Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Enciklopedio de Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Enciklopedio de Esperanto

Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:

La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝin iniciatis Ivano Ŝirjaev, kiu mem pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj helpate de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), ĉe «Literatura Mondo» en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavas proksimume 2500 artikolojn.
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
1 ... 112 113 114 115 116 117 118 119 120 ... 286
Перейти на страницу:

Instruistoj. Jam en 1910 kunligiĝis 347 E-instruistoj diverslandaj en Int. Asocio de Instruistoj (IAI) kaj eldonis fakan organon Int. Pedagogia Revuo (IPR). Kasisto kaj redaktoro estis Th. ejka instruisto en Byst ice-Hostýn. (Ĉeĥosl.) La revuo estis bona, sed la redaktoro plendis pri malkontentiga kunlaboro, pri indiferenteco de la kolegoj.

En la jaroj post la mondmilito forta volo al internacia interkompreno renaskiĝis inter la instruistaro. Francaj kolegoj, instigitaj de flamaj krioj de Anatole France, Romain Rolland por la tuthomara solidareco, komencis rekonstrui la int. interrilaton de la E–instruistoj. Marcel Boubou, Orleans, eldonis por kaj per tiu interligo en 1922 edukfakan revuon Novaj Tempoj, kies ĉefa karakterizaĵo estis la traktado de la edukaj problemoj kaj de la instruistaj laboroj en iliaj dependeco de la ekonomiaj kaj politikaj faktoroj, kaj kies devizo estis: amo al paco, fido al la progreso. Pro la socipolitika konsidero de la edukscienco, la revuo havis karakteron de serioza, akra batalilo sur atentinda nivelo.

Dum la UK 1924 en Wien 200 E-instruistoj fondis la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) kun la celo: kolekti ĉiujn E-instruistojn por propagandi efike la enkondukon de E en lernejo kaj instruistaro kaj eldoni pedagogian fakan revuon (Novaj Tempoj). Kiel plej forta unuiĝo la Saksa Asocio de E-Instruistoj ricevis la komision kaj la respondecon por la eldono de la gazeto kaj la administrado de TAGE.

Prezidantoj de TAGE estis M. Boubou, Orleans (ĝis 1926), Albin Neuil, Olomouc-Neredin, Ĉeĥosl. (ĝis 1929) kaj Geo. W. Roome, Sheffield, (de 1930).

Depost 1926 la TAGE-organo aperis sub la nomo Int. Pedagogia Revuo (IPR). La proks. 150 abonantoj en 1922 kreskis ĝis 883 en 1930 kaj sekve de la ekonomia kaj politika mondkrizo, reiris ĝis 600 en 1932.

La redaktoroj estis Richard Müller, Auerbach (1925), Hans Ludwig, Pirna (1926–1928), d-ro Kurt Riedel, Dresden, (1929–1933). La ĉiam ampleksan kaj ofte malfacilan varblaboron por la gazeto kaj asocio prizorgis la t.n. Laborkomitato, al kiu apartenis la redaktoro, la administranto de IPR, la sekretario de TAGE, la prezidantoj de la germana kaj de Ia saksa asocioj de E-instruistoj; la direktoro de la germana E-Instituto, la sekretariino de «Kunlaborado inter IALA kaj Int. Eduka Oficejo, Genève kaj la Germana E-Instituto», la prezidanto de la Saksa E-Ligo, kiuj regule kunvenis ĉiumonate en Riesa.

D-ro Riedel donis al IPR sciencan bazon kaj reprezentis la principon de la aŭtonomio de la eduksciencoj. IPR enhavis artikolojn pri int. scienca pedagogio, E-a lingvo-scienco, pedagogia terminologio en E, recenzon de diverslandaj pedagogiaj kaj E-verkoj, raportojn pri kongresoj kaj laboroj de int. instruistaj asocioj pri lernejo kaj instruistaro en diversaj landoj kaj pri E en tiuj medioj. Valora aldono al IPR estis la korespond- kaj interŝanĝdeziroj de infanoj, klasoj kaj instruistoj, aranĝita de la korespond­oficejo de «Kunlaborado». Dum ses jaroj IPR ekspedis ankaŭ la E-lingvan resumfolion de Vojo de klerigo, granda pedagogia revuo en Uk­rainio. En 1925 aperis la Jarlibro de TAGE, enhavanta pli ol 2000 adresojn de E-instruistoj.

Viglaj interrilatoj kun la int. instruistaj kaj edukaj asocioj kun Int. Eduka Oficejo kaj IALA, celis la praktikan aplikon de E ĉe la plenumo de la int. laboroj: korespondaj, gazetaj kaj kongresaj. Plej grandan sukceson TAGE havis en la sindikato «Int. Profesia Sekretariejo de Instruistoj» (Strasbourg), kiu mem sur­prenis la propagandon por E kaj dum sia kongreso 1931 en Hamburg aranĝis oficialan E-vesperon, dum kiu famkonataj membroj de IPSI el diversaj landoj pledis por E.

Konsiderindan influon en ĉi tiuj laboroj por TAGE havis dum muttaj jaroj ĝia sekretario M. Goldberg, Oetzsch. b. Leipzig.

