoj. Li alvenis padon, ŝrumpantan ruinaĵon de vojo antaŭlonga. Ĉe apikaj lokoj, ŝtupoj el ŝtono estis ĉizitaj, sed nun tiuj estis fenditaj, trivitaj kaj splititaj per arboradikoj. Dum kelka tempo li grimpis, ne ĝenante sin pri la direkto, ĝis li alvenis herban lokon. Aŭkuparoj kreskis ĉirkaŭ ĝi, kaj meze troviĝis larĝa plata ŝtono. La eta alteja herbejo estis aperta al la oriento kaj nun ĝin plenigis la frua sunlumo. Frodo haltis kaj elrigardis trans la Riveron sube malproksime, al Tol Brandiro kaj la birdoj rondflugantaj en la granda aerabismo inter li kaj la senpaŝa insulo. La voĉo de Raŭroso estis potenca muĝado miksita kun profunda pulsanta sonoro.
Li sidiĝis sur la ŝtonoj kaj apogis sian mentonon per la manoj, fiksrigardante orienten sed vidante malmulton per siaj okuloj. Trapasis lian menson ĉio okazinta, de kiam Bilbo forlasis la Provincon, kaj li revokis kaj pripensis ĉion, kion li povis memori pri la vortoj de Gandalfo. La tempo pasis, kaj ankoraŭ li ne pli proksimis al la elekto.
Subite li vekiĝis el la medito: stranga sento venis al li, ke malantaŭ li estas io, ke neamikaj okuloj rigardas lin. Li saltleviĝe turniĝis; sed surprizite li vidis nur Boromiron, kaj ties vizaĝo estis ridetanta kaj bonvolema.
— Mi timis pri vi, Frodo, — li diris, antaŭeniĝante. — Se Aragorno pravas kaj orkoj estas proksimaj, tiam neniu el ni devus vagi sola, kaj malpleje vi: tiom multe dependas de vi. Kaj ankaŭ mia koro estas peza. Ĉu mi rajtas jam resti kaj iom interparoli, pro tio, ke mi trovis vin? Tio konsolus min. Kiam ĉeestas tiom multaj, ĉiu interparolo fariĝas debato senfina. Sed du kune eble trovos saĝon.
— Vi estas bonkora, — respondis Frodo. — Sed al mi ŝajnas, ke neniu parolado helpos min. Ĉar mi scias, kion mi devus fari, sed mi timas fari ĝin, Boromiro: mi timas.
Boromiro sidis silenta. Raŭroso senfine plu muĝadis. La vento murmuris inter la branĉoj de l’ arboj. Frodo tremetis. Subite Boromiro alvenis kaj sidiĝis apude.
— Ĉu vi certas, ke vi ne suferas nenecese? — li diris. — Mi volas helpi vin. Vi bezonas konsilon pri via malfacila elekto. Ĉu vi ne akceptu la mian?
— Mi opinias, ke mi jam scias, kian konsilon vi proponus, Boromiro. Kaj tio ŝajnus saĝa, se ne avertus min mia koro.
— Avertus? Avertus kontraŭ kio? — abrupte diris Boromiro.
— Kontraŭ prokrasto. Kontraŭ la vojo, kiu ŝajnas pli facila. Kontraŭ rifuzo de la ŝarĝo surdorsigita al mi. Kontraŭ... nu, se necesas tion diri, kontraŭ fido al la forto kaj veremo de la homoj.
— Tamen tiu forto jam longe protektis vin malproksime en via landeto, kvankam tion vi ne sciis.
— Mi ne dubas pri la kuraĝo de via popolo. Sed la mondo ŝanĝiĝas. La muroj de Minaso Tirit eble fortikas, sed ili ne fortikas sufiĉe. Se ili malsukcesos, kio poste?
— Ni mortos batalinte kuraĝe. Tamen restas ankoraŭ espero, ke ili ne malsukcesos.
— Neniu espero dum la Ringo ekzistas, — diris Frodo.
— Ha! La Ringo! — diris Boromiro kun ekbrilantaj okuloj. — La Ringo! Ĉu ne estas stranga sorto, ke ni suferu tiom da timo kaj dubo pro objekto tiel malgranda? Objekto tiel malgranda! Kaj mi vidis ĝin nur momente en la Domo de Elrondo. Ĉu mi ne povas ekvidi ĝin denove?
Frodo levis la okulojn. Lia koro frostiĝis. Li ekvidis la strangan eklumon en la okuloj de Boromiro, tamen ties esprimo estis ankoraŭ afabla kaj amikeca.
— Prefere ĝi kuŝu kaŝite, — li respondis.
— Laŭ via plaĉo. Al mi ne gravas, — diris Boromiro. — Tamen ĉu mi ne rajtas eĉ paroli pri ĝi? Ĉar vi ŝajnas pensi ĉiam nur pri ĝia potenco en la manoj de l’ Malamiko: pri ĝiaj misaj uzebloj, ne pri la virtaj. La mondo ŝanĝiĝas, vi diras. Minaso Tirit falos, se la Ringo travivos. Sed kial? Certe, se la Ringo estus ĉe la Malamiko. Sed kial, se ĝi estus ĉe ni?
— Ĉu vi ne ĉeestis la Konsiliĝon? — respondis Frodo. — ĉar ni ne povas uzi ĝin, kaj kio estas farata per ĝi iĝas misa.
