Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 115 116 117 118 119 120 121 122 123 ... 322
Перейти на страницу:

— Pri kio temas? — li flustris, saltleviĝante kaj venante al Frodo. — Mi sentis ion dum la dormo. Kial vi elingigis vian glavon?

— Golumo, — respondis Frodo. — Aŭ almenaŭ tion mi konjektas.

— Ha! — diris Aragorno. — Do vi scias pri nia eta embuskulo, ĉu? Li plandis malantaŭ ni tra l’ tuta Morio kaj eĉ ĝis Nimrodelo. De kiam ni enboatiĝis, li kuŝis sur ŝtipo kaj padelis mane kaj piede. Mi unu-du fojojn provis kapti lin nokte; sed li pli ruzas ol vulpo, kaj fiŝe forglitemas. Mi esperis, ke la rivervojaĝo venkos lin, sed li estas tro lerta naviganto.

» Ni devos provi pli rapidan iradon morgaŭ. Kuŝu nun, kaj mi vaĉos dum la restaĵo de la nokto. Mi volus kapti tiun mizerulon. Ni eble povus utiligi lin. Sed se tion mi ne sukcesos, ni devos klopodi por forskui lin. Li estas tre danĝera. Senkonsidere pri dumnokta murdo proprakonte, li eble atentigos eventualajn malamikojn pri nia vojiro.

La nokto forpasis sen ke Golumo montris denove eĉ ombron. Post tio la Kunularo tre atente vaĉadis, sed nenion pli ili vidis de Golumo dum la daŭro de l’ vojaĝo. Se li ankoraŭ persekutis, li estis tre singarda kaj ruza. Pro ordono de Aragorno ili nun remis dum longaj periodoj, kaj la bordoj preteriris rapidege. Sed ili malmulte vidis la terenon, ĉar ili vojaĝis plejparte nokte kaj krepuske, ripozante dumtage, kaj kuŝante tiom kaŝite, kiom permesis la tero. Tiumaniere la tempo pasis ĝis la sepa tago.

La vetero estis daŭre griza kaj nuba, kun vento el la oriento, sed kiam la vespero noktiĝis la ĉielo okcidente sennubiĝis, kaj flakoj da malhela lumo, flava kaj pale verda, aperis sub la grizaj nubobordoj. Tie la blanka ŝelo de l’ nova Luno estis videbla glimante en la foraj lagoj. Sam rigardis ĝin kaj sulkigis sian frunton.

La postan tagon la tereno ambaŭflanke komencis ŝanĝiĝi rapide. La bordoj komencis altiĝi kaj iĝi ŝtonozaj. Baldaŭ ili trapasis montetan rokecan terenon, kaj sur ambaŭ bordoj troviĝis apikaj deklivoj enprofundigitaj sub arbustoj de domo kaj prunelo, interplektitaj per rubusoj kaj ampelopsoj. Malantaŭ tiuj staris malaltaj diseriĝemaj klifoj, kaj fendaĵoj el griza vetertrivita ŝtono hedermalhela; kaj malantaŭ tiuj leviĝis altaj firstoj, kronitaj per venttorditaj abioj. Oni proksimiĝis al la griza monteta tereno de Emin Muilo, la suda bordo de Sovaĝujo.

Multaj birdoj frekventis la klifojn kaj la rokfendetojn, kaj la tutan tagon alte sur la ĉielo cirkulis birdaroj, nigraj kontraŭ la pala ĉielo. Dum ili kuŝis en sia kampejo tiun tagon, Aragorno rigardis la flugadojn dubeme, scivolante ĉu Golumo plenumis iun misaĵon kaj sciigo pri ilia vojaĝo jam disvastiĝis en la sovaĝejo. Poste, kiam la suno subiris kaj la Kunularo moviĝis kaj pretigis sin ekvojaĝi denove, li rimarkis malhelan makulon kontraŭ la velkanta lumo: birdegon alte kaj malproksime, jen cirkulante, jen plu flugante malrapide suden.

— Kio estas tio, Legolaso? — li demandis, indikante la nordan ĉielon. — ĉu tio, kiel mi supozas, estas aglo?

— Jes, — diris Legolaso. — Tio estas aglo, ĉasanta aglo. Mi scivolas, kion tio antaŭdiras. Ĝi estas malproksime de l’ montoj.

— Ni ne ekiros antaŭ plena mallumo, — diris Aragorno.

La oka nokto de l’ vojaĝo alvenis. Estis jam silente kaj senvente; la griza orienta vento jam forpasis. La maldika krescento de la Luno estis frue falinta en la palan sunsubiron, sed la ĉielo estis klara supre, kaj kvankam tre malproksime en la sudo troviĝis grandaj amasoj da nuboj, kiuj ankoraŭ rebrilis nehele, okcidente steloj brile glimis.

— Ek! — diris Aragorno. — Ni riskos ankoraŭ unu noktan vojaĝon. Ni alvenas regionojn de la Rivero, kiujn mi ne bone konas: ĉar mi neniam antaŭe vojaĝis surakve tie ĉi, ne inter tie ĉi kaj la torentoj de Sarn Gebiro. Sed se mi ĝuste kalkulas, tiuj estas ankoraŭ multajn mejlojn antaŭ ni. Tamen troviĝas lokoj danĝeraj eĉ antaŭ ol ni venos tien: rokoj kaj ŝtonaj insuletoj en la fluo. Ni devas atente vaĉi kaj ne tro rapide remi.

