Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 116 117 118 119 120 121 122 123 124 ... 322
Перейти на страницу:

Frodo suprenrigardis al la elfo, kiu staris alte super li, engvatante en la nokton, serĉante alpafeblan celon. Lia kapo estis malhela, kronita de akraj blankaj steloj, kiuj ekbrilis sur la nigraj flakoj de l’ ĉielo malantaŭe. Sed jam, leviĝante kaj alvelante el la sudo, proksimiĝis grandaj nuboj, sendante malhelajn flankrajdantojn sur la stelokampojn. Subita timego kroĉis la Kunularon.

— Elbereta Giltoniela! — suspiris Legolaso rigardante supren. Ĝuste tiam malhela figuro, nubsimila tamen ne nuba, ĉar ĝi moviĝis multe pli rapide, venis el la nigreco en la sudo, kaj hastis direkte al la Kunularo, forbarante ĉiun lumon dum la alveno. Baldaŭ ĝi montriĝis granda flugilhava kreaĵo, pli nigra ol la putoj en la nokto. Batalemaj voĉoj ekkrie salutis ĝin el trans la akvo. Frodo sentis subitan froston, kiu kroĉis lian koron; sentiĝis terura frido, kvazaŭ memoro pri malnova vundo, en lia ŝultro. Li kaŭris, kvazaŭ por sin kaŝi.

Subite la granda pafarko de Lorieno muzikis. Kriĉe la sago forlasis la elf-kordon. Frodo rigardis supren. Preskaŭ super lia kapo la flugilhava formo iris flanken. Aŭdiĝis kruda graka kriĉo, dum ĝi falis el la aero, malaperante suben en la mallumon de l’ orienta bordo. La ĉielo estis denove pura. Okazis tumulto multvoĉa en la foro, kiu sakris kaj ululis en la mallumo, kaj poste silento. Nek sago nek krio alvenis el la oriento tiunokte.

Post kelka tempo Aragorno regvidis la boatojn kontraŭflue. Ili palpis sian vojon laŭ la akvorando kelkan distancon, ĝis ili trovis etan malprofundan golfeton. Kelkaj malaltaj arboj tie kreskis proksime al la akvo, kaj malantaŭ tiuj leviĝis apika rokoza bordo. Tie la Kunularo decidis resti kaj atendi la tagiĝon: estis senutile klopodi moviĝi pluen dum la nokto. Ili neniel tendumis kaj bruligis neniun fajron, sed kuŝis kunpremite en la boatoj, ligitaj proksime unu al la aliaj.

— Laŭdatu la pafarko de Galadriela, kaj la mano kaj okulo de Legolaso! — diris Gimlio, maĉante oblaton da lembaso. — Tio estis potenca pafo en la mallumo, amiko mia!

— Sed kiu povas sciigi, kion ĝi trafis? — diris Legolaso.

— Tion mi ne povas, — diris Gimlio. — Sed mi ĝojas, ke la ombro ne pli proksimiĝis. Ĝi tute ne plaĉis al mi. Tro multe ĝi memorigis min pri la ombro en Morio — la ombro de la balrogo, — li finis flustrante.

— Tio ne estis balrogo, — diris Frodo, ankoraŭ tremante pro la frostiĝo kiu kroĉiĝis al li. — Tio estis io pli malvarma. Mi opinias, ke ĝi estis... — Poste li paŭzis kaj silentiĝis.

— Kion vi opinias? — demandis Boromiro scivole, kliniĝante el sia boato kvazaŭ provante ekvidi la vizaĝon de Frodo.

— Mi opinias... Ne, mi ne volas diri, — respondis Frodo. — Kio ajn ĝi estis, ĝia falo senkuraĝigis niajn malamikojn.

— Tiel ŝajnas, — diris Aragorno. — Tamen kie kaj kiom ili estas, kaj kion ili faros poste, tion ni ne scias. Ĉi-nokte ni ĉiuj devas esti sendormaj! Kaŝas nin nun la mallumo. Sed kion rivelos la tago, kiu povas diri? Havu viajn armilojn en manproksimo!

Sam sidis frapetante la tenilon de sia glavo, kvazaŭ li kalkulus per la fingroj, kaj rigardis al la ĉielo.

— Estas tre strange, — li murmuris. — La luno samas en la Provinco kaj en Sovaĝujo, aŭ tiel devus esti. Sed aŭ ĝi misfunkcias, aŭ mia kalkulado eraras. Vi certe memoras, s-ro Frodo, ke la luno malkreskis dum ni kuŝis sur la fleto supre sur tiu arbo: unu semajnon de la plenluno, mi opinias. Kaj ni jam vojaĝis unu semajnon survoje je la pasinta nokto, kiam ekaperas nova luno maldika kiel ungotondaĵo, kvazaŭ ni restus neniom da tempo en la elfa lando.

» Nu, mi certe memoras tri noktojn tie, kaj ŝajnas, ke mi meraoras plurajn pliajn, sed mi volonte ĵurus, ke neniel temis pri tuta monato. Oni vere supozus, ke tie la tempo ne pasis!

— Kaj eble estis tiel, — diris Frodo. — En tiu lando, eble, ni estis en tempo, kiu aliloke jam delonge forpasis. Mi opinias, ke nur kiam Arĝentvejno reportis nin al Anduino, ni revenis al la tempo, kiu trafluas mortemulajn landojn ĝis la Granda Maro. Kaj mi tute ne memoras lunon, ĉu novan ĉu malnovan, en Karas Galadono: nur stelojn nokte kaj sunon tage.

