Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Enciklopedio de Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Enciklopedio de Esperanto

Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:

La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝin iniciatis Ivano Ŝirjaev, kiu mem pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj helpate de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), ĉe «Literatura Mondo» en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavas proksimume 2500 artikolojn.
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
1 ... 115 116 117 118 119 120 121 122 123 ... 286
Перейти на страницу:

Ankoraŭ longe antaŭ la tempo, kiam la scienco kapablis plene kompreni la esencon de la «lingvo», apartaj scienculoj kaj pensuloj komencis ellabori projektojn de pazigrafio (universala ideografia skribo), de gestaj lingvoj, de filozofiaj aprioriaj lingvoj, bazitaj sur sistemoj de logika klasifiko, de komunhomaj simbolaj lingvoj ktp.

La utopiistoj Thomas More (1516) kaj Denis Vairrasse (1677) skizis bazojn de la estonta lingvo. Ankaŭ Fourier kaj Cabet sin okupis pri tiuj problemoj. La epoko de la granda franca revolucio kaŭzis aperon de speciale konsiderinda nombro de similaj projektoj. Sed la nesufiĉaj konoj rilate al la esenco de la lingvo kaj al la vojoj de ĝia evoluo, la troraciaj konceptoj de la epoko de la franca revolucio, kiuj apartigis la lingvon-ilon for de la socio, for de la formoj kaj kondiĉoj de la ekzistado de tiu socio, reale malebligis la aperigon de praktike efektivigeblaj projektoj pri la int. lingvo. Tamen tiuj provadoj estis necesaj antaŭpreparaj laboroj, eksperimentoj kaj esploroj, sen kiuj ne estus solvo de la problemo.

En la 19-a jarcento la problemo de komuna lingvo interesis ne nur apartajn personojn, sed ankaŭ pli vastajn tavolojn, avide akcelintajn novajn almilitojn de scienco. Tio klarigas la akcepton de pluraj sistemoj de diversaj int. signaroj, kiel la lumtura signalado (1865) la mara signalaro (1871), la decimala klasifika sistemo por bibliotekoj ktp. Tio klarigas ankaŭ la kvantan kreskon de la projektoj de artefarita lingvo dum la dua duono de la 19-a jarcento, kaj tio klarigas, ke la plimulto de novaj lingvoprojektistoj forlasis la tro abstraktajn bazojn kaj alproksimiĝis al la ekzistantaj «naturaj» lingvoj.

Internacia Mondliteraturo. Kolekto de literaturaj verkoj, tradukitaj el multaj lingvoj. Formato 18×12½ cm. Eldonas F. Hirt und Sohn, Leipzig, submetita al la gvidado de prof. Dietterle. Ĝis nun aperis 21 volumoj.

Internaciismo kaj purismo. «Ni observas en la E-evoluo du tendencojn, samtempe efikantajn. La unua celas lingvoformojn plej internaciajn, laŭ sia formo. Tiu tendenco enestas jam en la „Unua Lernolibro“, kies 15-a regulo permesas uzadon de ĉiuj vortoj — tiel nomataj „fremdaj“ (pliverdire „internaciaj“). La rezulto de tiu tendenco estas apero de vortoj: redaktoro, redakcio, iĥtiologio (apud la fiŝo­scienco) ktp. Ni povus nomi la reprezentantojn de tiu tendenco — „E-istoj-internaciistoj“. La dua tendenco celas, ke la lingvoformoj fariĝu laŭeble logikaj, laŭgramatikaj, eĉ se tio kelkfoje kontraŭas al la tendenco internacieca. Jam en la „Unua lernolibro“ ni povas konstati tiun duan tendencon. En la sama regulo 15-a Z skribis: „Ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo E“. La rezulto de tiu dua tendenco estas apero de vortoj: redaktisto, redaktejo ktp. La reprezentantoj de tiu dua tendenco estas kvazaŭ „E-aj puristoj“…» — DREZEN, SKlZOJ. p: 77.

Interna ideo. La lingvo en si mem estas nur lingvo, sed ĉu nacia, ĉu internacia, ĝi kaŝas en si certajn sentojn, ideojn, eĉ klopodojn. La nacia lingvo estas amata de la naciano, E estas same amata de siaj adeptoj, speciale de tiuj, kiuj E-n konsideras grava faktoro por forigi la militon el la homa socio. Kiel mem Z diris en sia kongresa parolo (1906): «Al laborado por E instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo int. en si enhavas. Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis E-n de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de E, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano…» Eble plimulton de la E-istaro en la unuaj jardekoj entuziasmigis similaj sentoj kaj ideoj, sed multaj, inter ili Beaufront, Bourlet, opiniis danĝera tiun idearon, kaj postulis, ke oni propagandu E-n nur kiel lingvon praktikan sen ia idea aldono. La interna ideo neniam estis klare kaj strikte difinita, sed ankaŭ en la religio ne la dogmoj estas la ĉefa afero kaj la interna ideo mem similas multe al la religio. Tamen Z klopodis doni pli firman idean bazon por la E-ismo kaj tiel naskiĝis la parenca idearo, la Homaranismo. (v.)