Al Sam en la unua boato estis donita la vaĉula tasko. Li kuŝis sur la pruo rigardante en la malhelon. La nokto malheliĝis, sed la steloj supre estis strange brilhelaj, kaj sur la supraĵo de l’ Rivero estis glimado. Estis preskaŭ noktomezo, kaj ili jam drivis kelkan tempon, apenaŭ uzante la remilojn, kiam subite Sam ekkriis. Nur kelkajn paŝojn antaŭe malhelaj formoj baŭmis en la fluo kaj li aŭdis la kirliĝon de rapidega akvo. Rapida fluo svingiĝis maldekstren, al la orienta bordo, kie la ŝanelo estas senobstakla. Dum ili puŝiĝis flanken la vojaĝantoj povis vidi jam tre proksime la palan ŝaŭmon de l’ Rivero vipiĝante kontraŭ akrajn rokojn, kiuj elpuŝiĝis foren en la fluon kvazaŭ linio de dentoj. La boatoj estis kunkaŭrintaj.

— Atentu, Aragorno! — kriis Boromiro, kiam lia boato frapis la kondukan. — Jen frenezaĵo! Ni ne povas riski la torentojn dumnokte! Sed neniu boato kapablas travivi Sarn Gebiron, ĉu nokte, ĉu tage.

— Retro, retro! — kriis Aragorno. — Turniĝu! Turniĝu se vi povas! — Li plonĝigis sian remilon en la akvon, provante haltigi la boaton kaj ĝin turni.

— Mi miskalkulis, — li diris al Frodo. — Mi ne sciis, ke ni tiom progresis: Anduino fluas pli rapide, ol mi supozis. Sarn Gebiro certe jam proksimas.

Per grandaj klopodoj ili haltigis la boatojn kaj malrapide retroturnis ilin; sed komence ili povis nur pene iri kontraŭ la fluo, kaj la tutan tempon ili estis portataj pli kaj pli proksimen al la orienta bordo. Jam malluma kaj minaca ĝi superombris ilin en la nokto.

— Ĉiuj kune, padelu! — kriis Boromiro. — Padelu! Aŭ ni estos pelataj sur la malprofundaĵon. — Ĝuste kiam li parolis, Frodo sentis sub si la kilon grati sur ŝtono.

Tiumomente aŭdiĝis kordsonoro de pafarkoj: pluraj sagoj superfajfis ilin, kaj iuj falis inter ilin. Unu frapis Frodon inter liaj ŝultroj kaj li skuiĝis antaŭen kriante, forlasante sian remilon: sed la sago retrofalis, malhelpate de lia kaŝita maŝkiraso. Alia trapasis la kapuĉon de Aragorno; kaj tria enpafiĝis en la randon de la dua boato, proksime al la mano de Gaja. Al Sam ŝajnis, ke li vidas nigrajn figurojn kurantaj tien-reen sur la longaj gruzamasoj, kiuj kuŝis sub la orienta bordo. Ili ŝajnis tre proksimaj.

— Yrch! — diris Legolaso, ekuzante sian propran lingvon.

— Orkoj! — kriis Gimlio.

— Plenumo de Golumo, mi certas, — diris Sam al Frodo. — Kaj loko bele elektita, cetere. La Rivero ŝajnas decidinta liveri nin rekte al iliaj brakoj!

Ĉiuj klinis sin antaŭen penante per la remiloj: eĉ Sam kunlaboris. Ĉiumomente ili atendis sperti mordon de nigraplumaj sagoj. Multaj kriĉis super ili aŭ trafis la akvon en la proksimo, sed okazis neniuj aliaj trafoj. Estis malhele, sed ne tro malhele al la nokt-okuloj de orkoj, kaj en la stelbrileto ili certe havigis al siaj ruzaj malamikoj ian celon, krom se la grizaj manteloj de Lorieno kaj la griza ligno de la elfaj boatoj malsukcesigis la malicon de l’ arkpafistoj de Mordoro.

Puŝon post puŝo ili penadis pluen. En la mallumo estis malfacile esti certa, ke ili entute moviĝis; sed iom post iom la kirliĝo de l’ akvo malpliiĝis, kaj la ombro de l’ orienta bordo revelkis en la nokton. Finfine, laŭ ilia takso, ili reatingis la mezon de la fluo kaj pelis siajn boatojn reen al kelka distanco de la elstarantaj rokoj. Tiam duonturniĝinte ili puŝis ilin per sia tuta forto al la okcidenta bordo. Sub la ombro de arbustoj kliniĝantaj super la akvo ili haltis kaj respiris.

Legolaso demetis sian remilon kaj prenis la pafarkon, kiun li kunportis de Lorieno. Poste li salte surteriĝis kaj grimpis kelkajn paŝojn sur la bordo. Noĉinte sian kordon kaj almetinte sagon li sin turnis, rerigardante trans la Riveron en la mallumon. Trans la akvo aŭdiĝis kriĉoj, sed nenio estis videbla.

1 ... 115 116 117 118 119 120 121 122 123 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)