Legolaso ekmoviĝis en sia boato.

— Fakte, tempo neniam ripozas, — li diris, — sed ŝanĝiĝo kaj kreskado ne samas en ĉiuj aĵoj kaj ĉiuj lokoj. Por la elfoj la mondo moviĝas, kaj ĝi moviĝas jen tre rapide, kaj jen tre malrapide. Rapide, ĉar ili mem malmulte ŝanĝiĝas, kaj ĉio cetera preterrapidas; tio malĝojigas ilin. Malrapide, ĉar ili ne kalkulas la kurantajn jarojn, ne por si mem. La pasantaj sezonoj estas nuraj ondetoj ĉiam ripetataj en la longa longa fluo. Tamen sub la suno ĉio devas eluziĝi en la fino.

— Sed la eluziĝo malrapidas en Lorieno, — diris Frodo. — Sur ĝi estas la potenco de la Damo. Riĉaj estas la horoj, kvankam ili ŝajnas mallongaj, en Karas Galadono, kie Galadriela posedas la Elfan Ringon.

— Tio devas ne esti dirita ekster Lorieno, eĉ ne al mi, — diris Aragorno. — Ne plu parolu pri ĝi! Sed estas ja tiel, Sam: en tiu lando vi maltrafis vian kalkulon. Tie la tempo rapide preterfluis nin, samkiel la elfojn. La malnova luno pasis, kaj nova luno kreskis kaj malkreskis en la ekstera mondo, dum ni restadis tie. Kaj hieraŭ vespere nova luno revenis. La vintro preskaŭ forpasis. La tempo fluas antaŭen al printempo de malmulta espero.

Silente pasis la nokto. Neniu voĉo aŭ voko aŭdiĝis trans la akvo. La vojaĝantoj kaŭrantaj en siaj boatoj sentis ŝanĝiĝon de l’ vetero. La aero iĝis varma kaj tre malmova sub la malseketaj nubegoj, kiuj jam alflosis el la sudo kaj la foraj maroj. La fluado de l’ Rivero trans la rokojn de l’ rapidejoj ŝajnis ĉiam plilaŭtiĝi kaj proksimiĝi. La branĉetoj de l’ arboj superili ekgutadis.

Kiam tagiĝis, la humoro de l’ ĉirkaŭa mondo estis moliĝinta kaj tristiĝinta. Malrapide la aŭroro iĝis pala lumo, difuzita kaj senombra. Sur la Rivero estis nebuleto, kaj blanka nebulo vestis la bordon; la kontraŭa bordo ne estis videbla.

— Mi ne toleras nebulon, — diris Sam, — sed tiu ĉi ŝajnas bonŝanca. Nun ni eble povos ekiri nerimarkite de tiuj malbenitaj goblenoj.

— Povas esti, — diris Aragorno. — Sed estos malfacile trovi la padon se la nebulo ne maldensiĝos iom, poste. Kaj ni devos trovi la padon, se ni volas pasi Sarn Gebiron kaj alveni al Emin Muilo.

— Mi ne vidas kialon por pasi la Rapidejojn aŭ sekvi la Riveron ankoraŭ pluen, — diris Boromiro. — Se Emin Muilo kuŝas antaŭ ni, ni do povas forlasi tiujn ĉi boatetojn, kaj ekiri okcidenten kaj suden, ĝis ni alvenos Entvaŝon kaj transiros al mia propra lando.

— Tion ni povas, se ni celas al Minaso Tirit, — diris Aragorno, — sed tio ankoraŭ ne estas konsentita. Kaj tia direktiĝo eble estos pli danĝera ol ĝi ŝajnas. La valo de Entvaŝo estas plata kaj marĉa, kaj nebulo estas mortiga faktoro por piedirantoj kaj ŝarĝitoj. Mi ne volas forlasi niajn boatojn ĝis tio necesos. La Rivero almenaŭ estas pado nemaltrafebla.

— Sed la Malamiko posedas la orientan bordon, — obĵetis Boromiro, — kaj eĉ se vi pasos la Pordojn de Argonato kaj venos senmalhelpe ĝis Tindroko, kion vi poste faros? Ĉu subensalti laŭ la Falegoj kaj alteriĝi en marĉoj?

— Ne! — respondis Aragorno. — Prefere diru, ke ni portos niajn boatojn laŭ la antikva vojo ĝis Raŭros-subo, kaj tie surakviĝos denove. Ĉu vi ne konas, Boromiro, aŭ ĉu vi preferas forgesi la Nordan Ŝtuparon, kaj la altan seĝon sur Amono Hen, kiuj estis faritaj dum epoko de l’ grandaj reĝoj? Minimume mi emas stari sur tiu alta loko denove, antaŭ ol decidi pri mia plua direktiĝo. Tie, eble, ni vidos iun signon, kiu gvidos nin.

Boromiro longe rezistis tiun elekton; sed kiam evidentiĝis, ke Frodo sekvos Aragornon, kien ajn li iros, li cedis.

— Ne estas kutimo de la homoj de Minaso Tirit forlasi siajn amikojn okaze de ties bezono, — li diris, — kaj mian forton vi bezonos, se vi volas iam atingi Tindrokon. Ĝis la alta insulo mi iros, sed ne pluen. Tie mi turnos min al mia hejmo, sola se mia helpo ne meritos la rekompencon de ies kunirado.

1 ... 116 117 118 119 120 121 122 123 124 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)