International Language. Por pli bone propagandi E-n, BEA decidis je la fino de 1923, partigi The British E-ist en IL, kiu krom kelkaj ekzercoj estis nur skribita en angla lingvo kaj The British E-ist, kiu aperis nur tre modeste kun plej ofte nur 4 paĝoj kiel oficiala organo de BEA, kaj enhavante nur la oficialajn sciigojn, kronikojn, recenzojn ktp. BIL plej bone karakterizas IL ene: «plej trafa nacilingva propagandilo, kiu prave forlasis malnovajn »verdstelajojn« neniel imponajn por ne-E-istoj. Anstataŭ ŝuti belajn frazojn, kiel faris antaŭmilitaj tipaj E-aj gazetoj, ĝi trankvile raportas pri faktoj, multe pli konvinkigaj.» Ĉefe pro ekonomiaj kaŭzoj en junio 1931 oni denove kunigis la du gazetojn. La antaŭa suplemento al «The British E-ist» (jan. 1922-dec. 1923) La juna Studanto poste La juna Lernanto fariĝis monata parto de IL sub la surskribo LJL ĝis dec. 1924. De jan: okt.1925 tiu lasta parto estis nomata: «For beginners young and old» kaj ankaŭ aparte publikigata sub la titolo LJL; de okt. 1925 ambaŭ estis nomataj The E Student. La paĝnombro de IL de 1924–31 estas: 272, 304, 256, 280, 256, 244, 284,120–25×19. — P. TARNOW

«Oni de la komenco riproĉis al The British E-ist, ke ĝi ne enhavis sufiĉe da materialo a) propaganda, b) oficiala, c) literatura. Oni penis kontentigi ĉiujn, farante The B. E-ist oficiala organo, kaj fondante IL por propagando kaj Literaturo por lit. Sed pro financaj kaŭzoj oni ne povis subteni la du novajn gazetojn kaj IL havigis al BEA grandajn monperdojn, kaj ne altiris la publikon laŭ espero.»

(M.C.B.)

Interniaro. L. Jenkins en London 7 nov. 1923 fondis la Kolportistan Asocion, kiu celis propagandon de la Biblio, religiaj gazetoj en la tuta mondo. Dum la unua jaro de sia ekzisto la asocio disdonis pli ol 5000 evangeliojn, libretojn ktp. Ĝia organo estis La Kolportisto. La sekvanto de tiu ĉi asocio estis la Interniaro, sub alia nomo, sed kun similaj celoj. Fondinto: Jenkins en 1926. Ĝi volis esti «monda frataro por la vera aplikado de la interna ideo de E». Laŭ la 1. la interna ideo estas: unu komuna kaj egala frateco inter anoj de ĉiu raso, nacio, klaso kaj religio; la serĉado por la vero sen ia ajn dogmo aŭ ia ajn antaŭjuĝo; la rekono, ke oni ne povas akiri la veron sen serĉado kaj komparo de la instruoj de aliaj religioj kaj filozofioj; kaj, ke la unua paŝo al la Monda Paco, same kiel al la vero, estas per la reciproka interkomprenado de la tuta homaro. La efektiva agado de ambaŭ societoj estis grandaparte disdonado de kristana literaturo, por kiu donacis grandaparte unu aŭ du individuoj. I. unue estis tre ampleksa, bonvenigis eĉ Budhistojn, ktp., fine fariĝis pure kristana. La entrepreno, kies gazeto estis La I., nun stagnas aŭ ĉesigis sian agadon. Laŭ I. ŜIRJAEV.

Intersteno (= Internacionalstenografio) de Felix von Kunowsxi, moderna stenografia sistemo. Vere internacia, ĉar aplikebla por ĉiu lingvo. La eltrovinto mem verkis malgrandajn lernilojn por proks. 30 lingvoj; li kaj aliaj ankaŭ pli detalajn lernolibrojn por unuopaj lingvoj (E, germana, angla, franca, hispana, pola, rusa, hebrea, greka, japana.) La fundamento de I. estas tiel simpla, ke ĝin povas lerni infanoj, kiuj ankoraŭ ne scias la komunan (long-) skribon, dum kelkaj semajnoj. Jam lernis ĝin tiaj infanoj en diversaj landoj. La ortografio estas pure fonetika, kiel la E-a; la signoj estas: simplaj strekoj; ĉiu signo signifas ĉiam la saman sonon. Ankaŭ la metodo de plimallongigado en la debatskribo estas simpla, kaj preskaŭ la sama en ĉiuj lingvoj. Dum la lastaj jaroj Kunowski eltrovis plue presliterojn por sia sistemo, tiel ke I. nun estas ne nur skribebla, sed ankaŭ presebla per proks. 200–300 tipoj. Presita I. estas pli klare legebla kaj malpli longa ol nuna gazetpresaĵo. La interstenano celas ke I. anstataŭu la nunajn skribajn kaj presajn alfabetojn en ĉiuj lingvoj. Provizore tiu ĉi celo estas malhelpata en multaj landoj per ŝtata protektado de aliaj sistemoj. Por disvastigi siajn ideojn en la diversaj landoj, kaj por interkompreniĝadi, la interstenanoj uzas E-n (la supre nomitaj malgrandaj lerniloj estas verkitaj en E). Gazetoj eliris ĝis nun en Germanujo: du preslitere (unu germana, unu E-a) kal tri aŭtografitaj (du germanaj, unu mult­lingva.) Unuopaj pluaj gazetoj aperas en aliaj landoj (Grekujo, Japanujo, ktp.) H. FRlESZ (Interstenano).

1 ... 115 116 117 118 119 120 121 122 123 ... 286
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)