Pro la specialaj, memstaraj taskoj kaj pro la diversorganiziteco de ĝia membraro TAGE restis sendependa, rilate al UEA kaj SAT. TAGE ankoraŭ ne sukcesis, konvinki la diverslandajn E-instruistojn pri la neceso de kreo de fortaj landaj instruistaj asocioj, sekcioj de TAGE. La plej forta sekcio estis ĝis 1933 la germana, kun proks. 500 membroj, kiu nun verŝajne havigos al TAGE grandajn perdojn. La tre forta sveda asocio anoraŭ ne povis korporacie aliĝi al TAGE pro financaj malfacilaĵoj.

Pro la malfacilaj cirkonstancoj, regantaj en Germanujo dum la komenco de 1933, la germanaj funkciantoj deziris eksiĝi. La agento por Nederlando, P. Korte, Veendam, estis petata, starigi en Nederlando novan Labor­komitaton. Dum la faka kunveno en la UK en Köln 1933 la novaj funkciantoj estis elektataj: E. Boltjes, Winschoten, redaktoro; P. Korte, Veendam, administranto-kasisto kaj W. Mook, Groningen, sekretario de TAGE. La malfacilaĵoj, kiuj amasiĝas antaŭ ili, estas sufiĉe gravaj.

Laŭ informoj de M. GOLDBERG.

Instrumetodoj. La plej malnova, la pure gramatika, estas entenata — en la Fundamento de E (v.), kiu konsistas el 3 partoj, prezentas en la unua parto fundamentajn 16 regulojn de la E gramatiko. Kompreneble neniu alia lingvo estas lernebla (tiom malpli sen instruisto) el tiel malabunda materialo. En E tio estas tamen tute farebla, pro ties facileco. La unuaj E-istoj, t.e. la lernintoj de la 19-ajarcento ne posedis alian instruilon. Malgraŭ tio ili sukcese studis el la 16 reguloj de Z kaj el la Ekzercaro, la dua parto de la Fundamento.

Metode la Ekzercaro estas aranĝita laŭ la ne plu uzata maniero de tradukado de unuopaj frazoj neinterligitaj esence, el E en nacian lingvon; tiu instrumaniero regis ĝenerale en la pasinta jarcento en fremdlingva didaktiko (Ahn, Ollendorf k.a.).

Ne alian metodon sekvis la lernolibro de Cart, kiu antaŭ la milito 1914 disvastiĝis en la tuta mondo en divers­lingvaj tradukoj kaj prilaboraĵoj, konkure kun la lernolibro de Borel. ambaŭ estas destinitaj ne nur por kursoj, sed — antaŭ ĉio — por meminstruantoj, dank’ al aldonita «ŝlosilo», t.e. solvaro de ekzercoj kaj de traduktaskoj, per kiu la lernanto mem kontrolas siajn et­laboraĵojn.

Post la milito aperis en E taŭgaj lernolibroj aranĝitaj laŭ la nova metodo, karakterizata per iom pli interesa enhavo: mallongaj raportoj kaj artikoloj anstataŭ nudaj frazoj, por instigi la lernanton, kun indikoj al paroligo de la lernanto helpe de la instruisto aŭ eĉ sen instruisto tiom kiom estas eble. Samtempe aperis kelkaj bildolibroj por instruado de E, ekz. Orell Füssli, Thora Goldschmidt k.a. kun la sama celo — paroligi.

La plej bona parolmetodo, tiu de Berlitz, ne trovis eniron en E-ujon. Almenaŭ ne la Berlitz-libro mem. Tiu ĉi metodo postulas ne malpli ol 50 lecionhorojn kaj tiel longan lerndaŭron kontraŭstaras la postuloj de la E-propagando: vantiĝus la aserto pri facileco de E. Kaj estas fakto, ke facila lingvo, kia estas E, ne nepre bezonas la egan faciligon, kian prezentas al la lernanto la Berlitz-metodo. Multe pli rapide kaj senpene E estas akirebla helpe de la naciaj gramatikaj antaŭkonoj ol per kutimigo de orelo kaj okulo al la tre libera E-frazkonstruo. Krome, la Berlitz-metodo multe dankas sian disvastiĝon tra la mondo al la fakto, ke laŭ ĝi instruas fremdan lingvon koncerna naciano, ekz. franca instruisto donas francajn lecionojn en Ĉeĥoslovakujo: korekta franclingva prononcado jen granda avantaĝo dankata ne tiom al la metodo, kiom al ĝia denaske franca plenumanto.

Similan rolon ekplenumis lastatempe la Cseh-metodo (v.), kies adeptoj kun la majstro mem, same kiel tiuj de Berlitz, instruas E-n al alilingvanoj ekster siaj patrujoj.

La ĉefa karakterizilo de la Cseh-metodo estas — alie ol la Berlitza — se­numo de lernolibroj. La ideo de pastro Cseh estas interesi la lernantaron des pli multe, ju malpli ĝi scias pri la enhavo de la sekvonta leciono. Tiel ĉiu leciono aperas al la lernanto kvazaŭ atendoplena surprizo. Dank’ al tio la Cseh-kursoj montriĝis treege sukcesaj kaj en la nuna tempo la plej multaj kursoj de E estas gvidataj laŭ tiu met­odo.

1 ... 112 113 114 115 116 117 118 119 120 ... 286
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)