Enciklopedio de Esperanto
- Автор: Kökény Lajos, Bleier V.
- Язык: эсперанто
- Жанр: Справочная литература
Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
La gvidideo de I. estas tre simpatia precipe por E-istoj. Sed estas dube, ĉu unusola skribsistemo povus kontentigi tiel multajn kaj diversajn bezonojn, tiujn de la skribaj kaj presaj aIfabetoj, tiujn de la stenografio en la malalta kaj alta gradoj kaj por ĉiuj lingvoj, (kvankam kun modifoj) Tamen, eĉ se I. signos nur ĝustan direkton en la plisimpligo kaj unuecigo de la skribformoj, ĝi havos gravan signifon en la skriba tekniko, malgraŭ tio, ke multaj tradicioj, la tuta librotrezoro kaj ĉiuj presejoj de la mondo ne estas ofereblaj eĉ al la plej perfekta skribsistemo.
Io-ujo-batalo. Tiel oni nomas la akran disputon, kiu ekflagris en E-ujo pri la sufikso -io por landnomoj, iniciatita de H. Hodler, tiama prez. de UEA. La kontraŭpartion gvidis prof. Cart. La batalo estis tre akra, temis pri bojkoto kontraŭ UEA, la LK oficiale malaprobis la sufikson -io, ktp. Fine UEA cedis. Nun, kiam pli ol duono de la E-istaro uzas la sufikson -io, tiu batalo ŝajnas malŝparita heroaĵo. Certe ĝi havis la rezulton, ke la sufikso -io eĉ nun ne estas ĝenerale uzata, kvankam ĝi nepre estus jam sen la oficiala kontraŭstaro. KALOCSAY.
«Temis ne pri bojkoto de UEA, sed pri la fakfo, ke la gazeto „E“ misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj enkonduki novan kontraŭfundamentaj formon. — La serioza afero ne estis la malgravaĵo -io anstataŭ -ujo, sed la principo de ŝanĝo en la Fundamento, kiu estas treege grava, kaj absolute ne permesebla. — La uzo de -io fariĝis kvazaŭ politika dialekto en E.» (M.C.B.)
v. Landnomoj.
IPR: Int. Pedagogia Revuo. (v. TAGE.)
IRA: Int. Radio-Asocio. (v. Radio)
Irak. (Mezopotamio) «Dank’ al modela subteno de J.A. Massi ni povis kontakti kun konsiderinda nombro da interesitoj kaj novaj samideanoj, precipe en Bagdad.» (ICK-raporto 1931.) «La rilatoj iom malfirmiĝis.» (1933.) UEA-del. en 1933 en Basrah.
Irlando. En la fruaj jaroj de E Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertal pioniroj: O’Connor kaj Geoghegan. Inter la unuaj E-istoj de la lando estis M. Fournier, A. Mc Cormick kaj J. Douglas. La unua E Societo estis fondita en 1903 en Dublin. En 1907 estis organizita Irlanda E-ista Asocio, reorganizita en 1925 per Mc Cormick kaj Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la «maltrankvilaj tempoj» la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda E-isto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj E-istoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj E–istoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La Katolika Ligo nun propagandas vigle tra la lando kaj aranĝas ekzamenojn.
Noto. La artikolon tralegis H. MaEaulay.
F.R.A. Mc CORMtCK.
ISAE. Int. Scienes Asocio E-ista. (v. Scienco)
Isbrücker (isbrüker) J.R.G., nederlandano, inĝ. Nask 19. julio 1889 en Hago. E-isto de 1900. Estrarano de la haga grupo kaj de LEEN. LK kaj Akademiano. Prez. de la 12-a UK en Hago. Komitatano de UEA. Membro de la ekzamena komitato. Aŭtoro de La evoluo de la telefonio; kaj de Historio kaj organizo de la. E-m ovado, kunaŭtoro de kontraŭ-Ida broŝuro. Tradukis en E Gijsbrecht van Amstel, de Vondet kaj en kunlaboro kun J.C. Isbrücker-Dirksen kaj J. Ziermans Akbar, de P A.S. van Limburg Brouwer.
Isbrücker (isbrüker) Julia C., nederlandanino, edzino de J.R.G. Isbrücker. Nask. 22 sept. 1887 en Rotterdam. E-istino de 1909. Membro de ICK kaj de la ekzamena komitato. Prez. de la grupo en Hago. Gvidis kursojn, faris prelegojn, ankaŭ pri pacifismo. Organizis la int. Interreligian Konferencon en Hago 1928 fondis kun Andreo Ĉe la Int. Ĉe-instituton en 1930. Kuntradukantino de Akbar.