Boromiro stariĝis kaj marŝis senpacience tien-reen.
— Tiel vi persistas, — li kriis. — Gandalfo, Elrondo — ĉiuj ĉi personoj instruis vin paroli tiel. Pri si mem ili eble pravas. Tiuj elfoj, duonelfoj kaj sorĉistoj, ili eble trafus en malbonon. Tamen ofte mi demandas min, ĉu ili estas saĝaj aŭ nur timemaj. Tamen ĉiu laŭ sia speco. Fidelkoraj homoj ne estas koruptitaj. Ni el Minaso Tirit lojalis dum longaj provaj jaroj. Ni ne deziras la potencon de sorĉomastroj, nur forton por nin defendi, forton en afero justa. Kaj jen! dum nia bezono la hazardo malkovras la Ringon de Potenco. Ĝi estas donaco, mi diras, donaco al la malamikoj de Mordoro. Estas freneze ne uzi ĝin, uzi la potencon de l’ Malamiko kontraŭ lin. La sentimaj, la senkompataj, nur tiuj akiros la venkon. Kion ne povus fari batalanto en tiu ĉi horo, granda estro? Kion ne povus fari Aragorno? Aŭ se li rifuzus, kial ne Boromiro? La Ringo havigus al mi potencon de Komando. Kiel mi pelus la armeojn de Mordoro, kaj ĉiuj homoj venus amase al mia standardo!
Boromiro paŝis tien-reen, parolante ĉiam pli laŭte. Li ŝajnis preskaŭ forgesi pri Frodo, dum lia parolo koncernis murojn kaj armilojn, kaj la kunvokadon de homoj; kaj li starigis planojn pri grandaj aliancoj kaj gloraj estontaj venkoj; kaj li detruis Mordoron, kaj mem iĝis potenca reĝo, bonvolema kaj saĝa. Subite li haltis kaj gestis per siaj brakoj.
— Kaj oni diras, ke ni forĵetu ĝin! — li kriis. — Mi ne diras detruu ĝin. Tio eble estus bona, se la racio montrus ian esperon tion plenumi. Tion ĝi ne faras. La sola plano proponata al ni estas, ke duonulo marŝu blinde en Mordoron kaj proponu al la Malamiko ĉiun eblecon rehavi ĝin por si. Malsaĝaĵo!
» Ĉu vi ne konstatas tion, amiko mia? — li diris, jen subite turnante sin denove al Frodo. — Vi diras, ke vi timas. Se estas tiel, la plej kuraĝa pardonus vin. Sed ĉu ne vere reagas via bona sagaco?
— Ne, mi timas, — diris Frodo. — Simple timas. Sed mi ĝojas, ke mi aŭdis vin paroli tiel detale. Mia menso estas jam pli klara.
— Do vi venos al Minaso Tirit? — kriis Boromiro. Liaj okuloj ekbrilis kaj lia mieno iĝis entuziasma.
— Vi miskomprenas min, — diris Frodo.
— Sed vi venos, almenaŭ por kelka tempo? — Boromiro persistis. — Mia urbo jam ne estas malproksima; kaj ĝis Mordoro estas malmulte pli longa vojo ol de ĉi tie. Ni estas jam longe en la sovaĝejo, kaj vi bezonas sciigojn pri la agoj de la Malamiko antaŭ ol vi elpaŝos. Venu kun mi, Frodo. Vi bezonas ripozon antaŭ via aventuro, se iri vi insistas. — Li metis manon sur la ŝultron de l’ hobito laŭ amika maniero; sed Frodo sentis, ke la mano tremas pro subpremata ekscito. Li haste forpaŝis, kaj rigardis alarmite la altan viron, preskaŭ duoble pli altan ol li kaj multoble superan al li je forto.
» Kial vi tiom neamikas? — diris Boromiro. — Mi estas homo lojala, nek ŝtelisto nek spiono. Mi bezonas vian Ringon: tion vi nun scias, sed mi ĵuras al vi, ke mi ne deziras reteni ĝin. Ĉu vi ne volos almenaŭ permesi, ke mi provu mian planon? Pruntedonu al mi la Ringon!
— Ne! ne! — kriis Frodo. — La Konsilio komisiis al mi ĝian portadon.
— Pro via propra stulteco la Malamiko venkos nin, — kriis Boromiro. — Kiel tio kolerigas min! Stultulo! Obstina stultulo! Kuranta volonte al morto kaj ruiniganta nian aferon. Se iuj mortemuloj rajtas pretendi la Ringon, tiuj estas la homoj de Numenoro, sed ne duonuloj. Ĝi apartenas al vi nur pro malfeliĉa hazardo. Ĝi povis esti la mia. Ĝi devus esti la mia. Donu ĝin al mi!
Frodo ne respondis, sed formoviĝis ĝis la granda plata ŝtono staris inter ili.
— Nu, nu, mia amiko! — diris Boromiro per malpli laŭta voĉo. — Kial vi ne rezignu pri ĝi? Kial ne liberiĝu de viaj duboj kaj timo? Vi povos kulpigi min, se vi volas. Vi povos diri, ke mi estis tro forta kaj perforte prenis ĝin. Ĉar mi estas por vi tro forta, duonulo, — li kriis, kaj subite li transsaltis la ŝtonon kaj saltis kontraŭ Frodon. Lia bela kaj agrabla vizaĝo estis hide ŝanĝita; arda fajro brulis en liaj okuloj.