ISE, Internacio de Socialistaj E-istoj. Baldaŭ post kiam laboristaj E-istoj en 1921 per la fondo de SAT kreis propran mondorganizon por proletaj E-istoj, en ties rondoj jam estiĝis ia malkontenteco pri la strukturo kaj ideologio de la nova organizo SAT. La kolektivismemaj lab. E-istoj deziris, ke SAT ne baziĝu sur individua membreco, sed sur membreco kolektiva de landaj laboristaj E-unuiĝoj. Per ĉi lasta SAT ne nur kolektus grandegan nombron da lab. E-istoj en siaj vicoj, sed ankaŭ forigus duoblan organiziĝon por unu sama afero, nome laŭlandan kaj int. organiziĝon aparte. Por pli firma apogo de la int. instanco sur landaj organizoj kaj por plidemokratigo de la administracio oni postulis la enkondukon de la delegitsistemo. Sed la gvidantoj en SAT rifuzis tiajn reformpostulojn kaj atingis helpe de la nedemokrata sistemo, ke grandaj amasoj de lab. E-istoj restis sen ia influo al la gvidado de sia mondorganizo. Krom tiuj kaj aliaj aferoj precipe la nekontentiga solvo de la problemo pri la partitendencaj antagonismoj kaŭzis kreskantan malkontenton en multaj prolet-E-istoj en kaj ekster SAT; kaj ĉiam pli laŭtiĝis la vokoj de tiuj, kiuj deziris aŭ aliformigon de SAT aŭ kreon de alia mondorganizo ideologie ligita kun granda Laborista Internacio. Tiel unue la komunistaj E-istoj forlasis SAT-on kreante IPE-on en 1932. — La socialistaj E-istoj longe hezitis plimalfortigi la Laboristan E-movadon per plua skismigo. Ili multe klopodis atingi iom kontentigan solvon en la kadro de SAT per certaj reformoj. Sed kiam definitive montriĝis, ke la obstino de la SAT-gvidantoj malebligas ĉian kompromison, tiam la malkontentuloj sub la gvido de la forta Aŭstria Laborista Ligo E-ista (ALLE) elpaŝis al fondo de Internacio de Socialistaj E-istoj (ISE). Post kelkjara interligo kaj korespondado, formiĝis printempe de 1933 Iniciata Komitato, al kiu apartenis anoj el dek landoj kaj kiu eflaboris statutprojekton kaj la tutan bazon por la fondota Internacio. Kaj dum pentekosto 1933 okazis en Wien la Mezeŭropa Konferenco, kiu unuanime decidis la starigon de ISE.
La fondo de ISE estigis entuziasman eĥon tra diversaj landoj. Aliĝis ĝis 1. XI.1933 jenaj organizoj kiel sekcioj: Aŭstrujo: ALLE kun 1850 anoj en 53 rupoj. Ĉeĥoslovakujo: CLAE kun 210 anoj en 4 distriktaj kaj kelkaj lokaj grupoj. Francujo: ESFIO kun 250 membroj individuaj kaj grupe organizitaj. Finnlando: FLEA kun ĉ. 100 anoj. Hungarujo: HESL kun ĉ. 800 anoj en 37 grupoj. Danzig — Grupo Zoppot kun 15 membroj. Krome ISE havas reprezentantojn kaj izolajn membrojn en Belgujo, Germanujo, Hispanujo, Jugoslavujo, Litovujo, Estonujo, Nederlando, Svedujo, Svisujo kaj Usono. La organo de ISE estas La Socialisto kiu aperas provizore nur ĉiumonate, kvartformate, okpaĝe, tute en E. — La strukturo de ISE estas demokrata, bazita sur delegitsistemo. Ideologie ISE estas parenca al la II. Internacio (Socialista).
(v. Laborista movado)
H. WEINHENGST, (ISE).
La detruo de la demokratio en Aŭstrio febr. 1934 kaŭzis malfortiĝon ankaŭ de ISE.
Ishiguro (iŝiguro) Yoshi H., japano, redaktoro. Ĉefdelegito de UEA. Nask. 3 jun 1898 en Aiti-ken. E-istiĝis 1914 pere de anglalingva korespondado. Eldonis gazetojn: Eklumo,1925; E en Nipponlando, 1926–28. Lingvo Int, 1929–30; redaktis E Kiboŝa, 1930. 1927 radio-kurso JOCK (Nagoya), unua en J-ujo propra. Kursgvido ĉ. 280 fojojn, parolado ĉ. 420 Mirinde sukcesis eldonigi siajn diversajn elementajn lernolibrojn, ekz. E por komencantoj, 1932, Moderna E-J-vortaro (1933), EsperantoKorespondo (1932).